The Project Gutenberg EBook of Eta Eyolf, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org

Dramo en tri aktoj

Tradukis Odd Tangeru

ROLOJ:

ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto. Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino. EYOLF, ilia infano; naŭ jarojn aĝa. Fraŭlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred. Inĝeniero BORGHEJM. RATO-FRAŬLINO.

(La okazaĵoj trovas lokon en la bieno de Allmers ĉe la fjordo, kelkajn mejlojn de la urbo.)

UNUA AKTO

(Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.)

(Sinjorino Rita Allmers staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda, ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.)

(Iom poste fraŭlino Asta Allmers envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo. Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.)

ASTA

(enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita.

RITA

(turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, – ĉu estas vi, Asta! Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni?

ASTA

(metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre devis iri ĉi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur la tablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo.

RITA

(ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonan amikon? Tiel hazarde, mi pensas.

ASTA

(trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la kofreton) Sed, Rita, – kio do tio estas?

RITA

(daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin?

ASTA

(ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen?

RITA

Jes, imagu, – li venis tute neatendite per la nokta trajno.

ASTA

Ho, do estis tio , kion mi sentis! Estis tio , kio tiris min ĉi tien! – Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton?

RITA
Eĉ ne unu vorton.
ASTA
Eĉ ne telegrafis?
RITA

Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas) Ĉu ne kutimas al li, Asta?

ASTA

Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie.

RITA

Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen.

ASTA

Jes, mi ja komprenas.

RITA

Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin!

ASTA

Kaj li fartas bone? Ne deprimata?

RITA

(fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭ transformita, kiam li envenis tra la pordo.

ASTA

Kaj eĉ ne laca, ĉu?

RITA

Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Sufiĉe laca, jes. Sed, la kompatindulo, li ja iris piede preskaŭ la tutan vojon.

ASTA

Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li.

RITA

Ne, tion mi vere ne opinias. Mi aŭdis lin tusi eĉ ne unu fojon.

ASTA

Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari tiun ekskurson.

RITA

Jes, nun, kiam ĝi fine estas finita, jen –. Sed komprenu, ke estis terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja malofte vizitis min –

ASTA

Jes, eble ne estis juste de mi. Sed –

RITA

Nu, nu, nu, – vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas) Kaj nia vojkonstruisto – li estis ja forvojaĝinta, ankaŭ li.

ASTA

Ho, lasu nun tion, Rita!

RITA

Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. – Sed kiom mi sopiris por Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaŭ iu estus enteriĝinta en la domo –!

ASTA

Nu, bona Dio, – nur ses aŭ sep semajnojn –

RITA

Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antaŭe estis for de mi. Eĉ ne tagnokton. Neniam en ĉiuj tiuj dek jaroj –

ASTA

Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li ĉi-jare iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson ĉiun someron. Tion li estus devinta.

RITA

(duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom – tiom saĝa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue – eble. Sed ŝajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaŭ mi neniam plu revidus lin. Ĉu vi tion ne komprenas?

ASTA

Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi.

RITA

(kun ŝercema rideto) Vere neniun – ĉu?

ASTA

Ne laŭ mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, – kie estas Alfred? ĉu li ankoraŭ dormas?

RITA

Ho, ne. Li ellitiĝis same frue hodiaŭ, kiel li kutimas.

ASTA

Nu, kaj do li verŝajne ne estis tro laca.

RITA

Jes, ĉi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene ĉe si pli ol unu horon.

ASTA

La kompatinda, eta, pala knabo! Ĉu li nun denove komencu lernadi kaj lernadi?

RITA

(levante la ŝultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras.

ASTA

Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontraŭstari, Rita.

RITA

(iom senpacienca) Ne, – kiel do vi pensas, – en tio mi vere ne povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol mi. – Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas ĉirkaŭkuri kaj ludi, li, – kiel aliaj infanoj.

ASTA

(decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio ĉi.

RITA

Jes, kara, tion faru. – Nu, jen vidu –

(Alfred Allmers , en somerkostumo, permane kondukante Eyolf , envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de 36-37 jaroj, kun plaĉaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia vizaĝo aspektas serioze kaj penseme. – Eyolf havas vestaĵon de fasono kiel uniformo kun oraj ŝnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, saĝajn okulojn.)

ALLMERS

(lasas Eyolf ; ĝoja aliras kaj donas al Asta ambaŭ manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi ĉi tie en nia forejo! Kaj ke mi baldaŭe vin vidus!

ASTA

Ŝajnis al mi ke mi devus –. Bonvenon ree hejmen!

ALLMERS

(agitas ŝiajn manojn) Dankon.

RITA

Ĉu li ne aspektas admirinde?

ASTA

(fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi certe multe skribis dumvoje. (ĝoje ekkriante) Ĉu eble la tuta libro estas preta, Alfred?

ALLMERS

(ŝultrotiras) La libro –? Ho, ĝi

ASTA

Jes, mi imagis, ke por vi pli facile fariĝus, kiam vi elvenus.

ALLMERS

Tion ankaŭ mi opiniis. Sed vidu, – fariĝis tute alie, kara. Mi vere eĉ ne skribis linion en la libro.

ASTA
Vi ne skribis –!
RITA

Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kuŝas netuŝita en la valizo.

ASTA

Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupiĝis dum tiu longa tempo?

ALLMERS

(ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis.

RITA

(metas sian brakon ĉirkaŭ lian ŝultron) Iomete pensis pri tiuj, kiuj hejme sidis?

ALLMERS

Jes, kompreneble. Eĉ multe. Ĉiun opan tagon.

RITA

(lasas lin) Nu, do ĉio estas ja en bona ordo.

ASTA

Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom ĝoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro estas peza, mi opinias.

ALLMERS

Jen vi pravas. Ĉar mi vere estis stulta antaŭe, komprenu. La pensado, ĝi entenas la plej bonan en la homo. Kio skribiĝas sur la paperon, ne multe taŭgas.

ASTA

(ekkriante) Ne multe taŭgas!

RITA

(ridas) Sed ĉu vi freneziĝus, Alfred!

EYOLF

(fideme suprenrigardas al li) Ho jes, paĉjo, – kion vi skribas, tio taŭgas.

ALLMERS

(ridetas kaj glittuŝas liajn harojn) Ja, ja, ĉar vi tion diras, do –. Sed kredu min, – iu venos poste, kiu eĉ pli taŭgos.

EYOLF

Kaj kiu li do estus? Ho, diru!

ALLMERS

Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin.

EYOLF

Kaj kion do vi jen faros?

ALLMERS

(serioze) Tiam mi denove iros en la montaron –

RITA
Fi, hontu, Alfred!
ALLMERS

– supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn.

EYOLF

Paĉjo, ĉu vi ne kredas, ke mi baldaŭ estos tiom forta, ke mi povos akompani vin?

ALLMERS

(dolorige tuŝata) Ho jes, eble, mia knabeto.

EYOLF

Ĉar al mi aspektas tiom grande, ke ankaŭ mi povus grimpi la montojn.

ASTA

(deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaŭ, Eyolf!

EYOLF

Jes, ĉu ne, onklino?

ASTA

Jes ja. Ĉu estas pro paĉjo, ke vi metis la novajn vestaĵojn?

EYOLF

Jes, mi petis panjon pri tio. Ĉar mi volis ke paĉjo vidu min tia.

ALLMERS

(mallaŭte al Rita ) Vi ne devus doni al li tian kostumon.

RITA

(mallaŭte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis min en paco.

EYOLF

Kaj aŭdu, paĉjo, – Borghejm aĉetis al mi pafarkon. Kaj ankaŭ trejnigis min pafi.

ALLMERS

Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf.

EYOLF

Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaŭ petos lin instrui al mi naĝi.

ALLMERS

Naĝi! Ho, sed kial vi do tion volas!

EYOLF

Jes, ĉar ĉiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas naĝi. Estas nur mi, kiu ne scipovas.

ALLMERS

(kortuŝita, metas la brakojn ĉirkaŭ lin) Estas permesite lerni ĉion kion vi volas! Ĉion kion vi mem deziras lerni.

EYOLF

Jes, ĉu vi scias kion mi pleje deziras, paĉjo?

ALLMERS
Nu? Diru?
EYOLF

Pleje mi deziras lerni fariĝi soldato.

ALLMERS

Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol tiu.

EYOLF

Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion vi ja scias.

ALLMERS

(premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos –

ASTA

(eksidas ĉe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi rakontos.

EYOLF

(iras al ŝi) Kio estas, onklino?

ASTA

Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-fraŭlinon.

EYOLF

Ĉu! Vi vidis la Rato-fraŭlinon! Ho, vi nur ŝerctrompas min!

ASTA

Ne, estas vero. Mi vidis ŝin hieraŭ.

EYOLF

Kie vi do vidis ŝin?

ASTA

Mi vidis ŝin sur la vojo, ekster la urbo.

ALLMERS

Ankaŭ mi vidis ŝin ie en la kamparo.

RITA

(kiu sidas en la sofo) Eble ankaŭ ni vidos ŝin, Eyolf.

EYOLF

Onklino, ĉu ne estas strange, ke ŝi estas nomita Rato-fraŭlino?

ASTA

La homoj nur nomas ŝin tiel, ĉar ŝi iras tra kamparo kaj laŭ bordoj forpelante ĉiujn ratojn.

ALLMERS

Efektive ŝi laŭdire estas nomita fraŭlino Lup, mi kredas.

EYOLF

Lup? Tio ja signifas lupo.

ALLMERS

(Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaŭ tion vi scias, Eyolf!

EYOLF

(pensema) Do eble estas vero, ke ŝi estas lup-fantomo dum la nokto. Ĉu vi tion kredas, paĉjo?

ALLMERS

Ho ne, tion mi ne kredas. – Sed nun vi devus iri eksteren kaj iom ludi en la ĝardeno.

EYOLF

Ĉu vi ne opinias, ke estas pli bone ke mi kunportu kelkajn librojn?

ALLMERS

Ne, de nun neniujn librojn. Prefere iru malsupren al la aliaj knaboj sur la bordo.

EYOLF

(ĝenata) Ne, paĉjo, mi ne volas malsupreniri al la knaboj hodiaŭ.

ALLMERS
Kaj kial ne?
EYOLF

Ne, ĉar mi surhavas ĉi tiujn vestaĵojn.

ALLMERS

(sulkas la frunton) Ĉu ili mokridas – mokridas viajn belajn vestaĵojn!

EYOLF

(eviteme) Ne, tion ili ne kuraĝas. Ĉar tiam mi batus ilin.

ALLMERS
Nu ja, – kion do –?
EYOLF

Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi neniam povos fariĝi soldato.

ALLMERS

(kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras?

EYOLF

Eble ili estas enviemaj. Ĉar, paĉjo, ili estas ja tiom malriĉaj, ke ili devas iri nudpiede.

ALLMERS

(mallaŭte, kun sufokata voĉo) Ho, Rita, – kiom jeno turmentas mian koron!

RITA

(trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu!

ALLMERS

(minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie malsupre sur la bordo!

ASTA

(aŭskultante) Iu frapas.

EYOLF

Certe estas Borghejm!

RITA
Envenu!

(La Rato-fraŭlino envenas silente kaj trankvile tra la dekstra pordo. Ŝi estas malalta, maldika, kurba estaĵo, maljuna, grizhara, kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo kun kufo kaj manteleto. Per la mano ŝi tenas grandan, ruĝan pluvŝirmilon, kaj sur la brako, en ŝnuro, nigran saketon.)

EYOLF

(mallaŭte, tenante la robon de Asta ) Onklino! Eble estas ŝi!

RATO-FRAŬLINO

(genufleksas ĉe la pordo) Mi humile petas permeson, – ĉu la gesinjoroj havas ion ronĝantan en la domo?

ALLMERS
Ni? Ne, mi ne kredas.
RATO-FRAŬLINO

Jes, ĉar alie mi volonte ŝatus helpi la gesinjorojn senigi sin de tio.

RITA

Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn.

RATO-FRAŬLINO

Estas vere malfeliĉe. Ĉar ĝuste nun mi faras rondvojaĝon. Kaj neniu scias, kiam mi revenos en tiu ĉi regiono. – Ho, kiom laca mi estas!

ALLMERS

(montras al seĝo) Jes, vi tiel aspektas.

RATO-FRAŬLINO

Oni devus ja neniam fariĝi laca bonfarante al la malfeliĉaj etuloj, kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj elĉerpiĝas.

RITA

Eble vi volas sidi kaj iom ripozi?

RATO-FRAŬLINO

Multajn dankojn. (eksidas sur seĝon inter la pordo kaj la sofo) Ĉar la tutan nokton mi okupiĝis en aferoj.

ALLMERS
Nu tiel?
RATO-FRAŬLINO

Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi. Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis ronĝi la acidan pomon. (rigardas Eyolf kaj kapsignas) Acidan pomon, sinjoreto. Acidan pomon.

EYOLF

(senpere, iom timigita) Kial devis ili –?

RATO-FRAŬLINO
Kion?
EYOLF
Ronĝi ĝin?
RATO-FRAŬLINO

Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj ĉiuj iliaj ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas.

RITA

Hu! La kompatinduloj, ĉu ili havas tiom da ili?

RATO-FRAŬLINO

Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili svarmadis kaj ĉirkaŭkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis ĉiudirekten.

EYOLF

(mallaŭte, al Asta ) Tien mi neniam volas vojaĝi, onklino.

RATO-FRAŬLINO

Kaj jen mi venis – kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin, ĉiujn. La dolĉajn etulojn! Al ili ĉiuj ni du metis finon.

EYOLF

(kriante) Paĉjo, – jen, jen!

RITA
Bona Dio, Eyolf do!
ALLMERS
Kio okazas?
EYOLF

(montras) Estas io baraktanta en la saketo!

RITA

(maldekstren; krias) Hu do! Elpelu ŝin, Alfred!

RATO-FRAŬLINO

Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuraĉon.

ALLMERS
Sed kio do tio estas?
RATO-FRAŬLINO

Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi karega amiko mia.

(Hundeto kun larĝa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.)

RATO-FRAŬLINO

(kape kaj mane signas al Eyolf ) Proksimiĝu nur fide, vi eta vundita batalanto! Ĝi ne mordas. Alvenu! Alvenu!

EYOLF

(tenas sin al Asta ) Ne, mi ne kuraĝas.

RATO-FRAŬLINO

Ĉu ne ŝajnas al la juna sinjoro, ke ĝi havas mildan kaj ŝatindan aspekton?

EYOLF

(surprizita, montras) Tiu jena?

RATO-FRAŬLINO
Jes, ĝuste ĝi.
EYOLF

(duonlaŭte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Ŝajnas al mi ke ĝi havas la plej teruran – aspekton kiun mi iam vidis.

RATO-FRAŬLINO

(fermas la saketon) Ho, ŝanĝiĝos, ŝanĝiĝos.

EYOLF

(senpere proksimiĝas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la saketon.) Delikata, – delikata ĝi tamen estas.

RATO-FRAŬLINO

(kun konsiderema voĉo) Sed nun ĝi estas tiom laca kaj elĉerpita, la kompatindulo. Tiom ege laca ĝi estas. (rigardas al Allmers ) Ĉar estas fortostreĉa, – tia ludo, sinjoro komprenu.

ALLMERS

Kian ludon vi sugestas?

RATO-FRAŬLINO
La allogado.
ALLMERS

Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn.

RATO-FRAŬLINO

(kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate. Almenaŭ aspekte . Ĝi ekhavas ŝnuron ligitan al la kolringo. Kaj jen mi kondukas ĝin tri fojojn ĉirkaŭ la domon. Kaj ludas buŝharmonikon. Kaj kiam tion ili aŭdas, tiam ili trudiĝas supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj, – ĉiuj tiuj benindaj, etaj kreaĵoj.

EYOLF

Ĉu tiam ĝi mortmordas ilin?

RATO-FRAŬLINO

Ho, fore de tio! Ne, ni iras en la boaton, li kaj mi. Kaj ili sekvas post ni. La grandaj kaj iliaj etuloj.

EYOLF

(streĉita) Kaj jen kio –? Rakontu!

RATO-FRAŬLINO

Jen ni debordiĝas. Kaj mi julas kaj ludas buŝharmonikon. Kaj Mopsulo, ĝi naĝas malantaŭe (kun fajrer-ŝutantaj okuloj) Kaj ĉiuj tiuj kiuj svarmadis kaj ĉirkaŭkuris, ili sekvas, sekvas nin sur la profundan akvon. Jes, ĉar tion ili devas!

EYOLF
Kial ili devas?
RATO-FRAŬLINO

Ĝuste ĉar ili ne volas . Ĉar ili tiom timotremas antaŭ la akvo, – tial ili trudiĝas en ĝin.

EYOLF
Ĉu tiam ili dronas?
RATO-FRAŬLINO

Ĉiu kreita opulo. (pli mallaŭte) Kaj jen ĉio estas tiom trankvila kaj bona kaj malluma por la ŝatindaj etuloj, kiom ili nur povas deziri. Dormas tie malsupre en tia dolĉa kaj longa dormo. Ĉiuj tiuj kiujn la homoj malamas kaj persekutas. (ekstaras) Nu, en pli fruaj tempoj mi ne bezonis Mopsulon. Tiam mi mem allogis. Mi sola.

EYOLF
Kion vi allogis?
RATO-FRAŬLINO
Homojn. Precipe unu.
EYOLF

(streĉita) Ho, diru al mi, kiu li estis!

RATO-FRAŬLINO

(ridas) Estis mia amato, tiu, vi eta ĉarmulo!

EYOLF
Kie li do nun estas?
RATO-FRAŬLINO

(malmole) Malsupre ĉe ĉiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi devas denove eliri al la aferoj. Ĉiam survoje. (al Rita ) Ĉu la gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaŭ? Ĉar tial mi povus finfari samtempe.

RITA

Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata.

RATO-FRAŬLINO

Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias –. Se la gesinjoroj rimarkus, ke estas io kio ronĝadas, – kaj svarmas kaj ĉirkaŭkuras. – jen sendu por mi kaj Mopsulo. – Adiaŭ, adiaŭ milfoje. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)

EYOLF

(mallaŭte triumfe al Asta ) Onklino, jen pensu, ke ankaŭ mi vidis la Rato-fraŭlinon!

(Rita eliras sur la verandon kaj ventumas sin per poŝtuko. Iom poste Eyolf gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.)

ALLMERS

(prenas la tekon de la tablo ĉe la sofo) Ĉu estas via teko, tiu ĉi, Asta?

ASTA

Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en ĝi.

ALLMERS

Nu, la familiajn leterojn –

ASTA

Ĉar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto.

ALLMERS

(frapetas ŝian kapon) Kaj jen por tio vi trovis tempon, vi!

ASTA

Ho jes. Mi faris tion parte ĉi tie kaj parte en la urbo ĉe mi mem.

ALLMERS

Dankon, kara –. Ĉu vi trovis ion apartan en ili?

ASTA

(supraĵe aludante) Nu, – ion aŭ alian oni ja ĉiam trovas en tiaj malnovaj paperoj, vi scias. (mallaŭte, sincere) Tio en la teko, tio estas la leteroj de patrino.

ALLMERS

Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos.

ASTA

(kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaŭ vi tralegu ilin, Alfred. Iam, – pli malfrue en la vivo. – Sed hodiaŭ mi ne kunprenis la ŝlosilon de la teko.

ALLMERS

Ne estas bezonata, kara Asta. Ĉar mi tamen neniam legos la leterojn de via patrino.

ASTA

(fiksrigardas lin) Do mi iam, – tiel en hejmeca vespera horo, rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita.

ALLMERS

Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino. Vi ne havas tro da memoraĵoj post ŝi.

(Li donas la tekon al Asta . Ŝi prenas ĝin kaj metas ĝin sur la seĝon sub la supervestaĵojn.)

(Rita reen venas en la ĉambron.)

RITA

Hu, ŝajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinaĉo kvazaŭ kunportis kadavran odoron.

ALLMERS

Jes, iom timiginda ŝi ja estis.

RITA

Mi preskaŭ sentis min malsana, dum ŝi estis en la ĉambro.

ALLMERS

Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu ŝi parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj altebenaĵoj havas ion de la sama.

ASTA

(rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred?

ALLMERS
(ridetas) En mi?
ASTA

Jes, io estas. Kvazaŭ metamorfozo. Ankaŭ Rita rimarkis tion.

RITA

Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por bono, tio, Alfred?

ALLMERS

Devas esti por bono. Kaj estu kaj fariĝu por bono.

RITA

(ekkrie) Vi ion spertis dum la vojaĝo! Ne neu! Ĉar mi vidas laŭ via aspekto!

ALLMERS

(skuas la kapon) Eĉ nenion – ekstere. Sed –

RITA
(streĉita) Sed –?
ALLMERS

Interne en mi vere okazis eta metamorfozo.

RITA
Ho Dio –!
ALLMERS

(trankviligante, frapetas ŝian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri tio vi senzorge fidu.

RITA

(eksidas sur la sofon) Tion ĉi vi nepre al ni tuj rakontu. Ĉion!

ALLMERS

(turnas sin al Asta ) Jes, ni eksidu, ankaŭ ni. Jen mi provos rakonti. Plej eble bone.

(Li eksidas sur la sofon apud Rita. Asta antaŭentiras seĝon kaj eksidas proksime apud li. Mallonga paŭzo.)

RITA

(rigardas lin kvazaŭ esperante) Jen do –?

ALLMERS

(rigardas antaŭen) Kiam mi pripensas mian antaŭan vivon – kaj mian sorton – dum la lastaj dek – dekunu jaroj, ĝi aspektas por mi kvazaŭ fabelo aŭ kvazaŭ revo. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas, Asta?

ASTA

Jes, multmaniere ankaŭ mi tion trovas.

ALLMERS

(daŭrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue, Asta. Ni du kompatindaj, malriĉaj, orfoj –

RITA

(senpacience) Nu do, tio okazis ja antaŭ longe.

ALLMERS

(sen ŝin aŭskultante) Kaj nun mi sidas ĉi tie en riĉeco kaj pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, – ĉio laŭ propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan feliĉon – ĝin ni ŝuldas al vi, kara Rita.

RITA

(duone ŝerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi bonvole ĉesu pri tiu babilado.

ALLMERS

Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko –

RITA

Ho, transsaltu do tiun enkondukon!

ALLMERS

Rita, – ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min supren en la montaron.

ASTA
Vere ne, Alfred?
RITA
Kio do pelis vin?
ALLMERS

Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon ĉe mia labortablo.

RITA

Ne trankvilon! Kara, kiu do ĝenis vin!

ALLMERS

(skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi rekte misuzis – aŭ – neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi malŝparis la tempon.

ASTA

(grandokule) Dum vi skribis la libron?

ALLMERS

(kapjesas) Ĉar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus fari ankaŭ ion alian.

RITA

Ĉu pri tio vi sidis cerbumante?

ALLMERS
Jes, pleje tio.
RITA

Kaj tial vi laste fariĝis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaŭ pri ni aliuloj. Jes, ĉar tia vi estis, Alfred!

ALLMERS

(rigardas antaŭen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj skribis tagon post tago. Multfoje ankaŭ duonan nokton. Skribis kaj skribis sur la granda, dika libro pri "La homa respondeco". Hm!

ASTA

(metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, – tiu libro estu ja la verko de via vivo.

RITA

Jes, tion vi ja sufiĉe ofte diris.

ALLMERS

Tiel mi pensis. Ĝuste de la tempo kiam mi komencis fariĝi plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min kapabla ekkomenci ĝin, vi, kara Rita –

RITA
Ho, bla, bla!
ALLMERS

(ridetas al ŝi) – vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj –

RITA

(duone ridante, duone ĉagrenita) Se ankoraŭfoje vi elbuŝigas tiun stultaĵon, mi batos vin.

ASTA

(rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred?

ALLMERS

Ĝi kvazaŭ komenciĝis foriĝi. Sed pli kaj pli altiĝis la penso pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi.

RITA

(radia, prenas lian manon) Alfred!

ALLMERS

La penso pri Eyolf, kara Rita.

RITA

(seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, – pri Eyolf!

ALLMERS

Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala falo de la tablo –. Kaj pleje post kiam ni certiĝis, ke estas nekuraceble –

RITA

(insiste) Sed vi ja zorgas pri li laŭ ĉiuj povoj, Alfred.

ALLMERS

Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio mi de nun volas esti por Eyolf.

RITA

(rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin.

ALLMERS

Mi celas, ke mi el ĉiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble.

RITA

Ho, sed, vi, – dank' al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom profunde.

ASTA

(kortuŝita) Ho jes, Rita, li sentas.

ALLMERS

Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde.

RITA

(senpacience) Sed, kara, – kion pli povas vi do por li fari?

ALLMERS

Mi volas provi lumigi ĉiujn tiujn riĉajn eblecojn, kiuj aperas en lia infana animo. Ĉio kion li havas en si de noblaj ĝermoj, mi volas instigi al kresko, – porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol tio ! Mi volas helpi lin harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kuŝas atingebla antaŭ li. Ĉar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de feliĉo en lia animo.

(Li paŝas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. Asta kaj Rita sekvas lin per la okuloj.)

RITA

Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred!

ALLMERS

(haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf daŭrigu la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aŭ li povas elekti ion, kio estas plene lia propra. Plej eble tio. – Do, ĉiuokaze mi lasas mian resti.

RITA

(ekstaras) Sed, plej kara Alfred, – ĉu vi ne povas labori por vi ambaŭ, vi kaj Eyolf?

ALLMERS

Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros tion la verko de mia vivo fari lin la superulo.

ASTA

(ekstaris kaj iras al li) Tio ĉi kostis por vi terure severan batalon, Alfred.

ALLMERS

Jes, efektive. Ĉi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta min mem al rezigno. Neniam ĉi-hejme.

RITA

Tial vi do faris vojaĝon ĉi-somere?

ALLMERS

(kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan solecon. Vidis la sunleviĝon lumi sur la pintojn. Sentis min pli proksima al la steloj. Kvazaŭ en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj jen mi kapablis.

ASTA

(malĝoje) Sed neniam plu vi daŭrigos skribi la libron pri "La respondeco de la homo"?

ALLMERS

Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja diras. – Sed mi volas realigi la respondecon de la homo – en mia vivo.

RITA

(kun rideto) Ĉu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn intencojn ĉi-hejme?

ALLMERS

(prenas ŝian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon) Kaj lige ankaŭ kun vi, Asta.

RITA

(retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi.

ALLMERS
Sed plej kara Rita –!

(Rita foriras de li kaj haltas ĉe la pordo de la ĝardeno.)

(Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. Inĝeniero Borghejm rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj. Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.)

BORGHEJM

Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas ĝoja je la vido de Allmers .) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers?

ALLMERS

(skuas lian manon) Jes, mi revenis ĉi-nokte.

RITA

(gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm.

ALLMERS

Ho ne, tio do ne estas vero, Rita –

RITA

(venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finiĝis.

BORGHEJM

Nu, vi tenas vian edzon per streĉaj bridoj, sinjorino?

RITA

Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj ĉio devas ja havi finon.

BORGHEJM

Ho, ne ĉio, – mi esperas. – Bonan matenon, fraŭlino Allmers!

ASTA

(eviteme) Bonan matenon.

RITA

(rigardas al Borghejm ) Ne ĉio, vi diras?

BORGHEJM

Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaŭ io en ĉi tiu mondo ne havas finon.

RITA

Nun vi certe pensas pri amo – aŭ tiaĵo.

BORGHEJM

(varme) Mi pensas pri ĉio tio, kio estas inda.

RITA

Kaj kio neniam finiĝas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni ĉiuj esperu pri tio.

ALLMERS

(proksimiĝas al ili) Nun vi baldaŭ finfaris la vojlaboron ĉi tie?

BORGHEJM

Mi jam finfaris. Finfaris hieraŭ. Ĝi daŭris sufiĉe longe. Sed, dank' al Dio, tio do finiĝis.

RITA

Kaj pri tio vi estas ĝojega?

BORGHEJM
Jes, efektive mi estas!
RITA
Nu, tion mi diru –
BORGHEJM
Kion, sinjorino?
RITA

Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm.

BORGHEJM
Ĉu? Kial ne?
RITA

Ne, ĉar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn.

BORGHEJM

Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis.

RITA

Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin.

BORGHEJM

Ne, bedaŭrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo.

ALLMERS
Ĉu? Kial do?
BORGHEJM

Jes, ĉar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj komenci.

ALLMERS

Ĉu vere? (premas lian manon) Ĝojigas min kore.

RITA

Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm!

BORGHEJM

Tŝ, tŝ, – vere mi ne havas permeson paroli laŭte pri tio ankoraŭ! Sed mi ne povas reteni min! – Estas granda vojlaboro – supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj – kaj kun la plej nekredeblaj malfacilaĵoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda, bela mondo, – kia feliĉo tio estas esti vojkonstruisto!

RITA

(ridetas kaj rigardas lin ŝerce) Ĉu estas nur por tiu vojlaboro, ke vi venas ĉi tien tiel senrega pro ĝojo hodiaŭ?

BORGHEJM

Ne, ne por tio sole. Sed por ĉiuj la helaj promesplenaj esperoj, kiuj malfermas sin por mi.

RITA

(kiel antaŭe) Aha, eble estas io pli delikata malantaŭe!

BORGHEJM

(ekrigardas al Asta ) Kiu scias! Kiam la feliĉo unue alvenas, ĝi kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al Asta ) Fraŭlino Allmers, ĉu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas?

ASTA

(rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaŭ.

BORGHEJM

Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por priparoli kun vi, antaŭ ol mi forvojaĝos.

RITA

Eble estas io pri kio vi ankoraŭ ne povas paroli laŭte.

BORGHEJM
Hm, nu dependas de –
RITA

Jes, ĉar vi povas ja ankaŭ flustri (duone mallaŭte) Asta, kompreneble vi devas iri kun li.

ASTA
Sed kara Rita –
BORGHEJM

(petante) Fraŭlino Asta, – memoru, ke tio ĉi estus adiaŭa promenado – por longaj, longaj tempoj.

ASTA

(prenas sian ĉapelon kaj sunŝirmilon) Nu do, ni iomete ĉirkaŭiru malsupre en la ĝardeno.

BORGHEJM

Ho dankon, dankon por tio!

ALLMERS

Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf.

BORGHEJM

Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaŭ? Mi kunportis ion por li.

ALLMERS

Li estas ludanta ie malsupre.

BORGHEJM

Ĉu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne legante.

ALLMERS

Tio havu finon. Vera liberaera knabo li fariĝu.

BORGHEJM

Jen ĝuste! Elen en la liberan naturon ankaŭ li , la kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en ĉi tiu benita mondo. Ŝajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel ludo! – Do venu, fraŭlino Asta!

(Borghejm kaj Asta eliras sur la verandon kaj malsupren tra la ĝardeno.)

ALLMERS

(staras postrigardante ilin) Vi, Rita, – ĉu vi kredas, ke estas io inter la du?

RITA

Mi ne scias kion diri. Antaŭe mi tion kredis. Sed Asta fariĝis tiel neklarigebla, – tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo.

ALLMERS

Nu? Ĉu tiel? Dum mi estis for?

RITA

Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas.

ALLMERS

Kaj vi kredas, ke ŝi ne plu iome pensas pri li?

RITA

Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas. (rigardas lin esplore) Ĉu al vi estus kontraŭdezire, se ŝi farus?

ALLMERS

Ne vere kontraŭdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso –

RITA
Maltrankviliganta?
ALLMERS

Jes, ĉar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por ŝia feliĉo en la vivo.

RITA

Ho kion – respondeco! Asta do estas matura? Ŝi certe komprenas elekti mem, mi opinias.

ALLMERS

Jes, tion ni esperu, Rita.

RITA

Mi almenaŭ ne havas iun malfidon al Borghejm.

ALLMERS

Ne, kara, – tion ankaŭ mi ne havas. Kontraŭe. Sed tamen –

RITA

(daŭrige) Kaj mi volonte vidus, ke fariĝus paro de li kaj Asta.

ALLMERS

(malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio?

RITA

(en kreskanta animskuo) Jes, ĉar tiam ŝi devis longe foren vojaĝi kun li! Kaj tiam ŝi ne povus veni ĉi tien al ni kiel nun!

ALLMERS

(rigardas ŝin surprize) Kion! Ĉu vi dezirus kvitiĝi de Asta!

RITA
Jes, jes, Alfred!
ALLMERS

Sed kial je la mondo –?

RITA

(pasie ĵetas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Jes, ĉar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen – eĉ ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, – mi ne povas malkapti vin.

ALLMERS

(milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, – estu do prudenta!

RITA

Ne, mi tute ne ŝatas esti prudenta! Mi nur ŝatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove ĉirkaŭbrakas lian kolon) Vin, vin, vin!

ALLMERS

Lasu, lasu, – vi sufokas min –!

RITA

(malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta –!

ALLMERS
Malaminta –!
RITA

Jes, – kiam vi sidis tie ene ĉe vi mem. Kovante sur via laboro. Ĝis longe – longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, – tiel malfrue, Alfred. – Ho, kiel mi malamis vian laboron!

ALLMERS

Sed nun estas ja finite pri tio.

RITA

(ridas tranĉe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio estas pli malinda.

ALLMERS

(ekscite) Pli malinda! Ĉu vi nomas la infanon tio, kio estas pli malinda?

RITA

(impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi ĝin tiel nomas. Ĉar la infano, – la infano, ĝi aldone estas viva homo, ĝi. (en kreskanta ekscitiĝo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne toleras, – mi jenon diras al vi!

ALLMERS

(rigardas ŝin fikse kaj diras mallaŭtete) Multajn fojojn mi preskaŭ timas vin, Rita.

RITA

(sombre) Mi foje ankaŭ timas min mem. Kaj ĝuste tial vi ne devas veki la malicon en mi.

ALLMERS

Jes, sed je la nomo de Dio, – ĉu tion mi faras?

RITA

Jes, vi faras, – kiam vi pecen ŝiras la plej sanktan inter ni du.

ALLMERS

(emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, – nia sola infano pri kiu temas.

RITA

La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed vi estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi!

ALLMERS

(ektiras la ŝultrojn) Ho kara Rita, – ne utilas ion postuli. Ĉio devas esti donata libervole.

RITA

(rigardas lin streĉe) Kaj tion vi de nun eble ne povas?

ALLMERS

Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi.

RITA

Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze?

ALLMERS

(cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami.

RITA

(malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin naskinta.

ALLMERS

(eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras!

RITA

(skuiĝas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla turmento. Sed mi portis ĉion kun ĝojego pro vi.

ALLMERS

(varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias.

RITA

(decide) Sed per tio ĝi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf. Nur tio. Nenio pli. Mi ne volas , mi diras! Mi ne povas! Mi volas esti ĉio por vi! Por vi, Alfred!

ALLMERS

Sed tio vi ja estas , Rita. Tra nia infano –

RITA

Ho, naŭzigaj, tepidaj parolturniĝoj –. Nenio alia. Ne do, tiaĵo ne estas por mi . Mi estis taŭga por fariĝi patrino al la infano, sed ne por esti patrino de ĝi. Vi devas preni min kiel mi estas, Alfred.

ALLMERS

Vi tamen kore ŝatis Eyolf antaŭe.

RITA

Mi kompatis lin. Ĉar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele lerni. Preskaŭ neniam vidis lin.

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi alveninta –

RITA

(rigardas lin) Sed nun ĝi do estas veninta?

ALLMERS

Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf.

RITA

Kaj por mi ? Kion vi volas esti por mi?

ALLMERS

(milde) Vin mi daŭrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti ŝiajn manojn.)

RITA

(evitas lin) Mi ne ŝatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj, ŝvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas min regali per restaĵoj kaj postlasaĵoj, Alfred!

ALLMERS

(kvietanima) Ŝajnas al mi, ke povus esti sufiĉe riĉe da feliĉo ĉi tie por ĉiuj tri, Rita.

RITA

(moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas ĉe la tablo maldekstre) Aŭskultu nun jenon.

ALLMERS

(alproksimiĝas) Nu? Kio estas?

RITA

(rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian telegramon hieraŭ vespere –

ALLMERS
Jes? Kaj kion?
RITA

– mi vestis min blanke –

ALLMERS

Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis.

RITA

Libere faligis la harojn –

ALLMERS

Vian riĉe odorantan hararon –

RITA

– tiel ke ĝi ondis malsupren laŭ la nuko kaj la dorso –

ALLMERS

Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita.

RITA

Estis rozkoloraj ŝirmiloj super ambaŭ lampoj. Kaj ni estis solaj, ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis ĉampana vino sur la tablo.

ALLMERS

El ĝi mi nenion trinkis.

RITA

(rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre) "Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin ", – kiel estas skribite.

(Ŝi ekstaras de la apogseĝo kaj iras kvazaŭ laca al la sofo, kaj eksidas duone kuŝanta.)

ALLMERS

(iras trans la planko kaj haltas antaŭ ŝi) Mi estis tiel plena de sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta vivo, Rita. Kaj unue kaj ĉefe pri Eyolf.

RITA

(ridetas) Tion vi ja ankaŭ faris, kara –

ALLMERS

Ne, mi ne atingis. Ĉar vi komencis malvesti vin.

RITA

Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Ĉu vi ne memoras tion? Vi demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf.

ALLMERS

(rigardas ŝin riproĉe) Rita –?

RITA

Kaj vi kuŝigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone.

ALLMERS

(skuas la kapon) Rita, – Rita!

RITA

(kuŝigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred?

ALLMERS
Jes?
RITA

"Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin ".

ALLMERS

(preskaŭ malmole) Ne, mi ne tuŝis ĝin.

(Li foriras de ŝi kaj starigas sin ĉe la ĝardena pordo. Rita dum tempeto kuŝas senmova kun fermitaj okuloj.)

RITA

(subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred.

ALLMERS

(turnas sin ĉe la pordo) Nu?

RITA

Vi ne sentus vin tiel sekura, vi!

ALLMERS
Ne sekura?
RITA

Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi havas min!

ALLMERS

(proksimiĝas) Kion vi aludas per tio?

RITA

(kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi, Alfred! Neniam momenton.

ALLMERS

Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone.

RITA

(kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min –!

ALLMERS

Rifuzas –! Mi ne komprenas kien vi celas!

RITA

Ho, vi ne scikonas ĉion tion, kio elmergus en mi, se –

ALLMERS
Se –?
RITA

Se mi iam observis, ke vi ne plu ŝatus min. Ne plu ŝatus min kiel antaŭe.

ALLMERS

Sed, vi mia karega Rita, – la homa ŝanĝiĝo tra la jaroj, – ĝi devas ja iam okazi ankaŭ en nia kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj.

RITA

Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun ŝanĝon eĉ en vi. Mi tion ne eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola.

ALLMERS

(rigardas ŝin zorgoplene) Vi havas terure ĵaluzan animon –

RITA

Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin inter mi kaj iu alia –

ALLMERS
Kio jen –?
RITA

Tiam mi venĝas min kontraŭ vi, Alfred!

ALLMERS

Per kio vi venĝus vin?

RITA

Mi ne scias. – Ho jes, mi tamen scias!

ALLMERS
Nu?
RITA

Mi iros forĵeti min –

ALLMERS

Vi iros forĵeti vin, vi diras!

RITA

Jes, mi tiel faros. Mi ĵetos min rekte inter la brakojn de – de la unua venanta!

ALLMERS

(rigardas ŝin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, – vi mia sincera, fiera, fidela Rita.

RITA

(metas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus fariĝi, se vi, – se vi ne plu ŝatus min.

ALLMERS

Ne plu ŝatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiaĵon!

RITA

(duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja elĵeti miajn retojn por li, – tiu vojkonstruisto, kiu vagas ĉi tie.

ALLMERS

(malpezigita) Ah, dank' al Dio, – vi do ŝercas.

RITA

Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia?

ALLMERS

Ne, ĉar li jam estas sufiĉe ligita!

RITA

Des pli bone! Ĉar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la sama kion Eyolf faris kontraŭ mi.

ALLMERS

Ĉu vi diras, ke nia eta Eyolf tion faris?

RITA

(kun la montrofingro streĉita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi fariĝas mola, kaj vibras la voĉon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaŭ tentiĝus deziri ke – nu!

ALLMERS

(rigardas ŝin time) Kion vi dezirus, Rita –

RITA

(impete foriras de li) Ne, ne, ne, – tion mi ne diras al vi! Neniam!

ALLMERS

(proksimiĝas al ŝi) Rita, mi petegas al vi, – pro vi kaj pro mi, ne lasu vin tenti al io malbona.

(Borghejm kaj Asta venas de la ĝardeno. Ambaŭ estas en regata animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, Asta restas staranta ekstere sur la verando. Borghejm eniras la ĉambron.)

BORGHEJM

Jen vidu. Nun fraŭlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon kune.

RITA

(ekmire) Ah! – Kaj ne sekvas iu pli longa vojaĝo post la promenado?

BORGHEJM
Jes, por mi.
RITA
Por vi sola?
BORGHEJM

Jes, por mi sola.

RITA

(ekrigardas sombre al Allmers ) Ĉu vi aŭdas tion, Alfred? (turnas sin al Borghejm ) Mi kuraĝas veti, ke estas malicaj okuloj, kiuj ludis ruze pri vi.

BORGHEJM

(rigardas ŝin) Malicaj okuloj?

RITA

(kapsignas) Malicaj okuloj, jes.

BORGHEJM

Ĉu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers?

RITA

Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj infanokuloj.

ALLMERS

(agitigita, flustras) Rita, – kiel povas vi, –!

RITA

(duonlaŭte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred.

(Fora, eturdita kriado aŭdiĝas de malsupre ĉe la maro.)

BORGHEJM

(iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio –?

ASTA

(ĉe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo!

ALLMERS

Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj, kiuj petolas.

BORGHEJM

(vokas elen trans la barilon) Aŭdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas?

(Pluraj aŭdiĝas respondi malklare samtempe.)

RITA
Kion ili diras?
BORGHEJM

Ili diras ke estas infano, kiu dronis.

ALLMERS
Infano dronis?
ASTA

Eta knabo, ili diras.

ALLMERS

Ho, ili povas ja ĉiuj naĝi.

RITA

(krias en timo) Kie estas Eyolf!

ALLMERS

Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la ĝardeno.

ASTA

Ne, en la ĝardeno li ne estas –

RITA

(kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas li!

BORGHEJM

(aŭskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras?

(Malklaraj voĉoj aŭdiĝas. Borghejm kaj Asta eligas sufokitan krion, kaj ekkuras malsupren tra la ĝardeno.)

ALLMERS

(en anima timo) Ne estas Eyolf! Ne estas Eyolf, Rita!

RITA

(sur la verando, aŭskultante) Tŝ; silentu! Lasu min aŭdi kion ili diras! (Rita fuĝas kun tranĉanta krio enen en la ĉambron.)

ALLMERS

(post ŝin) Kion ili diris?

RITA

(glitfalas apud la apogseĝo) Ili diris: La lambastono flosas!

ALLMERS

(preskaŭ lamigita) Ne! Ne! Ne!

RITA

(raŭke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili devas savi lin!

ALLMERS

(duone freneza) Aliaĵo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo!

(Li kuregas malsupren tra la ĝardeno.)

DUA AKTO

(Malgranda, malvasta valo en la arbaro de Allmers malsupre ĉe la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la loko. Malsupren laŭ la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu malaperas inter la ŝtonoj ĉe la rando de la arbaro. Vojeto serpentumas apude laŭ la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj arboj, inter kiuj videtiĝas la fjordo. Antaŭe vidiĝas la angulo de boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre staras tablo kun benko kaj kelkaj seĝoj, ĉio farita el maldikaj betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.)

(Alfred Allmers , vestita kiel antaŭe, sidas sur la benko apogante la brakojn sur la tablo. Lia ĉapelo kuŝas antaŭ li. Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antaŭen super la akvon.)

(Iom poste venas Asta Allmers malsupren laŭ la arbara vojeto. Ŝi portas malfalditan pluvŝirmilon.)

ASTA

(proksimiĝas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi ĉi tie malsupre en la nuba vetero, Alfred.

ALLMERS

(kapsignas malrapide sen respondo)

ASTA

(kunfaldas la pluvŝirmilon) Mi iris longe por serĉi vin.

ALLMERS
(senesprime) Dankon.
ASTA

(translokigas seĝon kaj sidigas sin apud li) Ĉu vi longe sidis ĉi tie? La tutan tempon?

ALLMERS

(ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi. Ŝajnas al mi, ke estas tute neebla, – tio ĉi.

ASTA

(konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfeliĉa Alfred.

ALLMERS

(fiksrigardas ŝin) Estas do vero, ĉu, Asta? Aŭ ĉu mi fariĝis freneza? Aŭ mi nur sonĝas? Ho, se estus nur sonĝo! Imagu kiom feliĉege, se mi nun vekiĝus!

ASTA

Ho, se mi vere povus vin veki.

ALLMERS

(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaŭ. Kuŝas peza kaj dormema. Plumbogriza, – kun flavaj ekflagroj, kaj spegulas la pluvnubojn.

ASTA

(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!

ALLMERS

(sen ŝin aŭskultante) La supraĵon, jes. Sed en la profundo, – tie fluas la forta subfluo –

ASTA

(timeme) Ho, pro Dio en la ĉielo, – ne pensu pri la profundo!

ALLMERS

(rigardas ŝin milde) Vi certe kredas, ke li kuŝas tie ĝuste eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru, kiel ĉi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.

ASTA

(ĵetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaŭ la vizaĝo) Ho, Dio, – ho Dio!

ALLMERS

(peze) Tial nun eta Eyolf foriĝis tiom longe – longe for de ni, la liaj.

ASTA

(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiaĵon!

ALLMERS

Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta –. En dudek ok – dudek naŭ – horoj. Konsideru –! Konsideru –!

ASTA

(krias kaj kovras la orelojn) Alfred –!

ALLMERS

(premegas la manon forte kontraŭ la tablon) Sed ĉu vi komprenas la sencon en io tia?

ASTA

(rigardas lin) En kio?

ALLMERS

En tio ĉi, farita kontraŭ mi kaj Rita.

ASTA
La sencon en tio?
ALLMERS

(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Ĉar senco devas ja troviĝi en ĝi. La vivo, la ekzistado, – la sorto estu do ne tiel tute sensenca.

ASTA

Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?

ALLMERS

(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble ĉio iras tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita ŝipo sen stirilo. Vere povas esti tiel. – Almenaŭ tiel aspektas.

ASTA

(pensema) Se nur aspektis –?

ALLMERS

(impete) Nu? Ĉu vi povas klarigi por mi? Ĉar mi ne povas. (pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas en si senfinajn eblecojn. Riĉajn eblecojn, eble. Plenumus mian ekzistadon kun ĝojo kaj fiero. Kaj jen bezoniĝas nur freneza, maljuna virinaĉo venanta – montranta hundon en saketo –

ASTA

Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis.

ALLMERS

Jes, ni scias. La knaboj vidis ŝin remanta foren sur la fjordo. Ili vidis Eyolf staranta sola sur la eĝo de la kajo. Vidis lin fiksrigardi post ŝin – kaj kvazaŭ sveni. (tremetanta) Kaj jen li ekfalis malsupren, – kaj malaperis.

ASTA

Jes, jes. Sed tamen –

ALLMERS

Ŝi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta.

ASTA

Sed, kara, kial ŝi tion farus?

ALLMERS

Jes, – jen estas la afero! Kial ŝi faris? Estas neniu venĝo kaŝita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al ŝi malbonon. Neniam fikriis post ŝin. Neniam ĵetis ŝtonon al ŝia hundo. Li eĉ ne vidis ŝin aŭ ŝia hundo antaŭ siaj okuloj antaŭ hieraŭ. Neniu venĝo do. Tiel senkaŭza ĉio. Tiel tute sensenca, Asta. – Kaj tamen la monda ordo tion bezonas.

ASTA

Ĉu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj?

ALLMERS

(skuas la kapon) Ŝajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun vi pri tiaĵoj. (spiras pene) Kaj ankaŭ pri ĉio alia.

(Asta prenas kudraĵojn kaj paketon en papero el la poŝo. Allmers sidas spiritforesta kaj rigardas ŝin.)

ALLMERS

Kion jen vi havas, Asta?

ASTA

(prenas lian ĉapelon) Pecon da nigra krepo.

ALLMERS
Ho, pro kio tiaĵo?
ASTA

Rita petis min. Permesu?

ALLMERS

Ho jes; volonte por mi. (Ŝi kudras la krepon sur la ĉapelon.)

ALLMERS

(sidas ŝin rigardante) Kie estas Rita?

ASTA

Ŝi iom promenadas supre en la ĝardeno, mi kredas. Borghejm estas kun ŝi.

ALLMERS

(iom surprizita) Ĉu? Borghejm estas ĉi tie ankaŭ hodiaŭ?

ASTA

Jes. Li venis per la meztaga trajno.

ALLMERS
Tion mi ne atendis.
ASTA

(kudras) Li tiom kore ŝatis Eyolf.

ALLMERS

Borghejm estas fidela ulo, Asta.

ASTA

(kun silenta varmo) Jes, fidela li vere estas. Tio certas.

ALLMERS

(fiksas la rigardon sur ŝin) Funde vi vere ŝatas lin.

ASTA
Jes, mi ŝatas.
ALLMERS

Sed tamen vi ne povas decidigi vin –?

ASTA

(interrompante) Ho, kara Alfred, ne parolu pri tio!

ALLMERS

Jes, jes, – diru al mi nur kial vi ne povas –?

ASTA

Ho ne, ne! Mi petas vin sincere. Ne demandu min. Ĉar estas malagrable por mi. – Jen. Nun la ĉapelo estas preta.

ALLMERS
Dankon.
ASTA

Kaj jen estas la maldekstra brako.

ALLMERS

Ĉu ankaŭ tiu havu krepon?

ASTA

Jes, tio estas konveneco.

ALLMERS

Nu, – do faru kion vi volas.

(Ŝi proksimiĝas kaj komencas kudri.)

ASTA

Tenu la brakon trankvila. Por ke mi ne piku vin.

ALLMERS

(kun duona rideto) Tio estas kiel frue en antaŭaj tagoj.

ASTA

Jes, ŝajnas al vi, ĉu?

ALLMERS

Kiam vi estis malgranda knabino, vi ankaŭ sidis tiel pretigante miajn vestaĵojn.

ASTA

Kiom eble bone, jes.

ALLMERS

La unua aĵo, kiun vi kudris por mi, – ankaŭ ĝi estis nigra krepo.

ASTA
Ĉu?
ALLMERS

Ĉirkaŭ la studentan ĉapon. Kiam patro formortis de ni.

ASTA

Ĉu mi tiam kudris? Imagu, tion mi ne memoras.

ALLMERS

Ho ne; tiam vi ja estis malgranda.

ASTA

Jes, tiam mi estis malgranda.

ALLMERS

Kaj du jarojn poste, – kiam ni perdis vian patrinon, – vi kudris grandan brakkrepon ankaŭ por mi.

ASTA

Mi opiniis ke tiel estu.

ALLMERS

(frapetas ŝian manon) Jes, jes, estus ja ankaŭ tiel, Asta. – Kaj kiam ni jen staris solaj en la mondo, ni du –. Ĉu vi jam finis?

ASTA

Jes. (kunmetas la kudraĵojn) Estis tamen feliĉa tempo por ni, Alfred. Ni du solaj.

ALLMERS

Jes, estis. Eĉ se severe ni penegis.

ASTA
Vi penegis.
ALLMERS

(pli vivece) Ho, vi vere penegis viamaniere, ankaŭ vi, – (ridetas) vi, mia kara fidela – Eyolf.

ASTA

Hu, – ne memorigu al mi tiun stultaĵon pri tiu nomo.

ALLMERS

Nu, se vi naskiĝus knabo, vi nomiĝus Eyolf.

ASTA

Jes, okaze se, jes. Sed kiam vi fariĝis studento –. (ridetas senpere) Imagu ke vi tamen povis esti tiel infaneca.

ALLMERS

Ĉu estis mi, kiu estis infaneca!

ASTA

Jes, vere ŝajnas al mi tiel nun, kiam mi rememoras. Ĉar vi hontis ĉar vi ne havis fraton. Nur fratinon.

ALLMERS

Ne; vere estis vi, kara. Vi hontis.

ASTA

Nu ja, iom, ankaŭ mi, eble. Kaj mi kvazaŭ bedaŭris vin –

ALLMERS

Jes, vi certe faris. Kaj jen vi retrovis miajn malnovajn knabovestaĵojn –

ASTA

La belajn dimanĉvestaĵojn, jes. Ĉu vi memoras la bluan bluzon kaj la genupantalonojn?

ALLMERS

(liaj okuloj ripozas sur ŝi) Kiom bone mi memoras, kiam vi surtiris kaj portis ilin.

ASTA

Jes, sed tion mi nur faris, kiam ni estis solaj hejme.

ALLMERS

Kaj kiom seriozaj kaj gravaj ni estis, Asta. Kaj mi ĉiam nomis vin Eyolf.

ASTA

Tamen Alfred, tion ĉi vi neniam rakontis al Rita, ĉu?

ALLMERS

Jes, mi opinias, ke iam mi rakontis.

ASTA

Ne do, Alfred, kiel povis vi fari!

ALLMERS

Ho, jen vidu, – oni ja rakontas ĉion al sia edzino – preskaŭ.

ASTA

Jes, oni ja eble tion faras, mi komprenas.

ALLMERS

(kvazaŭ vekiĝanta, premas sian frunton kaj eksaltas) Ha, – ke mi povas sidi kaj –

ASTA

(ekstaras, rigardas lin maltrankvile) Kio estas al vi?

ALLMERS

Li preskaŭ malaperis de mi. Li tute foriĝis.

ASTA
Eyolf!
ALLMERS

Jen mi sidis vivante en la memoroj. Kaj li ne kunestis.

ASTA

Jes do, Alfred, – eta Eyolf estis malantaŭ ĉio.

ALLMERS

Li ne estis. Li forglitis el mia animo. El miaj pensoj. Mi vidis lin eĉ ne momenton dum ni kunparolis. Tute forgesis lin tiun longan tempon.

ASTA

Ho, vi tamen devas iom ripozi el la funebro.

ALLMERS

Ne, ne, ne, – ĝuste tion mi ne devas. Mi ne rajtas. – Ne rajtas. – Kaj eĉ ne koron por tio mi havas. (iras ekscitita dekstren) Al mi estu nur vizie vidi lin tie, kie li kuŝas drivanta en la profundo!

ASTA

(post lin, lin kaptanta) Alfred, – Alfred! Ne al la fjordo!

ALLMERS

Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton.

ASTA

(teruriĝita) Ne al la fjordo, mi diras!

ALLMERS

(cedante) Ne, ne, – mi ne iros. Lasu min nur.

ASTA

(kondukas lin al la tablo) Vi devas lasi vian menson ripozi, Alfred. Jen venu, kaj sidiĝu.

ALLMERS

(volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, – kiel vi do volas.

ASTA

Ne, vi ne sidu tie.

ALLMERS
Jes, lasu min.
ASTA

Ne; ne faru! Ĉar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon – (devigas lin sidi sur seĝo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi sidas bone. (Ŝi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni daŭrigu iom kunparoli.

ALLMERS

(spiras aŭdeble) Mildiĝis iom la sento de perdo kaj funebro momenton.

ASTA
Vi devas, Alfred.
ALLMERS

Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, – povante forgesi?

ASTA

Ho ne do. Ĉar certe neeblas ĉiam turnadi ĉirkaŭ unu sola penso.

ALLMERS

Jes, por mi neeblas. Antaŭ ol vi venis malsupren al mi, mi sidis lamentante tiom nepriskribeble en ĉi pelanta, ronĝanta funebro –

ASTA
Jes?
ALLMERS

Kaj ĉu vi kapablas kredi, Asta – Hm –?

ASTA
Nu?
ALLMERS

Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu por tagmanĝo hodiaŭ.

ASTA

(trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en ĝi, do –

ALLMERS

Jes, pensu kara, – mi trovis, ke estas kvazaŭ ripozo en ĝi. (etendas al ŝi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi havas vin, Asta. Pri tio mi ĝojas, ĝojas – meze en la funebro.

ASTA

(rigardas lin serioze) Unue vi estu ĝoja pro tio, ke vi havas Rita.

ALLMERS

Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel havi fratinon.

ASTA

(atenta) Ĉu tion vi diras, Alfred?

ALLMERS

Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone ŝerce) Ĉiam ni elektis helajn antaŭliterojn en niaj nomoj. Ĉu vi memoras, kiom ofte ni parolis pri tio antaŭe? Kaj ĉiuj parencoj, – ĉiuj ili estas same malriĉaj. Kaj ĉiuj havas ni egalajn okulojn.

ASTA

Ĉu vi trovas, ke ankaŭ mi havas –?

ALLMERS

Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni aliaj. Eĉ ne al patro. Sed tamen –

ASTA
Tamen –?
ALLMERS

Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaŭ reciproke laŭ niaj bildoj. En la menso, mi sugestas.

ASTA

(varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu stampiĝis laŭ vi. Kaj estas al vi, ke mi ĉion ŝuldas, ĉion bonan en la mondo.

ALLMERS

(skuas la kapon) Vi ŝuldas al mi nenion, Asta. Kontraŭe –

ASTA

Ĉion mi ŝuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero estis tro peza por vi –

ALLMERS

(interrompante) Ĉu do – ofero! Ne prezentu tiaĵon. – Mi nur amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga paŭzo) Kaj mi ĉiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis kompensi.

ASTA

(surprizita) Maljusteco! Vi?

ALLMERS

Ne precize pro mi. Sed –

ASTA
(atente) Sed –?
ALLMERS
Pro patro.
ASTA

(duone ekstaras de la benko) Pro – patro! (ree eksidas) Al kio vi aludas, Alfred?

ALLMERS

Patro neniam estis vere bonvola kontraŭ vi.

ASTA

(ekscitita) Ho, tion do ne diru!

ALLMERS

Jes, ĉar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus.

ASTA

(evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute kompreneble.

ALLMERS

(daŭrigas) Kaj severa li ofte estis ankaŭ kontraŭ via patrino. Almenaŭ la lastajn jarojn.

ASTA

(kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion.

ALLMERS

Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, ĉu?

ASTA

Eble ili ne tion faris.

ALLMERS

Jes, sed tamen –. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora –. Tiel afabla al ĉiuj homoj –

ASTA

(silente) Eĉ patrino ne ĉiam estis tia, kia ŝi devus.

ALLMERS

Ĉu via patrino ne estis!

ASTA
Eble ne ĉiam.
ALLMERS

Kontraŭ patro, vi aludas?

ASTA
Jes.
ALLMERS

Tion mi ja neniam rimarkis.

ASTA

(batalante kontraŭ la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, – lasu ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Ŝi iras dekstren.)

ALLMERS

(ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj kiuj estas for, – ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek nokton.

ASTA

(rigardas lin varme) Post daŭro de la tempo ĉio sentiĝos pli milde, Alfred.

ALLMERS

(rigardas ŝin senhelpe) Jes, ankaŭ vi kredas tion, ĉu ne? – Sed kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn –. (raŭke) Ne, tion mi ne komprenas.

ASTA

(petante, metas la manojn sur liajn ŝultrojn) Iru al Rita. Ho, mi petegas vin –

ALLMERS

(ekscitita, formoviĝas) Ne, ne, ne, – ne parolu al mi pri tio! Ĉar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti ĉi tie kune kun vi.

ASTA

Jes, mi ne foriros de vi.

ALLMERS

(prenas ŝian manon kaj tenas ĝin firme) Dankon! (rigardas momenton sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al ŝi peze) Ĉu tion vi povas diri al mi, – vi, mia granda, saĝa Eyolf? (agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri. Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin.

ASTA

(rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas.

(Sinjorino Allmers kaj inĝeniero Borghejm venas promenante malsupren la arbaran vojeton; ŝi antaŭe; li malantaŭ ŝi. Ŝi estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas pluvŝirmilon sub la brako.)

ALLMERS

(iras ŝin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita?

RITA

(preterpasas lin) Ho, ne demandu.

ALLMERS
Kion jen vi volas?
RITA

Nur serĉi vin. Pri kio vi okupetadas?

ALLMERS

Nenio. Asta venis al mi.

RITA

Jes, sed antaŭ ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan antaŭtagmezon.

ALLMERS

Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon.

RITA

Hu, – ĉu vi eltenas!

ALLMERS

(senpacience) Prefere mi nun estu sola!

RITA

(maltrankvila paŝadas ĉirkaŭe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj la sama loko!

ALLMERS

Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri.

RITA

Mi eltenas nenie. Precipe ne ĉi tie, – kun la fjordo ĝuste antaŭe.

ALLMERS

Ĝuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima.

RITA

(al Borghejm ) Ĉu ne ankaŭ vi trovas, ke li supreniru kun ni aliaj?

BORGHEJM

(al Allmers ) Mi opinias, ke estus pli bone por vi.

ALLMERS

Ne, ne, – lasu min do sidi, kie mi estas.

RITA

Do mi restu ĉe vi, Alfred.

ALLMERS

Nu ja, do faru tion. – Restu ankaŭ vi, Asta.

ASTA

(flustras al Borghejm ) Lasu ilin solaj!

BORGHEJM

(kun komprenema rigardo) Fraŭlino Allmers, – ĉu promenadon – laŭ la marbordo? La finan fojon?

ASTA

(prenas sian pluvŝirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen.

(Asta kaj Borghejm iras kune malantaŭ la boatejon.)

(Allmers iom paŝadas ĉirkaŭe. Poste li sidigas sin sur ŝtono sub la arboj antaŭe maldekstre.)

RITA

(proksimiĝas kaj staras antaŭ li kun interplektitaj, pendantaj manoj) Ĉu vi eblas imagi, Alfred, – ke ni perdis Eyolf?

ALLMERS

(rigardas peze malsupren antaŭ si) Al la penso ni kutimiĝu.

RITA

Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidaĵon, kiu staros antaŭ mi tra mia tuta vivo.

ALLMERS

(suprenrigardas) Kiun vidaĵon? Kion vi vidis?

RITA

Mi mem nenion vidis. Nur aŭdis la rakonton. Ho –!

ALLMERS
Diru do prefere tuj.
RITA

Mi iris kun Borghejm al la kajo –

ALLMERS
Kion vi tie volis?
RITA

Demandi al la knaboj, kiel tio okazis.

ALLMERS
Tion ni ja scias.
RITA
Ni eksciis pli.
ALLMERS
Nu!
RITA

Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis.

ALLMERS

Ĉu nun ili tion diras?

RITA

Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kuŝanta sur la fundo. Profunde malsupre en la klara akvo.

ALLMERS

(dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin!

RITA
Eble ili ne povis.
ALLMERS

Ili scipovas naĝi – ĉiuj –. Ĉu ili diris kiel li kuŝas, dum ili vidis lin?

RITA

Jes. Ili diris, ke li kuŝas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj okuloj.

ALLMERS

Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila?

RITA

Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis ĝin marfluo.

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Tio do estis la lasta vido de li.

RITA
(plorsufokite) Jes.
ALLMERS

(kun apatia voĉo) Kaj neniam, – neniam ni plu vidos lin.

RITA

(lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaŭ mi tiel, kiel li kuŝis tie sube.

ALLMERS

Kun la grandaj, malfermitaj okuloj.

RITA

(ŝokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin! Mi vidas ilin antaŭ mi!

ALLMERS

(stariĝas malrapide kaj rigardas ŝin silente minace) La okuloj, ĉu ili estis malicaj, Rita?

RITA

(paliĝas) Malicaj –!

ALLMERS

(tute proksime al ŝi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, ĉu ili estis malicaj? De tie profunde?

RITA

(sin retirante) Alfred –!

ALLMERS

(sekvas) Respondu al mi! ĉu estis malicaj infanokuloj?

RITA

(krias) Alfred! Alfred –!

ALLMERS

Nun estas por ni, – kiel vi deziris, Rita.

RITA

Mi ! Kiel deziris mi?

ALLMERS

Ke Eyolf ne estus ĉi tie.

RITA

Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du, – tion mi deziris.

ALLMERS

Nu ja, – de nun li ja tion ne faros.

RITA

(malrapide, rigardante antaŭen) Eble de nun ankoraŭ pli. (skuiĝas) Ho, tiu terura vidaĵo!

ALLMERS

(kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes.

RITA

(timigita, retiriĝas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam vidis vin antaŭe.

ALLMERS

(rigardas ŝin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena.

RITA

(timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaŭ mi sentas.

(Allmers iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. Rita sidigas sin ĉe la tablo. Mallonga paŭzo.)

ALLMERS

(turnas la kapon al ŝi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin. Neniam!

RITA

(malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj komplete.

ALLMERS
Ĉar vi ne volis.
RITA

Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Eĉ de la komenco.

ALLMERS

(turnas sin tute) Mi , mi staris bare, vi sugestas?

RITA

Nu ne. Ne de la komenco.

ALLMERS
(proksimiĝas) Kiu do?
RITA
La onklino.
ALLMERS
Asta.
RITA

Jes. Asta, – ŝi kaptis lin – tuj post kiam okazis – la malfeliĉa falo.

ALLMERS

Se ŝi lin kaptis, ŝi faris el amo.

RITA

(impete) Ĝuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo! Ne en amo.

ALLMERS

Ni du devus dividi lin inter ni en amo.

RITA

(rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, eĉ ne vi.

ALLMERS

(rigardas ŝin surprizite) Mi ne, ĉu!

RITA

Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro – pri la respondeco.

ALLMERS

(forte) Jes, mi estis. Sed ĝuste ĝin, Rita, – ĝin mi oferis pro Eyolf.

RITA
Ne pro amo al li.
ALLMERS
Kial do, vi pensas?
RITA

Ĉar vi vagis ĉi tie kaj mordiĝis de malfido al vi mem. Ĉar vi komencis dubi, ĉu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en la mondo.

ALLMERS

(esplorante) Ĉu vi observis ion tian sur mi?

RITA

Jes ja, – iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus plenigi vin. – Mi , mi verŝajne ne plu estis por vi sufiĉe.

ALLMERS

Estas la leĝo de transformo, Rita.

RITA

Tial do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf.

ALLMERS

Tion mi ne volis. Mi volis fari el li feliĉan kreaĵon. Sole tion mi volis.

RITA

Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun ĝenataj okuloj) Kaj esploru ĉion, kio kuŝas sube – kaj malantaŭe.

ALLMERS

(evitas ŝiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori.

RITA
Ankaŭ vi.
ALLMERS

(rigardas ŝin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam posedis nian propran infanon.

RITA

Ne. Ne en profunda amo.

ALLMERS

Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare.

RITA

(amare) Jes, ĉu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri eta, fremda knabo.

ALLMERS

(ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda!

RITA

(peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne mi. Nek vi.

ALLMERS

(tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue!

RITA

Kaj komplete malkonsolebla – ĉio.

ALLMERS

(subite ekkolerema) Jen vi kulpas!

RITA
(ekstaras) Mi!
ALLMERS

Jes, vi! Estas via kulpo, ke li fariĝis, – tia kia li fariĝis! Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo.

RITA

(deturnante) Alfred, – ne ĵetu la kulpon sur min!

ALLMERS

(pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis la bebon kuŝi sur la tablo sen atento.

RITA

Li kuŝis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja promesis varti la infanon.

ALLMERS

Jes, mi promesis. (malaltigas la voĉon) Sed jen vi venis, vi, vi, – kaj logis min enen al vi.

RITA

(rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon kaj ĉion alian.

ALLMERS

(en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon – inter viaj brakoj!

RITA

(ekscitita) Alfred! Alfred, – estas abomene de vi!

ALLMERS

(mallaŭte, pugnigas la manojn kontraŭ ŝi) En tiu momento vi kondamnis al morto la etan Eyolf.

RITA

(sovaĝe) Ankaŭ vi! Ankaŭ vi; – se tiel estas!

ALLMERS

Nu jes, – postulu ankaŭ de mi respondecon, – se vi jen volas. Ambaŭ ni krimis. – Kaj tial tamen vere estis venĝo en la morto de Eyolf.

RITA
Venĝo?
ALLMERS

(pli sinrega) Jes. Juĝo super vi kaj mi. Nun ni iras ĉi tie laŭ merito. En kaŝita, malkuraĝa pento ni lasis nin fortimigi de li, dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, – tiun, kiun li devis kuntreni –

RITA

(mallaŭte) La lambastonon.

ALLMERS

Jes, ĝuste ĝin. – Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj aflikto, – tio estas ronĝanta konscienco, Rita. Nenio alia.

RITA

(rigardas lin konfuzite) Ŝajnas al mi ke tio portos nin en malesperon, – rekte en frenezon por ni ambaŭ. Ĉar ni povas ja neniam, – neniam ripari.

ALLMERS

(kaptita de silenta animstato) Mi sonĝis pri Eyolf ĉinokte. Ŝajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta realo do estas nur sonĝo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj benis – (haltas) hm –

RITA

(rigardas lin) Kiun?

ALLMERS
(eviteme) Kiun –?
RITA

Jes; kiun vi dankis kaj benis?

ALLMERS

(repuŝante) Mi kuŝis dormante, vi aŭdas –

RITA

Iun, je kiu vi mem ne kredas?

ALLMERS

Ĝi tamen hantis min. Mi ja dormis –

RITA

(riproĉante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred.

ALLMERS

Ĉu estus ĝuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj iluzioj?

RITA

Estus pli bone por mi. Ĉar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi vagas nesciante ĉu elen ĉu enen.

ALLMERS

(rigardas ŝin akre) Se vi nun povus elekti –. Se vi povus sekvi Eyolf tien, kie li nun estas –?

RITA
Jes. Jen kio?
ALLMERS

Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, – konus lin, – komprenus lin –?

RITA
Jes, jes; jen kio?
ALLMERS

Ĉu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole forlasi ĉion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Ĉu vi tion volus, Rita?

RITA
(silente) Nun tuj?
ALLMERS

Jes; hodiaŭ. En ĉi horo. Respondu al mi. Ĉu vi volus?

RITA

(hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. – Ne; mi kredas, ke unue mi volus resti iom da tempo ĉi tie ĉe vi.

ALLMERS
Pro mi?
RITA

Jes, nur pro vi.

ALLMERS

Sed jen poste? Ĉu tiam –? Respondu!

RITA

Ho, kion mi respondu al tiaĵo? Mi ja ne povus foriri de vi. Neniam! Neniam!

ALLMERS

Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie vi renkontus kaj lin kaj min. Ĉu jen vi volus transiri al ni?

RITA

Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed –

ALLMERS
Nu?
RITA

(ĝemas mallaŭte) Mi ne povus, – mi sentas. Ne, ne; mi tute ne povus! Ne por ĉiuj gloroj de la ĉielo!

ALLMERS
Eĉ mi ne.
RITA

Ne, ĉu ne vere, Alfred! Eĉ vi ne povus!

ALLMERS

Ne, ĉar ĉi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon.

RITA

Jes, ĉi tie estas tia feliĉo, kian ni komprenas.

ALLMERS

(sombre) Ho, la feliĉo, – la feliĉo, Rita –

RITA

Vi do sugestas, ke la feliĉo – ĝin ni neniam plu retrovos. (rigardas lin demande) Sed okaze –? (impete) Ne, ne; mi ne kuraĝas tion diri! Eĉ ne pensi.

ALLMERS

Jen diru. Diru do, Rita.

RITA

(hezitante) Ĉu ni provu –? Ĉu eblus lin forgesi?

ALLMERS
Forgesi Eyolf.
RITA

Forgesi la penton kaj la riproĉon, mi sugestas.

ALLMERS
Ĉu tion vi dezirus?
RITA

Jes. Se estus eble. (ekkrie) Ĉar ĉi tiun staton, – mi ĝin ne longe eltenos! Ho, ĉu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso?

ALLMERS

(skuas la kapon) Kio tio do estus?

RITA

Ĉu eblus provi vojaĝante tre foren?

ALLMERS

De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie ĉi.

RITA

Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Ĵeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus.

ALLMERS

Tia vivo ne konvenas al mi. – Ne, – mi prefere provus rekomenci mian laboron.

RITA

(akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni?

ALLMERS

(malrapide, rigardas ŝin fikse) De nun ĉiam estu vando kaj muro inter ni du.

RITA
Kial estu –?
ALLMERS

Kiu scias ĉu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage.

RITA

(silente; timotremanta) Alfred, – estas terure tion imagi!

ALLMERS

Nia amo estis kiel konsumanta fajro. Nun ĝi estu estingita –

RITA

(kontraŭ lin) Estingita!

ALLMERS

(malmole) Ĝi jam estas estingita, – en unu el ni.

RITA

(kiel ŝtonigita) Kaj tion vi kuraĝas diri al mi!

ALLMERS

(pli milde) Ĝi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, – en tio mi kvazaŭ videtas releviĝon –

RITA

(impete) Ho, mi ne interesiĝas pri iu releviĝo!

ALLMERS
Rita!
RITA

Mi estas varmkora homo, mi! Ne ĉirkaŭvagas dormetante, – kun fiŝsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive – en pento kaj riproĉo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia!

ALLMERS

Tiel devis ja foje finiĝi, Rita.

RITA

Ĉu tiel devus finiĝi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo!

ALLMERS

Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco.

RITA

Kion vi do sentis por mi unue?

ALLMERS
Timo.
RITA

Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin?

ALLMERS

(mallaŭte) Vi estis tiom rave delikata, Rita.

RITA

(rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio?

ALLMERS

(sindevige) Ne; flanke estis ankaŭ io alia.

RITA

(ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis "oro kaj verdaj arbaroj", kiel vi diradas. Jen, ĉu estis, Alfred?

ALLMERS
Jes.
RITA

(rigardas lin profunde riproĉe) Kiel vi povis – kiel vi tion povis!

ALLMERS

Mi devis pensi pri Asta.

RITA

Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du.

ALLMERS

Ŝi nenion sciis. Eĉ ne hodiaŭ ŝi suspektas.

RITA

(repuŝante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okulĵeto flanken) Aŭ ne, – estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi!

ALLMERS
Eyolf –?
RITA

Jes, ĉu vi ne nomis ŝin Eyolf antaŭe? Ŝajnas al mi, ke vi iam tion diris, en intima momento. (proksimiĝas) Ĉu vi memoras ĝin – la tentantan, ravan momenton, Alfred?

ALLMERS

(retiras sin kvazaŭ en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion memori!

RITA

(sekvas lin) Estis en la momento, – kiam via alia Eyolf fariĝis kriplulo!

ALLMERS

(obtuze, apogas sin al la tablo) La venĝo.

RITA

(minacante) Jes, la venĝo!

(Asta kaj Borghejm revenas ĉe la boatejo. Ŝi portas kelkajn nimfeojn en la mano.)

RITA

(sinrege) Nu, Asta, – jen, ĉu vi kaj sinjoro Borgstrom ekhavis okazon funde kunparoli?

ASTA

Nu jes, – certagrade.

(Ŝi formetas la pluvŝirmilon kaj metas la florojn sur seĝon.)

BORGHEJM

Fraŭlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado.

RITA

Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke sufiĉas –

ASTA

(rigardas ambaŭ streĉite) Kio estas –?

RITA

– ke sufiĉas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante) Sed jen venu, kaj ni iru supren, ĉiuj kvar. De nun ni devas havi homojn ĉirkaŭ ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj.

ALLMERS

Jes, nur iru antaŭe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue interŝanĝi kelkajn vortojn, Asta.

RITA

(rigardas lin) Nu? – Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm.

(Rita kaj Borghejm iras supren laŭ la arbara vojeto.)

ASTA

(timeme) Alfred, kio okazis!

ALLMERS

(sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas ĉi tie.

ASTA

Ĉi tie! Kune kun Rita, vi sugestas?

ALLMERS

Jes. Rita kaj mi ne povas daŭrigi la kunan vivon.

ASTA

(agitas lian brakon) Sed, Alfred, – ne diru do ion tiel teruran!

ALLMERS

Estas vero, kion mi diras. Ni iradas ĉi tie kaj igas unu la alian malicaj kaj fiaj.

ASTA

(vunde tuŝita) Ho, neniam, – neniam mi suspektus ion tian!

ALLMERS

Eĉ mi ne tion vidis antaŭ hodiaŭ.

ASTA

Kaj nun vi volas –! Jen, kion vi vere volas, Alfred?

ALLMERS

Mi volas forvojaĝi de ĉio jena. Forege de ĉio.

ASTA

Kaj jen stari tute sola en la mondo?

ALLMERS

(kapsignas) Kiel iam antaŭe, jes.

ASTA

Sed vi ne taŭgas por stari sola!

ALLMERS

Ho jes. Antaŭe mi almenaŭ taŭgis.

ASTA

Jes, antaŭe, jes. Tiam vi ja havis min ĉe vi.

ALLMERS

(volas preni ŝian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi nun rifuĝas.

ASTA

(evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas.

ALLMERS

(rigardas ŝin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo?

ASTA

(fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas.

ALLMERS

Bone. Do mi venos al vi, – vi kara, kara fratino. Mi devas reveni al vi. Hejmen al vi por puriĝi kaj nobliĝi de la kunvivo kun –

ASTA

(ekscitita) Alfred, – vi pekas kontraŭ Rita!

ALLMERS

Mi estas pekinta kontraŭ ŝi. Sed ne en tio ĉi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Ĉu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco ĝis fino?

ASTA

Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla.

ALLMERS

(amare) Ĉu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min?

ASTA

(trankvile) Ne, tion mi ne opinias.

ALLMERS

Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon.

ASTA

(decide) Ni ne povas , Alfred.

ALLMERS

Jes, ni povas. Ĉar amo de frato kaj fratino –

ASTA

(streĉita) Kio pri ĝi?

ALLMERS

Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la leĝo de transformo.

ASTA

(malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne –

ALLMERS
Ne –?
ASTA

– ne estas nia rilato?

ALLMERS

(rigardas ŝin fikse kaj surprizita) Ne nia ? Kara, kion vi per tio sugestas?

ASTA

Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred.

ALLMERS
Jes, jes, jen diru!
ASTA

La leteroj de patrino –. Tiuj kiuj kuŝas en la teko –.

ALLMERS
Nu jes?
ASTA

Tiujn vi legu – kiam mi estos forvojaĝinta.

ALLMERS
Kial mi faru?
ASTA

(batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke –

ALLMERS
Nu!
ASTA

– ke mi ne rajtas porti – la nomon de via patro.

ALLMERS

(ŝanceliĝante malantaŭen) Asta! Kion vi diras!

ASTA

Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. – Kaj eble havu pardonon – por patrino, ankaŭ.

ALLMERS

(manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, – ne estus –

ASTA

Vi ne estas mia frato, Alfred.

ALLMERS

(rapide, duone obstine, rigardas ŝin) Nu, sed kion do vere tio ŝanĝas en la rilato inter ni du? Funde nenion.

ASTA

(agitas la kapon) Ĉion ĝi ŝanĝas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino.

ALLMERS

Ne-ne. Sed tamen same sankta. Restos ĉiam same sankta.

ASTA

Ne forgesu, – ke ĝi estas sub la leĝo de transformo, – kiel vi ĵus diris.

ALLMERS

(rigardas ŝin esplore) Ĉu per tio vi sugestas, ke –?

ASTA

(kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, – vi kara, kara Alfred. – (prenas la florojn de la seĝo) Jen vidu tiujn nimfeojn!

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren streĉas sin, – de la profundo.

ASTA

Mi plukis ilin en la lago. Tie kie ĝi fluas en la fjordon. (streĉigas ilin antaŭen) Ĉu vi ilin volas, Alfred?

ALLMERS
(prenas ilin) Dankon.
ALLMERS

(rigardas ŝin) De Eyolf tie fore? Aŭ de vi?

ASTA

(kviete) De ambaŭ. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita. (Ŝi iras supren laŭ la arbara vojeto.)

ALLMERS

(prenas sian ĉapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf. Eta Eyolf –! (Li sekvas supren laŭ la vojeto.)

TRIA AKTO

(Arbetaĵaro sur altaĵeto en la ĝardeno de Allmers. Kruta deklivo kun baraĵo kontraŭ la fono; ŝtuparo suben maldekstre. Vasta elvidaĵo super la fjordo, kiu kuŝas profunde sube. Flagstango kun ŝnuroj, sed sen flago staras ĉe la baraĵo. Antaŭe dekstre estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara ĉielo. Kreskanta krepusko.)

(Asta sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Ŝi portas supervestojn kaj ĉapelon, havas sian sunŝirmilon apud si kaj malgrandan vojaĝsakon pendanta per rimeno de la ŝultro.)

(Borghejm suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaŭ li havas vojaĝsakon pendanta de la ŝultro. Sur la brako li portas kunruligitan flagon.)

BORGHEJM

(ekvidas Asta ) Ho, ĉi supre vi do sidadas.

ASTA

Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon.

BORGHEJM

Do estas bone, ke mi vizitetis ankaŭ ĉi tie.

ASTA

Ĉu vi min serĉadis?

BORGHEJM

Jes, mi faris. Mi volis adiaŭi vin – ĉi tiun fojon. Ne la lastan, mi esperas.

ASTA

(ridetas preskaŭ nevideble) Vi estas fervora, vi.

BORGHEJM

Vojkonstruisto tia devas esti.

ASTA

Ĉu vi vidis Alfred? Aŭ Rita?

BORGHEJM
Jes, ambaŭ mi vidis.
ASTA
Kune?
BORGHEJM

Ne. Ili ambaŭ iris sian apartan flankon.

ASTA

Kion vi faros pri tiu flago?

BORGHEJM

Sinjorino Rita petis min suprenlevi ĝin.

ASTA

Suprenlevi flagon nun?

BORGHEJM

Duonstange. Ĝi flirtu noktojn kaj tagojn, ŝi diris.

ASTA

(ekĝemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred.

BORGHEJM

(okupata pri la flago) Ĉu via koro permesas al vi forvojaĝi de ili? Jes, mi demandas. Ĉar mi vidas, ke vi estas vojaĝvestita.

ASTA

(kun malforta voĉo) Mi devas forvojaĝi.

BORGHEJM

Nu ja, ĉar vi devas, do –

ASTA

Kaj ankaŭ vi ja forvojaĝos ĉi-nokte.

BORGHEJM

Ankaŭ mi devas? Mi iros per la trajno. Ĉu ankaŭ vi?

ASTA

Ne, mi iros per la vaporŝipo.

BORGHEJM

(ekrigardas al ŝi) Ĉiu sian apartan vojon do.

ASTA
Jes.

(Ŝi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la stangon. Fininte li iras al ŝi.)

BORGHEJM

Fraŭlino Asta, – Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf.

ASTA

(suprenrigardas al li) Jes, mi certiĝas, ke vi faras.

BORGHEJM

Sentiĝas dolorige. Ĉar funde ne konvenas por mi funebri.

ASTA

(rigardas al la flago) Kun la tempo ĉio fordrivas, – ĉio. Ĉiuj sentoj de funebro.

BORGHEJM

Ĉiuj? Jenon vi opinias?

ASTA

Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas sufiĉe foren veninta, tiam –

BORGHEJM

Devus esti ege fora, jeno.

ASTA

Kaj vi ja ankaŭ ja havas la grandan, novan vojkonstruadon.

BORGHEJM

Sed neniun por helpi min en ĝi.

ASTA

Nu jes, certe vi havas.

BORGHEJM

(agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la ĝojon. Ĉar plej ofte temas pri ĝojo.

ASTA

Kaj ne la peno kaj embarasoj?

BORGHEJM

Pa, – el tiaĵoj oni verdire eltiras sin sola.

ASTA

Sed la ĝojo, – tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias?

BORGHEJM

Jes, kia feliĉo alie estus en tio esti ĝoja?

ASTA

Nu ja, povas esti iu senco en tio.

BORGHEJM

Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti ĝoja interne en si mem. Sed ne taŭgas longtempe. Ne, la ĝojo, ĝi estas por du kune.

ASTA

Ĉiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj?

BORGHEJM

Nu, vidu, – jen kio estas alia afero. – Fraŭlino Asta, – ĉu vi do vere ne povas decidigi vin dividi feliĉon kaj ĝojon kaj – kaj penon kaj embarasojn kun unu, – sole unu sola?

ASTA
Mi provis – fojon.
BORGHEJM
Ĉu provis vi?
ASTA

Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, – kiam Alfred kaj mi loĝis kune.

BORGHEJM

Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli kiel paco ol kiel feliĉo.

ASTA

Ĝuinda tio tamen do estis.

BORGHEJM

Jen vidu, – eĉ tio aspektis por vi ĝuinda. Sed jen imagu, – se li nun ne estus via frato!

ASTA

(volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus kune. Ĉar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaŭ li, preskaŭ.

BORGHEJM

(iom poste) Ĉu ĝi vere estis tiom ĝuinda, tiu tempo?

ASTA

Jes, kredu, ĝi estis.

BORGHEJM

Ĉu vi do tiam travivis ion vere serenan kaj feliĉan?

ASTA

Ho jes, multege. Nekredeble multege.

BORGHEJM

Rakontu al mi iom pri tio, fraŭlino Asta.

ASTA

Vere nur etaj okazaĵoj.

BORGHEJM
Kiaj –? Nu?
ASTA

Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aŭ kiam li sidis skribante artikolon. Kaj laŭtlegis ĝin por mi. Kaj poste sukcesis presigi ĝin en periodaĵo.

BORGHEJM

Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj dividas la ĝojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via frato rezignis pri vi, Asta!

ASTA

(en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin.

BORGHEJM

Ĉu ne estis dolorige por vi?

ASTA

Jes; en la komenco. Ŝajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe.

BORGHEJM

Nu, feliĉe, tiel ja ne okazis.

ASTA
Ne.
BORGHEJM

Sed tamen. Sed ke li povis . Edzigi sin, mi sugestas. Ĉar li ja povus havi vin sola ĉe si!

ASTA

(rigardas antaŭen) Li eble estis sub la leĝo de transformo, mi pensas.

BORGHEJM
La leĝo de transformo?
ASTA
Alfred nomas ĝin tiel.
BORGHEJM

Pa, – kia stulta leĝo tiu estus! Tiun leĝon mi neniel fidas.

ASTA

(ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos ĝin.

BORGHEJM

Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen aŭskultu, fraŭlino Asta! Estu saĝa – almenaŭ unu fojon. En tiu rilato, mi celas –

ASTA

(interrompante) Ho ne, ne – ni ne rekomencu jenon!

BORGHEJM

(daŭrigas kiel antaŭe) Ja, Asta, – mi nepre ne lasas vin tiel facile. Nun via frato ja havas por si ĉion kiel li pleje ŝatas. Vivas sian vivon sufiĉe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. – Kaj krome tiotio , kio ekŝanĝas vian tutan situacion ĉi tie fore –

ASTA

(skuiĝas) Kion vi sugestas pri tio?

BORGHEJM

La infano, kiu fortiriĝis. Kio alie?

ASTA

(sinregas) Eta Eyolf estas for, jes.

BORGHEJM

Kaj kio pli estas por vi ĉi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, – neniujn taskojn ĉi tie en iu rilato –

ASTA

Ho, mi petas vin, kara Borghejm, – ne insistu al mi tiom impete!

BORGHEJM

Ja; mi estus freneza, se mi ne provis ĝis la ekstremo. Unu tagon mi forvojaĝos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi intertempe?

ASTA

(ridetas serioze) Ĉu eble vi tamen timas la leĝon de transformo?

BORGHEJM

Ne, certe ne. (ridas amare) Kaj estas ja ankaŭ nenio ŝanĝinda. Ne en vi, mi pensas. Ĉar vi ja ne sufiĉe ŝatas min, mi komprenas.

ASTA

Vi bone scias, ke mi faras.

BORGHEJM

Jes, sed mankas multe por esti sufiĉe . Ne tiel, kiel mi jenon deziras. (pli impete) Pro Dio, Asta, – fraŭlino Asta, – estas ja tiom malprudente de vi, ke ne eblas kompreni! Trans hodiaŭ kaj morgaŭ eble kuŝas la plena vivfeliĉo atendanta. Kaj jen vi lasas ĝin kuŝi! Ĉu ni ne tion pentos, Asta?

ASTA

(silente) Ne scias. Sed ni tamen devas lasi kuŝantaj ĉiujn helajn eblecojn.

BORGHEJM

(rigardas ŝin sinrege) Mi do konstruu miajn vojojn sola?

ASTA

(varme) Ho, se mi vere povus sekvi vin en tio! Helpi vin en la peno. Dividi la plezuron kun vi –

BORGHEJM

Ĉu vi volus, – se vi povus?

ASTA
Jes. Tiam mi volus.
BORGHEJM
Sed vi ne povas?
ASTA

(rigardas malsupren antaŭ si) Ĉu vi kontentiĝus havi min duone?

BORGHEJM

Ne. Tute kaj komplete mi volas vin.

ASTA

(rigardas lin kaj diras kviete) Do mi ne povas.

BORGHEJM

Adiaŭ do, fraŭlino Asta.

(Li volas foriri. Allmers supren venas al la altaĵeto de maldekstre el la fono. Borghejm haltas.)

ALLMERS

(ankoraŭ ĉe la suprenirejo; mallaŭte; montras) Rita, ĉu ŝi sidas tie en la pavilono?

BORGHEJM

Ne; neniu alia ol fraŭlino Asta ĉeestas.

(Allmers proksimiĝas.)

ASTA

(al li renkonte) Mi malsupreniru por serĉi ŝin, ĉu? Eble kunpreni ŝin ĉi tien?

ALLMERS

(deturnante) Ne, ne, ne, – ne faru. (al Borghejm ) Ĉu estas vi, kiu suprenlevis tiun flagon?

BORGHEJM

Jes. Sinjorino Rita petis min fari. Tial mi ĉi tien supreniris.

ALLMERS

Kaj ĉi-nokte vi ja forvojaĝos?

BORGHEJM

Jes. Ĉi-nokte mi definitive forvojaĝos.

ALLMERS

(kun ekrigardo al Asta ) Kaj akiris al vi bonan kunvojaĝanton, mi komprenas.

BORGHEJM

(agitas la kapon) Mi vojaĝos sola.

ALLMERS
(ekmire) Sola!
BORGHEJM

Tiom komplete sola.

ALLMERS
(distrite) Jen tiel?
BORGHEJM

Kaj ankaŭ restos sola.

ALLMERS

Estas io terura en tio, resti sola. Kvazaŭ frostas tra mi –

ASTA

Ho sed, Alfred, vi ja ne estas sola, vi!

ALLMERS

Povas esti io terura ankaŭ en tio , Asta.

ASTA

(timeteme) Ho, ne parolu tiel! Ne pensu tiel!

ALLMERS

(sen ŝin aŭskulti) Sed ĉar vi ja ne vojaĝos kun –? Ĉar estas nenio, kio ligas vin, kial vi do ne restos ĉi tie ĉe mi – kaj ĉe Rita?

ASTA

(maltrankvila) Ne, ĉar tion mi ne povas. Mi nepre devas al la urbo nun.

ALLMERS

Sed nur al la urbo, Asta. ĉu?

ASTA
Jes.
ALLMERS

Kaj vi promesas al mi baldaŭ reveni.

ASTA

(rapide) Ne, ne, tion mi ne kuraĝas promesi nun.

ALLMERS

Bone. Kiel vi volas. Do ni renkontiĝos en la urbo.

ASTA

(petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme ĉe Rita nun!

ALLMERS

(sen respondi, turnas sin al Borghejm ) Estus eble pli bone por vi, ke vi ankoraŭ ne havas kunvojaĝanton.

BORGHEJM

(malema) Ho, kial vi povas diri tiaĵon!

ALLMERS

Ja, ĉar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje.

ASTA
(senpere) Alfred!
ALLMERS

La ĝusta vojaĝkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue.

ASTA

(silente, tremante) Alfred! Alfred!

BORGHEJM

(rigardas ilin laŭvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas –

(Rita suprenvenas de maldekstre de la fono.)

RITA

(plende) Ho, ne foriru de mi, ĉiuj!

ASTA

(al ŝi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris –

RITA

Jes, tamen mi ne kuraĝas. Komencas tiom malbele malheliĝi. Ŝajnas al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min!

ASTA

(mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne timu.

RITA

Ke vi tion povas diri! Ne timu!

ALLMERS

(petege) Asta, mi petas vin, – por ĉio en la mondo, – restu – ĉe Rita!

RITA

Jes! Kaj ankaŭ ĉe Alfred! Restu! Restu, Asta!

ASTA

(batalante) Ho, mi dezirus ege volonte –

RITA

Nu, do jen tion faru! Ĉar Alfred kaj mi ne povas solaj travivi la funebron kaj aflikton.

ALLMERS

(sombre) Prefere diru – tra la riproĉo kaj turmento.

RITA

Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, – ni ne portas ĝin solaj, ni du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni en la loko de Eyolf –

ASTA

(retiras sin) De Eyolf –!

RITA

Jes, ĉu ne, ŝi povas, Alfred?

ALLMERS

Se ŝi volas kaj povas.

RITA

Antaŭe vi ja nomis ŝin via eta Eyolf. (prenas ŝian manon) De nun vi estu nia Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antaŭe estis.

ALLMERS

(en kaŝata emocio) Restu – kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun Rita. Kun mi. Kun mi, via frato!

ASTA

(decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin) Borghejm, – kiam ekveturos la vaporŝipo?

BORGHEJM
Nun baldaŭ.
ASTA

Jen mi devas preni la ŝipon. Vi volas kuniri, ĉu?

BORGHEJM

(mallaŭta ĝojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes!

ASTA
Jen do venu.
RITA

(malrapide) Ha, tiel. Jes, do vi ja ne povas resti ĉe ni.

ASTA

(ĵetas sin ĉirkaŭ ŝian kolon) Dankon pro ĉio, Rita! (aliras kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaŭ! Mil, mil fojojn adiaŭ!

ALLMERS

(Mallaŭte, streĉite) Kio estas tio ĉi, Asta? Aspektas ja kiel forkuro.

ASTA

(en silenta timo) Jes, Alfred, – ja estas ankaŭ forkuro.

ALLMERS

Forkuro de – mi!

ASTA

(flustre) Forkuro de vi – kaj de mi mem.

ALLMERS
(sin retirante) Ha –!

(Asta rapidas malsupren en la fono. Borghejm svingas la ĉapelon kaj sekvas ŝin.)

(Rita apogas sin al la enirejo de la pavilono. Allmers iras en forta ekscito al la baraĵo kaj staras tie rigardante malsupren. Paŭzo.)

ALLMERS

(turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporŝipo. Jen rigardu, Rita.

RITA

Mi ne kuraĝas rigardi ĝin.

ALLMERS
Vi ne kuraĝas?
RITA

Ne. Ĉar ĝi havas unu ruĝan okulon. Kaj ankaŭ unu verdan. Grandajn ardantajn okulojn.

ALLMERS

Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias.

RITA

De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo. – Kaj ankaŭ enen en la mallumon.

ALLMERS
Nun ĝi albordiĝas.
RITA

Kie ĝi albordiĝas ĉi-vespere?

ALLMERS

(pli proksime) Ĉe la kajo, kiel kutime, kara –

RITA

(rektigas sin) Ho, kiel ĝi do povas albordiĝi tie!

ALLMERS
Ĝi ja devas.
RITA

Sed estas ja tie , ke Eyolf –! Kiel do povas tiuj homoj albordiĝi tie?

ALLMERS

Jes, la vivo estas senkora, Rita.

RITA

La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj.

ALLMERS

Jen vi pravas. La vivo, ĝi antaŭen marŝadas, ĝuste kvazaŭ nenio okazis.

RITA

(rigardas antaŭen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por ni du.

ALLMERS

(en vekiĝanta doloro) Jes, Rita, – tiel senutile estis, ke vi naskis lin en doloro kaj plendo. Ĉar nun li ree estas for – sen postsigno.

RITA

Nur la lambastono saviĝis.

ALLMERS

(impete) Silentu do! Ne aŭdigu al mi tiun vorton?

RITA

(Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas.

ALLMERS

(malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis. Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaŭ viaj okuloj.

RITA

Ne, ĉar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris.

ALLMERS

Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf.

RITA

(aŭskultas, timeme) Ĉu vi aŭdas, Alfred! Denove sonoras!

ALLMERS

(rigardas foren) Estas la vaporŝipo, kiu sonorigas. Ĝi debordiĝos.

RITA

Ho, ne estas pri tiu sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi aŭdis sonoradon ĉe la oreloj. – Nun denove sonoradas!

ALLMERS

(al ŝi) Vi misaŭdas, Rita.

RITA

Ne, mi aŭdas ĝin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj ĉiam la samajn vortojn.

ALLMERS

Vortojn? Kiujn vortojn?

RITA

(kapsignas la takton) "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-to-no flo-sas." Ho, ŝajnas al mi, ke ankaŭ vi povus tion aŭdi.

ALLMERS

(agitas la kapon) Mi aŭdas nenion. Kaj eĉ nenio estas.

RITA

Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion aŭdas tre klare.

ALLMERS

(rigardas trans la baraĵon) Nun ili estas surŝipe, Rita. Ĉar nun la ŝipo veturas enen al la urbo.

RITA

Ĉu vere, ke vi ne tion aŭdas! "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-ton– –".

ALLMERS

(iras antaŭen) Ne staru aŭskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas surŝipe. Jam survoje. – Asta estas for.

RITA

(rigardas lin eviteme) Jen do ankaŭ vi baldaŭ estos for, Alfred?

ALLMERS

(rapide) Al kio vi aludas?

RITA

Ke vi sekvos vian fratinon.

ALLMERS
Ĉu ŝi ion diris?
RITA

Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke – ke ni du trovis unu la alian.

ALLMERS

Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado.

RITA

Ho, por via animo mi ne plu estas – ne plu tia – rave delikata.

ALLMERS

La leĝo de la transformo tamen povus eble kunteni nin.

RITA

(kapsignas malrapide) Okazas transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas.

ALLMERS
Dolorige?
RITA

Jes, ĉar estas kvazaŭ ia nasko ankaŭ en tio.

ALLMERS

Jes estas. Aŭ releviĝo. Transiro al pli supera vivo.

RITA

(rigardas senkuraĝe antaŭ si) Jes, – sed pereo de la tuta, tuta feliĉo de la vivo.

ALLMERS

Tiu pereo, ĝi estas ja vere la gajno.

RITA

(impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj.

ALLMERS

Ni iom parencas ankaŭ al maro kaj ĉielo, Rita.

RITA
Eble vi. Ne mi.
ALLMERS

Ho jes. Vi pli ol vi mem scietas.

RITA

(paŝon pli proksimen) Aŭskultu, Alfred, – ĉu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron?

ALLMERS

Tiun laboron, kiun vi malamis?

RITA

Mi fariĝis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro.

ALLMERS
Kial?
RITA

Nur por reteni vin ĉi tie ĉe mi. Proksime.

ALLMERS

Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita.

RITA

Sed eble mi povus helpi vin.

ALLMERS

Pri la laboro, vi celas?

RITA
Ne. Pri la vivado.
ALLMERS

(agitas la kapon) Ŝajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan.

RITA

Nu, do por subporti la vivon.

ALLMERS

(sombre, antaŭen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaŭ, ke ni rompus la geedzecon.

RITA

(rigardas lin esplore) Kien vi rifuĝus? Eble tamen al Asta?

ALLMERS

Ne. De nun neniam al Asta.

RITA
Kien do?
ALLMERS

Supren en la solecon.

RITA

Supren inter la montojn? Ĉu tion vi sugestas?

ALLMERS
Jes.
RITA

Sed jeno estas ja nur fantaziaĵoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi.

ALLMERS

Tamen tien mi nun tiriĝas.

RITA
Kial? Diru al mi!
ALLMERS

Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi.

RITA

Ion, kio okazis al vi tie supre?

ALLMERS
Jes.
RITA

Kaj pri kio vi silentis antaŭ Asta kaj mi?

ALLMERS
Jes.
RITA

Ho, vi silentas pri ĉio. Vi ne devus.

ALLMERS

Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi.

RITA

Jes, jes, – mi aŭskultos! (Ŝi sidigas sin sur la benkon ĉe la pavilono.)

ALLMERS

Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Ĉar troviĝis nek boato nek homoj.

RITA
Nu? Kaj sekve kio?
ALLMERS

Jen mi iris sola en flankan valon. Ĉar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago.

RITA

Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred!

ALLMERS

Jes; mi misprenis pri la direkto. Ĉar vojo aŭ vojeto tie ne troviĝis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaŭ la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj.

RITA

Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni.

ALLMERS

Ne, – ili tion ne faris.

RITA
Ĉu ne?
ALLMERS

Ne. Estis strange. Ŝajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaŭ fariĝis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaŭ Asta.

RITA

Sed pri kio vi do pensis?

ALLMERS

Mi ne pensis. Mi tiradis min laŭ la deklivoj, – kaj ĝuis la pacon kaj plaĉan senton de la percepto de morto.

RITA

(eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu teruraĵo!

ALLMERS

Tiel mi sentis. Tute ne timo. Ŝajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaŭ du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, – tiom simple, ĉio, ŝajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas fariĝi maljunaj –

RITA

Ho, silentu pri tiaĵoj, Alfred! Ĉar vi ja tamen sekure elvenis.

ALLMERS

Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago.

RITA

Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem.

ALLMERS

Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf.

RITA

(mallaŭte) Tro malfrue.

ALLMERS

Jes. Kaj kiam jen – la kamarado venis kaj prenis lin –. Jen blovaĉis teruro de li. De la tuto. De ĉio , – kion ni tamen ne kuraĝas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaŭ estas, Rita.

RITA

(kun brileto de ĝojo) Jes, ĉu ne vere! Ankaŭ vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe!

ALLMERS

(levas la ŝultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj eĉ nenion havi por ĝin plenigi. Dezerto kaj malpleneco ĉio. Kien ajn mi rigardas.

RITA

(timigita) Ho, frue aŭ malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaŭ vidas laŭ via aspekto! Vi foriros de mi!

ALLMERS

Kun la vojkamarado, vi aludas?

RITA

Ne, mi aludas tion, kio ankoraŭ pli aĉa estas. Libervole vi foriros de mi. Ĉar estas nur ĉi tie, ĉe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Ĉu ne tiel vi pensas?

ALLMERS

(rigardas ŝin firme) Kaj se nun mi pensis –?

(Bruo kaj kriado kvazaŭ de koleraj, ekscititaj voĉoj aŭdiĝas de fore malsupre. Allmers iras al la baraĵo.)

RITA

Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis!

ALLMERS

Li neniam estos trovata.

RITA
Sed kio do estas?
ALLMERS

(antaŭeniras) Nur interbatado, – kiel kutime.

RITA

Malsupre sur la marbordo?

ALLMERS

Jes. La tuta marborda vilaĝo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Draŝas la infanojn. Aŭdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriaĉas pri helpo por ili –

RITA

Jes, ĉu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin?

ALLMERS

(malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, – kiel ili lasis Eyolf perei!

RITA

Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel!

ALLMERS

Mi ne povas alimaniere pensi. Ĉiuj tiuj domaĉoj devus esti malkonstruataj.

RITA

Kaj kio do fariĝus de tiuj multaj malriĉaj homoj?

ALLMERS
Ili rifuĝu aliloken.
RITA
Kaj la infanoj?
ALLMERS

Ĉu gravas, kie ili pereas.

RITA

(silente, riproĉe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred.

ALLMERS

(impete) De nun mi rajtas esti malmola! Estas ankaŭ mia devo!

RITA
Via devo?
ALLMERS

Mia devo al Eyolf. Li ne kuŝu senvenĝita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, – kiam mi estos for.

RITA

(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?

ALLMERS

Jes, ĉar jen vi almenaŭ per io plenigos vian vivon. Kaj taskon vi havu.

RITA

(firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed ĉu vi povas diveni, per kio mi okupos min – kiam vi estos for?

ALLMERS
Nu, kio tio do estos?
RITA

(malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la marbordo kaj kunprenas ĉiujn tiujn malriĉajn, malsatajn infanojn supren al nia hejmo. Ĉiujn tiujn petolaĉajn knabojn –

ALLMERS

Kion vi faros kun ili ĉi tie!

RITA

Mi volas adopti ilin.

ALLMERS
Vi , vi volas?
RITA

Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojaĝinta, ili estu ĉi tie, ĉiuj, – kvazaŭ ili estus miaj propraj.

ALLMERS

(ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf!

RITA

Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili loĝu en la ĉambroj de Eyolf. Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj aĵoj. Ili laŭvice sidu en lia seĝo ĉe la tablo.

ALLMERS

Aŭdi tion estas ja kompleta frenezaĵo! Mi ne konas homon en la tuta mondo, kiu estas malpli taŭga por tiaĵo ol vi.

RITA

Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min.

ALLMERS

Se estas via sincera decido, – ĉion kion vi jen diras, okazigis transformo en vi.

RITA

Vere okazigis, Alfred. Pri tio vi zorgis. Vi kreis malplenan lokon ene en mi. Kaj ĝin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al ia amo.

ALLMERS

(staras momenton pensante; rigardas ŝin) Funde ni ne faris multe por la povruloj tie malsupre.

RITA

Ni faris nenion por ili.

ALLMERS

Apenaŭ pensis pri ili.

RITA

Neniam pensis pri ili en kunsento.

ALLMERS

Ni, kiuj havis "la oron kaj la verdajn arbarojn" –

RITA

Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaŭ fermitajn korojn.

ALLMERS

(kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por savi etan Eyolf.

RITA

(silente) Pripensu, Alfred. Ĉu vi estas certa, ke – ke ni mem tion kuraĝus?

ALLMERS

(maltrankvile repuŝante) Sed ne dubu pri tio , Rita!

RITA

Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du.

ALLMERS

Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj?

RITA

Mi eble devus provi, se mi povus mildigi – nobligi ilian vivosorton.

ALLMERS

Se tion vi povos, Eyolf ne naskiĝis senutile.

RITA

Kaj li ne estas senutile de ni forprenita.

ALLMERS

(rigardas ŝin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu igas vin tion fari.

RITA

Ne, tute ne. Almenaŭ ne ankoraŭ.

ALLMERS

Nu, kaj jen kio do estas?

RITA

(duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco –

ALLMERS

Pri la libro, kiun vi malamis.

RITA

Mi malamas tiun libron eĉ nun. Sed mi sidis aŭskultante, kiam vi rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En mia maniero.

ALLMERS

(agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro –

RITA

Ne, mi havas kroman kialon.

ALLMERS
Jen kiun?
RITA

(silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du grandaj malfermitaj okuloj, vidu.

ALLMERS

(frapite, fiksas la rigardon sur ŝin) Eble vi permesus al mi kunlabori? Kaj helpi vin, Rita?

RITA
Ĉu vi volus?
ALLMERS

Jes, – se mi nur scius, ke mi povus.

RITA

(hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti ĉi tie.

ALLMERS

(silente) Ni provu, ĉu tio sukcesos.

RITA

(preskaŭ neaŭdeble) Ni provu, Alfred.

(Ambaŭ silentas. Poste Allmers iras al la stango kaj levas la flagon tute supren. Rita staras apud la pavilono kaj rigardas lin silente.)

ALLMERS

(revenas antaŭen) Estos peza labortago por ni, Rita.

RITA

Vi vidos, – tiam foje falos dimanĉtrankvilo super nin.

ALLMERS

(silente, tuŝita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble.

RITA

(flustrante) La spiritoj?

ALLMERS

(kiel antaŭe) Jes. Tiam ili eble ĉirkaŭas nin, tiuj kiujn ni perdis.

RITA

(kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaŭ via granda Eyolf.

ALLMERS

(fiksrigardas antaŭen) Eble ni ankoraŭ foje – sur la vivovojo – kvazaŭ ekvidos ilin.

RITA

Kien ni rigardu, Alfred –?

ALLMERS

(fiksas la okulojn sur ŝin) Supren.

RITA

(kapsignas konsente) Jes, jes, – supren.

ALLMERS

Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto.

RITA

(etendas al li la manon) Dankon!