Lyman Frank Baum

LA SMERALDA URBO DE OZ

Noto de la Aŭtoro

Eble mi devus agnoski sur la titolpaĝo ke ĉi tiu libro estas verkita “De L. Frank Baum kaj liaj korespondantoj, ”ĉar mi utiligis multajn sugestojn esprimitajn al mi en leteroj de infanoj. Foje mi vere imagis min “aŭtoro de ferakontoj, ”sed nun mi estas nur redaktoro aŭ persona sekretario por aro da junuletoj kiuj petas ke mi teksu iliajn ideojn en la fadenojn de miaj rakontoj.

Tiuj ideoj ofte estas lertaj. Ili ankaŭ estas logikaj kaj interesaj. Do mi utiligis ilin kiam ajn mi povis trovi oportunon, kaj estas juste ke mi agnosku mian ŝuldon al miaj amiketoj.

Nu, kian imagpovon havas tiuj infanoj! Kelkfoje min vere mirigas iliaj aŭdaco kaj genieco. Nepre ne estos manko de aŭtoroj de ferakontoj dum la estonteco. Miaj legantoj ordonis al mi kion fari pri Doroteo, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kaj mi obeis. Ili ankaŭ donis al mi multajn temojn kiujn mi priskribu estonte: su fiĉe, efektive, por okupi min dumlonge. Mi multe fieras pri tiu alianco. La infanoj amas ĉi tiujn rakontojn ĉar la infanoj helpis ilin krei. Miaj legantoj scias kion ili volas kaj komprenas ke mi penas kontentigi ilin. La rezulto estas tre kontentiga al la eldonistoj, al mi, kaj (mi estas tute certa)al la infanoj. Mi esperas, karuloj, ke pasos longa tempo antaŭ ol ni devos nuligi nian partnerecon.

L. Frank Baum, Coronado, 1910

Ĉapitro 1

Kiel la Regho de la Knomoj Kolerighis

La Reĝo de la Knomoj estis kolerema, kaj tiuokaze li estis tre malagrabla. Ĉiu fortenis sin de li, eĉ lia Ĉefservisto Kaliko.

Tial la Reĝo freneze furiozadis tute sola, marŝante tien kaj reen en sia juvelkovrita kaverno kaj fariĝante ĉiam pli kolera. Subite li ekmemoris ke tute ne distras esti kolera se oni ne havas timigaton mizerigeblan, do li kuris al sia granda gongo kaj sonigis ĝin kiel eble plej laŭte. Envenis la Ĉe fintendanto, penante ne montri al la Reĝo de la Knomoj kiom li timas.

“Sendu la Ĉefkonsiliston ĉi tien! ”kriis la kolera monarko. Kaliko elkuris tiel rapide kiel liaj maldikaj kruroj povis porti lian dikan rondan korpon, kaj baldaŭ la Ĉefkonsilisto eniris la kavernon. La Reĝo sulkis sian frunton kaj diris al li:

“Min multe embarasas la perdiĝo de mia Magia Zono. Preskaŭ konstante mi volas fari ion magian, kaj trovas ke mi ne povas ĉar forestas la Zono. Tio kolerigas min, kaj kiam mi estas kolera mi ne povas esti feliĉa. Nu, kion vi konsilas? ”

“Kelkaj personoj, ”diris la Ĉefkonsilisto, “ĝuas esti koleraj. ” “Sed ne senpaŭze, ”deklaris la Reĝo. “Esti kolera de tempo al tempo estas vere tre ĝuige, ĉar tio mizerigas aliajn personojn. Sed esti kolera matene, tagmeze, kaj nokte, kiel mi, fariĝas monotone kaj neebligas ke mi ian alian plezuron havu en la vivo. Nu, kion vi konsilas? ”

“Nu, se vi koleras ĉar vi volas fari magiaĵojn kaj ne povas, kaj se vi volas tute ne fariĝi kolera, mi konsilas ke vi ne volu fari magiaĵojn. ”

Aŭdinte tion la Reĝo kun furioza mieno gapegis sian Konsiliston kaj tiris sian propran longan blankan barbon ĝis li tiel forte tiris ĝin ke li kriis pro doloro. “Vi estas stultulo! ”li kriis.

“Mi dividas tiun honoron kun via Moŝto, ”diris la Ĉefkonsilisto.

La Reĝo muĝis pro kolerego kaj stam fis per sia piedo. “Ho, vi, miaj gardistoj! ”li kriis. “Ho”en la reĝa vortaro signifas “Venu. ”Do, kiam la gardistoj hois, la Reĝo diris al ili:

“Prenu ĉi tiun Ĉefkonsiliston kaj forĵetu lin. ”

Do la gardistoj prenis la Ĉefkonsiliston, kaj ligis lin per ĉenoj por ke li ne baraktu, kaj forĵetis lin. Kaj la Reĝo paŝadis tien kaj reen en sia kaverno, pli kolere ol antaŭe. Fine li kuris al sia granda gongo kaj sonegigis ĝin kvazaŭ fajralarmilon. Kaliko reaperis, tremante kaj blanka pro timo.

“Alportu mian pipon! ”kriegis la Reĝo.

“Vi jam havas vian pipon, Moŝto, ”respondis Kaliko.

“Do alportu mian tabakon! ”muĝis la Reĝo.

“La tabako estas en via pipo, Moŝto, ”respondis la Intendanto.

“Do alportu ardantan karberon de la fornego! ”ordonis la Reĝo.

“La tabako jam ardas, kaj via Moŝto jam fumas vian pipon, ”respondis la Intendanto.

“Nu, efektive tiel! ”diris la Reĝo, kiu jam estis forgesinta tiun fakton; “sed estas tre malĝentile memorigi min pri tio. ”

“Mi estas malnobla, mizera fiulo, ”deklaris la Ĉe fintendanto, humile.

La Reĝo de la Knomoj povis elpensi nenion plian dirindan, do li fumadis sian pipon kaj marŝadis tien kaj reen en la ĉambro. Fine li memoris kiom kolera li estas, kaj kriis:

“Kiel vi aŭdacas, Kaliko, esti tiel kontenta kiam via monarko estas malfeliĉa? ”

“Kio malfeliĉigas vin? ”demandis la Intendanto.

“Mi perdis mian Magian Zonon. Knabineto nomata Doroteo, kiu estis ĉi tie kun Ozma de Oz, ŝtelis mian Zonon kaj forportis ĝin kun si, ”diris la Reĝo, grincante siajn dentojn pro furiozego.

“Ŝi kaptis ĝin dum laŭregula batalo, ”Kaliko kuraĝis diri.

“Sed mi volas ĝin! Mi devas havi ĝin! Duono de mia potenco foriris kun tiu Zono! ”muĝis la Reĝo.

“Vi devos iri al la Lando Oz por rehavi ĝin, kaj via

Moŝto neniel povos iri al la Lando Oz, ”diris la Intendanto, oscedante ĉar li jam deĵoris naŭdek-ses horojn, kaj dormemis.

“Kial ne? ”demandis la Reĝo.

“Ĉar estas mortiga dezerto tute ĉirkaŭ tiu felando, kiun neniu povas transiri. Vi scias tiun fakton same bone kiel mi, Moŝto. Forgesu la perditan Zonon. Vi ankoraŭ havas multe da potenco, ĉar vi regas ĉi tiun subteran regnon kiel tirano, kaj miloj da Knomoj obeas viajn ordonojn. Mi konsilas ke vi trinku glason da fandita arĝento, por trankviligi viajn nervojn, kaj enlitiĝu. ”

La Reĝo ekprenis grandan rubion kaj ĵetis ĝin je la kapo de Kaliko. La Intendanto klinis sin por eviti la pezan juvelon, kiu frapegis la pordon tuj super lia maldekstra orelo.

“Ne plu vidiĝu! Malaperu! Foriru —kaj alsendu

Generalon Blug, ”kriegis la Reĝo de la Knomoj.

Kaliko haste foriris, kaj la Reĝo de la Knomoj stamfadis tien kaj reen ĝis la Generalo de liaj armeoj aperis.

Tiu Knomo estis ĉie konata kiel terura batalisto kaj kruela, senkompata komandisto. Li havis kvindek mil

Knomajn soldatojn, ĉiuj bone trejnitaj, kiuj timis nenion escepte de sia rigora mastro. Tamen Generalo Blug iomete maltrankvilis kiam li alvenis kaj vidis kiom kolera estas la Reĝo de la Knomoj.

“Ha! Do jen vi! ”kriis la Reĝo.

“Tiel estas, ”diris la Generalo.

“Marŝigu vian armeon tuj al la Lando Oz, kaptu kaj detruu la Smeraldan Urbon, kaj reportu al mi mian

Magian Zonon! ”muĝis la Reĝo.

“Vi frenezas, ”trankvile respondis la Generalo.

“Kio? Kio? Kio? ”Kaj la Reĝo de la Knomoj ĉirkaŭdancis sur la pintoj de siaj pied fingroj, pro sia kolerego.

“Vi ne komprenas kion vi diras, ”daŭrigis la Generalo, sidiĝante sur grandan ĉizitan diamanton. “Mi konsilas ke vi staru en angulo kaj kalkulu ĝis sesdek antaŭ ol denove paroli. Eble ĝis tiam vi fariĝos pli malfreneza. ”

La Reĝo ĉirkaŭrigardis por trovi ion ĵeteblan kontraŭ

Generalon Blug, sed ĉar nenio estis ĉemana li komencis pensi ke eble la viro pravas kaj li mem parolis malsaĝe.

Do li nur ĵetis sin en sian scintilantan tronon kaj klinis sian kronon sur sian orelon kaj bukligis siajn piedojn sub sin kaj gapis malice al Blug.

“Unue, ”diris la Generalo, “ni ne povas marŝi trans la mortigan dezerton al la Lando Oz; kaj se ni ja povus, la Reganto de tiu lando, Princino Ozma, havas certajn fepovojn kiuj senhelpigus mian armeon. Se vi ne perdus vian Magian Zonon ni eblete povus venki Ozman; sed la Zono mankas. ”

“Mi volas ĝin! ”kriis la Reĝo. “Mi devas havi ĝin. ”

“Nu, do, ni penu saĝe reakiri ĝin, ”respondis la Generalo. “La Zonon kaptis knabineto nomata Doroteo, kiu loĝas en Kansas, en Usono. ”

“Sed ŝi postlasis ĝin en la Smeralda Urbo, kun Ozma, ” deklaris la Reĝo.

“Kiel vi scias tion? ”demandis la Generalo.

“Spiono mia, Merlo, super flugis la mortigan dezerton al la Lando Oz, kaj vidis la Magian Zonon en la palaco de Ozma, ”respondis la Reĝo ĝeme.

“Nu, tio donas al mi ideon, ”diris General Blug, penseme. “Ekzistas du metodoj iri al la Lando Oz sen suriri la sablan dezerton. ”

“Kiuj metodoj? ”postulpetis la Reĝo, fervore.

“Unu metodo estas iri super la dezerto, tra la aero; kaj la alia metodo estas iri sub la dezerto, tra la tero. ”

Aŭdinte tion la Reĝo de la Knomoj ĝojkriis kaj saltis de sia trono, por rekomenci marŝadi tien kaj reen en la kaverno.

“Jen la solvo, Blug! ”li kriis. “Jen la kielo, Generalo!

Mi estas Reĝo de la Subtera Mondo, kaj miaj regatoj ĉiuj estas ministoj. Mi faros sekretan tunelon sub la dezerto al la Lando Oz —jes! tute al la Smeralda Urbo —kaj vi marŝigos viajn armeojn tien kaj kaptos la tutan landon! ”

“Milde, milde, Moŝto. Ne tro rapidu, ”avertis la Generalo. “Miaj Knomoj estas bonaj batalistoj, sed ili ne estas su fiĉe fortaj por konkeri la Smeraldan Urbon. ”

“Ĉu vi estas certa? ”demandis la Reĝo.

“Plene certa, Moŝto. ”

“Do kion mi faru? ”

“Forgesu la ideon kaj atentu la proprajn aferojn, ” konsilis la Generalo. “Vi jam estas plene okupata per regado de via subtera regno. ”

“Sed mi volas tiun Magian Zonon —kaj mi nepre akiros ĝin! ”muĝis la Reĝo de la Knomoj.

“Sed neniel vi havos ĝin, ”respondis la Generalo, ridante malice.

La Reĝo jam estis tiom iritita ke li prenis sian sceptron, kiu havis ĉe sia pinto pezan pilkon el sa firo, kaj ĵetis ĝin plenforte kontraŭ Generalon Blug. La sa firo batis la Generalon sur lia frunto kaj sternis lin sur la teron, kie li kuŝis senmove. Post tio la Reĝo sonigis sian gongon kaj ordonis al siaj gardistoj ke ili eltrenu la Generalon kaj forĵetu lin; kaj tion ili faris.

Tiu Reĝo de la Knomoj nomiĝis Rokato la Ruĝa, kaj neniu amis lin. Li estis malbonulo kaj potenca monarko, kaj li decidis detrui la Landon Oz kaj ĝian grandiozan

Smeraldan Urbon, sklavigi Princinon Ozma kaj malgrandan Doroteon kaj la tutan popolon de Oz, kaj reakiri sian Magian Zonon. Tiu sama Zono iam ebligis al

Rokato la Ruĝa plenumi multajn fiplanojn; sed tio okazis antaŭ ol Ozma kaj ŝia popolo marŝis al la subtera kaverno kaj kaptis ĝin. La Reĝo de la Knomoj rifuzis pardoni Doroteon kaj Princinon Ozma, kaj li decidis venĝi sin kontraŭ ili.

Sed ili, sia flanke, ne sciis ke ili havas tiom danĝeran malamikon. Efektive, Ozma kaj Doroteo ambaŭ preskaŭ forgesis ke ankoraŭ loĝas tia persono, la Reĝo de la Knomoj, sub la montoj de la Lando Ev —kiu situis tuj preter la mortiga dezerto sude de la Lando Oz.

Nesuspektata malamiko estas duoble danĝera.

Ĉapitro 2

Kiel Onklo Henriko Embarasighis

Doroteo gale loĝis sur kultivata kamparo en Kansas, kun siaj Onklino Em kaj sia Onklo Henriko.

Ĝi ne estis granda kamparo, nek bona, ĉar kelkfoje la pluvo ne okazis kiam la kreskaĵoj bezonis ĝin, kaj tiuokaze ĉio forvelkis sekiĝante. Foje ciklono forportis la domon de Onklo Henriko, tiel ke li devis konstrui novan; kaj ĉar li estis malriĉulo li devis hipoteki siajn kampojn por pagi la novan domon. Post tio lia farto malboniĝis kaj li estis tro malforta por laboro. La kuracisto ordonis ke li marvojaĝu kaj li iris al Aŭstralio kaj kunprenis Doroteon. Ankaŭ tio kostis multan monon.

Onklo Henriko fariĝis pli malriĉa ĉiujare, kaj la kreskaĵoj sur la kampoj nur enspezigis manĝaĵojn por la familio. Tial la hipoteko ne estis pagebla. Fine la bankisto kiu pruntis al li la monon diris ke se li ne pagos je certa tago, oni forprenos liajn kampojn.

Tio multe maltrankviligis Onklon Henrikon, ĉar sen la kultivado li neniel povus vivteni sin. Li estis bona homo, kaj laboris sur la kampoj laŭeble plej forte; kaj Onklino Em prizorgis la domon, helpate de Doroteo. Tamen ŝajne ili ne sukcesis.

Tiu knabineto, Doroteo, estis simila al dekoj da knabinetoj kiujn vi konas. Ŝi estis amema kaj kutime bonhumora, kaj havis rondan rozan vizaĝon kaj seriozajn okulojn. La vivo estis seriozaĵo por Doroteo, kaj ankaŭ mirindaĵo, ĉar ŝi jam spertis pli da strangaj aventuroj dum sia mallonga vivo ol multaj aliaj knabinoj ŝiaaĝaj.

Onklino Em iam diris ke laŭ ŝia opinio sendube la feoj signis Doroteon kiam ŝi naskiĝis, ĉar ŝi vagis en strangajn lokojn kaj ŝin ĉiam protektis iu nevidata povo.

Rilate al Onklo Henriko, li opiniis sian nevineton nur revemulo, same kiel ŝian mortintan patrinon, ĉar li ne povis vere kredi la multajn kuriozajn historiojn kiujn rakontis Doroteo al ili pri la Lando Oz, kiun ŝi jam plurfoje vizitis. Li ne kredis ke ŝi volas trompi siajn onklon kaj onklinon, sed li imagis ke ŝi sonĝis ĉiujn tiujn mirigajn aventurojn, kaj ke la sonĝoj ŝajnis al ŝi tiel realaj ke ŝi ekkredis ilin veraj.

Negrave kia estis la klarigo, estis certe ke Doroteo ja estis for de sia hejmo en Kansas dum pluraj longaj periodoj, ĉiam malaperante neatendite, sed ĉiam revenante tute sekura kaj nedamaĝita, kun mirigaj rakontoj pri kie ŝi estis kaj la nekutimaj personoj kiujn ŝi renkontis. Ŝiaj onklo kaj onklino aŭskultis ŝiajn rakontojn volonte, kaj malgraŭ siaj duboj komencis opinii ke la knabineto ja gajnis multajn spertojn kaj saĝecon neklarigeblajn en ĉi tiu epoko, kiam laŭsupoze feoj ne plu ekzistas.

La plejparto de la rakontoj de Doroteo temis pri la Lando Oz, kaj ĝia bela Smeralda Urbo kaj bela knabina Reganto nomata Ozma, kiu estas la plej fidela amikino de la malgranda knabino el Kansas. Kiam Doroteo parolis pri la riĉoj de tiu felando Onklo Henriko ĉiam ĝemis, ĉar li sciis ke eĉ nur unu el la grandaj smeraldoj tiel kutimaj tie pagus ĉiujn liajn ŝuldojn kaj liberigus lian kamparon.

Sed Doroteo neniam portis juvelojn hejmen kun si, tiel ke ilia malriĉeco fariĝis pli granda ĉiun jaron.

Kiam la bankisto diris al Onklo Henriko ke li devos pagi la monon dum la sekvantaj tridek tagoj aŭ foriri de la kampoj, la povrulo multe malesperis, ĉar li sciis ke li tute ne povos akiri la monon. Do li parolis al sia edzino, Onklino Em, pri sia embarasiĝo, kaj unue ŝi iom ploris kaj poste ŝi diris ke ili devos esti bravaj kaj agi laŭeble plej bone, kaj foriri ien kaj peni honeste perlabori sian vivon. Sed ili fariĝas maljunaj kaj malfortaj kaj ŝi timas ke ili ne povos prizorgi Doroteon tiel bone kiel ĝis nun.

Verŝajne la knabineto ankaŭ devos labori.

Ili ne menciis la malĝojigan informon al sia nevino dum pluraj tagoj, ĉar ili ne volis malfeliĉigi ŝin, sed unu matenon la knabino trovis Onklinon Em ploranta nelaŭte dum Onklo Henriko penis konsoli ŝin. Tiam Doroteo petis ilin diri al ŝi kio ĝenas.

“Ni devas fordoni la kampojn, kara, ”respondis ŝia onklo, malfeliĉe, “kaj forvagi en la mondon por perlabori la vivon. ”

La knabino aŭskultis tute serioze, ĉar ĝis tiam ŝi ne sciis kiom senespere malriĉaj ili estas.

“Ni ne maltrankvilas pri ni mem, ”diris ŝia onklino, karesante la kapon de la knabineto tenere; “sed ni amas vin kvazaŭ vi estus nia propra infano, kaj niajn korojn rompas la penso ke ankaŭ vi devos suferi malriĉecon, kaj perlabori vian vivon antaŭ ol plenkreski kaj fortiĝi. ”

“Kion mi povus fari por enspezi monon? ”demandis

Doroteo.

“Vi povus prizorgi ies domon, kara, ĉar vi estas tre lerta; aŭ eble vi povus esti vartistino por malgrandaj infanoj. Mi estas certa ke mi ne scias precize kion vi ja povas fari por perlabori monon, sed se via onklo kaj mi povos vivteni vin ni volonte faros tion, kaj sendos vin lernejen. Tamen ni timas ke estos tre malfacile perlabori nian propran vivon. Neniu volas dungi maljunulojn al kiuj mankas sano, kiaj ni. ”

Doroteo ridetis.

“Ĉu ne estus ridige, ”ŝi diris, “ke mi prizorgus domon en Kansas, kiam mi estas Princino en la Lando Oz? ”

“Princino! ”ili ambaŭ krietis, mirante.

“Jes; Ozma princinigis min antaŭ longe, kaj ofte ŝi petas min veni loĝi por ĉiam en la Smeralda Urbo, ”diris la infano.

Ŝiaj onklo kaj onklino rigardis unu la alian mire. Post tio la viro diris:

“Ĉu vi kredas ke vi povus sukcese reiri al via felando, kara? ”

“Ho, jes, ”respondis Doroteo; “mi povus fari tion facile. ”

“Kiel? ”demandis Onklino Em.

“Ozma vidas min ĉiutage je la kvara horo, en sia

Magia Bildo. Ŝi povas vidi min negrave kie mi estas, ne grave kion mi faras. Kaj je tiu tempo, se mi faros certan sekretan signon, ŝi venigos min per la Magia Zono, kiun iam mi kaptis de la Reĝo de la Knomoj. Tiam, post palpebrumeto, mi estos kun Ozma en ŝia palaco. ”

La maljunuloj silentis dum kelka tempo post tiu parolo de Doroteo. Fine Onklino Em diris, denove ĝemante pro bedaŭro:

“Se estas tiel, Doroteo, eble plej bone estos ke vi iru loĝi en la Smeralda Urbo. Niajn korojn rompos perdi vin el niaj vivoj, sed vi estos tiom multe pli bonstata kun viaj feamikoj ke ŝajnas plej saĝe kaj plej bone ke vi iru. ”

“Mi ne certas pri tio, ”komentis Onklo Henriko, skuante sian grizan kapon dubeme. “Ĉio tia ŝajnas reala al Doroteo, mi scias; sed mi timas ke nia knabineto ne trovos sian felandon ĝuste tia kia ŝi prirevis ĝin.

Malfeliĉigus min pensi ke ŝi vagas inter fremduloj kiuj eble malafable traktos ŝin. ”

Doroteo ridis gaje pro tiu parolo, kaj post tio ŝi refariĝis tre serioza, ĉar ŝi povis kompreni ke tiu embaraso multe ĝenas ŝiajn onklon kaj onklinon, kaj sciis ke krom se ŝi trovos metodon helpi ilin iliaj estontaj vivoj estos tute mizeraj kaj malfeliĉaj. Ŝi sciis ke ŝi ja povas helpi ilin. Ŝi jam elpensis metodon. Tamen ŝi ne tuj diris al ili kio ĝi estas, ĉar ŝi devos peti konsenton de Ozma antaŭ ol povi plenumi siajn planojn.

Do ŝi diris nur:

“Se vi promesos tute ne maltrankvili pri mi, mi iros al la Lando Oz jam ĉiposttagmeze. Kaj mi faros ankaŭ promeson; ke vi ambaŭ revidos min antaŭ ol venos la tago kiam vi devos forlasi la kampojn. ”

“Tiu tago jam ne estas tre for, ”ŝia onklo malfeliĉe respondis. “Mi ne parolis al vi ĝis lastamomente, kara Doroteo, do la eventaĉo estas proksima. Sed se vi estas tute certa ke viaj feamikoj donos al vi loĝon, estos plej bone ke vi iru al ili, kiel diras vian onklino. ”

Jen kial Doroteo iris al sia ĉambreto en la mansardo tiun posttagmezon, prenante kun si hundeton nomatan Toto. La hundo havis buklan nigran hararon kaj grandajn brunajn okulojn kaj amis Doroteon elkore.

La infano kisis siajn onklon kaj onklinon tenere antaŭ ol supreniri, kaj nun ŝi ĉirkaŭrigardis sian ĉambreton iom sopire, rigardante la simplajn ornamaĵojn kaj la trivitajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn, kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Unue tentis ŝin fari pakaĵon da ili, sed

ŝi tute bone sciis ke ili ne utilos al ŝi dum ŝia estonta vivo.

Ŝi sidiĝis sur seĝon kun rompita dorso —la sola seĝo en la ĉambro —kaj tenante Toton en siaj brakoj ŝi atendis pacience ĝis la horloĝo sonigis la kvaran horon.

Tiam ŝi faris la sekretan signalon pri kiu ŝi kaj Ozma interkonsentis.

Onklo Henriko kaj Onklino Em atendis malsupre. Ili estis maltrankvilaj kaj tre ekscititaj, ĉar ĉi tiu estas tre enuiga mondo, kaj ŝajnis al ili ke estas tute maleble ke ilia nevino povos malaperi el sia hejmo kaj tuj veturi al felando.

Do ili atentis la ŝtuparon, kiu ŝajnis esti la sola vojo per kiu Doroteo povus eliri la domon, kaj ili atente rigardadis dumlonge. Ili aŭdis la horloĝon sonigi la kvaran sed ne estis sono el supre.

Duono post la kvara venis, kaj nun ili estis tro senpaciencaj por pli atendi. Nelaŭte ili rampis supren laŭ la ŝtupoj al la pordo de la ĉambro de la knabineto.

“Doroteo! Doroteo! ”ili vokis.

Ne estis respondo.

Ili malfermis la pordon kaj enrigardis.

La ĉambro estis malplena.

Ĉapitro 3

Kiel Ozma Plenumis la Peton de Doroteo

MI SUPOZAS ke vi jam legis tiom pri la grandioza

Smeralda Urbo ke mi malmulte bezonas priskribi ĝin ĉi tie. Ĝi estas la Ĉefurbo de la Lando Oz, kiu estas prave opiniata la plej alloga kaj ĝuiga felando en la tuta mondo.

La Smeralda Urbo konsistas tute el belaj marmoroj en kiuj estas inkrustita arego da smeraldoj, el kiuj ĉiu estas belege ĉizita kaj granddimensia. Aliaj juveloj estas uzataj por ornami la internon de la domoj kaj palacoj, ekzemple rubioj, diamantoj, sa firoj, ametistoj kaj turkizoj. Sed en la stratoj kaj sur la eksteroj de la konstruaĵoj aperas nur smeraldoj, pro kio la loko nomiĝas la Smeralda Urbo de Oz. Ĝi havis naŭmil sescent kvindek kvar konstruaĵojn, en kiuj loĝis kvindek sepmil tricent dek ok personoj, ĝis kiam mia rakonto komenciĝas.

La tuta ĉirkaŭa lando, kiu etendiĝis ĝis la randoj de la dezerto kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiu flanke, estis plena de belaj kaj komfortaj domoj de kultivistoj, en kiuj loĝis la Ozanoj kiuj preferis kamparan vivon al urba vivo.

Ensume pli ol duona miliono da homoj loĝis en la Lando Oz —kvankam kelkaj el ili, kiel vi baldaŭ trovos, ne konsistis kiel ni el karno kaj sango —kaj ĉiu loĝanto de tiu favorata lando estis feliĉa kaj prospera.

Nenia malsano iam koniĝis inter la Ozanoj, kaj tiel neniu iam mortis, krom se li renkontis akcidenton kiu malebligis ke li vivu. Tio vere tre malofte okazis. Ne ekzistis malriĉuloj en la Lando Oz, ĉar tute ne ekzistis mono, kaj ĉia proprietaĵo apartenis al la Reganto. La popolo estis ŝia infanaro, kaj ŝi vartis ilin. Al ĉiu persono la najbaroj donis kion ajn li bezonis por sia uzado, kio estas kiom oni racie rajtas deziri. Kelkaj kultivis la teron kaj kreskigis grandajn kvantojn da grenoj, kiujn oni egale dividis inter la tuta loĝantaro, tiel ke ĉiu havis su fiĉe. Estis multaj tajloroj kaj vestfaristoj kaj ŝufaristoj kaj similaj, kiuj faris aĵojn kiujn povis surporti ĉiu deziranto. Simile, estis juvelistoj kiuj faris personajn ornamaĵojn, kiuj plaĉis kaj beligis la popolon, kaj ankaŭ tiuj ornamaĵoj estis senpagaj por tiuj kiuj petis ilin. Al ĉiu viro kaj virino, ne grave kion li aŭ ŝi produktis por la bono de la komunumo, provizis la najbaroj manĝaĵojn kaj vestojn kaj domon kaj meblojn kaj ornamaĵojn kaj ludilojn. Se hazarde la provizo iam ne su fiĉis, oni prenis pli el la grandaj magazenoj de la Reganto, kiuj poste repleniĝis kiam estis pli da io ol la popolo bezonis.

Ĉiu laboris duontempe kaj ludis duontempe, kaj la homoj ĝuis la laboron tiom kiom la ludadon, ĉar estas bone esti okupata kaj havi farendajn taskojn. Ne ekzistis kruelaj estroj observantaj ilin, kaj neniu ekzistis por riproĉi ilin aŭ kulpigi ilin. Tial ĉiu fieris fari ĉion eblan por siaj amikoj kaj najbaroj, kaj ĝojis kiam ili akceptis liajn produktaĵojn.

Vi scios, per tio kion mi diris al vi, ke la Lando Oz estis rimarkinda lando. Mi ne supozas ke tia aranĝo estus praktika por ni, sed Doroteo certigas al mi ke ĝi bonege funkcias por la popolo de Oz.

Ĉar Oz estis felando, la popolo estis, kompreneble, fepopolo; sed tio ne signifas ke ili ĉiuj estis tre malsimilaj al la homoj de nia propra mondo. Estis ĉiaj kuriozuloj inter ili, sed tute neniu malbonulo kaj neniu kiu posedis egoisman aŭ perforteman naturon. Ili estis pacamaj, bonkoraj, amemaj, kaj gajaj, kaj ĉiu loĝanto adoris la belan knabinon kiu regas ilin, kaj ĝoje obeis ĉiun ŝian ordonon.

Malgraŭ ĉio ĝenerala kiun mi diris, ja ekzistis kelkaj partoj de la Lando Oz ne tiom agrablaj kiel la kultivista lando kaj la Smeralda Urbo kiu estis ĝia centro. Tre for en la Suda Lando loĝis en la montaro aro da kuriozuloj nomataj Martel-Kapuloj, ĉar ili ne havis brakojn kaj uzis siajn platajn kapojn por bati ĉiun kiu proksimiĝis al ili.

Iliaj koloj estis kvazaŭ el kaŭĉuko, tiel ke ili povis eletendi siajn kapojn granddistance, kaj poste retiri ilin al siaj ŝultroj. La Martel-Kapulojn oni nomis la “Sovaĝa Popolo, ”sed ili neniam damaĝis homojn escepte de personoj kiuj ĝenis ilin en la montoj kie ili loĝis.

En kelkaj el la densaj arbaroj loĝis ĉiaj grandaj bestoj; tamen ili estis plejparte sendamaĝaj kaj eĉ amikemaj, kaj konversaciis agrable kun personoj vizitantaj iliajn loĝlokojn. La Kolizuloj —bestoj kun ursecaj korpoj kaj tigrecaj kapoj —iam estis ferocaj kaj sangavidaj, sed eĉ ili estis nun preskaŭ senescepte malsovaĝaj, kvankam kelkfoje unu aŭ alia el ili koleriĝis kaj malagrabliĝis.

Ne tiom malsovaĝaj estis la Batalantaj Arboj, kiuj havis propran arbaron. Se iu proksimiĝis al ili tiuj kuriozaj arboj klinis siajn branĉojn, ĉirkaŭis per ili la entrudiĝintojn, kaj forĵetis ilin.

Sed tiuj malgrablaĵoj ekzistis nur en kelkaj tre foraj partoj de la Lando Oz. Mi supozas ke ĉiu lando havas kelkajn malfeliĉaĵojn, tiel ke eĉ ĉi tiu preskaŭ perfekta felando ne povis esti plene perfekta. Iam ankaŭ ekzistis

fisorĉistinoj en la lando; sed nun tiuj estis ĉiuj jam detruitaj; do, kiel mi diris, nur paco kaj feliĉeco regis en Oz.

Jam delonge Ozma regas ĉi tiun belan landon, kaj neniam estis Reganto pli populara aŭ amata. Laŭdire ŝi estas la plej bela knabino iam konata en la mondo, kaj ŝiaj koro kaj menso estas tiel belaj kiel ŝia korpo.

Doroteo Gale jam plurfoje vizitis la Smeraldan Urbon kaj spertis aventurojn en la Lando Oz, tiel ke ŝi kaj Ozma jam fariĝis firmaj amikoj. La knabina Reganto eĉ faris Doroteon Princino de Oz, kaj ofte petegis ŝin veni al la impona palaco de Ozma kaj por ĉiam loĝi tie; sed Doroteo estis ĉiam lojala al siaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kiuj vartis ŝin ekde kiam ŝi estis bebo, kaj ŝi rifuzis forlasi ilin ĉar ŝi sciis ke ili estus solsentaj sen ŝi.

Tamen, Doroteo nun komprenis ke ĉio estos diferenca por ŝiaj onklo kaj onklino ekde nun, do profunde pripensinte la aferon ŝi decidis peti al Ozma ke ŝi faru por ŝi tre grandan komplezon.

Kelkajn sekundojn post kiam ŝi faris la sekretan signalon en sia malgranda litoĉambro, la knabino el Kansas sidis en bela ĉambro en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo de Oz. Post interŝanĝo de la unuaj amaj kisoj kaj ĉirkaŭbrakumoj, la bela Reganto demandis:

“Kio estas, kara? Mi scias ke io malagrabla okazis al vi, ĉar via vizaĝo estis tre malĝoja kiam mi vidis ĝin en mia Magia Bildo. Kaj kiam ajn vi signalas al mi ke mi transportu vin al ĉi tiu sekura loko, kie vi estas ĉiam bonvena, mi scias ke minacas vin danĝeroj aŭ problemoj. ”

Doroteo ĝemis.

“Ĉifoje, Ozma, ne temas pri mi, ”ŝi respondis. “Sed estas malpli bone, mi kredas, ĉar Onklo Henriko kaj Onklino Em frontas multajn problemegojn, kaj ŝajne ne ekzistas rimedo per kiu ili povos eskapi —nu, certe ne dum ili loĝos en Kansas. ”

“Diru al mi la detalojn, Doroteo, ”diris Ozma, tuj simpatiante.

“Nu, komprenu ke Onklo Henriko estas malriĉa; ĉar la kultivejo en Kansas ne estas vere tre granda, kiel kultivejo. Do unu tagon Onklo Henriko prunteprenis monon, kaj skribis leteron kiu diris ke se li ne repagos la monon oni rajtos preni lian kultivejon kiel pagon.

Kompreneble li ’ticipis pagi per mono gajnita per la kultivado; sed li tute ne povis. Do oni forprenos la kultivejon, kaj Onklo Henriko kaj Onklino Em ne havos loĝlokon. Ili estas tre maljunaj kaj ne povas forte labori, Ozma; do mi devos labori por ili, krom se —”Ozma estis pensema dum la rakonto, sed nun ŝi ridetis kaj premis manon de sia malgranda amikino.

“Krom se kio, kara? ”ŝi demandis.

Doroteo hezitis, ĉar ŝia peto estis tiom signifoplena por ili ĉiuj.

“Nu, ”diris ŝi, “mi volonte loĝus ĉi tie en la Lando Oz, kiel vi ofte invitis min. Sed mi ne povus, sciu, krom se Onklo Henriko kaj Onklino Em povus ankaŭ loĝi ĉi tie. ”

“Kompreneble ne, ”kriis la Reganto de Oz, ridante gaje. “Do, por havi vin, amikineto, ni devas inviti viajn Onklon kaj Onklinon ke ankaŭ ili loĝu en Oz. ”

“Ho, ĉu vi invitos, Ozma? ”kriis Doroteo, kunpremante siajn dikajn manetojn fervore. “Ĉu vi alportos ilin ĉi tien per la Magia Zono, kaj donos al ili belan kultivejeton en la Manĝtula Lando, aŭ la Palpbruma Lando —aŭ iu alia loko? ”

“Certe, ”respondis Ozma, ĝojplena pro la oportuno bonfari al sia amikineto. “Mi delonge pripensas precize tion, Doroteo kara, kaj ofte mi enmensis proponi ĝin al vi. Mi estas certa ke viaj onklo kaj onklino nepre estas bonaj kaj indaj personoj, ĉar alie vi ne tiom amus ilin; kaj por viaj amikoj, Princino, ĉiam estas loko en la Lando Oz. ”

Doroteo ĝojegis, tamen ne estis multe surprizita, ĉar ŝi forte tenegis la esperon ke Ozma kompleze plenumos ŝian peton. Kiam, vere, ŝia potenca kaj fidela amikino rifuzis al ŝi ion ajn?

“Sed vi devos ne nomi min ‘Princino, ’”ŝi diris; “ĉar post nun mi loĝos sur la kultivejeto kun Onklo Henriko kaj Onklino Em, kaj princinoj ne loĝu sur kultivejoj. ”

“Ne Princino Doroteo, ”respondis Ozma, kun sia dolĉa rideto. “Vi loĝos en viaj propraj ĉambroj en ĉi tiu palaco, kaj estos mia konstanta kunulino. ”

“Sed Onklo Henriko —”komencis Doroteo.

“Nu, li estas maljuna, kaj su fiĉe laboris dum sia vivo, ” interrompis la knabina Reganto; “do ni devos trovi lokon por viaj onklo kaj onklino kie ili estos komfortaj kaj feliĉaj kaj ne necesos ke ili laboru pli ol ili volas. Kiam ni transportu ilin ĉi tien, Doroteo? ”

“Mi promesis revidi ilin antaŭ ol ili devos forlasi sian dometon, ”respondis Doroteo; “do —eble la venontan sabaton —”

“Sed kial tiom atendi? ”demandis Ozma. “Kaj kial reveturi al Kansas? Ni surprizu ilin, kaj alportu ilin senaverte ĉi tien. ”

“Mi ne certas ke ili kredas pri la Lando Oz, ”diris

Doroteo, “kvankam mi rakontis al ili pri ĝi multafoje. ”

“Ili kredos kiam ili vidos ĝin, ”deklaris Ozma; “kaj se ili informiĝus ke ili magie veturos al nia felando, eble ili nervoziĝus. Mi opinias ke plej bone estos uzi la Magian Zonon sen averti ilin, kaj post ilia alveno vi povos klarigi al ili kion ajn ili ne komprenas. ”

“Eble tiel estos plej bone, ”decidis Doroteo. “Ne multe utilus ilia restado ĉe la kultivejo ĝis ili estos forpelitaj, ĉar estas multe pli agrable ĉi tie. ”

“Do morgaŭ matene ili venos ĉi tien, ”diris Princino Ozma. “Mi ordonos al Ĵelea Kon fitaĵ, kiu estas la mastrumistino de la palaco, preparigi ĉambrojn por ili, kaj post la matenmanĝo ni prenos la Magian Zonon kaj per ĝi transportos viajn onklon kaj onklinon al la Smeralda Urbo. ”

“Dankon, Ozma! ”kriis Doroteo, kisante sian amikinon danke.

“Kaj nun, ”proponis Ozma, “ni promenu en la ĝardenoj antaŭ ol vesti nin por la manĝo. Venu, Doroteo kara! ”

Ĉapitro 4

Kiel la Regho de la Knomoj Planis Venghon

La plej multaj personoj estas malbonaj ĉar ili ne penas esti bonaj. Nu, la Reĝo de la Knomoj neniam penis esti bona, do li estis vere tre malbona. Decidinte konkeri la Landon Oz kaj detrui la Smeraldan Urbon kaj sklavigi ĝian tutan popolon, Reĝo Rokato la Ruĝa planadis metodojn fari tiun fiagon, kaj ju pli li planis des pli li kredis ke li povos plenumi ĝin.

Ĉirkaŭ la tempo kiam Doroteo iris al Ozma, la Reĝo de la Knomoj vokis sian Ĉe fintendanton al si kaj diris:

“Kaliko, mi kredas ke mi faros vin Generalo de miaj armeoj. ”

“Mi kredas ke vi ne faros tion, ”respondis Kaliko, emfaze.

“Kial ne? ”demandis la Reĝo, etendante sian manon por preni sian sceptron kun la granda sa firo.

“Ĉar mi estas via Ĉe fintendanto, kaj scias nenion pri militado, ”diris Kaliko, preta sin ekklini se io estos ĵetita kontraŭ lin. “Mi mastrumas vian regnon pli bone ol vi mem povus, kaj neniam vi trovos egale bonan Intendanton. Sed cent Knomoj pli taŭgas por komandi vian armeon, kaj viaj Generaloj estas tiel ofte forĵetataj ke mi ne deziras esti inter ili. ”

“Ha, estas iom da vero en viaj komentoj, Kaliko, ” komentis la Reĝo, decidante ne ĵeti la sceptron. “Alvoku mian armeon kuniĝi en la Granda Kaverno. ”

Kaliko riverencis kaj foriris, kaj post kelkaj minutoj li revenis por diri ke la armeo estas kuniĝinta. Do la Reĝo eliris sur balkonon de kiu estis videbla la Granda Kaverno, kie kvindek mil Knomoj, ĉiuj armitaj per glavoj kaj pikstangoj, laŭvice staris pretaj por militi.

Kiam ne bezonataj kiel soldatoj ĉiuj tiuj Knomoj estis metalistoj kaj ministoj, kaj ili tiom marteladis per la forĝiloj kaj tiom forte fosis per pioĉoj kaj ŝoveliloj ke ili akiris grandegan muskolan forton. Ili estis kurioze formitaj uloj, iom rondaj kaj ne tre altaj. Iliaj pied fingroj estis buklemaj kaj iliaj oreloj estis larĝaj kaj plataj.

Dum milito ĉiu Knomo forlasis sian forĝilon aŭ minon kaj fariĝis parto de la granda armeo de Reĝo Rokato. La soldatoj surhavis rokkolorajn uniformojn kaj estis tre bone trejnitaj.

La Reĝo rigardis tiun gigantan armeon, kiu staris silente envice antaŭ li, kaj kruela rideto kurbigis la angulojn de lia buŝo, ĉar li vidis ke liaj legionoj estas tre potencaj. Li parolis al ili de la balkono, dirante:

“Mi forĵetis Generalon Blug, ĉar li ne plaĉis al mi. Do mi volas alian Generalon por komandi ĉi tiun armeon.

Kiu estas laŭvica komdandisto? ”

“Mi, ”respondis Kolonelo Ĉif, elegantaspekta Knomo, dum li antaŭenpaŝis por saluti sian monarkon.

La Reĝo rigardis lin zorge kaj diris:

“Mi volas ke vi marŝigu ĉi tiun armeon tra subteran tunelon, kiu mi boros, al la Smeralda Urbo de Oz. Mi volas ke, veninte tien, vi konkeru la popolon de Oz, detruu ilin kaj ilian urbon, kaj alportu iliajn tutajn oron kaj arĝenton kaj valorajn ŝtonojn al mia kaverno. Ankaŭ vi devos rekapti mian Magian Zonon kaj redoni ĝin al mi. Ĉu vi faros tion, Generalo Ĉif? ”

“Ne, via Moŝto, ”respondis la Knomo; “ĉar tio ne estas farebla. ”

“Ho, ĉu! ”kriis la Reĝo. Post tio li turnis sin al siaj servistoj kaj diris:“Bonvolu konduki Generalon Ĉif al la torturoĉambro. Tie bonvolu tre maldike distranĉi lin.

Post tio vi povos ĵeti lin kiel manĝaĵon al la sepkapaj hundoj. ”

“Kion ajn via Majesto deziras, ”respondis la servistoj, ĝentile, kaj ili forkondukis la kondamniton.

Post ilia foriro la Reĝo denove parolis al la armeo.

“Aŭskultu! ”diris li. “La Generalo kiu komandos miajn armeojn devos promesi plenumi miajn ordonojn. Se li ne faros tion li havos saman faton kiel povra Ĉif. Nu, do, kiu proponos sin por gvidi miajn armeojn al la Smeralda Urbo? ”

Dum kelka tempo neniu moviĝis kaj ĉiuj silentis. Post tio maljuna Knomo kun blanka barbo tiel longa ke ĝi estis ligita ĉirkaŭ lia talio por neebligi ke ĝi stumbligu lin, paŝis el la vico kaj salutis la Reĝon.

“Mi deziras fari kelkajn demandojn, Moŝto, ”li diris.

“Demandu, ”respondis la Reĝo.

“Tiuj Ozanoj estas tre bonaj, ĉu ne? ”

“Bonaj kiel pomtorto, ”diris la Reĝo.

“Kaj mi supozas ke ili estas feliĉaj? ”pludiris la maljuna Knomo.

“Feliĉaj kiel longas la tago, ”diris la Reĝo.

“Kaj kontentaj kaj prosperaj? ”demandis la Knomo.

“Tre multe, ”diris la Reĝo.

“Nu, Moŝto, ”komentis la blankbarbulo, “mi opinias ke mi volas entrepreni la taskon, do mi estos via Generalo.

Mi malamas bonulojn; mi malamegas feliĉulojn; mi kontraŭas ĉiun kontentan kaj prosperan personon. Tial mi tiom amas vian Moŝton. Faru min via Generalo kaj mi promesos konkeri kaj detrui la Ozan popolon. Se mi malsukcesos, mi akceptos esti maldike distranĉita kaj ĵetita kiel manĝaĵo al la sepkapaj hundoj. ”

“Tre bone! Vere tre bone! Tiel parolu! ”kriis Rokato la Ruĝa, al kiu multe plaĉis la respondo. “Kiel vi nomiĝas, Generalo? ”

“Oni nomas min Guf, Moŝto. ”

“Nu, Guf, venu kun mi al mia privata kavo kaj ni diskutos la detalojn. ”Poste li turnis sin al la soldatoj.

“Knomoj kaj soldatoj, ”diris li, “vi obeu la komandojn de Generalo Guf ĝis li fariĝos hundomanĝaĵo. Kiu ajn malobeos sian novan Generalon estos tuj forĵetita. Nun foriru. ”

Guf iris al la privata kavo de la Reĝo kaj sidiĝis sur ametistan seĝon kaj metis siajn piedojn sur la brakon de la rubia trono de la Reĝo. Post tio li ardigis sian pipon kaj ĵetis la ardantan karbon kiun li prenis el sia poŝo sur la maldekstran piedon de la Reĝo kaj blovis la fumon en la okulojn de la Reĝo kaj komfortigis sin. Ĉar li estis saĝa maljuna Knomo, kaj li sciis ke la plej bona metodo amikigi Rokaton la Ruĝan estis montri ke li ne timas lin.

“Mi pretas por la diskuto, Moŝto, ”li diris.

La Reĝo tusis kaj feroce rigardis sian novan Generalon.

“Ĉu ne tremigas vin tiel senrespekte trakti vian monarkon? ”li demandis.

“Ho, ne, ”diris Guf trankvile, kaj li blovis ringon de fumo kiu ĉirkaŭis la nazon de la Reĝo kaj ternigis lin.

“Vi volas konkeri la Smeraldan Urbon, kaj mi estas la sola Knomo en via regno kiu kapablas konkeri ĝin. Do vi devos tre atenti ne damaĝi min ĝis mi plenumos viajn dezirojn. Post tio —”

“Nu, kio post tio? ”demandis la Reĝo.

“Post tio vi estos tiom dankema al mi ke vi ne volos damaĝi min, ”respondis la Generalo.

“Jen tre bona argumento, ”diris Rokato. “Sed se vi malsukcesos? ”

“Do ekfunkcios la distranĉilo. Mi akceptas tion, ” anoncis Guf. “Sed se vi obeos miajn ordonojn ne estos malsukceso. Via problemo, Rokato, estas ke vi ne zorge pripensas. Mi jes. Vi ekmarŝus tra via tunelo en Ozon kaj estus venkita kaj repuŝita. Mi ne. Kaj la kaŭzo estas ke kiam mi marŝos mi estos farinta ĉiujn miajn planojn, kaj mi havos aron da alianculoj por helpi miajn Knomojn. ”

“Kion vi celas diri? ”demandis la Reĝo.

“Mi klarigos, Reĝo Rokato. Vi intencas ataki felandon, potencan felandon. Nenia forta armeo ekzistas en Oz, sed la Princino reganta ilin havas fesceptron; kaj la knabineto Doroteo havas vian Magian Zonon; kaj Sude de la Smeralda Urbo loĝas lerta sorĉistino nomata Glinda la Bona, kiu komandas la aerspiritojn. Ankaŭ mi aŭdis ke estas mirinda Sorĉisto en la palaco de Ozma, kiu estas tiel lerta ke oni pagadis monon al li en Usono por rigardi lin agi. Do komprenu ke ne estos facile superi tiom da magio. ”

“Ni havas kvindek mil soldatojn! ”kriis la Reĝo fiere.

“Jes; sed ili estas Knomoj, ”komentis Guf, prenante silkan tukon el la poŝo de la Reĝo kaj viŝante siajn proprajn pintigitajn ŝuojn per ĝi. “Knomoj ne povas morti, sed ili ne estas magie fortaj. Kiam vi perdis vian faman Zonon la plejparto de via propra forto forlasis vin.

Kontraŭ Ozma vi kaj viaj Knomoj tute ne povus sukcesi. ”

La okuloj de Rokato ardis kolere.

“Do for al la distranĉilo! ”li kriis.

“Ankoraŭ ne, ”diris la Generalo, plenigante siajn pipon per tabako el la privata ujo de la Reĝo.

“Kion vi proponas fari? ”demandis la monarko.

“Mi proponas akiri la povon kiun ni bezonas, ” respondis Guf. “Ekzistas tre multaj mavuloj kiuj havas magian potencon su fiĉan por detrui kaj konkeri la Landon Oz. Ni amikigos ilin, kungrupigos ilin ĉiujn, kaj surprizatakos Ozman kaj ŝian popolon. Estas tre simple kaj facile kiam oni scias la kielon. Solaj ni tute ne povus damaĝi la Reganton de Oz, sed helpe de la mavaj potenculoj alvokeblaj ni facile sukcesos. ”

Reĝo Rokato ĝojegis pro tiu ideo, ĉar li komprenis kiom lerta ĝi estas.

“Certe, Guf, vi estas la plej granda Generalo kiun iam mi havis! ”li kriis, kaj liaj okuloj scintilis pro ĝojo. “Iru tuj aranĝi ke la mavaj potencoj helpu nin, kaj intertempe mi komencos fosi la tunelon. ”

“Mi kredis ke vi konsentos kun mi, Rokato, ”respondis la nova Generalo. “Mi komencos jam ĉiposttagmeze, vizitante la Ĉefon de la Kapricloj. ”

Ĉapitro 5

Kiel Doroteo Farighis Princino

Kiam la popolo de la Smeralda Urbo informiĝis ke

Doroteo revenis al ili ĉiu fervoris vidi ŝin, ĉar la knabineto estis ĉies favorato en la Lando Oz. De tempo al tempo kelkaj el la homoj el la granda ekstera mondo trovis eblon eniri tiun felandon, sed kun unu escepto

ĉiuj estis akompanantoj de Doroteo kaj montriĝis tre agrablaj personoj. La escepto kiun mi menciis estis la mirinda Sorĉisto de Oz, prestidigitisto el Omaha kiu supreniris en balono kaj estis portita de aer fluo al la Smeralda Urbo. Liaj kuriozaj kaj enigmaj lertaĵoj dumtempe kredigis la popolon de Oz ke li estas granda sorĉisto, kaj li regis ilin ĝis Doroteo alvenis dum sia unua vizito kaj pruvis ke la Sorĉisto estas nur ĉarlatano.

Li estis milda, bonkora vireto, kaj Doroteo poste amikiĝis kun li. Kiam, post foresto, la Sorĉisto revenis al la Lando Oz, Ozma akceptis lin gracie kaj hejmigis lin en parto de la palaco.

Aldone al la Sorĉisto du aliaj el la ekstera mondo ricevis permeson hejmi en la Smeralda Urbo. La unua estis agrable kurioza Vilulo, kiun Ozma nomumis Registo de la Reĝaj Magazenoj, kaj la dua estis Flava Kokino nomata Vilĉinjo, kiu havis belan domon en la ĝardenoj malantaŭ la palaco, kie ŝi vartis grandan familion. Ili ambaŭ estis malnovaj kamaradoj de Doroteo, do vi komprenas ke la knabineto estis tre grava persono en Oz, kaj la popolo opiniis ke ŝi bonfortunigis ĝin, kaj amis ŝin preskaŭ tiom kiom Ozman. Dum siaj pluraj vizitoj tiu knabineto estis la detruinto de du fisorĉistinoj kiuj perfortis la popolon, kaj ŝi trovis vivantan birdotimigilon kiu estis nun unu el la plej popularaj personoj en la tuta felando. Helpate de la Birdotimigilo ŝi savis Noĉjon Hakiston, Stanan Lignohakiston kiu ests rustiĝinta en soleca arbaro, kaj la stanulo nun estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj multe amata pro sia afabla koro. Ne mirigas ke la popolo opiniis ke Doroteo bonfortunigis ĝin! Tamen, kvankam ŝajnas strange, ŝi faris ĉiujn tiujn mirindaĵojn ne ĉar ŝi estis feino aŭ havis iajn ajn magiajn povojn, sed ĉar ŝi estis simpla, dolĉa kaj fidela knabineto kiu estis honesta kaj al si mem kaj al ĉiuj renkontatoj. En ĉi tiu lando en kiu ni loĝas simpleco kaj afableco estas la solaj magiaj sceptroj kiuj faras mirindajojn, kaj en la Lando Oz Doroteo trovis ke tiuj samaj kvalitoj akiris por ŝi la amon kaj admiron de la popolo. Efektive, la knabineto akiris multajn varmajn amikojn en la felando, kaj la sola vera malĝojo iam spertita de la Ozanoj estis la foriro de Doroteo kiam ŝi reiris al sia hejmo en Kansas.

Nun oni ĝoje bonvenigis ŝin, kvankam neniu, escepte de Ozma, unue sciis ke fine ŝi venis por resti por ĉiam.

Tiun vesperon Doroteo akceptis multajn vizitantojn, kaj inter ili estis granduloj kiaj Tiktoko, maŝinulo kiu pensis kaj parolis kaj moviĝis per horloĝmekanismo; ŝia malnova akompananto la afabla Vilulo; Joĉjo Kukurbokapo, kies korpo estis el branĉoj kaj kies kapo estis matura kukurbo sur kiun vizaĝo estis ĉizita; la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, du grandaj bestoj el la arbaro, kiuj servis

Princinon Ozman; kaj Profesoro M. P. Ŝancelinsekto, P. E.

La ŝancelinsekto estis rimarkinda ulo. Iam li estis eta insekteto, rampanta en lernejĉambro, sed oni ekvidis lin kaj li estis multe pligrandigita por ke oni povu pli klare vidi lin, kaj estante pligrandigita li eskapis. Li ĉiam restis granda, kaj li vestis sin kiel dando kaj estis tiom plena de scio kaj informo (kiuj estas tute apartaj aferoj), ke li nomumiĝis Profesoro kaj la ĉefo de la Reĝa Kolegio.

Doroteo ricevis belan viziton de tiuj malnovaj amikoj, kaj ankaŭ longe konversaciis kun la Sorĉisto, kiu estis malgranda kaj maljuna kaj velkinta kaj sekiĝinta, sed gaja kaj aktiva kiel infano. Post tio ŝi iris vidi la rapide kreskantan kokidan familion de Vilĉinjo.

Toto, la nigra hundeto de Doroteo, ankaŭ estis elkore akceptata. Toto estis speciala amiko de la Vilulo, kaj li konis ĉiun alian. Ĉar li estis la sola hundo en la Lando Oz, lin multe respektis la popolo, kiuj kredis ke bestoj meritas ĉian respekton se ili dece kondutas.

Doroteo havis kvar belajn ĉambrojn en la palaco, kiuj estis ĉiam rezervitaj por ŝia utiligo kaj nomiĝis “la ĉambroj de Doroteo. ”Ili konsistis el bela salono, sinvestoĉambro, delikata litoĉambro kaj granda marmora banĉambro. Kaj en tiuj ĉambroj estis ĉio kion koro povus deziri, metita tien pro ama konsidero fare de Ozma por ke ŝia amikineto povu uzi ĝin. La reĝaj vestofaristoj konis la dimensiojn de la knabineto, do ili ĉiam certigis ke la ŝrankoj en ŝia sinvestoĉambro estas ĉiam plenaj de belaj roboj ĉiaspecaj kaj taŭgaj por ĉia bezono. Ne mirigas ke Doroteo rifuzis kunporti siajn malnovajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn! Ĉi tie ĉio kara al la koro de knabineto estis provizita abunde, kaj nenio egale riĉa kaj bela estus trovebla en la plej grandaj magazenoj en Usono. Kompreneble Doroteo ĝuis ĉiujn tiujn luksaĵojn, kaj ŝi preferis ĝis tiam loĝi en Kansas nur ĉar ŝiaj onklo kaj onklino amis ŝin kaj bezonis ke ŝi estu kun ili.

Nun, tamen, ĉio estos ŝanĝita, kaj Doroteo vere pli ĝojis sciante ke ŝiaj karaj parencoj partoprenos en ŝia bona fortuno kaj ĝuos la ĝojojn de la Lando Oz ol ke ŝi mem posedos tian lukson.

La sekvan matenon, pro peto de Ozma, Doroteo vestis sin per bela ĉielblua robo el riĉa silko, ornamita per veraj perloj. La bukoj de ŝiaj ŝuoj ankaŭ estis inkrustitaj per perloj, kaj pli da tiuj senprezaj gemoj estis sur bela koroneto kiun ŝi portis sur sia frunto.

“Ĉar, ”diris ŝia amikino Ozma, “ekde nun, kara, vi devos alpreni vian justan rangon kiel Princino de Oz, kaj estante mia elektita kunulino vi devos vesti vin konvene laŭ la digno de via rango. ”

Doroteo konsentis al tio, kvankam ŝi sciis ke nek roboj nek juveloj povus fari el ŝi ion alian ol simplan, senafektan knabineton, kia ĉiam ŝi estis.

Tuj kiam ili finis la matenmanĝon —la knabinoj kunmanĝis en la bela buduaro de Ozma —la Reganto de Oz diris:

“Nun, kara amikino, ni uzos la Magian Zonon por transporti viajn onklon kaj onklinon el Kansas al la Smeralda Urbo. Sed mi opinias ke estus dece, akceptante tiel distingitajn gastojn, ke ni sidu en mia Trono- Ĉambro. ”

“Ho, ili ne estas tre ’stingitaj, Ozma, ”diris Doroteo.

“Ili estas nur ordinaraj homoj, kia mi. ”

“Ili estas viaj amikoj kaj parencoj, Princino Doroteo, do ili certe estas distingitaj, ”respondis la Reganto ridetante.

“Ili —ili apenaŭ ne scios kompreni viajn belajn meblojn kaj aliaĵojn, ”protestis Doroteo, serioze. “Eble timigos ilin vidi vian grandan Trono-Ĉambron, kaj eble ni prefere iru en la malantaŭan ĝardenon, Ozma, kie la brasikoj kreskas kaj la kokidoj ludas. Tiel ŝajnos pli nature al Onklo Henriko kaj Onklino Em. ”

“Ne; ili unue vidos min en mia Trono-Ĉambro, ” respondis Ozma, decideme; kaj kiam ŝi parolis per tiu tono Doroteo sciis ke estus malsaĝe oponi ŝin, ĉar Ozma kutimis esti obeata.

Do kune ili iris al la Trono-Ĉambro, grandega kupolhava ĉambro en la centro de la palaco. Tie staris la reĝa trono, konstruita el solida oro kaj inkrustita per valoraj ŝtonoj su fiĉaj por provizi la stokon de deko da juvelbutikoj en nia lando.

Ozma, kiu surhavis la Magian Zonon, sidigis sin en la tronon, kaj Doroteo sidis ĉe ŝiaj piedoj. En la ĉambro kuniĝis multaj gesinjoroj de la kortego, vestite per riĉaj vestaĵoj kaj surhavante valorajn juvelojn. Du grandegaj bestoj kaŭris, unu ĉe ĉiu flanko de la trono —la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro. En balkono alte en la kupolo orkestro ludis dolĉan muzikon, kaj sub la kupolo du elektraj fontanoj sendis ŝprucojn de kolorita parfumita akvo alten preskaŭ trafante la arkan plafonon.

“Ĉu vi pretas, Doroteo? ”demandis la Reganto.

“Mi pretas, ”respondis Doroteo; “sed mi ne scias ĉu Onklino Em kaj Onklo Henriko pretas. ”

“Ne gravos, ”deklaris Ozma. “La malnova vivo certe malmulte interesas ilin, kaj ju pli frue ili komencos la novan vivon ĉi tie des pli feliĉaj ili estos. Ili venas nun, kara! ”

Dum ŝi parolis, tie antaŭ la trono ekaperis Onklo Henriko kaj Onklino Em, kiuj kelkmomente staris senmove, gapante per blankaj kaj surprizegitaj vizaĝoj la scenon kiu frontas ilin. Se la gesinjoroj ĉeestantaj ne estus tiom ĝentilaj, mi certas ke ili mokus la du fremdulojn.

La jupo de la kalikota robo de Onklino Em estis iom levita, kaj ŝi surhavis fadintan bluan antaŭŝirmtukon ornamitan per kvadratetoj. Ŝia hararo estis iom senorda kaj ŝi surhavis paron da malnovaj panto floj de Onklo Henriko. Per unu mano ŝi tenis sekigotukon kaj per la alia parte fenditan porcelanan teleron, kiun ŝi viŝadis kiam subite ŝi estis transportita al la Lando Oz.

Onklo Henriko, kiam atingis lin la alportigo, estis en la brutejo “taskante. ”Li surhavis ĉifonan kaj multe malpuran pajlan ĉapelon, kvadratetornamitan ĉemizon sen kolumo kaj bluan kovroveston kies maleolumoj estis en liaj malnovaj bovinhaŭtaj botoj.

“Jadi! ”anhelegis Onklo Henriko, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ tute senkomprene.

“Nu, jadjadi! ”guglis Onklino Em, per raŭka timoplena voĉo. Ŝiaj okuloj ekvidis Doroteon, kaj ŝi diris:“Ĉu-ĉ-ĉ-ĉu ne aspektas kiel nia knabineto —nia Doroteo, Henriko? ”

“Ho, atentu, Em! ”kriis la maljuna viro, dum Onklino Em antaŭenpaŝetis; “atentu la sovaĝajn bestaĉojn aŭ vi p’reos! ”

Sed jam Doroteo antaŭensaltis kaj ĉirkaŭbrakumis siajn onklinon kaj onklon ame, kaj poste prenis iliajn manojn per la propraj.

“Ne timu, ”ŝi diris al ili. “Vi nun estas en la Lando

Oz, kie vi loĝos por ĉiam kaj estos komfortaj kaj feliĉaj.

Vi neniam denove bezonos ĝeni vin pri io ajn, ĉar estos tute nenia ebla ĝeno. Kaj vi ŝuldas tion tutan al la komplezemo de mia amikino Princino Ozma. ”

Nun ŝi gvidis ilin antaŭ la tronon kaj pludiris:

“Via Moŝto, jen Onklo Henriko. Kaj jen Onklino Em. Ili volas danki vin pro sia alportiĝo ĉi tien el Kansas. ”

Onklino Em penis “platigi”sian hararon, kaj ŝi kaŝis la sekigotukon kaj la teleron sub sian antaŭtukon dum ŝi riverencis al la bela Ozma. Onklo Henriko deprenis sian pajlan ĉapelon kaj tenis ĝin mallerte per siaj manoj.

Sed la Reganto de Oz stariĝis kaj venis de sia trono por saluti siajn novevenintajn gastojn, kaj ŝi ridetis tiel dolĉe al ili kiel se ili estus reĝo kaj reĝino.

“Vi estas tre bonvenaj ĉi tie, kien mi alportis vin pro Doroteo, ”ŝi diris gracie, “kaj mi esperas ke vi estos plene feliĉaj en via nova hejmo. ”Post tio ŝi turnis sin al siaj korteganoj, kiuj staradis silente kaj serioze rigardante la scenon, kaj pludiris:“Mi prezentas al mia popolo la amatajn Onklon Henrikon kaj Onklinon Emon de nia Princino Doroteo, kiuj de nun estos niaj kunregnanoj.

Multe plaĉos al mi ke vi ĉiel afablu al ili kaj honoru ilin kiel eble plej, kaj helpu min feliĉigi kaj kontentigi ilin. ”

Aŭdinte tion, ĉiuj kunvenintoj profunde riverencis al la maljuna kultivisto kaj lia edzino, kiuj balancetis siajn kapojn responde.

“Kaj nun, ”diris Ozma al ili, “Doroteo gvidos vin al la ĉambroj preparitaj por vi. Mi esperas ke ili plaĉos al vi, kaj mi anticipos ke vi partoprenos en la lunĉo kun mi. ”

Do Doroteo forkondukis siajn parencojn, kaj tuj kiam ili estis ekster la Trono-Ĉambro kaj solaj en la koridoro Onklino Em forte premis manon de Doroteo kaj diris:

“Infano, infano! Kiel ni povis veni ĉi tien tiel rapide?

Kaj ĉu ĉio estas reala? Kaj ĉu ni restos ĉi tiel, kiel ŝi diras? Kaj verdire kio okazas? ”

Doroteo ridis.

“Kial vi ne informis nin pri kion vi faros? ”demandis Onklo Henriko, riproĉe. “Se mi scius, mi surmetus miajn pordimanĉajn vestojn. ”

“Mi klarigos ĉion tuj kiam ni atingos viajn ĉambrojn, ” promesis Doroteo. “Vi estas ege bonfortunaj, Onklo Henriko kaj Onklino Em; kaj ankaŭ mi! Kaj ho! mi tiom

ĝojas ke vi fin fine estas ĉi tie! ”

Dum li paŝis apud la knabineto Onklo Henriko palpis sian barbon penseme.

“Ŝajnas al mi, Doroteo, ke ni ne ’stos belegaj feoj, ”li komentis.

“Kaj de malantaŭe mia hararo aspektas aĉe! ”plorkriis

Onklino Em.

“Ne gravas, ”respondis la knabineto, kuraĝige. “Vi havos nenian taskon ekde nun ol aspekti bela, Onklino Em; kaj Onklo Henriko ne bezonos labori ĝis doloras lia dorso, estas tute certe. ”

“Ĉu tutcerte? ”ili demandis, mirege, kaj samspire.

“Mi certas ke certe, ”diris Doroteo. “Vi estas en la Felando Oz, nun; kaj, eĉ pli grave, vi apartenas al ĝi! ”

Ĉapitro 6

Kiel Guf Vizitis la Kapriclojn

La nova Generalo de la armeo de la Reĝo de la Knomoj tute bone sciis ke se liaj planoj fiaskos, li mortos. Tamen tio tute ne ĝenis aŭ maltrankviligis lin.

Li malamis ĉiun bonulon kaj sopiris malfeliĉigi ĉiujn feliĉulojn. Tial li akceptis tiun danĝeran postenon de Generalo tute volonte, ĉar li estis certa en sia mava menso ke li sukcesos fari multajn fiaĵojn kaj fine konkeri la Landon Oz.

Tamen Guf firme planis zorgi, kaj tre bone planis, por ne malsukcesi. Li argumentis ke nur senzorguloj malsukcesas pri kion ajn ili penas fari.

La montoj sub kiuj situis la vastaj kavernoj de la Reĝo de la Knomoj kuŝis grupigite tuj norde de la Lando Ev, kiu kuŝis rekte trans la mortiga dezerto oriente de la Lando Oz. Ĉar ankaŭ la montoj estis ĉe la bordo de la dezerto la Reĝo de la Knomoj trovis ke li bezonas nur tuneli sub la dezerto por atingi la regnon de Ozma. Li ne volis ke liaj armeoj aperu supertere en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estis la parto de la Lando Oz plej proksima al la propra lando de Reĝo Rokato, ĉar tiukaze la popolo alarmus Ozman kaj ebligus ke ŝi fortikigu la Smeraldan Urbon kaj kunvoku armeon. Li volis surprizfronti la tutan popolon de Oz; do li decidis daŭrigi la tunelon rekte al la Smeralda Urbo, kie li kaj liaj armeoj povos trarompi la teron senaverte kaj konkeri la popolon antaŭ ol ĝi havos tempon por defendi sin.

Rokato la Ruĝa tuj ekkomencis labori por konstrui sian tunelon, li laborigis mil ministojn kaj konstruis ĝin su fiĉe alta kaj larĝa por ke liaj armeoj tramarŝu ĝin facile. La Knomoj kutimis fari tunelojn, ĉar la tuta regno en kiu ili loĝis estis subtera; do ili rapide progresis.

Dum tiu laboro daŭris Generalo Guf eliris viziti la Ĉefon de la Kapricloj sola.

Tiuj Kapricloj estis kurioza popolo loĝanta en iom forigita lando propra. Ili havis grandajn fortajn korpojn, sed kapojn tiel malgrandajn ke ili aspektis ne pli grandaj ol pordansoj. Kompreneble, tiel malgrandaj kapoj ne povus enhavi grandan cerbokvanton, kaj la Kapricloj tiom hontis pri sia persona aspekto kaj manko de ordinara saĝeco ke ili surportis grandajn kapojn el kartono, kiujn ili alligis por kovri siajn proprajn kapetojn. Sur tiujn kartonajn kapojn ili kudris ŝa flanon kiel hararon, kaj la lano estis multkolora —palruĝo, verdo kaj lavendokoloro estis la favorataj koloroj.

La vizaĝoj de tiuj falsaj kapoj estis pentritaj multabsurde, laŭ la kapricoj de la posedantoj, kaj tiuj grandaj solidaj uloj aspektis tiom ridigaj kaj absurdaj pro siaj kuriozaj maskoj ke oni nomis ilin “Kapricloj. ”Ili malsaĝe imagis ke neniu suspektus pri la malgrandaj kapoj interne de la falsaj kapoj, ĉar ili ne sciis ke estas senutile provi aspekti aliaj ol ni estas laŭ la naturo.

La Ĉefo de la Kapricloj havis egale malmultan saĝon kiel la aliaj, kaj estis nomumita ĉefo nur ĉar neniu inter ili estis pli saĝa aŭ pliregkapabla. La Kapricloj estis spiritaĉoj kaj ne estis mortigeblaj. Ĉiu malamis kaj timis ilin kaj oni konis ilin kiel terurajn batalantojn ĉar ili estas tiom fortaj kaj muskoloplenaj kaj ĉar ili estas tiom malsaĝaj ke ili ne povas kompreni ke ili estas venkitaj.

Generalo Guf opiniis ke la Kapricloj estos granda helpo por ke la Knomoj konkeru Ozon, ĉar kiam li estros ilin estos facile instigi ilin bataladi senĉese dum ili plu povas stari. Do li veturis al ilia lando kaj petis intervjui la Ĉefon, kiu loĝis en domo super kies pordejo estis bildo pri lia groteska falsa kapo.

La falsa kapo de la Ĉefo havis bluan hararon, supren- kurbigitan nazon, kaj buŝon kiu etendiĝis trans duonon de la vizaĝo. Grandaj verdaj okuloj estis surpentritaj, sed en la centro de la mentono estis du truetoj en la kartono, por ke la Ĉefo povu travidi per siaj propraj okuletoj; ĉar kiam la granda kapo estis ligita al liaj ŝultroj la okuloj en lia propra natura kapo estis samnivelaj kiel la falsa mentono.

Diris Generalo Guf al la Ĉefo de la Kapricloj:

“Ni, la Knomoj, konkeros la Landon Oz kaj kaptos la Magian Zonon de nia Reĝo, kiun la popolo de Oz ŝtelis de li. Post tio ni trarabos kaj detruos la tutan landon. Kaj ni volas ke la Kapricloj helpu nin. ”

“Ĉu estos batalado? ”demandis la Ĉefo.

“Multa, ”respondis Guf.

Sendube tiu respondo plaĉis al la Ĉefo, ĉar li stariĝis kaj ĉirkaŭdancis trifoje en la ĉambro. Post tio li residigis sin, ĝustigis sian falsan kapon, kaj diris:

“Ni ne kverelas kun Ozma de Oz. ”

“Sed vi, la Kapricloj, amas batali, kaj jen bonega oportuno fari tion, ”urĝis Guf.

“Atendu ĝis mi estos kantinta, ”diris la Ĉefo. Li klinis sin malantaŭen en sia seĝo kaj kantis malsaĝan kanton kiu al la Generalo ŝajnis signi fi nenion, kvankam li aŭskultis tre atente. Fininte, la Kapricla Ĉefo rigardis lin tra la truoj en sia mentono kaj demandis:

“Kian rekompencon vi donos al ni se ni helpos vin? ”

La Generalo jam anticipis tiun demandon, ĉar li pripensadis la aferon dum sia veturo. Oni ofte bonfaras sen espero pri premio, sed por fiago oni ĉiam postulas pagon.

“Akirinte nian Magian Zonon, ”li respondis, “nia Reĝo, Rokato la Ruĝa, uzos ĝian potencon por doni al ĉiu Kapriclo naturan kapon egale grandan kaj belan kiel la falsa kapo kiun li nun havas. Tiam vi ne plu devos honti

ĉar viaj grandaj fortaj korpoj havas tiel malgrandegajn kapetojn. ”

“Ho, ĉu vi faros tion? ”demandis la Ĉefo, fervore.

“Nepre, ”promesis la Generalo.

“Mi parolos kun mia popolo, ”diris la Ĉefo.

Do li kunvokis ĉiujn Kapriclojn kaj informis ilin pri la propono farita de la Knomoj. La ulojn ĝojigis la promeso kaj ili tuj akceptis batali estrate de la Reĝo de la Knomoj kaj helpi lin konkeri Ozon.

Nur unusola Kapriclo ŝajne havis ereton da saĝo, ĉar li demandis:

“Supozu ke ni malsukcesos kapti la Magian Zonon?

Kio okazos tiam, kaj kiel utilos nia multa batalado? ”

Sed ili ĵetis lin en la riveron pro lia stulta demando, kaj ridis kiam la akvo ruinigis lian kartonan kapon antaŭ ol li povis elnaĝi.

Tiel la interkonsento fariĝis kaj Generalo Guf ĝojis pro sia sukceso gajni tiel potencajn alianculojn.

Sed ankaŭ aliajn popolojn, same gravajn kiel la Kapricloj, firme planis la lerta maljuna Knomo gajni kiel alianculojn.

Ĉapitro 7

Kiel Onklino Em Konkeris la Leonon

“Jen viaj ĉambroj, ”diris Doroteo, malfermante pordon.

Onklino Em retiretis sin vidante la grandiozajn meblojn kaj drapiraĵojn.

“Ĉu ne ’stas loko por viŝi miajn piedojn? ”ŝi demandis.

“Vi baldaŭ interŝanĝos viajn panto flojn por novaj ŝuoj, ” respondis Doroteo. “Ne timu, Onklino Em. Ĉi tie vi loĝos, do ne timu enmarŝi kaj senti vin ĉehejme. ”

Onklino Em antaŭeniris hezite.

“Eĉ pli bela ol la Hotelo Topeka! ”ŝi kriis, admire.

“Sed ĉi tiu loko estas tro eleganta por ni, infano. Ĉu ni ne povus havi ian neuzatan ĉambron en la mansardo, pli taŭgan por ni? ”

“Ne, ”diris Doroteo. “Vi devos loĝi ĉi tie, ĉar Ozma ordonis. Kaj ĉiuj ĉambroj en ĉi tiu palaco estas same elegantaj kiel ĉi tiuj, kaj kelkaj eĉ pli. Ne utilos plendi, Onklino Em. Vi devos esti elegantaj kaj altklasaj en la Lando Oz, negrave ĉu aŭ ne vi volas tion; do vi simple devos akcepti ĝin. ”

“Kia misfortuno, ”respondis ŝia onklino, ĉirkaŭrigardante imponate; “sed oni povas kutimiĝi al ĉio ajn se oni provas, ĉu ne, Henriko? ”

“Nu, rilate al tio, ”diris Onklo Henriko, nerapide, “mi preferas preni kion oni proponas al ni kaj ne fari demandojn. Mi ja veturis iom, Em, dum mia vivo, sed ne vi; kaj tio faras diferencon inter vi kaj mi. ”

Post tio Doroteo gvidis ilin tra la ĉambroj. La unua estis bela salono, kies fenestroj vidigis la rozĝardenojn. Sekvis apartaj litoĉambroj por Onklino Em kaj Onklo Henriko, kun bela banĉambro inter ili. Onklino Em ankaŭ havis belan sinvestoĉambron, kaj Doroteo malfermis la ŝrankojn kaj montris plurajn belegajn kostumojn provizitajn de la reĝaj robfaristoj al ŝia onklino, kiuj laboris dum la tuta nokto por pretigi ilin. Ĉio kion Onklino Em povus bezoni estis en la tirkestoj kaj ŝrankoj, kaj ŝia tualetotablo estis okupata de surgravuritaj oraj tualetaĵoj.

Onklo Henriko havis naŭ vestokompletojn, tajlitajn laŭ la populara Manĝtula fasono, kun ĝisgenuaj pantalonoj, silkaj ŝtrumpoj kaj nealtaj ŝuoj kun juvelitaj bukoj. La ĉapeloj kongruaj kun tiuj kostumoj havis kolorajn suprojn kaj larĝajn randojn kun malgrandaj oraj sonoriloj ĉirkaŭ la randoj. Liaj ĉemizoj estis el delikata linaĵo kun krispaj brustoj, kaj liaj veŝtoj estis riĉe broditaj per koloraj silkaĵoj.

Onklo Henriko decidis unue bani sin kaj poste vesti sin per blua satena kompleto kiu allogis lin. Li akceptis sian bonfortunon trankvile kaj rifuzis permesi ke servisto helpu lin. Sed Onklino Em estis “tuttrema, ”laŭ sia deklaro, kaj Doroteo kaj Ĵelea Kon fitaĵ, la dommastrino, kaj du servistinoj bezonis multan tempon por vesti ŝin kaj aranĝi ŝian hararon kaj “beligi ŝin kvazaŭ pupon, ”laŭ ŝia agrable kurioza esprimo. Ŝi volis halti kaj admiri ĉion kion ŝi ekvidis, kaj ŝi ĝemis konstante kaj deklaris ke tiaj belaĵoj estas tro bonaj por maljuna kamparanino, kaj ke ŝi neniam supozis ke ŝi devos “eleganti”je sia aĝo.

Fine ŝi estis finvestita, kaj kiam ili eniris la salonon jen Onklo Henriko en sia blua satena kompleto, marŝante solene tien kaj tien en la ĉambro. Li jam tondis siajn barbon kaj lipharojn kaj aspektis tre digna kaj respektinda.

“Diru al mi, Doroteo, ”li diris; “ĉu ĉiuj viroj ĉi tie uzas vestojn ĉitiajn? ”

“Jes, ”ŝi respondis; “ĉiuj escepte de l’Birdotimigilo kaj la Vilulo —kaj kompreneble la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, kiuj estas el metalo. Vi trovos ĉiujn virojn en la kortego de Ozma vestitaj same kiel vi —kvankam eble iomete pli elegante. ”

“Henriko, vi aspektas kiel aktoro, ”anoncis Onklino Em, rigardante sian edzon kritike.

“Kaj vi, Em, aspektas pl’eleganta ol pavo, ”li respondis.

“Mi supozas ke vi pravas, ”ŝi diris, bedaŭre; “sed ni estas senhelpaj viktimoj de altsocia nobelaro. ”

Tio multe amuzis Doroteon.

“Venu kun mi, ”ŝi diris, “kaj mi gvidos vin tra la palaco. ”

Ŝi gvidis ilin tra la belaj ĉambroj kaj konigis ilin al ĉiu renkontato. Ankaŭ ŝi montris al ili siajn proprajn belajn ĉambrojn, kiuj ne estis malproksimaj de iliaj.

“Do ĉio estas vera, ”diris Onklino Em, larĝokula pro surprizego, “kaj la rakontoj de Doroteo pri ĉi tiu felando estis simplaj faktoj kaj ne revoj! Sed kie estas tiuj strangaj uloj kiujn vi konis ĉi tie? ”

“Jes; kie estas la Birdotimigilo? ”demandis Onklo Henriko.

“Nu, li estas for, ĝuste nun, vizitante la Stanan Lignohakiston, kiu ’stas Imperiestro de la Palpbruma Lando, ”respondis la knabineto. “Vi vidos lin kiam li revenos, kaj nepre li plaĉos al vi. ”

“Kaj kie estas la Mirinda Sorĉisto? ”demandis Onklino Em.

“Vi vidos lin dum la lunĉo de Ozma, ĉar li loĝas en ĉi tiu palaco, ”estis la respondo.

“Kaj Joĉjo Kukurbokapo? ”

“Ho, li loĝas iom ekster la urbo, en sia propra kukurbokampo. Ni iros tien iam kaj vidos lin, kaj ni vizitos ankaŭ Profesoron Ŝancelinsekton. La Vilulo estos

ĉe la lunĉo, verŝajne, kaj Tiktoko. Kaj nun mi kondukos vin vidi Vilĉinjon, kiu havas propran domon. ”

Do ili iris en la malantaŭan korton, kaj marŝinte laŭ kelkaj kurbiĝantaj vojetoj ioman distancon tra la belaj ĝardenoj ili atingis belan dometon kie la Flava Kokino sidis sur la antaŭa verando sunumante sin.

“Bonan matenon, kara Mastrino, ”vokis Vilĉinjo, flugetante renkonti ilin. “Mi ekspektis vian viziton, ĉar mi aŭdis ke vi revenis kaj kunvenigis viajn onklon kaj onklinon. ”

“Ni estas ĉi tie por ĉiam, ĉifoje, Vilĉinjo, ”kriis Doroteo, ĝoje. “Onklo Henriko kaj Onklino Em apartenas al Oz nun same kiel mi! ”

“Do ili estas vere bonfortunaj, ”deklaris Vilĉinjo; “ĉar ne povus esti pli bona loĝloko. Sed venu, kara; mi volas montri al vi ĉiujn miajn Doroteojn. Vivas naŭ, kaj ili fariĝis tre respektindaj kokinoj; sed unu ekmalvarmumis dum naskiĝtaga festo de Ozma kaj mortis pro pipso, kaj la aliaj du montriĝis esti virkokaĉoj, do mi devis ŝanĝi iliajn nomojn de Doroteo al Danielo. Ili ĉiuj havas orajn medalionojn sur kiuj estas gravurita la litero ‘D, ’memoru, kaj interne estas via bildo. Kaj ‘D’signifas Danielon, ne nur Doroteon. ”

“Ĉu vi nomis ambaŭ kokojn Danielo? ”demandis Onklo Henriko.

“Jes, certe. Mi havas naŭ Doroteojn kaj du Danielojn; kaj la naŭ Doroteoj havas okdek ses ge filojn kaj pli ol tricent genepojn, ”diris Vilĉinjo, fiere.

“Kiel vi nomas ilin ĉiujn, kara? ”demandis la knabineto.

“Ho, ili ĉiuj estas Doroteoj kaj Danieloj, kelkaj estas — et-oj kaj kelkaj estas — et-et-oj. Doroteo kaj Danielo estas du bonaj nomoj, kaj mi ne opinias ke valoras serĉi aliajn, ” deklaris la Flava Kokino. “Sed pensu, Doroteo, kiom granda kokfamilio ni fariĝis, kaj nia nombro kreskas preskaŭ ĉiutage! Ozma ne scias kion fari pri la multaj ovoj kiujn ni demetas, kaj ni neniam estas iel ajn manĝataj aŭ damaĝataj, malsimile al kokoj en via lando. Oni donas al ni ĉion por kontentigi kaj feliĉigi nin, kaj mi, kara, estas agnoskata Reĝino kaj Estro de ĉiu koko en Oz, ĉar mi estas la plej aĝa kaj komencis la tutan grupon. ”

“Nepre vi devus fieri, sinjorino, ”diris Onklo Henriko, kiu miris aŭdante kokinon paroli tiel sencoplene.

“Ho, mi fieras, ”ŝi respondis. “Mi havas la plej belan perlan kolĉenon kiun iam vi vidis. Venu en la domon kaj mi montros ĝin al vi. Kaj mi havas naŭ krurĉenojn kaj diamantan broĉon por ĉiu flugilo. Sed mi portas ilin nur por ŝtatfestoj. ”

Ili sekvis la Flavan Kokinon en la domon, kiun onklino Em deklaris tre bele zorgata. Ili ne povis sidiĝi, ĉar ĉiuj seĝoj de Vilĉinjo estis starstangoj el arĝento, do ili devis stari dum la kokino detale montris al ili siajn trezorojn.

Post tio ili devis eniri la malantaŭajn ĉambrojn kiujn okupis la naŭ Doroteoj kaj du Danieloj de Vilĉinjo, kiuj estas ĉiuj dikaj flavaj gekokoj kaj ĝentile salutis la vizitantojn. Estis facile vidi ke ili estas bonkondutaj kaj ke Vilĉinjo bone atentis ilian edukiĝon.

En la kortoj estis ĉiuj infanoj kaj genepoj de tiuj dek unu pliaĝaj kaj ili estis ĉiadimensiaj, de plene kreskintaj kokinoj ĝis etaj kokidoj ĵus elŝeliĝintaj. Ĉirkaŭ kvindek lanugaj flavaj junuloj estis en lernejo, instruate pri bona konduto kaj bona gramatiko de juna kokino kiu surhavis okulvitrojn. Ili kantis ĥore patriotan kanton pri la Lando Oz, honore al siaj vizitantoj, kaj Onklinon Em multe imponis tiuj parolantaj kokoj.

Doroteo volis resti kaj ludi kun la junaj kokidoj dum kelka tempo, sed Onklo Henriko kaj Onklino Em ankoraŭ ne vidis la palacajn kortojn kaj ĝardenojn kaj fervoris pli bone konatiĝi kun la mirinda kaj plezuriga lando en kiu ili loĝos.

“Mi restos ĉi tie kaj vi promenadu, ”diris Doroteo. “Vi estos tute sekuraj ĉie ajn, kaj povos fari kion vi volas. Kiam vi laciĝos, reiru al la palaco kaj trovu viajn ĉambrojn, kaj mi venos al vi antaŭ ol la lunĉo estos preta. ”

Do Onklo Henriko kaj Onklino Em komencis esplori la terenon solaj, kaj Doroteo sciis ke ili ne povos perdiĝi, ĉar la tuta palaca tereno estis ĉirkaŭata de alta muro el verda marmoro inkrustita per smeraldoj.

Estis malofta plezuro por tiuj simplaj homoj, kiuj loĝis dum sia tuta vivo en la kamparo kaj konis preskaŭ nenian ĝuon, surhavi belajn vestojn kaj loĝi en palaco kaj esti traktataj respektoplene de ĉiu ĉeestanto. Ili estis vere feliĉaj dum ili promenis laŭ la ombrumataj vojetoj kaj rigardis la belegajn florojn kaj arbustojn, sentante ke ilia nova hejmo estas pli bela ol povus priparoli iu ajn lango.

Subite, kiam ili ĉirkaŭiris angulon kaj marŝis tra breĉon en alta heĝo, ili renkontis vizaĝ-al-vizaĝe enorman Leonon, kiu kaŭris sur la verda herbo kaj ŝajnis surprizita pro ilia ekapero.

Ili haltis. Onklo Henriko tremis pro hororo kaj Onklino Em tro timegis por krii. La sekvan momenton la povrulino ĉirkaŭbrakumis la kolon de sia edzo kaj kriis:

“Savu min, Henriko, savu min! ”

“Eĉ ne povas savi min mem, Em, ”li respondis, per raŭka voĉo, “ĉar la bestjo aspektas kvazaŭ ĝi povus manĝi nin ambaŭ, kaj poste langumi siajn lipojn volante pli! Se nur mi havus pa filon —”

“Ĉu vi ne havas, Henriko? Ĉu vi ne havas? ”ŝi demandis maltrankvile.

“Nenjan pa filon, Em. Do ni mortu laŭeble brave kaj danke. Mi sciis ke nia bonsorto ne daŭros! ”

“Mi ne mortos. Min ne manĝos leono! ”plorkriis

Onklino Em, firme gapante la bestegon. Ŝin ekfrapis penso, kaj ŝi flustris:“Henriko, mi aŭdis ke sovaĝaj bestjoj estas konkereblaj per homa okulo. Mi timige okulumos tiun leonon kaj savos niajn vivojn. ”

“Provu, Em, ”li respondis, ankaŭ per flustre. “Rigardu lin same kiel vi rigardas min kiam mi malfruas por la manĝo. ”

Onklino Em turnis al la Leono firman mienon kaj larĝe dilatiĝintan okulon. Ŝi forte rigardis la bestegon senŝanĉeliĝe, kaj la Leono, kiu trankvile palpebrumadis al ili, komencis aspekti malkvieta kaj maltrankvila.

“Ĉu mi iel ĝenas vin, sinjorino? ”li demandis, per milda voĉo.

Pro tiu parolo de la terura besto Onklino Em kaj Onklo Henriko ambaŭ surpriziĝis, kaj poste Onklo Henriko ekmemoris ke sendube ĉi tiu estas la Leono kiun ili vidis en la Trono-Ĉambro de Ozma.

“Atendu, Em! ”li kriis. “Ĉesu aglokule konkeri kaj kuraĝu. Mi supozas ke ĉi tiu estas la sama Malkuraĝa

Leono pri kiu parolis al ni Doroteo. ”

“Ho, ĉu vere? ”ŝi demandis, multe pli trankvile.

“Kiam li parolis, mi ekpensis; kaj kiam li aspektis tiel honteca, mi certis, ”Onklo Henriko pludiris.

Onklino Em rigardis la beston nove interesiĝante.

“Ĉu vi estas la Malkuraĝa Leono? ”ŝi demandis. “Kaj ĉu vi estas la amiko de Doroteo? ”

“Jes, sinjorino, ”respondis la Leono, humile. “Doroteo kaj mi estas malnovaj kamaradoj kaj multe amas unu la alian. Mi estas la Reĝo de la Bestoj, sciu, kaj la Malsata Tigro kaj mi servas Princinon Ozman kiel ŝiaj korpogardistoj. ”

“Kompreneble, ”diris Onklino Em, kapjesante. “Sed la Reĝo de la Bestoj devus ne esti malkuraĝema. ”

“Mi jam antaŭe aŭdis tion, ”komentis la Leono, oscedante ĝis vidiĝis liaj du grandaj vicoj de akraj blankaj dentoj; “sed tio ne malinstigas min timi kiam ajn mi entreprenas batalon. ”

“Kion do vi faras, ĉu forkuras? ”demandis Onklo Henriko.

“Ne; estus malsaĝe fari tion, ĉar la malamiko postkurus min, ”deklaris la Leono. “Do mi tremas pro timego kaj ekbatalas kiel eble plej forte; kaj ĝis nun mi ĉiam venkis. ”

“Ha, mi komencas kompreni, ”diris Onklo Henriko.

“Ĉu vi timis kiam mi ĵus rigardis vin? ”demandis Onklino Em.

“Multege, sinjorino, ”respondis la Leono, “ĉar unue mi kredis ke vi iktos. Sed tuj mi rimarkis ke vi penas superforti min per via okulo, kaj via rigardo estis tiom feroca kaj penetra ke mi tremis pro timego. ”

Tio multe plaĉis al la virino, do ŝi diris tre gaje:

“Nu, mi ne damaĝos vin, do ne plu timu. Mi nur volis trovi kiel utilas homokulo. ”

“La homokulo estas timiga batalilo, ”komentis la Leono, gratante sian nazon milde per sia piedo por kaŝi rideton. “Se mi ne scius ke vi estas amikoj de Doroteo mi eble disŝirus vin ambaŭ por eskapi de via terura rigardo. ”

Onklino Em ektremis aŭdinte tion, kaj Onklo Henriko diris haste:

“Mi ĝojas ke vi rekonis nin. Bonan matenon, S-ro Leono; ni esperos revidi vin —iam —iam estontece. ”

“Bonan mateno, ”respondis la Leono, rekaŭrante sur la herbo. “Verŝajne vi multe vidos min, se vi loĝos en la Lando Oz. ”

Ĉapitro 8

Kiel la Granda Galiputo Aliancighis kun la Knomoj

Foririnte de la Kapricloj, Guf daŭrigis sian veturon kaj penetris profunde en la Nordokcidenton. Li volis atingi la Landon de la Grumblemloj, kaj por fari tion li devis transiri la Krispetan Landon, kio estis malfacila ago. Ĉar la Krispeta Lando estis sinsekva aro da montetoj kaj valoj, ĉiuj estis tre krutaj kaj rokoplenaj, kaj ili interŝanĝis lokojn konstante per ondado. Dum Guf grimpis monteton ĝi subiĝis sub li kaj iĝis valo, kaj dum li malsupreniris en valon ĝi altiĝis kaj portis lin al la supro de monteto. Tio multe perpleksigis la veturanton, kaj fremdulo eble supozus ke neniam li sukcesos transiri la Krispetan Landon. Sed Guf sciis ke se li senhalte daŭrigos li atingos fine la finon; do li ne atentis la ŝanĝiĝantajn montetojn kaj valojn kaj plupromenadis trankvile kvazaŭ marŝante sur ebena tero.

La rezulto de tiu saĝa persisto estis ke la Generalo fine atingis pli firman teron kaj, penetrinte en densan arbaron, atingis la Regnon de la Grumblemloj.

Tuj kiam li transiris la limon de tiu regno du gardistoj kaptis lin kaj portis lin antaŭ la Grandan Galiputon de la Grumblemloj, kiu sulkis la frunton feroce je li kaj demandis al li kial li aŭdacis trudi sin sur lian terenon.

“Mi estas la Moŝto Alta Generalo de la Nevenkebla Armeo de la Knomoj, kaj mi nomiĝas Guf, ”estis la respondo. “La tuta mondo tremas kiam menciiĝas tiu nomo. ”

La Grumblemloj laŭte mokkriis pro tio, kaj unu el ili kaptis la Knomon per siaj fortaj brakoj kaj ĵetis lin alten en la aeron. Gufo multe skuiĝis per sia falo sur la malmolan teron, sed laŭaspekte li tute ne rimarkis la impertinentecon kaj trankviligis sin por denove paroli al la Granda Galiputo.

“Mia mastro, Reĝo Rokato la Ruĝa, sendis min ĉi tien por konsiliĝi kun vi. Li volas vian helpon por konkeri la Landon Oz. ”

Tiam la Generalo paŭzis, kaj la Granda Galiputo sulkis la frunton je li eĉ pli terure ol antaŭe kaj diris:

“Daŭrigu! ”

La voĉo de la Granda Galiputo estis parte muĝo kaj parte grumblo. Li murmuris siajn vortojn forte kaj Guf devis zorge aŭskulti por kompreni lin.

Tiuj Grumblemloj certe estis rimarkindaj uloj. Ili estis gigantaj, tamen estis nur ostoj kaj haŭto kaj muskoloj, estis tute nenia viando aŭ graso sur iliaj korpoj. Iliaj fortaj muskoloj kuŝis tuj sub iliaj haŭtoj, kiel aroj da fortikaj ŝnuregoj, kaj la plej malforta Grumblemlo estis tiom forta ke li povis preni elefanton kaj ĵeti ĝin dek kilometrojn foren.

Ŝajnas misfortune ke fortuloj kutime estas tiel malagrablaj kaj arogantaj ke neniu amas ilin. Efektive, ĉiam estas misfortune esti malsimila al la kunuloj. La Grumblemloj sciis ke ĉiu malamas kaj evitas ilin, tiel ke ili fariĝis malafablaj kaj malamikemaj eĉ inter si. Guf sciis ke ili malamas ĉiun ulon, inkluzive de la Knomoj; sed li tamen esperis amikigi ilin, kaj li sciis ke se li sukcesos ili estos tre granda helpo al li.

“La Landon Oz regas afektaĉa knabino kiu estas fie afabla kaj komplezema, ”li pludiris. “Ŝia tuta popolo estas feliĉa kaj kontenta kaj tute ne sentas ĝenojn aŭ zorgojn. ”

“Daŭrigu! ”muĝgrumblis la Granda Galiputo.

“Foje la Reĝo de la Knomoj sklavigis la Reĝan Familion de Ev —alian afektaĉan grupon kiun ni malamegas, ”diris la Generalo. “Sed Ozma enmiksis sin, kvankam tute ne estis ŝia afero, kaj marŝigis sian armeon kontraŭ nin. Kun ŝi estis knabino el Kansas nomita Doroteo, kaj Flava Kokino, kaj ili marŝis rekte en la kavernon de la Reĝo de la Knomoj. Tie ili liberigis niajn sklavojn el Ev kaj ŝtelis la Magian Zonon de Reĝo Rokato, kaj forportis ĝin kun si. Do nun nia Reĝo konstruas tunelon sub la mortiga dezerto, por ke ni povu marŝi tra ĝi al la Smeralda Urbo. Kiam ni atingos tien ni intencas konkeri kaj detrui la tutan landon kaj rekapti la Magian Zonon. ”

Denove li paŭzis, kaj denove la Granda Galiputo muĝgrumblis:

“Daŭrigu! ”

Guf penis pensi kion diri sekve, kaj feliĉa ideo baldaŭ tra fis lin.

“Ni volas ke vi helpu nin fari tiun konkeron, ”li anoncis, “ĉar ni bezonas la potencan helpon de la Grumblemloj por certigi ke ni ne venkiĝos. Vi estas la plej forta popolo en la tuta mondo, kaj vi malamas bonajn feliĉajn ulojn tiom kiom ni la Knomoj mem. Mi estas certa ke vere plezurigos vin malkonstrui la belan

Smeraldan Urbon, kaj kompense pro via valorega helpo ni permesos ke vi reportu al via lando dek mil Ozanojn kiel sklavojn viajn. ”

“Dudek mil! ”muĝgrumblis la Granda Galiputo.

“Bone, ni promesas al vi dudek mil, ”konsentis la Generalo.

La Galiputo signalis kaj tuj liaj helpistoj prenis Generalon Guf kaj forportis lin al karcero, kie la karceristo amuzis sin puŝante pinglojn en la rondan dikan korpon de la maljuna Knomo, por vidi lin salti kaj aŭdi lin krii.

Sed dum ĉio tio daŭris la Granda Galiputo paroladis kun siaj konsilistoj, kiuj estis la plej gravaj o ficialuloj de la Grumblemloj. Kiam li finis deklari al ili la proponon de la Reĝo de la Knomoj li diris:

“Mi konsilas proponi helpi ilin. Poste, konkerinte la Landon Oz, ni prenos ne nur niajn dudek mil kaptitojn sed tiom da oro kaj juveloj kiom ni volos. ”

“Ni ankaŭ prenu la Magian Zonon, ”sugestis unu konsilisto.

“Kaj rabu la Reĝon de la Knomo kaj sklavigu lin, ” diris alia.

“Bona ideo, ”deklaris la Granda Galiputo. “Mi volas Reĝon Rokaton kiel mian propran sklavon. Li povos nigrigi miajn botojn kaj porti al mi mian kaĉon ĉiumatene dum mi estos en la lito. ”

“Ekzistas fama Birdotimigilo en Oz. Mi prenos lin kiel mian sklavon, ”diris konsilisto.

“Mi prenos Tiktokon, la maŝinulon, ”diris alia.

“Donu al mi la Stanan Lignohakiston, ”diris tria.

Ili daŭrigis tiel dum longa tempo, interdividante la ulojn kaj la trezoron de Oz antaŭ la konkero. Ĉar ili tute ne dubis ke ili povos detrui la regnon de Ozma. Ĉu ili ne estis la plej forta popolo en la tuta mondo?

“La mortiga dezerto fortenis nin de Oz ĝis nun, ” komentis la Granda Galiputo, “sed nun la Reĝo de la Knomoj konstruas tunelon tiel ke ni eniros la Smeraldan Urbon tre facile. Do ni resendu la malgrandan dikan Generalon al lia Reĝo kun nia promeso helpi lin. Ni ne diros ke ni intencas konkeri la Knomojn konkerinte Ozon, tamen ni faros tion malgraŭe. ”

Ili interkonsentis pri tiu plano, kaj ĉiuj foriris manĝi, lasante Generalon Guf ankoraŭ en la karcero. La Knomo ankoraŭ ne sciis ke li sukcesis pri sia tasko, ĉar trovante sin en karcero li timis ke la Grumblemloj intencas mortigi lin.

Jam la Karceristo enuis pro puŝado de pingloj en la Generalon, kaj distris sin zorge eltirante de la radikoj la barbharojn de la Knomo, unuope. Tiun amuzon interrompis la Granda Galiputo alvokante la kaptiton.

“Atendu kelkajn horojn, ”petis la karceristo. “Ankoraŭ mi ne eltiris eĉ kvaronon de lia barbo. ”

“Se vi atendigos la Grandan Galiputon li rompos vian dorson, ”deklaris la mesaĝisto.

“Eble vi pravas, ”ĝemis la karceristo. “Forprenu la kaptiton se vi volas, sed mi konsilas ke vi piedbatu lin je ĉiu paŝo. Estos tre amuze, ĉar li estas mola kiel matura persiko. ”

Do Guf forkondukiĝis al la reĝa kastelo, kie la Granda Galiputo informis lin ke la Grumblemloj decidis helpi la Knomojn konkeri la Landon Oz.

“Kiam vi estos preta, ”li pludiris, “sendu al mi mesaĝon kaj mi marŝos kun dek ok mil el miaj plej potencaj batalistoj por helpi vin. ”

Guf tiom ĝojis ke li tute forgesis la doloron kaŭzitan de la pingloj kaj la tirado de liaj barbharoj. Li eĉ ne plendis pro kiel oni traktis lin, sed dankis la Grandan Galiputon kaj forrapidis por daŭrigi sian veturon.

Li nun jam akiris la helpon de la Kapricloj kaj de la Grumblemloj; sed lia sukceso sopirigis lin akiri eĉ pli da alianculoj. Lia propra vivo dependas de la konkeriĝo de Oz, kaj li diris al si:

“Mi ne permesos riskojn. Mi certiĝos pri sukceso.

Poste, kiam Oz estos detruita, eble mi estos pli granda ol maljuna Rokato, kaj mi povos forĵeti lin kaj mem esti Reĝo de la Knomoj. Kial ne? La Kapricloj estas pli fortaj ol la Knomoj, kaj ili estas miaj amikoj. La Grumblemloj estas pli fortaj ol la Kapricloj, kaj ankaŭ ili estas miaj amikoj. Ekzistas popolo eĉ pli forta ol la Grumblemloj, kaj se mi povos instigi ilin helpi min mi neniom pli devos timi. ”

Ĉapitro 9

Kiel la Shancelinsekto Instruis Atletikon

Doroteo ne bezonis multan tempon por establi sin en sia nova hejmo, ĉar ŝi konis la popolon kaj la morojn kaj kutimojn de la Smeralda Urbo same bone kiel la malnovan kultivejon de Kansas.

Sed Onklo Henriko kaj Onklino Em iom malfacile kutimiĝis al la beleco kaj pompo kaj protokoloj de la palaco de Ozma, kaj sentis sin maltrankvilaj ĉar ili devis “luksigi sin”konstante. Tamen ĉiu estis tre ĝentila kaj afabla al ili kaj penis feliĉigi ilin. Precipe Ozma multe zorgis pri la parencoj de Doroteo, por favori sian amikineton, kaj ŝi bone sciis ke la mallerteco kaj strangeco de ilia nova vivmaniero fados dum la paso de tempo.

La maljunulojn ĉefe ĝenis ke ne estas laboro kiun ili faru.

“Nun ĉiu tago estas kvazaŭ dimanĉo, ”deklaris Onklino Em, solene, “kaj mi devas diri ke tio malplaĉas al mi. Se oni nur permesus ke mi lavu la telerojn post la manĝoj, aŭ eĉ ke mi balau kaj senpolvigu miajn proprajn

ĉambrojn, mi estus multe pli feliĉa. Ankaŭ Henriko ne scias kiel okupi sin, kaj foje kiam li kaŝe eliris kaj manĝigis la kokidojn Vilĉinjo riproĉis lin ĉar li permesis ke ili manĝu malĝustatempe. Mi ĝis nun neniam sciis kiel malfacile estas esti riĉa kaj havi ĉion deziratan. ”

Tiuj plendoj komencis maltrankviligi Doroteon; do ŝi longe konversaciis kun Ozma pri tiu temo.

“Mi komprenas ke mi devos trovi ian laboron por ili, ” diris la knabina Reganto de Oz serioze. “Mi observadis viajn onklon kaj onklinon, kaj mi kredas ke ili estos pli kontentaj se ili okupos sin per kelkaj leĝeraj taskoj. Dum mi konsideros la aferon, Doroteo, eble vi deziros veturi kun ili tra la Lando Oz, vizitante kelkajn el la nekutimaj lokoj kaj konigante viajn parencojn al kelkaj el niaj kuriozaj popoloj. ”

“Ho, estus bonege! ”kriis Doroteo, fervore.

“Mi donos al vi eskorton taŭgan por via rango kiel Princino, ”pludiris Ozma; “kaj vi povos iri al kelkaj lokoj kiujn vi mem ankoraŭ ne vizitis, kiel ankaŭ aliajn kiujn vi ja konas. Mi faros planon de la veturo por vi kaj pretigos ĉion por vi tiel ke vi povos ekveturi morgaŭ matene. Ne rapidu, kara, forestu laŭvole longatempe.

Kiam vi revenos mi estos trovinta por Onklo Henriko kaj Onklino Em ian okupon kiu savos ilin el malkvieto kaj malkontento. ”

Doroteo dankis sian bonan amikinon kaj kisis la belan Reganton dankeme. Post tio ŝi kuris informi ĝoje siajn onklon kaj onklinon.

La sekvan matenon, post la matenmanĝo, ili trovis ĉion preta por la forveturo.

La eskorto inkluzivis Ombin Ambin, la Kapitana Generalo de la armeo de Oz, kiu konsistis nur el dudek sep o ficiroj krom la Kapitana Generalo. Iam Ombi Ambi estis ordinara soldato —la sola en la armeo —sed ĉar neniam okazis batalo Ozma opiniis ke ordinara soldato ne estas bezonata, do ŝi promociis Ombin Ambin al la plej alta o ficirrango. Li estis tre alta kaj svelta kaj surhavis gajan uniformon kaj ferocajn lipharojn. Sed la lipharoj estis la sola ferocaĵo de Ombi Ambi, kies naturo estis milda kiel de infano.

La mirinda Sorĉisto petiĝis partopreni en la grupo, kaj kun li venis lia amiko la Vilulo, kiu estis vila sed ne ĉifona, ĉar li estis vestita per fajnaj silkaĵoj kun satenaj vilaĵoj kaj pritondita ĵako. La Vilulo havis vilajn barbon kaj hararon, sed dolĉan temperamenton kaj molan, plaĉan voĉon.

Estis malferma ĉarego, kun tri sidlokoj por la pasaĝeroj, kaj la ĉaregon tiris la fama ligna Segĉevalo kiun foje vivigis Ozma per magia pulvoro. La Segĉevalo havis orajn ŝuojn por protekti siajn lignajn krurojn kontraŭ triviĝo, kaj li estis forta kaj rapida. Ĉar tiu kurioza besto estis la plej amata rajdbesto de Ozma, kaj tre populara inter la tuta popolo de la Smeralda Urbo, Doroteo sciis ke al ŝi fariĝis granda favoro per la permeso uzi la Segĉevalon por sia veturo.

En la antaŭa sidejo de la ĉarego sidis Doroteo kaj la Sorĉisto. Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en la dua sidejo kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi en la tria.

Kompreneble Toto estis kun la grupo, volvinta sin ĉe la piedoj de Doroteo, kaj ĝuste kiam ili estis ekveturontaj Vilĉinjo venis flugetante laŭ la vojo kaj ŝi petegis kuniri.

Doroteo volonte konsentis, do la Flava Kokino supren flugis kaj stariĝis sur la panelo. Ŝi surportis sian perlan kolĉenon kaj tri braceletojn sur ĉiu kruro, honore al la evento.

Doroteo adiaŭkisis Ozman, kaj la tuta popolo ĉirkaŭstaris gestante per siaj poŝtukoj kaj la bando en alta balkono ekludis militistan marŝmuzikon. La Sorĉisto langosonigis al la Segĉevalo kaj diris “Ek! ”kaj la ligna besto fortrotis tirante la grandan ruĝan ĉaregon kaj ĉiujn pasaĝerojn tute senstrebe. Servisto malfermis pordegon de la barilo ĉirkaŭ la palaca tereno, por ke ili eliru; kaj tiel, kun muziko kaj krioj sekvantaj, la veturo komenciĝis.

“Estas preskaŭ kiel cirko, ”diris Onklino Em fiere. “Mi ne povas ne senti min pompa kaj aroganta en ĉi tia situacio. ”

Efektive, dum ili trapasis la straton, la tuta popolo hurais ilin fervorege, kaj la Vilulo kaj la Sorĉisto kaj la Kapitana Generalo ĉiuj deprenis siajn ĉapelojn kaj riverencis ĝentile por respondi.

Kiam ili atingis la grandan muron de la Smeralda Urbo la pordegojn malfermis la Gardisto kiu ĉiam tie deĵoris. Super la pordejo pendis nebrila magneto metala kun la formo de ĉevalŝuo, fiksita al plako el polurita oro.

“Tio, ”diris la Vilulo, impone, “estas la miriga Amo- Magneto. Mi mem portis ĝin al la Smeralda Urbo, kaj ĉiu iranto sub ĉi tiu pordejo estas kaj amanta kaj amata. ”

“Estas bonege, ”deklaris Onklino Em, admire. “Se ni havus ĝin en Kansas mi supozas ke la viro kiu posedis la hipotekon je la kultivejo ne forpelus nin. ”

“Do min ĝojigas ke ni ne havis ĝin, ”respondis Onklo Henriko. “Al mi pli plaĉas Oz ol eĉ Kansas; kaj ĉi malgranda ligna Segĉevalo estas la plej miriga besto kiun iam mi vidis. Li ne estas brosenda, nek manĝigenda nek trinkigenda, kaj li estas forta kiel bovo. Ĉi li scias paroli, Doroteo? ”

“Jes, Onklo, ”respondis la infano. “Sed la Segĉevalo neniam multe parolas. Li diris al mi foje ke li ne povas samtempe paroli kaj pensi, do li preferas pensi. ”

“Tre saĝe, ”deklaris la Sorĉisto, kapjesante aprobe.

“Kiudirekten ni iru, Doroteo? ”

“Rekte antaŭen en la Kvelulan Landon, ”ŝi respondis.

“Mi havas konigan leteron adresitan al Fraŭlino Tranĉtond. ”

“Ho! ”krietis la Sorĉisto, multe interesite. “Ĉu ni iros tien? Min do plezurigas ke mi kuniras, ĉar de ĉiam mi volas viziti la Tranĉtondojn. ”

“Kiuj estas? ”demandis Onklino Em.

“Atendu nian alvenon, ”respondis Doroteo, ridante; “tiam vi mem povos vidi. Mi neniam vidis la Tranĉtondojn, sciu, do mi ne povas ’cize klarigi ilin al vi. ”

Liberaj de la Smeralda Urbo, la Segĉevalo kuradis rapidege. Efektive, li tiom rapidis ke Onklino Em tre malfacile spiris, kaj Onklo Henriko firme tenis la randon de la seĝo de la ruĝa ĉarego.

“Milde —milde, karulo! ”vokis la Sorĉisto, kaj je tio la Segĉevalo malgrandigis sian rapidon.

“Kio malĝustas? ”demandis la besto, iomete turnante sian lignan kapon por rigardi la grupon per unu okulo, kiu konsistis el ligna tubero.

“Nu, ni nur volas admiri la pejzaĝon, jen ĉio, ” respondis la Sorĉisto.

“Kelkaj el viaj pasaĝeroj, ”pludiris la Vilulo, “neniam antaŭe estis ekster la Smeralda Urbo, kaj la lando estas tute nova por ili. ”

“Se vi tro rapidos nia plezuro nuliĝos, ”diris Doroteo.

“Ne necesas hasti. ”

“Konsentite; malhasto ne ĝenas min, ”komentis la Segĉevalo; kaj post tio li pli modere kuris.

Onklo Henriko miregis.

“Kiel lignaĵo povas esti tiel inteligenta? ”li demandis.

“Ho, mi donis al li lignerajn cerbaĵojn kiam lastafoje mi fiksis novajn orelojn al lia kapo, ”klarigis la Sorĉisto.

“La ligneroj estis el tubera nodligno, kaj nun la Segĉevalo povas trapensi ĉian enigmon kiun li renkontas. ”

“Mi komprenas, ”diris Onklo Henriko.

“Mi ne, ”komentis Onklino Em, sed neniu atentis ŝian deklaron.

Post nelonge ili atingis imponan konstruaĵon starantan sur verda ebenaĵo kun belaj ombrumantaj arboj en grupoj tie kaj tie.

“Kio estas? ”demandis Onklo Henriko.

“Tio, ”respondis la Sorĉisto, “estas la Reĝa Atlektika Kolegio de Oz, kiun estras Profesoro M. P. Ŝancelinsekto, P. E. ”

“Ni haltu kaj vizitu, ”proponis Doroteo.

Do la Segĉevalo haltis antaŭ la granda konstruaĵo kaj ilin renkontis ĉe la pordo la klera Ŝancelinsekto mem. Li aspektis plene samalta kiel la Sorĉisto, kaj estis vestita per ruĝa-kaj-blanka kvadratetkovrita veŝto kaj blua formala ĵako, kaj flava ĝisgenua pantalono kaj purpuraj silkaj ŝtrumpoj sur liaj maldikaj kruroj. Alta ĉapelo gaje sidis sur lia kapo kaj liajn grandajn brilantajn okulojn kovris okulvitroj.

“Bonvenon, Doroteo, ”diris la Ŝancelinsekto; “kaj bonvenon al ĉiuj viaj amikoj. Ni vere multe ĝojas povi akcepti vin ĉe ĉi tiu granda Templo de Lernado. ”

“Mi kredis ĝin Atlektika Kolegio, ”diris la Vilulo.

“Tiel estas, kara sinjoro, ”respondis la Ŝancelinsekto, fiere. “Ĉi tie ni instruas al la junularo de nia grava lando sciencan Kolegian Atletikon —plene puran. ”

“Ĉu nenion alian vi instruas al ili? ”demandis Doroteo. “Ĉu ili ne lernas legi, skribi, kaj kalkuli? ”

“Ho, tute certe ili lernas ĉion tian kaj multon pli, ” respondis la Profesoro. “Sed tiaj temoj okupas nur malgrandan parton de ilia tempo. Bonvolu sekvi min kaj mi montros al vi kiel kutime okupas sin miaj studentoj.

Nun estas klashoro kaj ili ĉiuj estas tre okupataj. ”

Ili sekvis lin al granda kampo malantaŭ la kolegia konstruaĵo, kie plurcent junaj Ozanoj estis en siaj klasoj.

En unu loko ili ludis futbalon, en alia basbalon. Kelkaj ludis tenison, kelkaj golfon; kelkaj naĝis en granda lageto.

Sur rivero kiu serpentumis tra la tereno pluraj konkurboataj teamoj remadis tre entuziasme. Aliaj grupoj da studentoj ludis korbopilkon kaj kriketon, kaj unuloke

ŝnuroj di finis lokon por boksado kaj luktado de la energiplenaj junuloj. Ĉiuj kolegianoj aspektis okupataj kaj estis multaj ridado kaj kriado.

“Ĉi tiu kolegio, ”diris Profesoro Ŝancelinsekto memkontente, “estas granda sukceso. Ĝia eduka valoro estas nedisputebla, kaj ni pretigas ĉiujare multajn grandajn kaj valorajn civitanojn. ”

“Sed kiam ili studas? ”demandis Doroteo.

“Studas? ”demandis la Ŝancelinstekto, aspektante perpleksa pro la demando.

“Jes; kiam ili havas siajn ’ritmetikon kaj g’ogra fion kaj tiaĵojn? ”

“Ho, ili prenas dozojn da tiuj ĉiunokte kaj ĉiumatene, ” estis la respondo.

“Kio estas, ‘dozoj’? ”Doroteo demandis, perplekse.

“Nu, ni uzas la nove inventitajn Lernejajn Pilolojn, kiujn fabrikas via amiko la Sorĉisto. Ni trovas tiujn pilolojn tre e fikaj, kaj ili ŝparas multan tempon. Bonvolu paŝi ĉidirekten kaj mi montros al vi nian Laboratorion de Lernado. ”

Li gvidis ilin al ĉambro en la konstruaĵo kie multaj grandaj boteloj staris en vicoj sur bretoj.

“Jen la Algebro-Piloloj, ”diris la Profesoro, prenante unu el la boteloj. “Unu nokte, kiam oni enlitiĝas, egalas al kvar horoj da studado. Jen la Geogra fiaj Piloloj —unu nokte kaj unu matene. En ĉi sekva botelo estas la Latinaj

Piloloj —unu trifoje dum la tago. Sekvas la Gramatikaj Piloloj —unu antaŭ ĉiu manĝo —kaj la Literumaj Piloloj, kiujn oni prenas laŭbezone. ”

“Viaj studentoj evidente devas gluti multe da piloloj, ” komentis Doroteo penseme. “Kiel oni glutas ilin, en pomsaŭco? ”

“Ne, kara. Ili estas kovritaj per sukero kaj estas rapide kaj facile englutataj. Mi kredas ke la studentoj preferus la pilolojn al studado, kaj certe la piloloj estas multe pli e fika metodo. Komprenu, antaŭ ol inventiĝis ĉi Lernejaj

Piloloj ni malŝparis multan tempon per studado, tiun tempon ni povas pli bone uzi per atletikado. ”

“Ŝajnas al mi ke la piloloj estas bonaĵo, ”diris Ombi Ambi, kiu memoris kiel dolorigis lian kapon kiam li estis knabo studado de aritmetiko.

“Tiel estas, sinjoro, ”deklaris la Ŝancelinsekto fervore.

“Ili donas al ni avantaĝon kompare kun ĉiuj aliaj kolegioj, ĉar tute sen tempoperdo niaj knaboj plene familiariĝas kun la Greka kaj Latina, Matematiko kaj Geogra fio, Gramatiko kaj Literaturo. Komprenu, ili neniam bezonas interrompi siajn ludojn por enmensigi la malpli altajn fakojn de lernado. ”

“Tre valora invento, laŭ mi, ”diris Doroteo, rigardante admire la Sorĉiston, kiu modeste ruĝiĝis pro la laŭdo.

“Ni vivas dum epoko de progreso, ”anoncis Profesoro

Ŝancelinsekto, pompe. “Estas pli facile gluti scion ol akiri

ĝin perlabore el libroj. Ĉu ne, amikoj? ”

“Kelkaj uloj glutas kian ajn koncepton, ”diris Onklino Em, “sed laŭ mi ĉi tio tro similas al engluto de medikamentoj. ”

“Junuloj en kolegio ĉiam devas gluti malagrablaĵojn iel, ”komentis la Sorĉisto, ridetante; “kaj, kiel diras nia Profesoro, tiuj Lernejaj Piloloj montriĝis granda sukceso.

Unu tagon dum mi faris ilin mi senintence faligis pilolon, kaj unu el la idoj de Vilĉinjo glutis ĝin. Kelkajn minutojn poste tiu ido ekstaris sur stango kaj deklamis ‘Sur Ferdeko

Brula Staris Knab’’tute sen eĉ unu eraro. Post tio ĝi deklamis ‘Antaŭiro de l’Brigado, ’kaj post tio ‘Ekscelsior. ’

Sciu, la kokido manĝis Elokvento-Pilolon. ”

Ili nun adiaŭis la Profesoron, kaj dankinte lin pro lia afabla gastigo ili reeniris la ruĝan ĉaregon kaj daŭrigis sian veturon.

Ĉapitro 10

Kiel Vivis la Tranchtondoj

LA veturantoj ne kunprenis manĝaĵojn ĉar ili sciis ke ili estos bonvenaj kien ajn ili iros en la Lando Oz, kaj ke la popolo manĝigos kaj loĝigos ilin tute vere gastame.

Do ĉirkaŭ la tagmezo ili haltis ĉe domo de kultivisto kaj al ili estis donita bonega lunĉo el pano kaj lakto, fruktoj kaj patkukoj kun acera siropo. Post iom da ripozo kaj promenado tra la fruktoĝardenoj kun sia gastiganto — ronda, gaja kultivisto —ili eniris la ĉaregon kaj repaŝigis la Segĉevalon laŭlonge de la bela, serpentuma vojo.

Estis vojdirektiloj ĉe ĉiuj anguloj, kaj fine ili atingis indikilon sur kiu legeblis:

UZU ĈI TIUN VOJON AL LA TRANĈTONDOJ

Mano ankaŭ indikis la ĝustan direkton, do ili turnis la Segĉevalon laŭ tiu direkto kaj trovis ĝin vere bona vojo sed ŝajne nemulte uzata.

“Mi neniam ĝis nun vizitis la Tranĉtondojn, ”komentis

Doroteo.

“Nek mi, ”diris la Kapitana Generalo.

“Nek mi, ”diris la Sorĉisto.

“Nek mi, ”diris Vilĉinjo.

“Mi apenaŭ estis ekster la Smeralda Urbo post mia alveno en ĉi tiun landon, ”aldonis la Vilulo.

“Nu, do neniu el ni estis ĉi tie antaŭ nun, ”krietis la knabineto. “Kiaj povas esti la Tranĉtondoj? ”

“Tion ni baldaŭ trovos, ”diris la Sorĉisto, ruze ridante.

“Mi aŭdis ke ili estas iom malfortikaj uloj. ”

La domoj de la kultivistoj fariĝis malpli multaj dum ili pluiris, kaj la vojo estis kelkfoje tiel malfacile videbla ke la Segĉevalo malfacile sekvis ĝin. La ĉarego ankaŭ komencis balanciĝi; tiel ke ili devis malrapidi.

Post iom laciga veturo ili ekvidis altan muron, blukolorigitan kaj kun palruĝaj ornamaĵoj. Tiu muro estis cirkla, kaj laŭaspekte ĉirkaŭis grandan spacon. Ĝi estis tiel alta ke nur la suproj de la arboj estis videblaj super ĝi.

La vojo kondukis al pordeto en la muro, kiu estis fermita kaj riglita. Sur la pordo estis a fiŝo kun oraj literoj kiuj legeblis tiel:

Ni petas VIZITANTOJN sin MOVI

MALRAPIDE k a j ZORGE, k a j e v i ti

TUSADON aŭ fari ian ajn BLOVON aŭ

AERMOVIĜON

“Strange, ”diris la Vilulo, laŭtleginte la a fiŝon. “Kiuj estas la Tranĉtondoj, do? ”

“Nu, ili estas paperaj pupoj, ”respondis Doroteo. “Ĉu vi ne sciis tion? ”

“Paperaj pupoj! Do ni iru aliloken, ”diris Onklo Henriko. “Ni ĉiuj estas tro aĝaj por ludado per pupoj, Doroteo. ”

“Sed ĉi tiuj estas diferencaj, ”deklaris la knabineto. “Ili vivas. ”

“Vivas! ”elspiris Onklino Em, miroplene.

“Jes. Ni eniru, ”diris Doroteo.

Do ili ĉiuj eliris el la ĉarego, ĉar la pordo en la muro ne estis su fiĉe larĝa por ke ili trairigu la Segĉevalon kaj la ĉaregon.

“Restu ĉi tie, Toto! ”ordonis Doroteo, skuante sian

fingron je la hundeto. “Vi estas tiel senzorga ke vi eble farus aermoviĝon se mi lasus vin eniri. ”

Toto svingis sian voston kvazaŭ malfeliĉa pro sia postresto; sed li tute ne penis sekvi ilin. La Sorĉisto malriglis la pordon, kiu malfermiĝis eksteren, kaj ili ĉiuj fervore rigardis internen.

Tuj interne de la enirejo estis vico de etaj soldatoj, kun uniformoj brilkoloraj kaj paperaj pa filoj sur siaj ŝultroj. Ili estis precize identaj, de unu ekstremo de la vico ĝis la alia, kaj ĉiuj estis tonditaj el papero kaj kunligitaj ĉe la mezoj de siaj korpoj.

Kiam la vizitantoj eniris la lokon la Sorĉisto lasis la pordon svingiĝi en sian pozicion, kaj tuj la vico de soldatoj ekfalis, sterniĝante sur siajn dorsojn, kaj kuŝis penante movi sin sur la tero.

“Ho, vi! ”kriis unu el ili; “pro kio vi batfermis la pordon kaj perblove renversis nin? ”

“Mi pardonpetas profunde, ”diris la Sorĉisto, bedaŭroplene. “Mi ne sciis ke vi estas tiel delikataj. ”

“Ni ne estas delikataj! ”koleris alia soldato, levante sian kapon de la tero. “Ni estas fortaj kaj sanaj; sed ni ne povas elteni aerblovon. ”

“Ĉu mi helpu vin stariĝi? ”demandis Doroteo.

“Bonvolu, ”respondis soldato ĉe unu vic fino. “Sed ege zorge, knabineto. ”

Doroteo zorge starigis la vicon de soldatoj, kiuj unue senpolvigis siajn pentritajn vestojn kaj poste salutis la vizitantojn per siaj paperaj pa filoj. De la flanko estis facile vidi ke la tuta linio estas tondita el papero, kvankam de antaŭe la soldatoj aspektis iom solidaj kaj imponaj.

“Mi havas konigan leteron de Princino Ozma al F-ino

Tranĉtond, ”anoncis Doroteo.

“Tute bone, ”diris la finsoldato, kaj li blovis per papera faj filo kiu pendis ĉirkaŭ lia kolo. Tuj papera soldato en kapitanuniformo venis el papera domo proksima kaj proksimiĝis al la grupo ĉe la enirejo. Li ne estis tre granda, kaj li marŝis iom rigide kaj necerte per siaj paperaj kruroj; sed li havis afablan vizaĝon, kun tre ruĝaj vangoj kaj tre bluaj okuloj, kaj li tiom profunde klinis sin al la fremduloj ke Doroteo ekridis, kaj la venteto el ŝia buŝo preskaŭ renversis la Kapitanon. Li ŝanceliĝis kaj baraktis kaj fine sukcesis resti sur siaj piedoj.

“Atentu, Fraŭlino! ”li diris, averte. “Vi malobeas la regulojn, sciu, per ridado. ”

“Ho, mi ne sciis tion, ”ŝi respondis.

“Ridi en ĉi tiu loko estas preskaŭ egale danĝere kiel tusi, ”diris la Kapitano. “Vi devos tre kviete spiri, mi certigas al vi. ”

“Ni penos, ”promesis la knabino. “Bonvolu, ĉu ni povos renkonti Fraŭlinon Tranĉtondon? ”

“Vi povos, ”tuj respondis la Kapitano. “Hodiaŭ estas unu el ŝiaj vizitat-tagoj. Bonvolu sekvi min. ”

Li turnis sin kaj gvidis ilin laŭ pado, kaj dum ili sekvis malrapide, ĉar la papera Kapitano ne moviĝis tre rapide, ili uzis la oportunon ĉirkaŭrigardi ĉi tiun strangan paperan landon.

Apud la pado estis paperaj arboj, tuttonditaj tre nete kaj pentritaj brilverde. Kaj malantaŭ la arboj estis vicoj de kartonaj domoj, diverskolore pentritaj kaj plejparte havantaj verdajn fenestrokurtenojn. Kelkaj estis grandaj kaj kelkaj malgrandaj, kaj en la antaŭaj ĝardenoj estis bedoj da paperaj floroj tre naturaspektaj. Super kelkaj el la portikoj paperaj vitoj interplektiĝis, donante komfortan kaj ombran aspekton.

Dum la vizitantoj laŭiris la straton multaj paperaj pupoj venis al la pordoj kaj fenestroj de siaj domoj por rigardi ilin scivoleme. Tiuj pupoj estis preskaŭ ĉiuj samaltaj, sed estis diversfasone tonditaj, kelkaj estis dikaj kaj kelkaj maldikaj. La knabinaj pupoj surportis tre multajn belajn kostumojn el silkopapero, tiel ke ili estis tre lanugaj; sed iliaj kapoj kaj manoj ne estis pli dikaj ol la papero el kiu ili konsistis.

Kelkaj el la paperaj homoj estis sur la strato, kunmarŝante aŭ grupiĝinte kaj komversaciante; sed tuj kiam ili vidis la fremdulojn ili ŝancelkuris en la domojn laŭeble plej rapide, por eviti danĝeron.

“Pardonu ke mi marŝos flanken, ”komentis la Kapitano, kiam ili proksimiĝis al nekruta monteto. “Mi povos multe pli rapide marŝi tiel kaj ne ŝanceliĝi tiom. ”

“Tute bone, ”diris Doroteo. “Certe al ni ne gravos kiel vi marŝos. ”

Unu flanke de la strato estis papera pumpilo, kaj papera knabo pumpadis paperan akvon en paperan sitelon. La Flava Kokino hazarde frapetis la knabon per sia flugilo, kaj li ek flugis en la aeron kaj falis en paperan arbon, kie li restis fiksita ĝis la Sorĉisto tre zorge eltiris lin.

Samtempe la sitelo ek flugis tra la aero, elverŝante la paperan akvon, dum la papera pumpilo preskaŭ plene fleksiĝis.

“Jadi! ”diris la Kokino. “Se mi batus per miaj flugiloj mi kredas ke mi renversus la tutan vilaĝon! ”

“Do ne batu per ili —mi petegas! ”diris la Kapitano.

“Fraŭlino Tranĉtond multe malgajus se ŝia vilaĝo estus ruinigita. ”

“Ho, mi estos zorgema, ”promesis Vilĉinjo.

“Ĉu ne ĉiuj ĉi paperaj knabinoj kaj virinoj nomiĝas

Fraŭlinoj Tranĉtondoj? ”demandis Ombi Ambi.

“Neniel, ”respondis la Kapitano, kiu nun pli bone marŝadis pro sia flankirado. “Ekzistas nur unu Fraŭlino Tranĉtond, kiu estas nia Reĝino, ĉar ŝi faris nin ĉiujn. Ĉi tiuj knabinoj estis Tranĉtondoj, certe, sed ili nomiĝas Emilio kaj Poli kaj Su kaj Lizbeto k. s. Nur la Reĝino nomiĝas Fraŭlino Tranĉtond. ”

“Mi devas diri ke ĉi tiu loko estas pli miriga ol ĉio kion mi antaŭe priaŭdis, ”komentis Onklino Em. “Mi mem iam ludadis per paperaj pupoj, kaj eltondis ilin; sed mi neniam supozis vidi tiaĵojn vivantaj. ”

“Ne ŝajnas al mi pli kurioze ol aŭdi kokinojn paroli, ” respondis Onklo Henriko.

“Verŝajne vi vidos multaj kuriozaĵojn en la Lando Oz, sinjoro, ”diris la Sorĉisto. “Sed felando estas ege interesa kiam oni kutimiĝas al surpriziĝo. ”

“Ni alvenis! ”vokis la Kapitano, haltante antaŭ dometo.

La domo estis el ligno, kaj estis rimarkinde bele planita. En la Smeralda Urbo oni opinius ĝin tre eta loĝejo; sed en ĉi tiu papera vilaĝo ĝi aspektis grandega.

Veraj floroj estis en la ĝardeno kaj veraj arboj kreskis apud ĝi. Sur la antaŭa pordo a fiŝo diris:

F-INO TRANĈTOND.

Ĝuste kiam ili atingis la verandon la antaŭa pordo malfermiĝis kaj knabineto staris antaŭ ili. Ŝi aspektis proksimume samaĝa kiel Doroteo, kaj ridetante al siaj vizitantoj ŝi diris, dolĉe:

“Bonvenon. ”

Ŝajnas ke la tuta grupo pli facile spiris vidante ke jen vera knabino el karno kaj sango. Ŝi estis tre delikata kaj bela dum ŝi staris tie bonvenigante ilin. Ŝia hararo estis delikate blonda kaj ŝiaj okuloj turkize bluaj. Ŝi havis rozajn vangojn kaj belajn blankajn dentojn. Super sia simpla blanka ĝardenrobo ŝi portis ŝirmveston ornamitan per palruĝaj kaj blankaj kvadratetoj, kaj per unu mano ŝi tenis tondilon.

“Ni deziras paroli kun F-ino Tranĉtond, mi petas, ” diris Doroteo.

“Mi estas F-ino Tranĉtond, ”estis la respondo.

“Bonvolu eniri. ”

Ŝi tenis la pordon malferma dum ili ĉiuj eniris belan salonon en kiu estis disĵetitaj ĉiaj papereroj —kelkaj rigidaj, kelkaj maldikaj, kaj kelkaj silkecaj. La folioj kaj pecoj estis ĉiakoloraj. Sur tablo estis farboj kaj brosoj, kaj pluraj tondiloj, diversdimensiaj, diskuŝadis.

“Bonvolu sidi, ”diris F-ino Tranĉtond, forviŝante la papererojn de sur kelkaj el la seĝoj. “Jam de tiom longe neniu vizitas min ke mi ne estas dece preparinta min ilin bonvenigi. Sed certe vi pardonos mian malnetan ĉambron, ĉar ĝi estas mia laborejo. ”

“Ĉu vi faras la multajn paperpupojn? ”demandis Doroteo.

“Jes; mi eltondas ilin per miaj tondiloj, kaj pentras la vizaĝojn kaj kelkajn el la kostumoj. La laboro estas plaĉa, kaj min feliĉigas kreskigi mian paperan vilaĝon. ”

“Sed kiel estas ke la paperaj pupoj vivas? ”demandis Onklino Em.

“Miaj unuaj paperaj pupoj ne vivis, ”diris F-ino Tranĉtond. “Iam mi loĝis proksime al la kastelo de granda Sorĉistino nomata Glinda la Bona, kaj ŝi vidis miajn pupojn kaj diris ke ili estas tre belaj. Mi diris al ŝi ke mi opinias ke mi pli amus ilin se ili vivus, kaj la sekvan tagon la Sorĉistino portis al mi multan magian paperon.

‘Ĉi tiu estas viva papero, ’ŝi diris, ‘kaj ĉiuj pupoj kiujn vi tondos el ĝi estos vivaj, kaj povos pensi kaj paroli. Uzinte la tuton, venu al mi kaj mi donos pli al vi. ’

“Kompreneble min ĝojigis tiu donaco, ”pludiris F-ino Tranĉtond, “kaj tuj mi eklaboris kaj faris plurajn paperajn pupojn, kiuj, tuj kiam ili estis eltonditaj, komencis ĉirkaŭmarŝadi kaj paroli al mi. Sed ili estis tiom maldikaj ke mi trovis ke ĉia venteto blovrenversas ilin kaj aĉe dis flugigas ilin; do Glinda trovis por mi ĉi tiun solecan lokon, kien oni tre malofte venas. Ŝi konstruis la muron por evitigi forbloviĝon de mia popolo per vento, kaj diris al mi ke mi rajtas konstrui paperan vilaĝon ĉi tie kaj esti

ĝia Reĝino. Tial mi venis ĉi tien kaj eklaboris kaj komencis la vilaĝon kiun vi nun vidas. Antaŭ multaj jaroj mi konstruis la unuajn domojn, kaj mi multe okupas min kaj bele kreskigas mian vilaĝon; kaj ne necesas diri al vi ke min multe feliĉigas mia laboro. ”

“Antaŭ multaj jaroj! ”kriis Onklino Em. “Nu, kiomaĝa vi estas, infano? ”

“Mi neniam kalkulas la jarojn, ”diris F-ino Tranĉtond, ridante. “Komprenu, mi tute ne plenkreskas, mi restas tute sama kiel kiam unue mi venis ĉi tien. Eble mi nun estas eĉ pli aĝa ol vi, sinjorino; sed mi ne certas pri tio. ”

Ili rigardis la belan knabineton mirante, kaj la Sorĉisto demandis:

“Kio okazas al via papera vilaĝo kiam pluvas? ”

“Ne pluvas ĉi tie, ”respondis F-ino Tranĉtond.

“Glinda fortenas ĉiujn pluvojn; do mi neniam bezonas prizorgi malsekajn pupojn. Sed nun, se vi akompanos min, min multe plezurigos montri al vi mian paperan regnon. Kompreneble vi devos malrapide kaj zorge marŝi, kaj tute ne fari venteton. ”

Ili eliris la dometon kaj sekvis sian gvidanton tra la diversaj stratoj de la vilaĝo. Vere ĝi estis miriga loko, se oni pripensas ke ĝi estis tute farita per tondiloj, kaj la vizitantojn ne nur multe interesis sed multe admirigis la lerteco de malgranda F-ino Tranĉtond.

En unu loko granda grupo de nekutime belaj paperaj pupoj grupiĝis por saluti sian Reĝinon; estis klare videble ke ili elkore amas sian Reĝinon. Tiuj pupoj marŝadis kaj dancadis antaŭ la vizitantoj, kaj post tio ili ĉiuj gestis per siaj paperaj poŝtukoj kaj kantis laŭ bela ĥoro kanton nomitan “La Flago de Nia Indiĝena Lando. ”

Fine de la kanto ili suprentiris belan paperan flagon sur alta stango, kaj ĉiuj vilaĝanoj ĉirkaŭgrupiĝis por hurai kiel eble plej laŭte —kvankam kompreneble iliaj voĉoj ne estis tre fortaj.

F-ino Tranĉtond estis tuj paroladonta al siaj regatoj responde al tiu patriota kanto, kiam la Vilulo ekternis.

Li ĉiam estis tre laŭta kaj forta ternanto, kaj li tiom penis reteni ĉi tiun ternon ke kiam ĝi ekeksplodis la rezulto estis terura.

La paperpupoj estis pogrande renversitaj, kaj dis flugis kaj dis flirtis ĉiudirekten, falante tiel kaj iel kaj pli-malpli ĉi fiĝante kaj faldiĝante.

Krio pro lamento kaj teruriĝo aŭdiĝis de la disĵetita puparo, kaj F-ino Tranĉtond kriis:

“Ho ve! ho ve! ”kaj ŝi hastis tuj savi sian renversitan popolon.

“Ho, Vilulo! Kial vi faris? ”demandis Doroteo riproĉe.

“Mi ne povis reteni ĝin —vere ne povis, ”protestis la Vilulo, aspektante tre hontoplena. “Kaj mi tute ne supozis ke tia malmulto su fiĉus por renversi tiujn paperajn pupojn. ”

“Malmulto! ”diris Doroteo. “Ja estis preskaŭ simile al ciklono en Kansas. ”Kaj post tio ŝi helpis F-inon Tranĉtondon savi la paperulojn kaj restarigi ilin. Ankaŭ du el la kartonaj domoj estis renversitaj, kaj la Reĝineto diris ke ŝi devos ripari ilin kaj reglui ilin antaŭ ol oni denove povos loĝi en ili.

Kaj nun, timante ke ili pli difektos la fragilajn paperulojn, ili decidis foriri. Sed unue ili dankis F-inon Tranĉtondon pro ŝiaj afableco kaj ĝentileco.

“Ĉiu amiko de Princino Ozma estas ĉiam bonvena ĉi tie —se li ne ternas, ”diris la Reĝino, severe rigardante la Vilulon, kiu honte klinis sian kapon. “Al mi plaĉas ke vizitantoj admiras mian mirindan vilaĝon, kaj mi esperas ke vi revenos. ”

F-ino Tranĉtond mem kondukis ilin al la pordo en la muro, kaj dum ili trairis la straton la paperaj pupoj elrigardetis duontime tra la pordoj kaj fenestroj. Eble ili neniam forgesos la teruran ternon de la Vilulo, kaj mi certas ke ili ĝojis vidi la viandulojn foriri.

Ĉapitro 11

Kiel La Generalo Renkontis la Unuan kaj Plejantauan

FORIRANTE de la Grumblemloj Generalo Guf devis retransiri la Krispetan Landon, kaj li ne trovis tion plaĉa ago. Eble ke li spertis eltiron de sia barbo, haron post haro, kaj uziĝon kiel pinglokuseneto por naive amuzi bonhumoran karceriston ne plibonigis la kvaliton de la temperamento de Guf, ĉar la maljuna Knomo furiozis furioze memorante siajn fispertojn, kaj li ĵuris venĝi sin pro la Grumblemloj uzinte ilin siacele kaj konkerinte Ozon. Li pluiris tiel furioze ĝis li atingis la mezon de la Krispeta Lando. Tie li marmalsaniĝis, kaj dum la tuta cetero de la marŝado tiu Knomaĉo estis preskaŭ tiom mizera kiom li meritis.

Sed kiam li reatingis la ebenaĵon kaj la tero estis firma sub liaj piedoj li komencis denove senti bonfarton, kaj anstataŭ reiri hejmen li turnis sin rekte okcidenten. Sciuro, staranta sur arbo, vidis lin sekvi tiun vojon kaj vokis al li averte:“Atentu! ”Sed li tute ne atentis. Aglo paŭzis dum sia flugo tra la aero por rigardi lin mirante kaj diri:“Atentu! ”

Sed pluen li iras.

Neniu rajtas diri ke Guf ne estis kuraĝa, ĉar li firme decidis viziti tiujn danĝerulojn la Fanfasmoj, kiuj loĝis sur la plejsupro de la timegata Monto de Fanfasmio. La Fanfasmoj estis Erboj, kaj ilin tiom timegis kaj mortipovuloj kaj nemortipovuloj ke jam de plurmil jaroj neniu proksimiĝas al ilia monta hejmo. Tamen Generalo Guf esperis instigi ilin alianciĝi al lia proponata milito kontraŭ la bona kaj feliĉa popolo de Oz.

Guf tute bone sciis ke la Fanfasmoj estos preskaŭ tiel danĝeraj por la Knomoj kiel por la Ozuloj, sed li opiniis sin tiom lerta ke li kredis povi manipuli tiujn strangulojn kaj obeigi ilin. Kaj tute ne estis dubeble ke se li povos akiri la servojn de la Fanfasmoj ilia grandega potenco, kombinita kun la forto de la Grumblemloj kaj la ruzeco de la Kapricloj nepre okazigos la pereon de la Lando Oz.

Do la maljuna Knomo grimpis la antaŭmontetojn kaj tretis laŭlonge de la sovaĝaj montaj padoj ĝis atingi la grandan abismon kiu ĉirkaŭis la Monton de Fanfasmio kaj indikis la limon de la regno de la Fanfasmoj. Tiu abismo estis ĉirkaŭ trionvoje sur la monto flanko, kaj ĝi estis plenplena per ruĝardanta fandita lafo, en kiu naĝis fajroserpentoj kaj venenaj salamandroj. La varmego de tiu maso kaj ĝia venena odoro estis ambaŭ tiel netolereblaj ke eĉ birdoj hezitemis trans flugi la abismon, kaj preferis ĉirkaŭiri. Ĉiuj vivaĵoj tenis sin for de la monto.

Nu, Guf aŭdis, dum sia longa vivo, multajn rakontojn pri tiuj timegataj Fanfasmoj; do li aŭdis pri tiu bariero el fandita lafo, kaj ankaŭ li informiĝis ke estas mallarĝa ponto trans ĝin ĉe unu loko. Do li marŝis laŭlonge de la rando ĝis li trovis la ponton. Ĝi konsistis el unusola arkaĵo el griza ŝtono, kaj kuŝanta sternite sur tiu ponto estis skarlata aligatoro, laŭŝajne profunde dormanta.

Kiam Guf stumblis sur la rokoj proksimiĝante al la ponto la besto malfermis siajn okulojn, kaj el ili flametoj disiris ĉiudirekten, kaj rigardinte la entrudiĝanton tre fie la skarlata aligatoro refermis siajn okulojn kaj kuŝis senmove.

Guf vidis ke ne estas spaco por ke li pasu la aligatoron sur la mallarĝa ponto, do li vokis al ĝi:

“Bonan matenon, amiko. Mi ne volas rapidigi vin, sed bonvolu diri al mi ĉu vi malsupreniras aŭ supreniras. ”

“Nek, nek, ”diretis la aligatoro, kunklakante siajn makzelojn.

La Generalo hezitis.

“Ĉu verŝajne vi restos tie dumlonge? ”li demandis.

“Kelkcent jarojn, eble pli, ”diris la aligatoro.

Guf milde frotis la ekstremon de sia nazo kaj penis pensi kion fari.

“Ĉu vi scias ĉu aŭ ne la Unua Plejantaŭa Fanfasmo de Fanfasmio estas hejme? ”li post nelonge demandis.

“Verŝajne, ĉar li ĉiam estas hejme, ”respondis la aligatoro.

“Ha; kiu alvenas laŭlonge de la monto? ”demandis la Knomo, supren rigardante.

La aligatoro turnis sin por transrigardi sian ŝultron, kaj tuj Guf kuris al la ponto kaj saltis trans la dorson de la sentinelo antaŭ ol ĝi povis returni sin. La skarlata monstro penis ekkapti la maldekstran piedojn de la Knomo, sed maltra fis je ĝuste du centimetroj.

“Ha! ”ridis la Generalo, kiu jam estis sur la montopado. “Mi trompis vin tiufoje. ”

“Tiel estas; kaj eble vi trompis vin mem, ”respondis la aligatoro. “Supreniru la monton, se vi aŭdacas, kaj trovu kion faros al vi la Unua kaj Plejantaŭa! ”

“Jes ja, ”deklaris Guf, kuraĝe; kaj li eklaŭiris la padon.

Unue la sceno estis su fiĉe sovaĝa, sed iom post iom ĝi fariĝis daŭre pli teruraspekta. Ĉiuj rokoj havis formon de teroruloj kaj eĉ la trunkoj de la arboj estis torditaj kaj volvitaj kvazaŭ serpentoj.

Subite aperis antaŭ la Knomo viro kun striga kapo.

Lia korpo estis harkovrita, kiel de simiego, kaj lia sola vesto estis skarlata skarpo tordita ĉirkaŭ lia talio. Li portis grandegan klabon kaj liaj rondaj strigokuloj palpebrumis feroce je la entrudiĝanto.

“Kion vi faras ĉi tie? ”li ferocdemandis, minacante

Gufon per sia klabo.

“Mi venis renkonti la Unuan kaj Plejantaŭan

Fanfasmon de Fanfasmio, ”respondis la Genralo, al kiu ne plaĉis la rigardmaniero de la ulo tamen malgraŭe li ne timis.

“Ha; vi renkontos lin! ”la viro diris, malestime ridante.

“La Unua kaj Plejantaŭa decidos kiel plej bone puni vin. ”

“Min li ne punos, ”respondis Guf, trankvile, “ĉar mi venis nekutime favore komplezi lin kaj lian popolon.

Gvidu, knabo, konduku min rekte al via mastro. ”

La strigviro levis sian klabon laŭ minaca gesto.

“Se vi provos eskapi, ”li diris, “evitu —”

Sed nun la Generalo interrompis lin.

“Ĉesigu la minacojn, ”diris li, “kaj ne impertinentu, alie mi severe punigos vin. Gvidu kaj silentu! ”

Tiu Guf vere estis lerta fripono, kaj estas domaĝe ke li tiom fiis, ĉar boncele li povus multon efektivigi. Li komprenis ke li ja metis sin en danĝeran pozicion per sia veno al tiu terura monto, sed li ankaŭ sciis ke se li montros timon li perdiĝos. Do li adoptis aŭdacan sintenon kiel plej bonan defendilon. La saĝeco de tiu plano baldaŭ evidentiĝis, ĉar la Fanfasmo kun la strigokapo turnis sin kaj kondukis lin supren laŭ la monto.

Ĉe la plejsupro estis ebenaĵo, sur kiu estis amasoj da rokoj kiuj unuarigarde aspektis solidaj. Sed pli atente rigardante Guf rimarkis ke tiuj rokamasoj estas loĝejoj, ĉar ĉiu havas aperturon.

Tute neniu persono videblis ekster la rokaj kabanoj.

Ĉie estis nur silento.

La strigulo gvidis lin inter la loĝejaroj al unu staranta en la centro. Ĝi aspektis nek pli bona nek pli malbona ol iu el la aliaj. Ekster la enirejo de tiu rokamaso la gvidanto akre muĝis sonon similan al “Li-aŭ-a! ”

Subite saltis el la enirejo alia harkovrito. Tiu surhavis ursokapon. En sia mano li portis grandan latunan ringon.

Li gapis la fremdulon klare surprizite.

“Kial vi kaptis tiun stultan vagiston kaj kondukis lin ĉi tien? ”li demandis, parolante al la strigulo.

“Mi ne kaptis lin, ”estis la respondo. “Li pasis la skarlatan aligatoron kaj venis ĉi tien libervole kaj volonte. ”

La Unua kaj Plejantaŭa rigardis la Generalon.

“Ĉu do vin enuigas la vivo? ”li demandis.

“Tute ne, ”respondis Guf. “Mi estas Knomo, kaj Ĉefgeneralo de la granda Knomarmeo de Reĝo Rokato la Ruĝa. Mi devenas de longviva gento, kaj mi diru ke mi anticipas ankoraŭ tre longe vivi. Sidiĝu, Fanfasmoj —se vi sukcesos trovi sidlokon en ĉi tiu sovaĝejo —kaj aŭskultu kion mi diros. ”

Malgraŭ siaj scio kaj kuraĝo Generalo Guf ne sciis ke la rigida gapo de la ursokuloj legas liajn plej internajn pensojn tiel klare kiel se ili estus vortigitaj. Li ne sciis ke tiuj malestimataj rokamasoj de la Fanfasmoj estas nur okultrompaĵoj, nek li povis diveni ke li staras en la mezo de unu el la plej grandiozaj kaj luksaj urboj kiujn iam ajn konstruis magio. Li vidis nur dezertan amason da rokoj, harkovritan viron kun strigokapo kaj alian kun ursokapo. La sorĉado uzata de la Fanfasmoj ne permesis ke li vidu pli.

Subite la Unua kaj Plejantaŭa svingis sian latunan ringon kaj kaptis Gufon per la kolo uzante ĝin. Tujtuje, antaŭ ol la Generalo povis koncepti kio okazas al li, li tiriĝis en la rokan kabanon. Tie, liaj okuloj ankoraŭ blindis pri la realo kaj li perceptis nur malfortan lumon, per kiu la kabano aspektis same kruda kaj pruda kiel ekstere. Tamen li ricevis kuriozan impreson ke multaj brilantaj okuloj gapas lin kaj ke li staras en vasta kaj larĝega halo.

La Unua kaj Plejantaŭa nun ridis malamuze kaj liberigis sian kaptiton.

“Se vi havas ion interesan direblan, ”li komentis, “parolu, antaŭ ol mi strangolos vin. ”

Do Guf parolis. Li penis ne atenti la strangan susuran sonon kiun li aŭdas, kvazaŭ nevidebla homamaso proksimiĝas por aŭskulti liajn vortojn. Sed liaj okuloj povis vidi nur la ferocan ursoviron, kaj al li li direktis sian parolon. Unue li rakontis planon konkeri la Landon Oz kaj rabi de la lando ĝiajn riĉojn kaj sklavigi ĝian popolon, kiu, ĉar ĝi konsistas el feoj, ne estas mortigebla.

Rakontinte ĉion ĉi, kaj pri la tunelo kiun konstruas la Reĝo de la Knomoj, li diris ke li venis peti la Unuan kaj Plejantaŭan alianciĝi kun la Knomoj, kun lia bando da teruraj militistoj, kaj helpi ilin venki la Ozpopolon.

La Generalo parolis tre fervore kaj impone, sed kiam li finis la ursoviro komencis ridi kvazaŭ multe amuzite, kaj lian ridon kvazaŭ eĥis ĥoro da amuziĝo de nevidata aro.

Tiam, unuafoje, Guf komencis senti iom da maltrankvilo.

“Kiuj aliaj promesis helpi vin? ”fine demandis la Unua kaj Plejantaŭa.

“La Kapricloj, ”respondis la Generalo.

Denove la ursokapa Fanfasmo ridis.

“Ĉu aliaj? ”li demandis.

“Nur la Grumblemloj, ”diris Guf.

Tiu respondo denove ridegigis la Unuan kaj Plejantaŭan.

“Kiun parton de la rabaĵoj mi ricevos? ”estis la sekva demando.

“Kion ajn vi deziras, escepte de la Magia Zono de Reĝo Rokato. ”

Aŭdinte tion la Fanfasmo ekridegis laŭte, kaj eĥis la nevidata ĥoro, kaj la ursoviro ŝajnis tiom amuzita ke li eĉ ruliĝis sur la tero kaj kriis gaje.

“Ho, tiuj blindaj stultaj Knomoj! ”li diris. “Kiom grandaj ili vidas sin, kaj kiom malgrandaj efektive ili estas! ”

Subite li stariĝis kaj kaptis la kolon de Guf per unu harkovrita mano, trenante lin el la kabano eksteren.

Tie li faris kuriozan lamentan krion kaj, kvazaŭ responde, el ĉiuj rokaj kabanoj sur la montosupro venis arego da Fanfasmoj, ĉiuj kun harkovritaj korpoj, sed kun kapoj de diversaj bestoj, birdoj kaj reptilioj. Ĉiuj estis ferocaj kaj fiaspektaj laŭ la trompitaj okuloj de la Knomo, kaj Guf ne povis reteni tremon pro naŭzo dum li rigardis ilin.

La Unua kaj Plejantaŭa malrapide levis siajn brakojn, kaj tujtuje lia harkovrita haŭto falis de li kaj li ekaperis antaŭ la miranta Knomo aspektante bela virino, vestita per trenata robo el palruĝa gazo. En ŝia malhela hararo estis interplektitaj floroj, kaj ŝia vizaĝo estis nobla kaj trankvila.

Sammomente la tuta bando da Fanfasmoj transformiĝis en aron da hurlantaj lupoj, kurante tien kaj reen dum ili minacis montrante siajn hidajn flavajn pikodentojn.

La virino nun levis siajn brakojn, same kiel agis la viro-urso, kaj tujtuje la lupoj fariĝis rampantaj lacertoj, dum ŝi mem ŝanĝis sin en gigantan papilion.

Guf havis nur su fiĉan tempon por krii timoplene kaj retropaŝi por eviti la lacertojn kiam nova transformiĝo okazis, kaj ĉiuj tuj reakiris la formojn kiujn ili unue havis.

Post tio, la Unua kaj Plejantaŭa, kiu rehavis sian harkovritan korpon kaj ursan kapon, turnis sin al la Knomo kaj demandis:

“Ĉu ankoraŭ vi postulas nian helpon? ”

“Eĉ pli ol antaŭe, ”respondis la Generalo firme.

“Do diru al mi: kion vi povas proponi al la Fanfasmoj kiun ili ne jam havas? ”demandis la Unua kaj Plejantaŭa.

Guf hezitis. Li vere ne sciis kion diri. La multe pri fierata Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj ŝajnis mizera kompare kun la mirigaj magiaj povoj de tiu popolo. Oron, juvelojn kaj slavojn ili povus akiri por si laŭ kia ajn dezirata kvanto sen speciala peno. Li sentis ke li traktas kun potencoj multe superaj al li. Nur unu argumento eble in fluus la Fanfasmojn, kiuj estis fioplenaj uloj.

“Permesu ke mi atentigu vin pri la superba ĝojo okazanta kiam oni malfeliĉigas feliĉulojn, ”diris li fine.

“Pripensu la plezuron kiu rezultas kiam oni detruas senkulpajn kaj sennocajn homojn. ”

“Ha! vi respondis, ”kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Nur pro tio ni helpos vin. Hejmeniru kaj diru al via kripla reĝo ke tuj kiam li finos sian tunelon la Fanfasmoj akompanos lin kaj gvidos liajn legiojn konkerante Ozon.

Nur la mortiga dezerto delonge malhelpas nin detrui Ozon, kaj via subtera tunelo estas lerta ideo. Hejmeniru kaj pretiĝu sciante ke ni venos! ”

Guf multe ĝojis pro la permeso foriri kun tiu promeso.

La strigulo regvidis lin malsupren laŭ la monta vojo kaj ordonis al la skarlata aligatoro ke ĝi forrampu kaj lasu la Knomon transiri la ponton sekure.

Post la foriro de la vizitanto brila kaj belega urbo ekaperis sur la montosupro, klare videbla por la okuloj de la buntvestita arego da Fanfasmoj kiuj loĝis tie. Kaj la Unua kaj Plejantaŭa, bele vestita, diris ĉi tiujn vortojn al la aliaj:

“Jam delonge estas ĝusta tempo ke ni eliru en la mondon kaj portu malfeliĉon kaj ĉagrenon al ĝia popolo.

De tro longe ni restas solaj sur ĉi tiu montosupro, ĉar dum ni tiel apartigas nin multaj nacioj fariĝas feliĉaj kaj prosperaj, kaj la ĉefa ĝojo de la Fanfasma gento estas detruado de feliĉeco. Do mi opinias ke estas bonfortune ke tiu mesaĝisto de la Knomoj ĵus venis inter nin, memorigante al ni ke oportuno venis por ke ni kaŭzu embarasojn. Ni uzos la tunelon de Reĝo Rokato por konkeri la Landon Oz. Poste ni detruos la Kapriclojn, la Grumblemlojn kaj la Knomojn, kaj post tio ni eliros ruinigi kaj ĝeni kaj lamentigi la tutan mondon. ”

La arego da fiaj Fanfasmoj fervore aplaŭdis tiun planon, kiun ili plene aprobis.

Oni diris al mi ke la Erboj estas la plej potencaj kaj senkompataj el ĉiuj fispiritoj, kaj la Fanfasmoj de Fanfasmio apartenas al la Erba gento.

Ĉapitro 12

Kiel Ili Kunmetis la Peclojn

DOROTEO kaj ŝiaj kunveturantoj forrajdis de la Tranĉtonda vilaĝo kaj sekvis la neklaran padon ĝis la a fiŝofosto. Tie ili reprenis la ĉefvojon kaj pluveturis plezure tra la bela kultivlando. Je la vesperiĝo ili haltis ĉe loĝejo kie oni ĝoje bonvenigis ilin kaj donis al ili multajn manĝaĵojn kaj bonajn litojn por la nokto.

Frue la sekvan matenon, tamen, ili leviĝis fervoraj komenci, kaj post bona matenmanĝo ili adiaŭis sian gastiginton kaj grimpis en la ruĝan ĉaregon al kiu la Segĉevalo restis jungita dum la tuta nokto. Ĉar li konsistis el ligno, tiu ĉevalo neniam laciĝis nek deziris kuŝiĝi. Doroteo ne estis tute certa ĉu aŭ ne li kelkfoje dormas, sed estis certe ke li neniam dormis kiam ĉeestis vidanto.

La vetero ĉiam estas agrabla en Oz, kaj ĉimatene la aero estis frideta kaj refreŝiga kaj la sunlumo brila kaj tre plaĉa.

Post ĉirkaŭ horo ili atingis lokon kie alia vojo branĉiĝis. Estis a fiŝfosto tie kiu diris:

ĈIVOJE AL PECKUNPUZLIO

“Ho, ĉi tie ni flankeniru, ”diris Doroteo, rigardante la a fiŝon.

“Kion! Ĉu ni iru al Peckunpuzlio? ”demandis la Kapitana Ĝeneralo.

“Jes; Ozma opiniis ke ni ĝuos la Peclojn. Laŭdire ili multe distras, ”ŝi respondis.

“Neniu suspektus tion per ilia nomo, ”diris Onklino Em. “Do kiuj ili estas? Pli da paperaĵoj? ”

“Mi kredas ke ne, ”respondis Doroteo, ridante; “sed mi ne scias ’zakte, Onklino Em, kio ili estas. Ni sciiĝos alveninte. ”

“Eble scias la Sorĉisto, ”proponis Onklo Henriko.

“Ne; mi neniam antaŭe estis tie, ”diris la Sorĉisto.

“Sed ofte mi aŭdis pri Peckunpuzlio kaj la Pecloj, kiujn oni diras la plej kuriozaj uloj en la tuta Lando Oz. ”

“Kiumaniere? ”demandis la Vilulo.

“Pri tio mi tute ne scias, ”diris la Sorĉisto.

Ĝuste tiam, dum ili veturis laŭlonge de la bela verda vojeto cele Peckunpuzlion, ili ekvidis kanguruon sidantan apud la vojo. La povra besto kovradis sian vizaĝon per ambaŭ antaŭaj piedoj kaj ploradis tiel amare ke la larmoj fluis laŭ ĝiaj vangoj farante du rojetojn kaj gutis trans la vojon, kie ili faris lageton en kavetaĵo.

La Segĉevalo ekhaltis vidante tiun kompatindaĵon, kaj Doroteo kriis, preta simpatii:

“Kio estas, Kanguruo? ”

“Buu-huu! Buu-huu! ”ploris la kanguruo; “mi perdis m —m —m —Ho, buu-huu! Buu-huu! —”

“Povrulino, ”diris la Sorĉisto, “ŝi perdis sian mastron.

Verŝajne sian edzon, kaj li mortis. ”

“Ne, ne, ne! ”plorĝemis la kanguruo. “Ne tion. Mi perdis m —m —Ho, buu-huu! Buu-huu! ”

“Mi scias, ”diris la Vilulo; “ŝi perdis sian memoron. ”

“Ne; mi perdis m —m —m —Buu-huu! M —m —Ho, Buu-huu! ”kaj la kanguruo ploris eĉ pli forte ol antaŭe.

“Sendube sian meblon, ”proponis Onklino Em.

“Aŭ sian meĉon, ”proponis Onklo Henriko.

“Mi perdis mi —miajn —miajn mufojn! ”diris la kanguruo, fin fine sukcesante diri la vortojn.

“Ho! ”kriis la Flava Kokino, gakante pro trankviliĝo.

“Kial vi ne jam diris? ”

“Buu-huu! Mi-mi-ne povis, ”respondis la kanguruo.

“Sed atendu, ”diris Doroteo, “vi ne bezonas mufojn en ĉi tia varma vetero. ”

“Jes ja, ”respondis la besto, ĉesigante sian ploron kaj prenante siajn piedojn for de sia vizaĝo por rigardi la knabineton riproĉe. “Miaj manoj tute bruliĝos pro la suno kaj nigriĝos sen miaj mufoj, kaj de tiom longe mi surportas ilin ke verŝajne mi malvarmumos sen ili. ”

“Absurde! ”diris Doroteo. “Neniam mi aŭdis pri kanguruo kun mufoj. ”

“Ĉu vere? ”demandis la besto, kvazaŭ surprizite.

“Neniam! ”ripetis la knabino. “Kaj verŝajne vi malsanigos vin se vi ne ĉesos plori. Kie vi loĝas? ”

“Ĉirkaŭ kvin kilometrojn preter Peckunpuzlio, ”estis la respondo. “Avinjo Tariki faris por mi la mufojn, kaj ŝi estas Peclo. ”

“Nu, plej bone estos ke vi reiru hejmen nun, kaj eble la oldulino faros novajn por vi, ”proponis Doroteo. “Ni estas survoje al Peckunpuzlio, kaj vi rajtos saltadi apud ni. ”

Do ili pluveturis, kaj la kanguruo saltadis apud la ruĝa ĉarego kaj laŭŝajne plene forgesis rapide sian perdon. Post kelka tempo la Sorĉisto diris al la besto:

“Ĉu la Pecloj estas afablaj? ”

“Ho, tre afablaj, ”respondis la kanguruo; “afablaj, kiam ili estas ĝuste kunmetitaj. Sed kelkfoje ili aĉe disiĝas kaj intermiksiĝas, kaj tiam oni tute neniel povas manipuli ilin. ”

“Kion signifas ke ili disiĝas? ”demandis Doroteo.

“Nu, ili konsistas el tre multaj pecetoj, ”klarigis la kanguruo; “kaj kiam ajn venas fremdulo proksimen ili emas disfali kaj disiĝi. Tiam ili aĉe intermiksiĝas, kaj estas tre granda enigmo kiam oni penas rekunigi ilin. ”

“Kiu kutime rekunmetas ilin? ”demandis Ombi Ambi.

“Kiu ajn povas kunkompari la pecojn. Kelkfoje mi mem kunmetas Avinjon Tariki, ĉar mi tiel bone konas ŝin ke mi rekonas ĉiun pecon de ŝi. Tiam, plene kunmetite, ŝi trikas por mi, kaj tiel ŝi faris miajn mufojn. Sed necesis pasigi tre multajn tagojn per trikado, kaj mi devis kunmeti Avinjon tre multfoje, ĉar kiam ajn mi proksimiĝis ŝi disigis sin. ”

“Ŝajnas al mi ke ŝi kutimiĝus al via alveno kaj ne plu timus, ”diris Doroteo.

“Ŝi ne timas, ”respondis la kanguruo. “Ili tute ne timas, kiam ili estas kunmetitaj, kaj kutime ili estas tre gajaj kaj agrablaj. Nur ke ili kutimas disigi sin, kaj se ili ne farus tion ili ne estus Pecloj. ”

La veturantoj pripensis tion tre serioze dum kelka tempo, dum la Segĉevalo pluportis ilin rapide antaŭen.

Onklino Em komentis:

“Mi ne komprenas kiel utilos viziti tiujn Peclojn. Se ni trovos ilin disiĝintaj, ni nur povos kunbrosi ilin, kaj poste ne pliĝeni nin pri ili. ”

“Ho, mi opinias ke ni pluveturu, ”respondis Doroteo.

“Mi komencas malsati, kaj ni devos lunĉi en Peckunpuzlio. Eble la manĝaĵo ne estos tiom disigita kiom la homoj. ”

“Vi trovos multan manĝaĵon tie, ”deklaris la kanguruo, saltante alten ĉar la Segĉevalo tre rapide kuris; “kaj ili ankaŭ havas tre bonan kuiriston, se vi sukcesos kunmeti lin. Jen la urbo —tuj antaŭ ni! ”

Ili antaŭen rigardis kaj vidis grupon de tre belaj domoj starantaj en verda kampo iom for de la ĉefvojo.

“Kelkaj Manĝtuloj venis ĉi tien antaŭ kelkaj tagoj kaj kunmetis aron da homoj, ”diris la kanguruo. “Mi kredas ke ili plu kunestas, kaj se vi iros tre softe, tute sen fari bruon, eble ili ne disiĝos. ”

“Ni provu, ”proponis la Sorĉisto.

Do ili haltigis la Segĉevalon kaj eliris la ĉaregon, kaj, adiaŭinte la kanguruon, kiu forsaltis hejmen, ili eniris la kampon kaj tre zorgoplene proksimiĝis la grupon de domoj.

Tiel silente ili moviĝis ke baldaŭ ili vidis tra la fenestroj de la domoj homojn ĉirkaŭiradi, dum aliaj iris tien kaj tien en la kortoj inter la konstruaĵoj. De for ili aspektis su fiĉe similaj al aliaj homoj, kaj ŝajne ili ne rimarkis la grupon tiel senbrue alproksimiĝantan.

Ili jam preskaŭ atingis la plej proksiman domon kiam Toto vidis grandan skarabon transiri la padon kaj bojis laŭte je ĝi. Tuj sovaĝa bruo aŭdiĝis de la domoj kaj kortoj. Doroteo sentis ke sonas kiel subita hajloŝtormo, kaj la vizitantoj, sciante ke zorgatento ne plu necesas, antaŭen rapidis por vidi kio okazis.

Post la bruo intensa silento regis en la urbo. La fremduloj eniris la unuan domon atingitan, kiu ankaŭ estis la plej granda, kaj trovis la plankon kovrita de pecoj de la homoj loĝantaj tie. Ili aspektis multe kiel ligneroj zorge pentritaj, kaj estis kun ĉiaj kuriozaj kaj fantaziaj formoj, neniuj du eroj eĉ iomete intersimilis.

Ili prenis kelkajn el tiuj pecoj kaj atente rigardis ilin.

Sur unu kiun Doroteo rigardis estis okulo, kiu rigardis ŝin agrable sed kun esprimo de interesiĝo, kvazaŭ demandante al si kion ŝi faros per ĝi. Tre proksime ŝi trovis kaj prenis nazon, kaj komparante la du pecojn ŝi trovis ke ili estas parto de vizaĝo.

“Se mi povus trovi la buŝon, ”ŝi diris, “ĉi tiu Peclo eble povus paroli, kaj diri al ni kion ni sekve faru. ”

“Do ni trovu ĝin, ”respondis la Sorĉisto, kaj ili ĉiuj kaŭris sur siaj manoj kaj genuoj kaj komencis ekzameni la disajn erojn.

“Mi trovis ĝin! ”kriis la Vilulo, kaj kuris al Doroteo kun kuriozforma peco sur kiu estis buŝo. Sed kiam ili provis konekti ĝin al la okulo kaj nazo ili trovis ke la partoj ne kongruas.

“Tiu buŝo apartenas al alia persono, ”diris Doroteo.

“Vidu, ni bezonas kurbon tie kaj pinton tie, por ke ĝi kongruu kun la vizaĝo. ”

“Nu, nepre ĝi estas ĉi tie, ie, ”deklaris la Sorĉisto; “do se ni su fiĉe longe serĉos ni trovos ĝin. ”

Doroteo alkonektis orelon, post tio, kaj la orelo havis ereton da ruĝa hararo super si. Do dum la aliaj serĉis la buŝon ŝi serĉis pecojn kun ruĝa hararo, kaj trovis plurajn el ili kiuj, konektite al la aliaj pecoj, formis la supron de virkapo. Ŝi ankaŭ jam trovis la alian okulon kaj la orelon kiam Ombi Ambi en fora angulo trovis la buŝon. Kiam la vizaĝo estis tiel kompletigita ĉiuj partoj konektiĝis mirinde nete.

“Nu, estas kvazaŭ bildenigmo! ”krietis la knabineto.

“Ni trovu lian ceteron, kaj tute kompletigu lin. ”

“Kia estas lia cetero? ”demandis la Sorĉisto. “Jen kelkaj pecoj de bluaj kruroj kaj verdaj brakoj, sed mi ne scias ĉu aŭ ne liaj. ”

“Serĉu blankan ĉemizon kaj blankan ŝirmveston, ”diris la ĵus kunmetita kapo, parolante per iom fadeca voĉo. “Mi estas la kuiristo. ”

“Ho, dankon, ”diris Doroteo. “Oportune ni komencis vin la unuan, ĉar mi malsatas, kaj vi povos kuiri ian manĝaĵon por ni dum ni kunkonektos la aliajn ulojn. ”

Nun ne estis tre malfacile, ĉar ili scietis iom pri kiel estis vestita la viro, trovi la aliajn pecojn liajn, kaj ĉar ili ĉiuj nun prilaboris la kuiriston, provante pecon post peco por trovi ĉu ĝi konektiĝas, ili fine kompletigis la kuiriston.

Finite li profunde klinis sin antaŭ ili kaj diris:

“Mi tuj iros en la kuirejon kaj preparos vian manĝon.

Vi trovos ke estos iom malfacile kunmeti ĉiujn Peclojn, do mi konsilas ke vi komencu per la Lordo Alta Ĉiglevic, kies antaŭnomo estas Larry. Li estas kalva dikulo kaj vestita per blua mantelo kun latunaj butonoj, palruĝa veŝto kaj malbunta pantalono. Mankas peco el lia maldekstra genuo, ĝi perdiĝis antaŭ multaj jaroj kiam li disigis sin tro senzorge. Tial li lamas iomete, sed li tre bone sukcesas per duona genuo. Ĉar li estas la ĉefulo en ĉi tiu urbo Peckunpuzlio, li povos bonvenigi vin kaj helpi vin pri la aliaj. Do estos plej bone ke vi prilaboru lin dum mi pretigos vian manĝon. ”

“Ni faros tion, ”diris la Sorĉisto; “kaj grandan dankon, kuiristo, pro la sugesto. ”

Onklino Em la unua trovis pecon de la Lordo Alta Ĉiglevic.

“Ŝajnas al mi malsaĝa tempoperdo, tiu kunmetado de homoj, ”ŝi komentis; “sed ĉar nenio estos farebla antaŭ ol finpretiĝos la manĝo ni bone faros netigante la lokon. Jen, Henriko, okupu vin per serĉo je la kalva kapo de Larry.

Mi havas lian palruĝan veŝton tute certe. ”

Ili laboris fervore interesite, kaj Vilĉinjo montriĝis granda helpo por ili. La Flava Kokino havis akrevidajn okulojn kaj povis proksimigi sian kapon al la diversaj disfalintaj pecoj. Ŝi ekzamenadis la Lordon Altan Ĉiglevic por vidi kia peco de li nun bezoniĝas, kaj poste serĉadis ĝis trovi ĝin. Do antaŭ la forpaso de unu horo olda Larry staris kompleta antaŭ ili.

“Mi gratulas vin, amikoj miaj, ”li diris, parolante per feliĉa voĉo. “Vi certe estas la plej lertaj vizitintoj niaj. Mi neniam kompletiĝis tiel rapide dum mia tuta vivo. Oni kutime opinias min profunda enigmo. ”

“Nu, ”diris Doroteo, “iam estis bildenigma furoro en Kansas, do mi havas iom da sperto pri enigmosolvado.

Sed la bildoj estis plataj, dum vi estas rondaj, kaj tio pli malfaciligas la solvojn. ”

“Dankon, karulino, ”respondis olda Larry, vere plaĉite.

“Mi sentas tion kiel grandan komplimenton. Se mi ne estus vere bona enigmo ne utilus mia disiĝado. ”

“Kial vi disigas vin? ”demandis Onklino Em, severe.

“Kial vi ne dece kondutas kaj restas kunmetita? ”

La Lordo Alta Ĉiglevic aspektis ĉagrenita de tiu parolo; sed li respondis ĝentile:

“Sinjorino, eble vi rimarkis ke ĉiu persono estas iel kurioza. Kuriozas pri mi ke mi disigas min. Kia estas via propra kuriozeco mi ne aŭdacos diri; sed mi neniam riproĉos vin, negrave kion vi faros. ”

“Nun vi ricevis vian diplomon, Em, ”diris Onklo Henriko, ridante, “kaj tio plaĉas al mi. Jen kurioza lando, kaj ni plej bone agos akceptante la ulojn kiaj ili estas. ”

“Se ni farus tion, ni lasus ĉi tiujn ulojn disigitaj, ”ŝi respondis, kaj tiu respondo bonhumore ridigis ĉiujn.

Ĝuste tiam Ombi Ambi trovis manon en kiu estis trikilo, do ili decidis kunmeti Avinjon Tariki. Ŝi montriĝis pli facila enigmo ol olda Larry, kaj kiam ŝi estis kompletigita ili trovis ŝin agrabla maljunulino kiu elkore bonvenigis ilin. Doroteo informis ŝin ke la kanguruo perdis siajn mufojn, kaj Avinjo Tariki promesis tuj eklabori kaj fari por la povra besto novan paron.

Tuj post tio la kuiristo venis voki ilin al la manĝo, kaj ili trovis allogan manĝon pretigitan por ili. La Lordo

Alta Ĉiglevic sidis ĉe la kapo de la tablo kaj Avinjo

Tariki ĉe la piedo, kaj la gastoj bone sin distris kaj plene ĝuis.

Post la manĝo ili eliris en la korton kaj kunmetis plurajn aliajn homojn, kaj tiu laboro tiom interesis ke ili eble uzus la tugan tagon ĉe Peckunpuzlio se la Sorĉisto ne proponintus ke ili rekomencu sian veturon.

“Sed al mi ne plaĉas lasi ĉi ĉiujn povrulojn disigitaj, ” diris Doroteo, perpleksa pri kion fari.

“Ho, ne ĝenu vin ni, ”respondis olda Larry. “Preskaŭ ĉiutage venas kelkaj Gilikuloj aŭ Manĝtuloj aŭ Palpbrumoj ĉi tien por distri sin kunmetante nin, do ne damaĝos se provizore vi lasos tiujn pecojn kie ili estas.

Sed mi ja esperas ke vi denove vizitos nin, kaj se vi faros tion ĉiam vi estos bonvenaj, mi certigas vin. ”

“Ĉu neniam vi kunmetas unu la alian? ”ŝi demandis.

“Neniam; ĉar ni ne estas enigmoj por ni mem, do tute ne amuzus nin tio. ”

Ili nun adiaŭis la kuriozajn Peclojn kaj eniris sian ĉaregon por daŭrigi sian veturon.

“Certe ili estas stranga popolo, ”komentis Onklino Em penseme, dum ili forveturis de Peckunpuzlio, “sed vere mi ne komprenas kiel ili efektive utilas. ”

“Nu, ili distris nin ĉiujn dum pluraj horoj, ”respondis la Sorĉisto. “Por ni tio utilas, mi certas. ”

“Mi opinias ke ili pli amuzas ol sola kartludo aŭ kejloludo, ”deklaris Onklo Henriko, serioze. “Miaopinie, mi ĝojas pro nia vizito al la Pecloj. ”

Ĉapitro 13

Kiel la Generalo Parolis al la Regho

Kiam Generalo Guf reiris al la kaverno de la Reĝo de la Knomoj lia Moŝto demandis:

“Nu, kia sukceso? Ĉu la Kapricloj partoprenos kun ni? ”

“Ili partoprenos, ”respondis la Generalo. “Ili batalos por ni plenforte kaj plenruze. ”

“Bone! ”kriis la Reĝo. “Kian rekompencon vi promesis al ili? ”

“Via Moŝto uzu la Magian Zonon por doni al ĉiu Kapriclo grandan bonan kapon, por anstataŭi la malgrandan kiun li nun devas surhavi. ”

“Mi konsentas pri tio, ”diris la Reĝo. “Bona informo, Guf, kaj mi nun sentas pli da certeco ke eblos konkeri Ozon. ”

“Sed mi havas aliajn informojn por vi, ”anoncis la Generalo.

“Bonajn aŭ malbonajn? ”

“Bonajn, Moŝto. ”

“Do mi aŭskultos, ”diris la Reĝo, interesate.

“La Grumblemloj partoprenos kun ni. ”

“Ĉu? ”kriis la ege surprizita Reĝo.

“Jes ja, ”diris la Generalo. “Ili promesis al mi. ”

“Sed kian rekompencon ili postulas? ”demandis la Reĝo suspekteme, ĉar li sciis kiom avidaj estas la Grumblemloj.

“Ili prenos kelkajn Ozulojn kiel sklavojn, ”respondis Guf. Li ne opiniis ke necesas informi Rokaton ke la Grumblemloj postulis dudek mil sklavojn. Estos su fiĉa tempo por diri tion post la konkeriĝo de Oz.

“Tre modera peto, sendube, ”komentis la Reĝo. “Mi devas gratuli vin, Guf, pro la bonega sukceso de via veturo. ”

“Sed restas pli da informo, ”diris la Generalo fiere.

La Reĝo aspektis vere miroplena.

“Parolu, sinjoro! ”li ordonis.

“Mi intervjuis la Unuan kaj Plejantaŭan Fanfasmon de la Monto de Fanfasmio, kaj li gvidos sian popolon helpante nin. ”

“Kio? ”kriis la Reĝo. “La Fanfasmoj! Ĉu vi seriozas, Guf? ”

“Mi diras la veron, ”deklaris la Generalo fiere.

La Reĝo fariĝis pensoplena, kaj liaj brovoj faldetiĝis.

“Mi timas, Guf, ”li diris iom maltrankvile, “ke la Unua kaj Plejantaŭa montriĝos egale danĝera por ni kiel por la popolo de Oz. Se li kaj lia terura aro venos de la monto ili eble ekdecidos konkeri la Knomojn! ”

“Pa! Malsaĝa nocio, ”respondis Guf ĉagrenite, sed en sia koro li sciis ke la Reĝo pravas. “La Unua kaj Plejantaŭa estas intima amiko mia, kaj ne damaĝos nin.

Ho, kiam mi estis tie, li eĉ invitis min en sian domon. ”

La Generalo neglektis informi la Reĝon pri kiel li estis tirita en la kabanon de la Unua kaj Plejantaŭa per la latuna ringo. Do Rokato la Ruĝa rigardis sian Generalon admire kaj diris:

“Vi estas miriga Knomo, Guf. Mi bedaŭras ke mi ne jam antaŭe faris el vi mian Generalon. Sed kian rekompencon postulis la Unua kaj Plejantaŭa? ”

“Tute nenian, ”respondis Guf. “Eĉ la Magia Zono mem ne povus aldoni al lia sorĉopovo. La Fanfasmoj volas nur detrui la popolon de Oz, kiuj estas bonaj kaj feliĉaj homoj. Tiu plezuro pli ol su fiĉe repagos ilin pro ilia helpo al ni. ”

“Kiam ili venos? ”demandis Rokato, duone time.

“Kiam la tunelo estos kompleta, ”diris la Generalo.

“Ni jam nun estas preskaŭ duonvoje sub la dezerto, ” anoncis la Reĝo, “kaj tio indikas rapidan laboron, ĉar necesas bori tra solida roko. Sed trapasinte la dezerton ni ne bezonos multan tempon por etendi la tunelon al la muroj de la Smeralda Urbo. ”

“Nu, kiam ajn vi estos preta, nin ekakompanos la Kapricloj, la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj, ”diris Guf; “do la konkeriĝo de Oz estas certigita tute sen dubo. ”

Denove la Reĝo aspektis pensoplena.

“Mi preskaŭ bedaŭras ke ni ne entreprenis la konkeron tute solaj, ”diris li. “Ĉiuj tiuj aliancanoj estas danĝeruloj, kaj ili eble postulos pli ol vi promesis al ili. Eble estus pli bone konkeri Ozon tute sen helpo elekstera. ”

“Ni ne povus, ”diris la Generalo plen fide.

“Kial, Guf? ”

“Vi tute bone scias. Vi jam unufoje spertis la popolon de Oz, kaj ili venkis vin. ”

“Ĉar ili rulis ovojn kontraŭ nin, ”respondis la Reĝo tremante. “Miaj Knomoj ne povas toleri ovojn, nek mi mem. Ili venenas ĉiujn subterloĝantojn. ”

“Tute vere, ”akordis Guf.

“Sed eble ni surprizus la popolon de Oz kaj konkerus ilin antaŭ ol ili trovus oportunon akiri ovojn. Nia antaŭa malvenko okazis ĉar la knabino Doroteo kunhavis Flavan Kokinon. Mi ne scias kio poste okazis al tiu kokino, sed mi kredas ke tute mankas kokinoj en la Lando Oz, do ne povas esti ovoj tie. ”

“Male, ”diris Guf, “estas nun centoj da kokidoj en Oz, kaj ili demetas amasojn da tiuj danĝeraj ovoj. Mi renkontis akcipitron dum mi revenis hejmen, kaj la birdo informis min ke li lastatempe iris al Oz por kapti kaj vori kelkajn junajn kokidojn. Sed ilin protektas magio, tiel ke la birdo ne kaptis eĉ unu el ili. ”

“Jen tre malplaĉa raporto, ”diris la Reĝo nervoze. “Vere tre malplaĉa. Miaj Knomoj akceptas batali, sed ili plene rifuzas renkonti kokinovojn —kaj pri tio mi ne riproĉas ilin. ”

“Ili ne bezonos renkonti ilin, ”respondis Guf. “Mi mem timas ovojn, kaj mi ne proponas eblecon veneniĝi per ili. Mia plano estas sendi la Kapriclojn tra la tunelon la unuaj, sekvu ilin la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj.

Kiam ni la Knomoj iros tien, la ovoj jam estos elĉerpitaj, kaj ni povos tiam ĉasi kaj kapti la loĝantojn senĝene. ”

“Eble vi pravas, ”respondis la Reĝo, melankolie ĝemante. “Sed estu klare komprenite ke mi postulas Ozman kaj Doroteon kiel miajn proprajn kaptitojn. Ili estas iom plaĉaj knabinoj, kaj mi ne intencas ke iu el tiuj aĉuloj damaĝu aŭ sklavigu ilin. Kaptinte ilin mi portos ilin ĉi tien kaj transformos ilin en porcelanajn ornamaĵojn starontajn sur mia kamenobreto. Ili aspektos tre belaj — Doroteo unu fine de la breto kaj Ozma ali fine —kaj mi atente zorgos ke ili ne rompiĝu kiam la servistinoj senpolvigos ilin. ”

“Tute bone, Moŝto. Agu laŭplaĉe pri la knabinoj, ili ne gravas al mi. Nun niaj planoj estas aranĝitaj kaj ni havas kiel helpantojn la tri plej potencajn grupojn de fispiritoj en la mondo, do ni rapidu fini la tunelon kiel eble plej frue. ”

“Ĝi estos preta post tri tagoj, ”promesis la Reĝo, kaj li forrapidis por kontroli la laboron kaj certigi ke la Knomoj senpaŭze laboradas.

Ĉapitro 14

Kiel la Sorchisto Sorchis

“KIEN nun? ”demandis la Sorĉisto, kiam ili jam foriris el la vilaĝo Peckunpuzlio kaj la Segĉevalo komencis reveturadi laŭ la vojo.

“Nu, Ozma planis ĉi veturon, ”respondis Doroteo, “kaj ŝi ’silis nin viziti la Galimatianojn nun kaj poste la Stanan Lignohakiston. ”

“Laŭsone bona plano, ”diris la Sorĉisto. “Sed kiun vojon ni prenu por atingi la Galimatianojn? ”

“Mi ne scias ’zakte, ”respondis la knabineto; “sed devas esti ie ĝuste sudokcidente de ĉi tie. ”

“Do kial ni bezonas reiri al la krucvojoj? ”demandis la Vilulo. “Ni povus ŝpari multan tempon per debranĉo ĉi tie. ”

“Ne estas vojo, ”asertis Onklo Henriko.

“Do prefere ni reiru al la voja fiŝo, kaj certiĝu pri la vojo, ”decidis Doroteo.

Sed post nelonga reirado la Segĉevalo, kiu aŭdis ilian konversacion, ekhaltis kaj diris:

“Jen vojo. ”

Efektive neluma vojo aspektis branĉiĝi de la vojo sur kiu ili iris, kaj ĝi kondukis trans belajn verdajn kampojn kaj foliplenajn arbaretojn, rekte sudokcidenten.

“Tio aspektas bona vojo, ”diris Ombi Ambi. “Kial ni ne provu ĝin? ”

“Bone, ”respondis Doroteo. “Mi fervoras trovi kiaj estas la Galimatianoj, kaj ĉi tiu vojo devus konduki nin tien plej rapide. ”

Neniu oponis la planon, do la Segĉevalo turnis sin sur la vojon, kiu montriĝis preskaŭ tiel bona kiel tiu kiun ili prenis por atingi la Peclojn.

Unue ili preteriris kelkajn malnovajn domojn de kultivistoj, sed baldaŭ tiuj disaj loĝejoj jam malantaŭen lasiĝis kaj nur la kampoj kaj la arboj estis antaŭaj. Sed ili veturis gaje kontente, kaj Onklino Em ekkverelis kun Vilĉinjo pri la ĝusta metodo eduki kokidojn.

“Mi ne deziras kontraŭdiri vin, ”diris la Flava Kokino digne, “sed mi opinias ke mi scias pli pri kokidoj ol homoj. ”

“Pŝa! ”respondis Onklino Em, “mi bredas kokidojn jam de preskaŭ kvardek jaroj, Vilĉinjo, kaj mi scias ke necesas malsatigi ilin por ke ili demetu multajn ovojn, kaj plensatigi ilin se oni volas bonan boligotan viandon. ”

“Boligotan viandon! ”kriis Vilĉinjo hororoplene. “Boligi miaj kokidojn! ”

“Nu, por tio ili ekzistas, ĉu ne? ”demandis Onklino Em, surprizite.

“Ne, Onklino, ne en Oz, ”diris Doroteo. “Oni ne manĝas kokidojn ĉi tie. Komprenu, Vilĉinjo estis la unua kokino iam ajn vidita en ĉi lando, kaj mi mem venigis ŝin ĉi tien. Ĉiu ekamis kaj respektis ŝin, do la Ozanoj ne pli volonte manĝus ŝiajn kokidojn ol Vilĉinjon. ”

“Nu, jadi, ”anhelis Onklino Em. “Kion pri la ovoj? ”

“Ho, se ni havas pli da ovoj ol ni volas elkovi, ni permesas ke oni manĝu ilin, ”diris Vilĉinjo. “Efektive, al mi tre plaĉas ke la Ozanoj ŝatas niajn ovojn, ĉar alie ili putrus. ”

“Certe jen kurioza lando, ”ĝemis Onklino Em.

“Pardonu, ”vokis la Segĉevalo, “la vojo finiĝis kaj mi deziras scii kiudirekten iri. ”

Ili ĉirkaŭrigardis kaj, efektive, neniu vojo videblis.

“Nu, ”diris Doroteo, “ni volas iri sudokcidenten, kaj ŝajnas egale facile sekvi tiun direkton sen vojo kiel per vojo. ”

“Certe, ”respondis la Segĉevalo. “Ne estas malfacile treni la ĉagegon trans la kampon. Mi nur volis scii kien iri. ”

“Jen arbaro tie trans la ebenaĵo, ”diris la Sorĉisto, “kaj ĝi situas laŭ la direkto kien ni iras. Iru rekte al la arbaro, Segĉevalo, kaj nepre vi ĝuste iros. ”

Do la ligna besto plutrotadis kaj la herbo sur la kampo estis tiel mola sub la radoj ke estis facile veturi.

Sed Doroteo estis iomete maltrankvila pro la perdiĝo de la vojo, ĉar nun nenio gvidis ilin.

Tute neniuj domoj estis videblaj, do ili ne povis demandi al kultivisto pri la direkto; kaj kvankam la Lando Oz estis ĉiam bela, kien ajn oni iris, tiu parto de la lando estis nekonata de la tuta grupo.

“Eble ni perdiĝis, ”sugestis Onklino Em, kiam ili jam pluveturis silente iom longe.

“Ne gravas, ”diris la Vilulo; “mi multfoje perdiĝis — ankaŭ Doroteo —kaj ni ĉiam retroviĝis. ”

“Sed eble ni malsatos, ”komentis Ombi Ambi. “Jen kio plej malbonas kiam oni perdiĝas kie ne troviĝas proksimaj domoj. ”

“Ni bone manĝis en la vilaĝo de la Pecloj, ”diris Onklo Henriko, “kaj tio dumlonge malebligos ke ni mortmalsatu. ”

“Neniam iu mortis pro malsato en Oz, ”deklaris Doroteo firme; “sed estas vere ke kelkfoje oni multe malsatas. ”

La Sorĉisto diris nenion, kaj li ne aspektis tre maltrankvila. La Segĉevalo trotadis vigle, sed la arbaro aspektis pli for ol ili supozis kiam ili unue vidis ĝin. Do estis preskaŭ subsubire kiam ili fine atingis la arbojn; sed nun ili trovis sin en belega loko, kie la larĝetendiĝantajn arbojn kovris florantaj grimpoplantoj kaj sub ili estis molaj muskoj.

“Jen bona loko por kampadi, ”diris la Sorĉisto, kiam la Segĉevalo haltis por direktiĝi.

“Kampadi! ”eĥis ĉiuj.

“Certe, ”asertis la Sorĉisto. “Post nelonge estos mallume kaj ni ne povos veturi tra ĉi tiu arbaro dumnokte. Do ni kampu ĉi tie, kaj manĝu, kaj dormu ĝis revenos la taglumo. ”

Ili ĉiuj rigardis la vireton surprizite, kaj Onklino Em diris, brue spiretante tra sia nazo:

“Belajn tendojn ni havos, sendube! Mi supozas ke vi intencas ke ni dormu sub la ĉaro. ”

“Kaj maĉu herberojn kiel manĝon, ”aldonis la Vilulo, ridante.

Sed Doroteo ŝajnis tute ne havi dubojn kaj estis tre gaja.

“Bonfortune ni havas la mirindan Sorĉiston kun ni, ”ŝi diris; “ĉar li povas fari preskaŭ kion ajn li deziras. ”

“Ho, jes; mi forgesis ke ni havas Sorĉiston, ”diris

Onklo Henriko, rigardante la vireton scivole.

“Mi ne forgesis, ”pepis Vilĉinjo kontente.

La Sorĉisto ridetis kaj grimpis el la ĉarego kaj ĉiuj aliaj sekvis lin.

“Por kampadi, ”diris li, “ni unue bezonas tendojn. Iu bonvolu prunti al mi poŝtukon. ”

La Vilulo proponis poŝtukon al li, kaj Onklino Em alian. Li prenis ambaŭ kaj sternis ilin zorge sur la herbon proksime al la limo de la arbaro. Post tio li sternis ankaŭ sian propran poŝtukon, kaj starante iom for de ili li gestis per sia maldekstra mano al la poŝtukoj kaj diris:

“Kanvasaj tendoj neĝe blankaj

Tuj kresku kaj ni estos dankaj! ”

Kaj jen! la poŝtukoj fariĝis malgrandaj tendoj, kaj dum la veturantoj rigardis ilin la tendoj fariĝis daŭre pli grandaj ĝis post kelkaj minutoj ĉiu el la tendoj estis su fiĉe granda por loĝigi la tutan grupon.

“Ĉi tiu, ”diris la Sorĉisto, indikante la unuan tendon, “estas loĝejo por la inoj. Doroteo, vi kaj via Onklino rajtas enpaŝi kaj depreni viajn kovraĵojn. ”

Ĉiu kuris rigardi en la tendon, kaj ili vidis du belajn blankajn litojn, tute pretajn por Doroteo kaj Onklino Em, kaj arĝentan stangon por Vilĉinjo. Tapiŝetoj estis sternitaj sur la herba planko kaj kelkaj tendoseĝoj kaj tablo kompletigis la meblaron.

“Nu, nu, nu! Neniam mi vidis aŭ priaŭdis ion pli mirigan! ”kriis Onklino Em, kaj ŝi rigardetis la Sorĉiston preskaŭ time, kvazaŭ eble li estus danĝera pro siaj grandaj povoj.

“Ho, S-ro Sorĉisto! Kiel vi sukcesis fari tion? ” demandis Doroteo.

“La rimedon instruis al mi Glinda la Sorĉistino, kaj ĝi estas multe pli bona magio ol tiu kiun mi faradis en Omaha, kaj kiam mi unue venis al Oz, ”li respondis.

“Kiam la Bona Glinda trovis ke mi loĝos en la Smeralda Urbo por ĉiam, ŝi promesis helpi min, ĉar ŝi diris ke la Sorĉisto de Oz devas efektive esti lerta Sorĉisto kaj ne ĉarlatano. Do ni estas kunaj tre ofte kaj mi tiom rapide lernas ke mi anticipas iam povi efektivigi kelkaj verajn mirindaĵojn. ”

“Vi jam faris! ”deklaris Doroteo. “Tiuj tendoj estas ege mirindaj! ”

“Sed venu vidi la porvirajn tendojn, ”diris la Sorĉisto.

Do ili iris al la dua tendo, kiu havis vilajn randojn ĉar ĝi fariĝis el la poŝtuko de la Vilulo, kaj trovis ke ankaŭ en tiu estas ĉiuj mebloj. Ĝi enhavis kvar belajn litojn por Onklo Henriko, Ombi Ambi, la Vilulo kaj la Sorĉisto. Ankaŭ estis mola tapiŝeto sur kiu povos kuŝi Toto.

“La tria tendo, ”klarigis la Sorĉisto, “estas nia manĝejo kaj kuirejo. ”

Ili vizitis tiun, do, kaj trovis tablon kaj pladojn en la manĝotendo, kun multaj iloj necesaj por kuirado. La Sorĉisto elportis grandan kaldronon kaj pendigis ĝin sur krucostango antaŭ la tendo. Dum li faris tion Ombi Ambi kaj la Vilulo alportis aron da branĉetoj el la arbaro kaj post tio ili estigis fajron sub la kaldrono.

“Nun, Doroteo, ”diris la Sorĉisto, ridetante, “via tasko estas kuiri nian manĝon. ”

“Sed nenio estas en la kaldrono, ”ŝi kriis.

“Ĉu vi certas? ”demandis la Sorĉisto.

“Mi ne vidis ion eniri ĝin, kaj mi preskaŭ certas ke ĝi estis malplena kiam vi elportis ĝin, ”ŝi respondis.

“Tamen, ”diris la vireto, palpebrumante ruze al Onklo Henriko, “estos bone ke vi kontrolu nian manĝon, kara, por certigi ke ĝi ne bolos trans la randojn. ”

Post tio la viroj prenis kelkajn sitelojn kaj eniris la arbaron por serĉi akvofonton, kaj dum ili forestis Onklino Em diris al Doroteo:

“Mi kredas ke la Sorĉisto trompas nin. Mi mem vidis la kaldronon, kaj kiam li pendigis ĝin super la fajron estis nenio en ĝi krom aero. ”

“Ne dubu, ”komentis Vilĉinjo, fidoplene, dum ŝi komforte sidis en la herbo antaŭ la fajro. “Vi trovos ion en la kaldrono, kiam ĝi estos forprenita —kaj tute ne estos en ĝi povraj senkulpaj kokidoj. ”

“Via kokino tre malbone kondutas, Doroteo, ”diris Onklino Em, rigardante iom malestime Vilĉinjon.

“Domaĝe ke ŝi lernis paroli. ”

Povus esti nova malagrabla kverelo inter Onklino Em kaj Vilĉinjo se la viroj ne revenintus ĝuste tiam kun siteloj plenaj de klara, scintilanta akvo. La Sorĉisto diris al Doroteo ke ŝi estas bona kuiristo kaj ke li opinias ke la manĝo estas preta.

Do Onklo Henriko levis la kaldronon de la fajro kaj verŝis ĝian enhavon en grandan ujon kiun tenis por li la Sorĉisto. La ujo estis plenplena de tre bona stufaĵo, fume varmega, kun multaj diversspecaj legomoj kaj pastbuletoj kaj riĉa gustoplena saŭco.

La Sorĉisto triumfe metis la ujon sur la tablon en la manĝotendo kaj post tio ili ĉiuj sidiĝis sur tendoseĝoj por festeni.

Estis pluraj aliaj pladoj sur la tablo, ĉiuj zorge kovritaj, kaj kiam venis la momento por forpreni la kovrilojn ili trovis panon kaj buteron, kukojn, fromaĝojn, piklaĵojn, kaj fruktojn —inkluzive de kelkaj el la bongustegaj fragoj de Oz.

Neniu aŭdacis demandi pri kiel tiuj manĝaĵoj alvenis.

Ili kontentigis sin per ĝissata manĝado de la bonaĵoj provizitaj, kaj Toto kaj Vilĉinjo ankaŭ plene manĝis, ne dubu pri tio. Post la manĝo Onklino Em flustris al

Doroteo:

“Eble ja estis magia manĝaĵo, kara, kaj pro tio eble ĝi ne multe nutros; sed mi volonte agnoskas ke neniam mi gustumis ion pli plaĉan. ”Post tio ŝi pludiris, pli laŭtavoĉe:“Kiu lavos la pladojn? ”

“Neniu, sinjorino, ”respondis la Sorĉisto. “La pladoj jam lavis sin. ”

“Jadi! ”krietis la virino, levante siajn manojn pro mirego. Ĉar, tute vere, kiam ŝi rigardis la pladojn kiuj antaŭ momento estis ankoraŭ sur la tablo, ŝi trovis ilin jam lavitaj kaj sekigitaj kaj zorge aranĝitaj en stakoj.

Ĉapitro 15

Kiel Doroteo Hazarde Perdighis

ESTIS bela vespero, do ili kunaranĝis siajn tendoseĝojn cirkle antaŭ unu el la tendoj kaj komencis rakontadi por distri sin kaj pasigi la tempon antaŭ ol enlitiĝi.

Baldaŭ zebro videblis venante el la arbaro, kaj li trotis rekte al ili kaj diris ĝentile:

“Bonan vesperon, homoj. ”

La zebro estis neta besteto kaj havis maldikan kapon, mallongajn kolharojn kaj brosaspektan voston —tre similan al tiu de azeno. Lia belforma blanka korpo estis kovrata de laŭordaj strioj malhelbrunaj, kaj liaj hufoj estis delikataj kiel de cervo.

“Bonan vesperon, amiko Zebra, ”diris Ombi Ambi, responde al la saluto de la besto. “Ĉu ni povas iel helpi vin? ”

“Jes, ”respondis la zebro. “Mi deziras ke vi solvu disputon kiu de longe ĝenas min, pri ĉu ekzistas pli da akvo aŭ tero en la mondo. ”

“Kun kiu vi disputas? ”demandis la Sorĉisto.

“Kun molŝela krabo, ”diris la zebro. “Li loĝas en lageto kien mi iras ĉiutage por trinki, kaj li estas tre impertinenta krabo, mi certigas tion al vi. Mi diris al li multfoje ke la tero estas multe pli vasta ol la akvo, sed li rifuzas konvinkiĝi. Eĉ hodiaŭ vespere mem, kiam mi diris al li ke li estas sensignifa besto loĝanta en malgranda lageto, li asertis ke la akvo estas pli granda kaj pli grava ol la tero. Do, vidinte vian tendaron, mi decidis peti vin ĉesigi la disputon fin fine, por ke min ne plu ĝenu tiu senscia krabo. ”

Aŭskultinte tiun klarigon Doroteo demandis:

“Kie estas la molŝela krabo? ”

“Ne tre for, ”respondis la zebro. “Se vi akceptos juĝi inter ni mi kuros venigi lin. ”

“Do kuru, ”diris la knabineto.

Do la besto trotkuris en la arbaron kaj baldaŭ revenis trotante al ili. Kiam li proksimiĝis ili vidis molŝelan krabon firme kroĉintan sin al la rigidaj haroj de la kapo de la zebro, kie ĝi tenis sin per unu pinĉilo.

“Nu, do, S-ro Krabo, ”diris la zebro, “jen la homoj pri kiuj mi parolis al vi; kaj ili scias pli ol vi, kiu loĝas en lageto, kaj pli ol mi, kiu loĝas en arbaro. Ĉar ili veturis tra la tuta mondo, kaj konas ĉiun parton de ĝi. ”

“La mondo ampleksas pli ol Ozon, ”deklaris la Krabo per obstina voĉo.

“Estas vere, ”diris Doroteo; “sed antaŭe mi loĝis en Kansas, en Usono, kaj mi vizitis Kalifornion kaj Aŭstralion —ankaŭ Onklo Henriko. ”

“Kaj mi, ”aldonis la Vilulo, “mi vizitis Meksikon kaj Bostonon kaj multajn aliajn fremdajn landojn. ”

“Kaj mi, ”diris la Sorĉisto, “vizitis Eŭropon kaj Irlandon. ”

“Do komprenu, ”daŭrigis la zebro, parolante al la krabo, “jen homoj vere gravaj, kiuj scias pri kio ili parolas. ”

“Do ili scias ke ekzistas pli da akvo en la mondo ol da tero, ”asertis la krabo, per akra, malafabla voĉo.

“Ili scias ke vi eraras per tiu absurda deklaro, kaj verŝajne ili kredos vin omaro anstataŭ krabo, ”respondis la besto kolere.

Aŭdinte tiun de fion la krabo etendis sian alian pinĉilon kaj kaptis orelon de la zebro, kaj la besto ekkriis pro doloro kaj komencis kuri tien kaj reen, penante deskui la krabon, kiu forte kroĉis sin.

“Ĉesu pinĉi! ”kriis la zebro. “Vi promesis ne pinĉi se mi alportos vin ĉi tien! ”

“Kaj vi promesis trakti min respektoplene, ”diris la krabo, forlasante la orelon.

“Nu, ĉu mi ne faras tion? ”demandis la zebro.

“Ne; vi nomis min omaro, ”diris la krabo.

“Gesinjoroj, ”daŭrigis la zebro, “bonvolu pardoni mian povran amikon, ĉar li estas senscia kaj stulta, kaj ne komprenas. Ankaŭ lia pinĉado estas tre ĝena. Do bonvolu informi lin ke la mondo enhavas pli da tero ol da akvo, kaj post via decido mi reportos lin kaj ĵetos lin en lian lageton, kie espereble li estos de nun pli modesta. ”

“Sed ni ne povas diri tion al li, ”diris Doroteo, serioze, “ĉar estus malvere. ”

“Kio? ”kriis la zebro, miregante; “ĉu mi ĝuste aŭdis? ”

“La molŝela krabo pravas, ”deklaris la Sorĉisto.

“Ekzistas multe pli da akvo ol da tero en la mondo. ”

“Neeble! ”protestis la zebro. “Nu, mi povas kuri dum tagoj sur la tero, kaj trovi nur malmulte da akvo. ”

“Ĉu foje vi vidis oceanon? ”demandis Doroteo.

“Neniam, ”agnoskis la zebro. “Nenia oceano ekzistas en la Lando Oz. ”

“Nu, ekzistas pluraj oceanoj en la mondo, ”diris

Doroteo, “kaj oni velas en ŝipoj sur tiuj oceanoj dum semajnoj post semajnoj, tute sen vidi eĉ iomete da tero.

Kaj la gegra fioj informos vin ke ĉiuj oceanoj kune estas pli grandaj ol ĉiuj landoj kune. ”

Aŭdinte tion la krabo komencis ridi per kuriozaj sonoj kiuj memorigis al Doroteo la manieron de la kelkfoja gakado de Vilĉincjo.

“Nun ĉu vi cedos, S-ro Zebro? ”ĝi kriis, moke; “nun

ĉu vi cedos? ”

La zebro aspektis multe humiligita.

“Kompreneble mi ne kapablas legi geogra fiojn, ”li diris.

“Vi povus gluti Lernejan Pilolon de la Sorĉisto, ” sugestis Vilĉinjo, “kaj tio klerigus kaj saĝigus vin sen studado. ”

La krabo rekomencis ridadi, kaj tio tiom provokis la zebron ke li penis deskui la besteton. Tio okazigis pli da orelpinĉado, kaj fine Doroteo diris al ili ke se ili ne povos bone konduti ili nepre devos reiri en la arbaron.

“Mi bedaŭras ke mi petis vin decidi la demandon, ” diris la zebro malafable. “Dum neniu el ni povis pruvi sian pravon ni plene ĝuis la disputon; sed de nun mi neniam povos denove trinki ĉe tiu lageto sen esti priridata de la molŝela krabo. Do mi devos trovi alian trinkejon. ”

“Trovu! Trovu, sensciulo! ”kriis la krabo, per voĉo tiom laŭta kiom li kapablis. “Ĝenu alian lageton per viaj mallertaj hufoj, kaj de nun lasu en paco viajn superulojn! ”

Do la zebro retrotis en la arbaron, portante kun si la krabon, kaj malaperis en la la arboplena mallumo. Kaj

ĉar nun komencis senlumiĝi la veturantoj bonannoktonis unu la alian kaj enlitiĝis.

Doroteo vekiĝis ĝuste kiam la lumo komencis fortiĝi dum la sekva mateno, kaj ne dezirante dormi pli ŝi senbrue eliris la liton, vestis sin, kaj eliris la tendon en kiu plu pace dormis Onklino Em.

Ekstere si rimarkis Vilĉinjon okupi sin per

ĉirkaŭbekado por akiri insektojn aŭ aliajn manĝaĵojn, sed neniu el la viroj en la alia tendo ŝajnis esti vekaj. Do la knabineto decidis promeni en la arbaro kaj provi trovi iun padon aŭ vojon sekveblan kiam ili rekomencos sian veturon.

Ŝi jam atingis la randon de la arbaro kiam la Flava

Kokino venis flugetante kaj demandis al kie ŝi iras.

“Mi nur promenas, Vilĉinjo; kaj eble mi trovos padon, ” diris Doroteo.

“Do mi kuniros, ”decidis Vilĉinjo, kaj apenaŭ ŝi diris tion kiam Toto alkuris kaj ankaŭ kuniris.

Toto kaj la Flava Kokino jam fariĝis amikoj, kvankam unuatempe ili ne amike kunestis. Vilĉinjo iom suspektemis pri hundoj, kaj Toto supozis ke ĉiu hundo havas devon ĉasi ĉiun vidatan kokinon. Sed Doroteo parolis al ili kaj riproĉis ilin pro ilia manko de interafableco, ĝis ili pli bone interkonatiĝis kaj fariĝis amikoj.

Mi ne diras ke ili ekore amis unu la alian, sed ili almenaŭ ĉesis kvereladi kaj nun sukcesis tute afable kunestadi.

La tago plilumiĝis ĉiun minuton forpelante la nigrajn ombrojn el la arbaro; do Doroteo trovis ke estas tre agrable promeni sub la arboj. Ŝi iris iom longe unudirekte, sed ne trovinte padon, ŝi baldaŭ turnis sin alidirekten. Ankaŭ ne estis pado tie, kvankam ŝi eniris tre longe la arbaron, vagante tien kaj reen inter la arboj kaj gapante tra la arbustoj penante trovi ian faritan padon.

“Mi opinias ke ni reiru, ”proponis la Flava Kokino, post iom da tempo. “Oni estos jam ellitiĝintaj kaj pretaj manĝi. ”

“Bone, ”konsentis Doroteo. “Mi pensu —la tendoj devas esti tiudirekte. ”

Ŝi verŝajne eraris pri tio, ĉar irinte su fiĉe por atingi la tendojn ili ankoraŭ trovis sin plene en la arbaro. Do la knabineto ekhaltis kaj ĉirkaŭrigardis, kaj Toto rigardis ŝian vizaĝon per siaj brilantaj okuletoj kaj svingis sian voston kvazaŭ sciante ke io malĝustas. Li mem ne povis scii multon pri la direkto, ĉar li okupadis sin per ĉasado inter la arbustoj kaj kurado tien kaj tien; nek Vilĉinjo multe atentis sian irvojon, ĉar ŝin interesadis bekado de insektoj el la mosko dum ili marŝis. La Flava Kokino nun turnis okulon al la knabineto kaj demandis:

“Ĉu vi forgesis kie estas la tendaro, Doroteo? ”

“Jes, ”ŝi agnoskis; “ĉu ankaŭ vi, Vilĉinjo? ”

“Mi ne penis memori, ”respondis Vilĉinjo. “Mi tute ne anticipis ke vi perdiĝos, Doroteo. ”

“Tio kion ni ne anticipis, Vilĉinjo, plejofte okazas, ” komentis la knabino penseme. “Sed ne utilas staradi ĉi tie. Ni iru tiudirekte, ”ŝi gestis per fingro hazardadirekte.

“Eble ni eliros la arbaron tie. ”

Do ili plumarŝis, sed ĉifoje la arboj estis pli densaj, kaj la rampoplantoj estis tiom interplektitaj ke ofte ili stumbligis Doroteon.

Subite voĉo kriis akre:

“Halt! ”

Unue Doroteo nenion vidis, kvankam ŝi ĉirkaŭrigardis tre atente. Sed Vilĉinjo kriis:

“Ho, nekredeble! ”

“Kio estas? ”demandis la knabineto:ĉar Toto komencis boji pro tio, kaj sekvante lian rigardon ŝi vidis kio okazas.

Vico de kuleroj ĉirkaŭis la trion, kaj tiuj kuleroj staris rekte per siaj teniloj kaj portis glavojn kaj musketojn. Iliaj vizaĝoj videblis en la poluritaj kavaĵoj kaj ili aspektis tre seriozaj kaj severaj.

Doroteo ridis pro la kuriozaĵoj.

“Kiuj vi estas? ”ŝi demandis.

“Ni estas la Kulero-Brigado, ”diris unu.

“Ni servas lian Moŝton Reĝo Viandohakilo, ”diris alia.

“Kaj vi estas niaj kaptitoj, ”diris tria.

Doroteo sidiĝis sur malnova stumpo kaj rigardis ilin, kaj ŝiaj okuloj scintilis pro amuziĝo.

“Kio okazus, ”ŝi demandis, “se mi ordonus ke mia hundo ataku vian Brigadon? ”

“Li mortus, ”respondis kulero akre. “Unu pafo el niaj mortigaj musketoj mortigus lin, malgraŭ lia grandeco. ”

“Ne risku tion, Doroteo, ”konsilis la Flava Kokino.

“Memoru ke ni estas en felando, sed neniu el ni estas feo. ”

Doroteo sobriĝis pro tio.

“Eble vi pravas, Vilĉinjo, ”ŝi respondis. “Sed kiom kurioze estas, esti kaptitaj de grupo de kuleroj! ”

“Mi tute ne trovas tion kurioza, ”deklaris kulero. “Ni estas la regula militobrigado de la regno. ”

“Kiu regno? ”ŝi demandis.

“Manĝilio, ”diris li.

“Ĝis nun mi neniam aŭdis pri ĝi, ”asertis Doroteo.

Post tio ŝi pludiris pensoplene, “mi kredas ke ankaŭ Ozma neniam aŭdis pri Manĝilio. Diru al vi, ĉu vi ne estas regataj de Ozma de Oz? ”

“Ni neniam aŭdis pri ŝi, ”malafable respondis kulero.

“Ni estas regataj de Reĝo Viandohakilo, kaj obeas nur liajn ordonojn, kiuj diras ke ni konduku ĉiujn kaptitojn al li tuj kiam ili kaptiĝis. Do paŝu vigle, knabino, kaj marŝu kun ni, alie eble nin tentos detranĉi kelkajn pied fingrojn viajn per niaj glavoj. ”

Tiu minaco denove ridigis Doroteo. Ŝi ne kredis esti en ia ajn danĝero; sed jen nova kaj interesa aventuro, do ŝi konsentis kondukiĝi al Manĝilio por vidi kia estas la regno de Reĝo Viandohakilo.

Ĉapitro 16

Kiel Doroteo Vizitis Manghilion

SENDUBE estis inter sesdek kaj okdek kuleroj en la Brigado, kaj ili formarŝis laŭ aranĝo de malplena kvadrato, kun Doroteo, Vilĉinjo kaj Toto en la centro de la kvadrato. Antaŭ ol ili longe iris Toto renversis unu el la kuleroj per vostosvingo, kaj la Kapitano de la Kuleroj ordonis ke la hundo estu pli zorgoplena, alie li estos punita. Do Toto zorgis, kaj la Kulero-Brigado moviĝis mirige rapide, kaj Doroteo vere devis rapide marŝi por akompani ilin.

Post kelka tempo ili eliris la arbaron kaj eniris grandan senarban spacon, en kiu estis la Regno Manĝilio.

Starante tute ĉirkaŭ la senarba spaco estis tre multaj kuirfornoj, forneloj kaj rostkradoj, ĉiadimensiaj kaj ĉiaformaj, kaj krom ili estis pluraj kuirejaj ŝrankoj kaj ŝranketoj kaj kelkaj kuirejaj tabloj. Ilin plenigis kuiriloj ĉiaspecaj: patoj, kuirpotoj, kaldronetoj, forkoj, tranĉiloj, verŝ-kaj sup-kuleroj, muskatgratiloj, kribriloj, viandosegiloj, gladiloj, rulplatigiloj kaj multaj aliaj similaĵoj.

Kiam la Kulero-Brigado aperis kun la kaptitoj sovaĝa kriado estiĝis kaj multaj el la manĝiloj saltis de siaj forneloj aŭ siaj bretoj kaj kuris dense ĉirkaŭi Doroteon kaj la kokinon kaj la hundon.

“Retropaŝu! ”kriis la Kapitano severe, kaj li kondukis siajn kaptitojn tra la scivoleman aron ĝis veni antaŭ grandan fornelon kiu staris en la centro de la senarba loko. Apud tiu fornelo estis buĉbloko sur kiu kuŝis granda viandohakilo kun akra rando. Ĝi ripozis sur sia plata dorso, ĝiaj kruroj estis krucitaj kaj ĝi fumadis longan pipon.

“Vekiĝu, Moŝto, ”diris la Kapitano. “Jen kaptitoj. ”

Aŭdante tion, Reĝo Viandohakilo sidiĝis kaj rigardis

Doroteon atente.

“Kartilago kaj graso! ”li kriis. “El kie venis ĉi tiu knabino? ”

“Mi trovis ŝin en la arbaro, kaptis kaj kondukis ŝin ĉi tien, ”respondis la Kapitano.

“Kial vi faris tion? ”demandis la Reĝo, fumante sian pipon pigre.

“Por estigi iom da ekscito, ”la Kapitano respondis. “Ĉi tie estas tiel kviete ke ni ĉiuj rustiĝas pro manko de distro. Mia flanke, mi preferas agitajn tempojn. ”

“Nature, ”respondis la viandohakilo kapjesante. “De ĉiam mi diras, Kapitano, tute sen ironio, ke vi estas sterlinga o ficiro kaj solida civitano, multe polurita. Sed kion, laŭ vi, mi faru pri ĉi tiuj kaptitoj? ”

“Tion devas vi mem decidi, ”deklaris la Kapitano. “Vi estas la Reĝo. ”

“Certe; certe, ”murmuris la viandohakilo penseme.

“Kiel vi diris, ni spertas maleksciton ekde kiam la ŝtalo kaj flinto forkuris geedziĝi kaj forlasis nin. Ordonu al miaj Konsilistoj kaj la Reĝaj Korteganoj ke ili alvenu, ankaŭ la Alta Pastro kaj la Juĝisto. Ni decidos tiam kion fari. ”

La Kapitano mangestis salute kaj foriris kaj Doroteo sidiĝis sur renversita kaldrono kaj demandis:

“Ĉu vi havas ion manĝeblan en via regno? ”

“Ho! Stariĝu! Malsidu sur mi! ”kriis nelaŭta voĉo, kaj je tio lia Moŝto la Viandohakilo diris:

“Pardonu, sed vi sidas sur mia amiko la Deklitra Kaldrono. ”

Doroteo tuj stariĝis, kaj la kaldrono malrenversis sin kaj rigardis ŝin riproĉe.

“Mi estas amiko de la Reĝo, do neniu aŭdacas sidi sur mi, ”diris li.

“Nu, ĉiuokaze mi preferas seĝon, ”ŝi respondis.

“Sidu sur tiu breto, ”ordonis la Reĝo.

Do Doroteo sidiĝis sur la breton de la granda fornelo, kaj la civitanoj de Manĝilio komencis amase proksimiĝi scivole. Toto kuŝiĝis ĉe la piedoj de Doroteo kaj Vilĉinjo flugis sur la fornelon, en kiu ne estis fajro, kaj staris tie laŭeble komforte.

Post la alveno de ĉiuj Konsilistoj kaj Korteganoj —kaj ili laŭaspekte inkluzivis la plejparton de la loĝantoj de la regno —la Reĝo frapetis la blokon por silentigi ilin kaj diris:

“Amikoj kaj Kunmanĝiloj! Nia multinda Komandisto de la Kulero-Brigado, Kapitano Tremp, kaptis la tri ulojn kiujn vi vidas antaŭ vi kaj kondukis ilin ĉi tien por — por —mi ne scias kial. Do mi petas vin konsili kion fari pri la afero, kaj kian faton mi destinigu al ĉi tiuj kaptitoj.

Juĝisto Kribrilo, staru dekstre de mi. Via tasko estas kribri ĝisprofunde ĉi tiun problemon. Ĉefpastro Kribdrenilo, staru maldekstre de mi por certigi ke neniu falsatestos pri la afero. ”

Dum tiuj du o ficistoj okupis siajn poziciojn Doroteo demandis:

“Kial la kribdrenilo estas la Ĉefpastro? ”

“Li estas la plej potenca de-tru-ilo de er-aroj en la regno, ”respondis Reĝo Viandohakilo.

“Escepte de mi, ”diris kribrilo. “Mi estas la plej-tru- multa de la tru-po. ”

“Kion ni bezonas, ”komentis la Reĝo riproĉe, “estas sendrata kribrilo. Nepre mi konsultu Markonin pri tio.

Tiuj malnovmodaj kribriloj tro parolas. Nu, tasko de la Konsilistoj de la Reĝo estas konsili la Reĝon kiam ajn urĝas, do mi petas ke vi parolu kaj konsilu min kion fari pri ĉi tiuj kaptitoj. ”

“Mi postulas ke ili estu plurfoje mortigitaj ĝis ili mortos! ”kriis piprujo, saltante tre ekscitite.

“Trankviliĝu, S-ro Papriko, ”konsilis la Reĝo. “Viaj komentoj estas tranĉaj kaj multspicaj, sed vi bezonas iom da prudento. Oni ja nur bezonas mortigi iun unufoje por ke li mortu; sed mi tute ne komprenas ke necesas mortigi

ĉi tiun knabineton. ”

“Ankaŭ mi, ”diris Doroteo.

“Pardonu, sed estas dezirinde ke vi ne konsilu min pri la afero, ”respondis Reĝo Viandohakilo.

“Kial? ”demandis Doroteo.

“Vi eble favorus vin mem kaj tiel miskonsilus nin, ”li diris. “Nu, bonaj regatoj, kiu parolos nun? ”

“Mi deziras glatigi la disputon, iel, ”diris gladilo fervore. “Nia tasko ja estas utili al la homaro. ”

“Sed la knabino ne estas ho-maro, ŝi estas ho-teraĵo! ” kriis korktirilo.

“Kion vi scias pri la afero? ”demandis la Reĝo.

“Mi estas advokato, ”diris la korktirilo fiere. “Mi kutimas al tribunaloj. ”

“Ŝajnas al mi ke vi konsilas tro banale, ”respondis la Reĝo. “Vi ne plu ĝuste tiras konkludojn. Mi devas peti vin, S-ro Pop, eltiri viajn komentojn. ”

“Konsentite, ”diris la korktirilo malgaje; “mi vidas ke mi ne plu tiras vian atenton. ”

“Permesu, ”pludiris la gladilo, “ke mi premu vin, Moŝto. Mi ne volas forgliti de kulpaĵoj faritaj de la kaptito, se ŝi ja kulpas; sed ni ŝuldas al ŝi justecon, kaj tio ne estas malglata rezulto! ”

“Mi deziras aŭdi konsilon de Princo Tranĉ, ”diris la Reĝo.

Je tio digna viandotranĉilo antaŭenpaŝis kaj klinis sin.

“La Kapitano malsaĝe kondukis tiun knabinon ĉi tien, kaj ŝi malsaĝe venis, ”li diris. “Sed ĉar nun la malsaĝa ago jam okazis, ni montru nian valoron kaj tranĉu ĉiujn ligojn. ”

“Prave! prave! ”kriis dika haktranĉilo. “Ni diserigu la knabinon kaj dispecigu la kokinon kaj distranĉu la hundon! ”

La aŭskultantoj ĉiuj hurae aprobis tion kaj la Reĝo bezonis denove frapi la blokon por atentigi ilin.

“Sinjoroj, sinjoroj! ”li diris, “viaj komentoj estas iom tranĉaj kaj tre abruptaj, kiel estas anticipeble pro viaj akutaj intelektoj. Sed vi ne pravigas viajn postulojn. ”

“Atentu, Hakilo; vi enuigas min, ”kriis kuirpoto, kiu tre malĝentile kaj arogante de fiis la Reĝon. “Vi estas eble la plej malbona Reĝo ĝis nun reginta en Manĝilio, kaj vere tio estas profunda komento. Kial vi ne mem faras decidojn anstataŭ stulte peti ĉies konsilon, kvankam vi ja estas stultulo? ”

La Reĝo ĝemis.

“Se nur ne estus kuirpotoj en mia regno, ”li diris. “Vi potuloj konstante fumas pro io, kaj de momento al momento vi elverŝas viajn postulojn kaj lasas purigon al la posteuloj. Pente pendu —per via tenilo —kaj mi ne denove aŭdu vin. ”

Doroteon multe ŝokis la filingvaĵoj de la manĝiloj, kaj ŝi decidis ke sendube ili estis malbone instruitaj pri konduto. Do ŝi diris, parolante al la Reĝo, kiu ŝajnis tute nekompetenta regi siajn ribelemajn civitanojn:

“Bonvolu jam nun decidi pri mia fato. Mi ne volas resti ĉi tie dum la tuta tago nur por trovi kion vi faros pri mi. ”

“La afero fariĝas vere kruda, kaj necesas ke mi partoprenu, ”komentis granda rostkrado, antaŭen venante.

“Kion mi volas scii, ”diris ladskatol-malfermilo, per akra voĉo, “estas pro kio la knabino venis al nia arbaro, kaj kial ŝi renkontis Kapitanon Tremp —kiu devus esti nomita Kapitano Tramp —kaj kiu ŝi estas, kaj el kie ŝi venis, kaj kien ŝi iras, kaj kial kaj pro kio kaj tiam kaj kiam. ”

“Mi bedaŭras trovi, ”komentis la Reĝo al la ladskatolmalfermilo, “ke vi estas tiom penetrema. Efektive, ĉio menciita de vi tute ne estas nia afero. ”

Dirinte tion la Reĝo re flamigis sian pipon, kiu jam estingiĝis.

“Diru al mi, bonvolu, kio ja estas nia afero? ” demandis terpom-premilo, palpebrumante al Doroteo iom impertinente. “Mi mem tre ŝatas knabinetojn, kaj ŝajnas al mi ke ŝi tiom rajtas promenadi en la arbaro kiom ni. ”

“Kiu do akuzas la knabineton? ”demandis rulglatigilo.

“Pri kio ŝi kulpas? ”

“Mi ne scias, ”diris la Reĝo. “Pri kio ŝi kulpas, Kapitano Tremp? ”

“Jen la problemo, Moŝto. Ŝi kulpas pri nenio, ” respondis la Kapitano.

“Kian kulpon vi volas de mi? ”demandis Doroteo.

Tiu demando ŝajne konfuzis ĉiujn. Fine fondupoto kriis maltrankvile:

“Se neniu povas lumigi tiun temon vi devos pardoni min dum mi estingiĝos. ”

Post tio granda kuireja forkego ekatentis kaj diris per eta voĉo:

“Ni aŭskultu Juĝiston Kribrilo. ”

“Prave, ”respondis la Reĝo.

Do Juĝisto Kribrilo turnis sin malrapide plurfoje kaj post tio diris:

“Kontraŭ la knabino estas nenio, escepte de la ŝtona breto sur kiu ŝi sidas. Tial mi ordonas tuj forsendi ŝin. ”

“Forsendi! ”kriis Doroteo. “Ho, mi neniam dum mia vivo estis forsendita, kaj mi ne intencas tion nun. Se estas egale al vi, mi foriros. ”

“Estas tutegale, ”deklaris la Reĝo. “Vi estas liberaj —vi kaj viaj akompanantoj —kaj rajtas foriri kien ajn vi volas. ”

“Dankon, ”diris la knabineto. “Sed ĉu vi havas ion manĝeblan en via regno? Mi malsatas. ”

“Foriru en la arbaron kaj kolektu berojn, ”konsilis la Reĝo, rekuŝiĝante sur sia dorso kaj pretiĝante dormi. “Laŭ mia scio, tute ne ekzistas manĝeblaĵo en la tuta

Manĝilio. ”

Do Doroteo sin ekstarigis kaj diris:

“Venu, Toto kaj Vilĉinjo. Se ne ne povos trovi la tendaron almenaŭ eble ni trovos kelkajn berojn. ”

La manĝiloj detiris sin kaj lasis ilin pasi senproteste, kvankam Kapitano Tremp marŝigis la Kulero-Brigadon tuj post ili ĝis ili atingis la limon de la senarba spaco.

Tie la kuleroj haltis; sed Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj reeniris la arbaron kaj komencis diligente serĉi la tendaron, por rekuniĝi kun sia grupo.

Ĉapitro 17

Kiel Ili Venis al Bulkio

VAGI tra la arbaro, sen scii kien oni iras aŭ kian aventuron oni baldaŭ renkontos, ne estas tiel plaĉe kiel oni eble supozus. La arbaro estas ĉiam bela kaj impona, kaj se oni ne perpleksas aŭ malsatas oni povas multege

ĝui ĝin; sed Doroteo ja estis perpleksa kaj malsata tiun matenon, do ŝi malmulte atentis la belon de la arbaro, kaj rapidis laŭeble plej multe. Ŝi penis iri unudirekte kaj ne ĉirkaŭiri, sed ŝi tute ne estis certa ke la direkto elektita kondukos ŝin al la tendaro.

Post kelka tempo, multe ĝojige, ŝi trovis padon. Ĝi iris dekstren kaj maldekstren, kaj perdiĝis inter la arboj ambaŭdirekte, kaj tuj antaŭ ŝi, sur granda kverko estis du a fiŝoj, kun brakoj montrantaj ambaŭdirekte. Unu a fiŝo diris:

PRENU LA ALIAN VOJON AL BULKIO kaj la dua a fiŝo diris:

PRENU LA ALIAN VOJON AL KUNIKLIO

“Nu! ”kriis Vilĉinjo, okulumante la a fiŝojn, “laŭaspekte ni reatingas la civilizacion. ”

“Mi ne certas pri la civilizacio, kara, ”respondis la knabineto; “sed laŭaspekte ni eble reatingas ien, kaj tio multe esperigas, jes. ”

“Kiun padon ni prenu? ”demandis la Flava Kokino.

Doroteo gapis la a fiŝojn penseme.

“Bulkio sonas io manĝebla, ”ŝi diris. “Ni iru tien. ”

“Tutegale al mi, ”respondis Vilĉinjo. Ŝi bekumis su fiĉe da insektoj el la musko dummarŝe por satigi sin, sed la kokino sciis ke Doroteo ne povas manĝi insektojn; nek Toto.

La pado al Bulkio aspektis malmulte uzata, sed ĝi estis su fiĉe videbla kaj kondukis zigzage inter la arboj ĝis fine ĝi kondukis ilin al senarba spaco plena de la plej kuriozaj domoj kiujn iam vidis Doroteo. Ili ĉiuj konsistis el biskvitoj, laŭ malgrandaj kvadratoj, kaj havis multajn belajn kaj ornamajn formojn; ili havis balkonojn kaj verandojn kun fostoj el panstangoj kaj tegmentoj ŝinditaj per kukoblatoj.

Estis trotuaroj el pankrustoj kondukantaj de domo al domo kaj formantaj stratojn, kaj la loko laŭaspekte havis multajn loĝantojn.

Kiam Doroteo, sekvate de Vilĉinjo kaj Toto, eniris la lokon, ili trovis ulojn marŝantaj laŭ la stratoj aŭ grupiĝintaj kaj kunparolantaj, aŭ sidantaj sur la verandoj kaj balkonoj.

Kaj kiaj kuriozuloj ili estis!

Viroj, virinoj kaj infanoj ĉiuj konsistis el bulketoj kaj panoj. Kelkaj estis maldikaj kaj aliaj dikaj; kelkaj estis blankaj, kelkaj helbrunaj kaj kelkaj tre malhelbrunaj.

Kelkaj bulketoj, kiuj ŝajne estis la plej grava klaso de la popolo, estis bele sukerkovritaj. Kelkaj havis vitberojn kiel okulojn kaj ribajn butonojn sur siaj vestoj; aliaj havis kario filajn okulojn kaj krurojn el cinamo, kaj multaj surportis ĉapelojn kaj kufojn kovritajn per palruĝa kaj verda sukero.

Okazis iom da ekscitiĝo en Bulkio kiam la fremduloj ekaperis inter ili. Virinoj kaptis siajn infanojn kaj rapidis en siajn domojn, kaj zorge fermis la biskvitajn pordojn post si. Kelkaj viroj kuris tiel haste ke ili stumblis unu pro la alia, dum aliaj, pli kuraĝaj, grupiĝis kaj frontis la entrudiĝantojn malamike.

Doroteo tuj komprenis ke ŝi devos tre zorge agi por ne timigi tiujn timidulojn, kiuj evidente ne kutimis al la ĉeesto de nekonatoj. Estis plaĉega odoro de freŝa pano en la vilaĝo, kaj tio des pli malsatigis la knabineton. Ŝi ordonis al Toto kaj Vilĉinjo ke ili restu malantaŭe dum ŝi malrapide antaŭeniros al la grupo kiu staras silente atendante ŝin.

“Pardonu ke mi venis neanticipite, ”ŝi diris softavoĉe, “sed vere mi ne sciis ke mi venas ĉi tien ĝis mi alvenis.

Mi perdiĝis en la arbaro, sciu, kaj mi malsategas. ”

“Malsatas! ”ili murmuris ĥore, kun sono de teruriĝo.

“Jes; mi nenion manĝis post la vespermanĝo hieraŭ, ”ŝi klarigis. “Ĉu ekzistas manĝeblaĵoj en Bulkio? ”

Ili rigardis unu la alian sendecideme, kaj post tio unu dike impona bulkviro, kiu aspektis gravulo, antaŭenpaŝis kaj diris:

“Knabineto, mi parolos honste al vi: ni ĉiuj estas manĝeblaj. Ĉio en Bulkio estas manĝebla laŭ nesatigeblaj homuloj kiaj vi. Sed precize por eskapi manĝiĝon kaj pereon ni kaŝis nin en ĉi tiu forfora loko, kaj estas nek prave nek juste ke vi venas ĉi tien por manĝi nin. ”

Doroteo rigardis lin tre sopire:

“Vi estas el pano, ĉu ne? ”ŝi demandis.

“Jes; pano kaj butero. La butero estas interne de mi, tiel ke ĝi ne fandiĝas kaj fluas. Mi mem su fiĉe in fluas, pli

ĝuste, vir-fluas. ”

Pro tiu ŝerco ĉiuj aliaj ekridis ĥore, kaj Doroteo pensis ke certe ili ne multe timas se ili povas ridi tiel.

“Ĉu mi ne povus manĝi ion alian ol personojn? ”ŝi demandis. “Ĉu mi ne povus manĝi nure unu domon, aŭ trotuaron, aŭ ion tian? Ne multe gravus al mi kio ĝi estas, sciu. ”

“Ĉi tiu vilaĝo ne estas publika bakejo, infano, ” respondis la viro severe. “Ĉi tie estas privataj posedaĵoj. ”

“Mi scias, S-ro —S-ro —”

“Mi nomiĝas Sinjoro C. Bulko, ”diris la viro. “C estas mallongigo de Cinamo, kaj oni nomas ĉi tiun vilaĝon laŭ mia familio, kiu estas la plej aristokrata en la loko. ”

“Ho, mi ne konsentas pri tio, ”oponis alia el la kuriozuloj. “La Grenoj kaj la Brunoj kaj la Blankoj estas ĉiuj bonegaj familioj, kaj ne ekzistas pli bonaj. Mi mem estas Dolĉbruno. ”

“Mi agnoskas ke vi ĉiuj estas tre indaj civitanoj, ”diris

S-ro Bulko iom malcedeme; “tamen restas fakte ke nia vilaĝo nomiĝas Bulkio. ”

“Pardonu, ”interrompis Doroteo; “sed mi daŭre fariĝas pli malsata. Nu, se vi estas ĝentilaj kaj afablaj, kaj mi estas certa ke tiaj vi estas, vi permesos ke mi manĝu ion.

Estas tiom da manĝeblaĵoj ĉi tie ke vi neniam sentos la perdon. ”

Je tio granda pufulo, kun delikata bruna koloro, antaŭenpaŝis kaj diris:

“Laŭ mi estus tre hontinde forsendi ĉi tiun infanon malsata, des pli ĉar ŝi akceptas manĝi nur kion ni povas facile malhavi kaj ne tuŝi nian popolon. ”

“Ankaŭ laŭ mi, Pufĉjo, ”respondis Bulketo staranta proksime.

“Kion do vi proponas, S-ro Pufo? ”demandis S-ro Bulko.

“Nu, ŝi manĝu mian malantaŭan barilon, se ŝi volas.

Ĝi konsistas el puf-oblatoj kaj ili estas tre freŝaj kaj bonaj. ”

“Ŝi ankaŭ rajtas manĝi mian ĉarumon, ”pludiris plaĉaspekta Kuketo. “Ĝi konsistas el dolĉaj biskvitoj kun ĉokoladaj radoj. ”

“Tre bone; tre bone, ”komentis S-ro Bulko. “Certe vi estas tre komplezemaj. Akompanu Sinjorojn Pufon kaj Kuketon, knabineto, kaj ili manĝigos vin. ”

“Grandan dankon, ”diris Doroteo dankoplene. “Ĉu mi rajtas kunvenigi mian hundon, Toto, kaj la Flavan

Kokinon? Ankaŭ ili malsatas. ”

“Ĉu vi certigos ke ili bone kondutos? ”demandis la Kuketo.

“Kompreneble, ”promesis Doroteo.

“Do ili kunvenu, ”diris Pufo.

Do Doroteo kaj Vilĉinjo kaj Toto marŝis laŭ la strato kaj la popolo klare ne plu timis ilin. La domo de S-ro Kuketo estis unue atingita, kaj ĉar lia ĉarumo staris en la antaŭa ĝardeno la knabino unue manĝis ĝin. Ĝi ne ŝajnis vere freŝa, sed ŝi tiom malsatis ke ne ĝenis ŝin. Ankaŭ Toto manĝis kelkajn pecojn, kaj Vilĉinjo bekis la eretojn.

Dum la fremduloj manĝadis, multaj personoj venis stari en la strato kaj scivoleme rigardi. Doroteo rimarkis ses bubaspektajn brunajn infanojn starantajn en vico, kaj ŝi demandis:

“Kiuj vi estas, etuloj? ”

“Ni estas la Grengemoj, ”respondis unu el ili; “kaj ĉiuj ni estas ĝemeloj. ”

“Ĉu eble via patrino bonvolus perdi unu aŭ du el vi? ” demandis Vilĉinjo, kiu decidis ke ili estis freŝbakitaj; sed je tiu danĝera demando la ses gemetoj forkuris kiel eble plej rapide.

“Nepre ne diru tiaĵojn, Vilĉinjo, ”diris Doroteo riproĉe.

“Nun ni eniru la malantaŭan ĝardenon de S-ro Pufo kaj manĝu la oblatojn. ”

“Mi domaĝas tiun barilon, ”komentis S-ro Pufo, nervoze, dum ili marŝis cele lian domon. “Niaj malantaŭaj najbaroj estas Sodbiskvitoj kaj me ne tre fervoras amikiĝi kun ili. ”

“Sed mi ankoraŭ malsatas, ”deklaris la knabino. “Tiu ĉarumo ne estis granda. ”

“Mi havas kukan pianon, sed neniu en mia familio scipovas ludi ĝin, ”li diris penseme. “Eble vi akceptos anstataŭe manĝi tion. ”

“Konsentite, ”diris Doroteo. “Ne ĝenas min. Kio ajn plaĉos al vi, tion mi faros. ”

Do S-ro Pufo kondukis ŝin en la domon, kie ŝi manĝis la pianon, kiu havis tre bonan guston.

“Ĉu estas trinkaĵoj ĉi tie? ”ŝi demandis.

“Jes; mi havas laktopumpilon kaj akvopumpilon; kiun vi preferas? ”li demandis.

“Mi provos ambaŭ, ”diris Doroteo.

Do S-ro Pufo alvokis sian edzinon, kiu portis en la ĝardenon sitelon el ia bakita pastaĵo, kaj Doroteo pumpis la sitelon plena de frideta dolĉa lakto kaj avide trinkis ĝin.

La edzino de Pufo estis multe malpli hela ol sia edzo.

“Ĉu eble vi estas trokuirita? ”la knabineto demandis al

ŝi.

“Tute ne, ”respondis la virino. “Mi estas nek tro-ku- irita nek tro-ku-venita; mi estas nur S-ino Pufo, kaj mi estas Prezidanto de la Kukia Matenmanĝa Bando. ”

Doroteo dankis ilin pro ilia gastameco kaj foriris. Ĉe la ĝardenpordo S-ro Cinama Bulko renkontis ilin kaj diris ke li gvidos ŝin tra la urbo.

“Ni havas plurajn tre interesajn loĝantojn, ”li komentis, marŝante rigide apud ŝi per siaj cinamaj kruroj; “kaj ĉiuj ni bonfartuloj estas bone edukitaj. Se vi ne plu malsatas ni vizitos kelkajn el la plej gravaj civitanoj. ”

Toto kaj Vilĉinjo sekvis ilin, tre bonkondute, kaj iom poste en la sama strato ili atingis la belan loĝejon de Onklino Sali Lun. La maljunulino ĝojis renkonti la knabineton kaj donis al ŝi tranĉaĵon de blanka pano kun butero kiu estis utiligata kiel antaŭporda mato. Ĝi estis preskaŭ freŝa kaj gustis pli bone ol ĉio alia manĝita de Doroteo en la vilaĝo.

“Kiel vi akiras la buteron? ”ŝi demandis.

“Ni fosas ĝin el la tero kiu, kiel vi eble rimarkis, plene konsistas el faruno, ”respondis S-ro Bulko. “Estas butermino ali flanke de la vilaĝo. La arboj kiujn vi vidas ĉi tie estas ĉiuj pasteandroj kaj pasteroj, kaj ĝustasezone ni rikoltas multajn pastnuksojn de ili. ”

“Mi supozas ke la faruno disbloviĝas kaj ĝenas viajn okulojn, ”diris Doroteo.

“Ne, ”diris li; “nin ĝenas biskvita polvo kelkfoje, sed neniam faruno. ”

Post tio li kondukis ŝin renkonti Joĉjon Maizkukon, bonhumoran maljunulon kiu loĝis proksime.

“Mi supozas ke vi aŭdis pri mi, ”diris maljuna Joĉjo, iom fiere. “Mi estas multe amata tra la tuta mondo. ”

“Ĉu vi ne estas iom flava? ”demandis Doroteo, rigardante lin kritikeme.

“Eble, infano. Sed ne kredu min gala, ĉar neniam mi fartis pli bone dum mia tuta vivo, ”respondis la maljunulo. “Se io a fliktus min, mi volonte agnoskus tion. ”

“Joĉjo estas iomete malfreŝa, ”diris S-ro Bulko, dum ili foriris; “sed li estas bone konata kaj neniam mishumora.

Mi nun gvidos vin renkonti kelkajn el miaj propraj parencoj. ”

Ili vizitis la Sukerbulkojn, la Ribobulkojn kaj la Hispanajn Bulkojn —ĉi tiuj havis vere fremdan aspekton.

Post tio ili vidis la Francajn Panojn, kiuj estis tre ĝentilaj al ili, kaj mallonge vizitis la Parker H. Bulkojn, kiuj estis iom arogantaj.

“Sed ne tiom vantaj kiom la Sukeraj Miksbulkoj, ” deklaris S-ro Bulko, “kiujn mi vere ne povas toleri. Mi ne volas esti suspektema aŭ skandalema, sed kelkfoje mi opinias ke la Miksbulkoj enhavas tro da bakpulvoro. ”

Ĝuste tiam timiga krio aŭdiĝis, kaj Doroteo haste turnis sin kaj trovis scenon de granda ekscitiĝo nelonge for sur la sama strato. Oni grupiĝis ĉirkaŭ Toto kaj ĵetis kontraŭ lin ĉion troveblan. Ili ĵetis kontraŭ la hundeton malmolajn biskvitojn, kaj eĉ meblojn kiuj estis durbakitaj kaj su fiĉe bonaj ĵetaĵoj.

Toto hurletis dum la aro da bakaĵoj tra fis lin; sed li staris senmove, kun la kapo klinita kaj la vosto inter la kruroj, ĝis Doroteo alkuris kaj demandis kio ĝenas.

“Kio ĝenas! ”kriis sekala bulko indigne, “ho, tiu fibesto manĝis tri el niaj karaj Patkringoj, kaj ankoraŭ nun glutas Salan Biskviton! ”

“Ho Toto! Kial vi aŭdacas? ”kriis Doroteo tre malfeliĉe.

La buŝo de Toto estis plena pro liaj salaj viktimoj, do li nur bojetis kaj svingis la voston. Sed Vilĉinjo, kiu estis fluginta al la supro de biskvita domo por esti en sekura loko, kriis:

“Li ne kulpas, Doroteo; la Kringoj de fiis lin manĝi ilin. ”

“Jes, kaj vi elbekis la okulojn de Sekvinbera Bulketo — unu el niaj plej respektindaj civitanoj! ”kriis pana pudingo, svingante sian pugnon kontraŭ la Flava Kokino.

“Kio? Kio? ”lamentis S-ro C. Bulko, kiu jam atingis ilin. “Ho, kia misfortuno —kia terura misfortuno! ”

“Sed atentu, ”diris Doroteo, firme dezirante defendi siajn bestamikojn, “ŝajnas al mi ke ni vere bone traktis vin, kvankam vi estas manĝeblaj kaj naturaj manĝaĵoj por ni. Mi estis afabla al vi, kaj manĝis viajn malnovajn ĉarumojn kaj pianojn kaj rubaĵojn, kaj tute ne plendis.

Sed vi ne rajtas supozi ke Toto kaj Vilĉinjo akceptos malsati en vilaĝo plenplena de bongustaj manĝaĵoj, ĉar ili ne povas kompreni vian avaremon kiel mi. ”

“Vi devas tuj foriri! ”diris S-ro Bulko severe.

“Kaj kion se ni rifuzos? ”demandis Doroteo, nun tre provokita.

“Tiuokaze, ”diris li, “ni metos vin en la grandajn bakfornojn kie ni fariĝis kaj bakos vin. ”

Doroteo ĉirkaŭrigardis kaj vidis minacajn esprimojn sur ĉies vizaĝo. Ŝi ne rimarkis fornojn en la vilaĝo, tamen eble ili troviĝas, ĉar kelkaj el la loĝantoj aspektas tre freŝaj. Do ŝi decidis foriri, kaj vokinte al Toto kaj Vilĉinjo ke ili sekvu ŝin ŝi marŝis laŭ la strato laŭeble digne, kvankam ŝin sekvis la malhuraoj kaj fikrioj de la bulkoj kaj biskvitoj kaj aliaj bakaĵoj.

Ĉapitro 18

Kiel Ozma Rigardis per Sia Magia Bildo

PRINCINO Ozma estis multe okupata reganteto, ĉar ŝi zorge priatentis la komforton kaj bonan staton de sia popolo kaj klopodis feliĉigi ilin. Kiam kvereloj estiĝis ŝi juste decidis ilin; kiam iu bezonis konsilon ŝi estis preta volonte aŭskulti.

Dum unu-du tagoj post la komenciĝo de la veturo de Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj, Ozma okupis sin per regnaj aferoj. Post tio ŝi komencis pripensi ian okupon por Onklo Henriko kaj Onklino Em kiu estos leĝera kaj facila tamen distros la maljunulojn.

Ŝi baldaŭ decidis nomumi Onklon Henrikon Gardisto de la Juveloj, ĉar vere ŝi bezonis ke iu kalkulu kaj prizorgu la kestojn kaj barelojn da smeraldoj, diamantoj, rubioj, kaj aliaj multekostaj ŝtonoj en la Reĝaj Konservoĉambroj. Tio su fiĉe okupos Onklon Henriko, sed estis malpli facile trovi taskon por Onklino Em. La palaco estis plena de domservistoj, tiel ke neniel mankis laboro por prizorgi la netecon tie.

Dum Ozma sidis en sia bela ĉambro pensante ŝi hazarde rigardis sian Magian Bildon.

Jen unu el la plej gravaj trezoroj en la tuta Lando Oz.

Ĝi estis granda bildo, metita en belan oran kadron, kaj ĝi pendis en facile videbla pozicio sur muro de la privata ĉambro de Ozma.

Kutime tiu bildo aspektis nur kampara sceno, sed kiam Ozma rigardis ĝin kaj deziris scii kion faras iu el ŝiaj amikoj aŭ konatoj, la magio de tiu miriga bildo tuj montriĝis. Ĉar la kampara sceno iom post iom fadis kaj anstataŭe aperis bildo de la persono aŭ personoj kiujn Ozma volas vidi, kun la scenoj en kiuj ili nun troviĝas.

Tiel la Princino povis vidi kiun ajn parton de la mondo laŭvole, kaj rigardi la agadon de kiu ajn persono laŭ sia deziro.

Ozma jam ofte vidis Doroteon en ŝia hejmo en Kansas tiumaniere, kaj nun, havante iom da ripoztempo, ŝi esprimis deziron revidi sian amiketon. Estis dum la vizito de la veturantoj ĉe Peckunpuzlio, kaj Ozma gaje ridis rigardante per la bildo siajn amikojn peni rekunmeti Avinjon Tarikin.

“Ili aspektas feliĉaj kaj sendube bone distras sin, ”la knabina Reganto diris al si; kaj post tio ŝi komencis pensi pri la multaj aventuroj kiujn ŝi mem spertis kun Doroteo.

La bildoj de ŝiaj amikoj nun fadis de la Magia Bildo kaj la familiara pejzaĝo malrapide reaperis.

Ozma pensis pri la tempo kiam kun Doroteo kaj sia armeo ŝi marŝis al la subtera kaverno de la Reĝo de la Knomoj, preter la Lando Ev, kaj devigis la maljunan monarkon liberigi siajn kaptitojn, kiuj estis parto de la Reĝa Familio de Ev. Tiam la Birdotimigilo preskaŭ iktigis la Reĝon de la Knomoj ĵetante ovon de Vilĉinjo kontraŭ lin, kaj Doroteo kaptis la Magian Zonon de Reĝo Rokato kaj forportis ĝin kun si al la Lando Oz.

La bela Princino ridetis pro sia memoro pri tiu aventuro, kaj demandis al si kio okazis al la Reĝo de la Knomoj post tio. Nur ĉar ŝi estis scivolema kaj havis nenion pli bonan farindan, Ozma rigardis la Magian Bildon kaj deziris vidi per ĝi la Reĝon de la Knomoj.

Rokato la Ruĝa ĉiutage iris en sian tunelon por rigardi la progreson de la laboro kaj vigligi siajn laboristojn kiel eble plej. Li estis tie nun, kaj Ozma vidis lin klare per la Magia Bildo.

Ŝi vidis la subteran tunelon, kiu etendiĝis longe sub la Mortiga Dezerto kiu apartigis la Landon Oz de la montoj sub kiuj la Reĝo de la Knomoj havis siajn vastajn kavernojn. Ŝi vidis ke la tunelo fariĝas cele al la Smeralda Urbo, kaj tuj sciis ke ĝin fosas la Knomoj por ke ilia armeo povu marŝi tra ĝi kaj ataki ŝian propran belan kaj pacan landon.

“Mi supozas ke Reĝo Rokato planas venĝon kontraŭ ni, ”ŝi diris pripense, “kaj kredas surprizi nin kaj kapti kaj sklavigi nin. Kiel malgajige estas ke iu povas havi tiajn fiplanojn! Sed mi ne tro severe kulpigu Reĝon Rokaton, ĉar li estas Knomo, kaj lia naturo ne estas tiel milda kiel mia. ”

Post tio ŝi forviŝis plian pensadon pri la tunelo el sia menso, provizore, kaj komencis demandi al si ĉu Onklino Em feliĉus kiel Reĝa Flikisto de la Ŝtrumpoj de la Reganto de Oz. Ozma malmulte okazigis truojn en siaj ŝtrumpoj; tamen, kelkfoje necesis fliki ilin. Onklino Em sendube povus tre bele fari tion.

La sekvan tagon la Princino rerigardis la tunelon per sia Magia Bildo, kaj ĉiun sekvan tagon ŝi dediĉis kelkajn minutojn al rigardado al la laboro. Tio ne estis tre interesa, sed ŝi opiniis ke tion ŝi devas fari.

Malrapide sed sukcese la granda arka truo rampis tra la rokoj sub la mortiga dezerto, kaj ĉiutage ĝi pliproksimiĝis al la Smeralda Urbo.

Ĉapitro 19

Kiel Kuniklio Bonvenigis la Fremdulojn

DOROTEO foriris el Bulkio laŭ la sama vojo per kiu ŝi eniris ĝin kaj kiam ili denove estis en la arbaro ŝi diris al Vilĉinjo:

“Mi neniam supozis ke bonaj manĝaĵoj povas esti tiel malagrablaj. ”

“Ofte mi manĝis aferojn kiuj bone gustis sed poste estis malagrablaj, ”respondis la Flava Kokino. “Mi opinias, Doroteo, ke se manĝaĵo fie fikos, estas pli bone ke tio okazu antaŭ anstataŭ post la manĝo. ”

“Eble vi pravas, ”diris la knabineto ĝemante. “Sed kion ni faru nun? ”

“Ni sekvu la padon retren al la a fiŝfosto, ”proponis Vilĉinjo. “Estos pli bone tiel ol denove perdiĝi. ”

“Nu, ni malgraŭe estas perdiĝintaj, ”deklaris Doroteo.

“Sed mi supozas ke vi pravas pri tiu a fiŝfosto, Vilĉinjo. ”

Ili reiris laŭ la pado al la loko kie ili unue trovis ĝin, kaj tuj prenis “la alian vojon”al Kuniklio. Tiu vojo estis nura mallarĝa pado, trivita kaj glata sed ne su fiĉe larĝa por paŝado de la piedoj de Doroteo. Tamen ĝi estis gvidilo, kaj marŝado tra la arbaro tute ne estis malfacila.

Post nelonge ili atingis altan muron el solida blanka marmoro, kaj la pado finiĝis ĉe tiu muro.

Unue Doroteo kredis ke tute ne estas aperturo en la marmoro, sed kiam ŝi rigardis pli zorge ŝi trovis malgrandan kvadratan pordon ĉe proksimume la alto de ŝia kapo, kaj sub tiu fermita pordo estis sonorilbutono.

Apud la sonorilbutono a fiŝo estis pentrita per bone faritaj literoj sur la marmoro, kaj la a fiŝo diris:

Eniro Nur Por

Permesitoj

Tamen tio ne malkuraĝigis Doroteon, kaj ŝi sonigis la sonorilon.

Baldaŭ riglilo estis zorge retirita kaj la marmora pordo malrapide svingiĝis apertiĝe. Ŝi ekvidis ke ne temas efektive pri pordo sed fenestro, ĉar pluraj latunaj stangoj transiras ĝin, fiksite firme en la marmoro tiel dense ke la fingroj de la knabineto apenaŭ trairus inter ili. Malantaŭ la stangoj aperis la vizaĝo de blanka kuniklo —tre sobra kaj kvieta vizaĝo —kun okulvitro en la maldekstra okulo kaj ligita per ŝnuro al lia butontruo.

“Nu! Kion vi volas? ”demandis la kuniklo severe.

“Mi estas Doroteo, ”diris la knabino, “kaj mi perdiĝis kaj —”

“Deklaru vian celon, mi petas, ”interrompis la kuniklo.

“Mi celas, ”ŝi respondis, “trovi kie mi estas, kaj —”

“Neniu estas permesita eniri Kuniklion sen ordono aŭ koniga letero de aŭ Ozma de Oz aŭ Glinda la Bona, ” anoncis la kuniklo; “do jen fino de la afero, ”kaj li komencis fermi la fenestron.

“Atendu minuton! ”kriis Doroteo. “Mi havas leteron de Ozma. ”

“De la Reganto de Oz? ”demandis la kuniklo dubante.

“Kompreneble. Ozma estas mia plej bona amiko, sciu; kaj mi mem estas Princino, ”ŝi anoncis, serioze.

“Hum —ha! Mi vidu vian leteron, ”respondis la kuniklo, kvazaŭ ankoraŭ dubante ŝin.

Do ŝi serĉis en sia poŝo kaj trovis la leteron kiun

Ozma donis al ŝi. Post tio ŝi donis ĝin tra la stangojn al la kuniklo, kiu prenis ĝin per siaj manoj kaj malfermis ĝin. Li voĉlegis ĝin per pompa voĉo, kvazaŭ por ke Doroteo kaj Vilĉinjo sciu ke li estas edukita kaj scipovas legi skribaĵojn. La letero diris:

“Plaĉos al mi ke miaj regatoj akceptu Princinon

Doroteon, kiu portas ĉi tiun reĝan komunikaĵon, per la samaj ĝentileco kaj afableco kiujn ili donus al mi. ”

“Ha —hum! Subskribita ‘Ozma de Oz, ’”plulegis la kuniklo, “kaj sigelita per la Granda Sigelo de la Smeralda Urbo. Nu, nu, nu! Vere strange! Vere rimarkinde! ”

“Kion do vi faros? ”demandis Doroteo senpacience.

“Ni devas obei la reĝan ordonon, ”respondis la kuniklo. “Ni estas regatoj de Ozma de Oz, kaj ni loĝas en ŝia lando. Ankaŭ nin protektas la granda Sorĉistino Glinda la Bona, kiu devigis nin promesi respekti la ordonojn de Ozma. ”

“Do ĉu mi povas eniri? ”ŝi demandis.

“Mi malfermos la pordon, ”diris la kuniklo. Li fermis la fenestron kaj malaperis, sed post momento granda pordo en la muro malfermiĝis kaj enlasis Doroteon en malgrandan ĉambron, kiu ŝajnis esti parto de la muro kaj konstruita en ĝi.

Tie staris la kuniklo kun kiu ŝi parolis, kaj nun povante vidi lin tutan ŝi gapis la beston surprizite. Li estis granda blanka kuniklo kun palruĝaj okuloj, tre simila al

ĉiuj aliaj blankaj kunikloj. Sed kio mirigis pri li estis lia vestaro. Li surhavis blankan satenan jakon broditan per oro kaj kun diamantaj butonoj. Lia veŝto estis el rozkolora sateno, kun turmalinaj butonoj. Lia pantalono estis blanka, kongrue kun la jako, kaj larĝa ĉe la genuoj —kiel de zuavo —kaj ligita per knodoj de rozaj rubandoj. Liaj ŝuoj estis el blanka pluŝo kun diamantaj bukoj, kaj liaj ŝtrumpoj estis el roza silko.

La riĉo kaj eĉ grandiozeco de la vestoj de la kuniklo instigis Doroteon gapi la besteton mirante. Toto kaj Vilĉinjo sekvis ŝin en la ĉambron kaj vidante ilin la kuniklo kuris al tablo kaj saltis sur ĝin vigle. Post tio li rigardis la trion tra sia okulvitro kaj diris:

“Tiuj akompanantoj viaj, Princino, ne rajtas eniri Kuniklion kun vi. ”

“Kial ne? ”demandis Doroteo.

“Unue, ili timigus nian popolon, kiu plej malamas hundojn; kaj, due, la letero de la Reĝa Ozma ne mencias ilin. ”

“Sed ili estas miaj amikoj, ”persistis Doroteo, “kaj iras kien ajn mi iras. ”

“Ne ĉifoje, ”diris la kuniklo decide. “Vi mem, Princino, estas bonvena vizitanto, ĉar vi estas tiel alte rekomendita; sed se vi ne konsentos lasi la hundon kaj la kokinon en ĉi tiu ĉambro mi ne povos permesi ke vi eniru la vilaĝon. ”

“Ne ĝenu vin pri ni, Doroteo, ”diris Vilĉinjo. “Eniru kaj vidu kia estas la loko. Vi povos paroli al ni pri ĝi poste, kaj Toto kaj mi ripozos komforte ĉi tie ĝis via reveno. ”

Tio ŝajnis la plej bona plano, ĉar Doroteo volis vidi kiel vivas la kunikla popolo kaj ŝi konsciis ke ŝiaj amikoj eble timigus la timidajn bestetojn. Ŝi ne forgesis pri kiel Toto kaj Vilĉinjo miskondutis en Bulkio, kaj eble la insisto de la kuniklo estis saĝa, ke ili restu ekster la vilaĝo.

“Bone, ”ŝi diris, “mi eniros sola. Mi supozas ke vi estas la Reĝo de ĉi vilaĝo, ĉu ne? ”

“Ne, ”respondis la kuniklo, “mi estas nur la Gardisto de la Giĉeto, kaj persono malmulte grava, kvankam mi penas plenumi mian devon. Mi devas nun informi vin, Princino, ke antaŭ ol eniri nian vilaĝon vi devos konsenti al malgrandigo. ”

“Malgrandigo de kio? ”demandis Doroteo.

“Via grandeco. Vi devos fariĝi kuniklodimensia, kvankam vi konservos vian formon. ”

“Ĉu miaj vestoj ne estus tro grandaj por mi? ”ŝi demandis.

“Ne; ili malgrandiĝos kun via korpo. ”

“Ĉu vi povas malgrandigi min? ”demandis la knabino.

“Facile, ”respondis la kuniklo.

“Kaj ĉu vi regrandigos min, kiam mi estos preta foriri? ”

“Mi faros tion, ”diris li.

“Konsentite, do; mi akceptas, ”ŝi anoncis.

La kuniklo saltis de la tablo kaj kuris —pli ĝuste, saltetadis —al la kontraŭa muro, kie li malfermis pordon tiel malgrandan ke eĉ Toto apenaŭ povus rampi tra ĝin.

“Sekvu min, ”li diris.

Nu, preskaŭ ĉiu alia knabineto deklarus ke ŝi ne povus trairi tiel malgrandan pordon; sed Doroteo jam renkontis tiom da feaventuroj ke ŝi kredis nenion malebla en la Lando Oz. Do ŝi trankvile marŝis cele la pordon, kaj je ĉiu paŝo ŝi fariĝis pli kaj pli malgranda ĝis, kiam ŝi atingis la aperturon, ŝi povis trairi ĝin tre facile. Efektive, dum ŝi staris apud la kuniklo, kiu sidis sur siaj malantaŭaj kruroj kaj uzis siajn antaŭajn piedojn kiel manojn, ŝia kapo estis proksimume tiel alta kiel lia.

Post tio la Gardisto de la Giĉeto trairis kaj ŝi sekvis, post tio la pordo svingis sin kaj ŝlosfermis sin farante altatonan klakon.

Doroteo nun trovis sin en urbo tiel stranga kaj bela ke ŝi anhelis pro surprizo. La alta marmora muro etendiĝis tute ĉirkau la loko kaj elfermis la ceteron de la mondo.

Kaj tie estis marmoraj domoj kuriozformaj, plejparte ili similis al renversitaj kaldronoj sed kun delikataj maldikaj spajroj kaj minaretoj kiuj altis en la ĉielon. La stratoj estis pavimitaj per blanka mamoro kaj antaŭ ĉiu domo estis ĝardeno el riĉa verda trifoliaro. Ĉio estis neta kiel vakso, kaj la verdo kaj la blanko bele interkontrastiĝis.

Sed, ververe, la kuniklaj personoj estis la plej miriga vidaĵo vidita de Doroteo. La stratoj estis plenaj de ili, kaj iliaj kostumoj estis tiel grandiozaj ke la riĉaj vestoj de la Gardisto de la Giĉeto estis banalaj kompare kun la aliaj.

Silkoj kaj satenoj delikatkoloraj ŝajne estis ĉiam uzataj kiel ŝtofo, kaj preskaŭ ĉiu kostumo scintilis per valoregaj gemoj.

Sed la kuniklinoj superbrilis la virkuniklojn pro sia grandiozeco, kaj la fasono de iliaj roboj estis vere miriga.

Ili ankaŭ surhavis kufojn, en kiuj estis plumoj kaj juveloj, kaj kelkaj puŝadis beboĉaretojn en kiuj, kiel vidis la knabino, estis kunikletoj. Kelkaj kuŝis dormante dum aliaj kuŝis suĉante siajn manojn kaj ĉirkaŭrigardante per grandaj palruĝaj okuloj.

Ĉar Doroteo ne estis pli granda ol la plenkreskaj kunikloj ŝi havis oportunon observi ilin atente antaŭ ol ili rimarkis ŝian ceeston. Kiam ili ja rimarkis, ili ŝajnis tute ne alarmitaj, kvankam la knabineto nature allogis atenton kaj ĉiuj rigardis ŝin tre scivoleme.

“Cedu vojon! ”kriis la Gardisto de la Giĉeto. “Cedu vojon al Princino Doroteo, kiu venas de Ozma de Oz. ”

Aŭdinte tiun anoncon la amaso da kunikloj cedis lokon al ili sur la trotuaroj, kaj dum Doroteo pasis ili ĉiuj klinis siajn kapojn respektoplene.

Marŝinte tiel tra pluraj belaj stratoj ili atingis placon en la centro de la Urbo. En tiu placo estis kelkaj belaj arboj kaj bronza statuo pri Glinda la Bona, kaj preter ĝi estis la pordegoj de la Reĝa Palaco —vasta kaj impona konstruaĵo el blanka marmoro kovrita per filigrano el prujneca oro.

Ĉapitro 20

Kiel Doroteo Lunchis kun Regho

Vico de kuniklaj soldatoj staris antaŭ la enirejo de la palaco, kaj ili surhavis verdajn kaj orajn uniformojn kun altaj ĉapoj sur siaj kapoj kaj tenis lancetojn per siaj manoj. La Kapitano havis glavon kaj blankan plumon en sia ĉapo.

“Salutu! ”kriis la Gardisto de la Giĉeto. “Salutu Princinon Doroteon, kiu venas de Ozma de Oz! ”

“Salutu! ”kriis la Kapitano, kaj la soldatoj ĉiuj tuj salutis.

Nun ili eniris la grandan halon de la palaco, kie ili renkontis gaje vestitan serviston, al kiu la Gardisto de la Giĉeto demandis ĉu la Reĝo estas libera.

“Mi kredas ke jes, ”estis la respondo. “Mi aŭdis lian Moŝton ploradi kaj lamentadi kiel kutime antaŭ nur kelkaj minutoj. Se li ne ĉesos agi kiel bebo mi rezignos mian postenon ĉi tie kaj dungigos min. ”

“Pro kio suferas via Reĝo? ”demandis Doroteo, kiun surprizis aŭdi la kuniklan serviston paroli tiel senrespekte pri sia monarko.

“Ho, li nur ne volas esti Reĝo, jen ĉio; kaj li simple devas, ”estis la respondo.

“Atentu! ”diris la Gardisto de la Giĉeto severe; “konduku nin al lia Moŝto; kaj ne diskonigu niajn problemojn al fremduloj, mi petas. ”

“Nu, se ĉi tiu knabino vidos la Reĝon, li mem diskonigos siajn problemojn, ”respondis la servisto.

“Jen lia reĝa privilegio, ”deklaris la Gardisto.

Do la servisto gvidis ilin en ĉambron kies drapiraĵoj estis el ora ŝtofo kaj kies mebloj estis el oro kaj kovritaj per sateno. Trono estis en tiu ĉambro, sur platformo kaj kun granda kusenkovrita sidloko, kaj sur tiu sidejo troviĝis la Kunikla Reĝo. Li kuŝis sur sia dorso, kun siaj piedoj en la aero, kaj ploraĉis kiel hundeto.

“Via Moŝto! via Moŝto! Leviĝu. Jen vizitanto, ”vokis la servisto.

La Reĝo ruliĝis kaj rigardis Doroteon per unu akvoplena palruĝa okulo. Post tio li sidiĝis kaj zorge viŝis siajn okulojn per silka poŝtuko kaj surmetis sian juvelitan kronon, kiu estis defalinta.

“Pardonu mian malĝojon, kara fremdulo, ”li diris per malgaja voĉo. “Rigardante min vi vidas la plej mizeroplenan monarkon en la tuta mondo. Kioma horo estas, Paleprumanto? ”

“La unua horo, Moŝto, ”respondis la servisto al kiu li demandis.

“Tuj alportu lunĉon! ”ordonis la Reĝo. “Lunĉon por du personoj —por mia vizitanto kaj mi —kaj certigu ke ŝi ricevos manĝaĵojn kutimajn por ŝi. ”

“Jes, Moŝto, ”respondis la servisto, kaj li foriris.

“Ligu la laĉon de mia ŝuo, Firmharulo, ”diris la Reĝo al la Gardisto de la Giĉeto. “Ho, ve! Kiom malfeliĉa mi estas! ”

“Ĝuste kio ĝenas vian Moŝton? ”demandis Doroteo.

“Nu, ĉi tiu reĝafero, kompreneble, ”li respondis, dum la Gardisto ligis lian ŝulaĉon. “Mi neniel volis esti Reĝo de Kuniklio, kaj ĉiuj kunikloj sciis tion. Do ili elektis min por —por ŝpari al si mem tian teruran faton, mi supozas —kaj jen mi, fermita en palaco, kiam mi alie povus esti libera kaj feliĉa. ”

“Ŝajnas al mi, ”diris Doroteo, “ke estas bonege esti

Reĝo. ”

“Ĉu vi mem iam estis Reĝo? ”demandis la monarko.

“Ne, ”ŝi respondis, ridante.

“Do vi nenion scias pri la afero, ”li diris. “Mi ne demandis kiu vi estas, sed ne gravas. Dum ni lunĉos mi parolos al vi pri ĉiuj miaj problemoj. Ili estas multe pli interesaj ol io direbla de vi pri vi. ”

“Eble laŭ via vidpunkto, ”respondis Doroteo.

“La lunĉo estas preta! ”kriis Palpebrumanto, malfermante la pordon, kaj envenis dekduo da kunikloj en livreo, ĉiuj portis pletojn kiujn ili metis sur la tablon, kie ili aranĝis la pladojn bonorde.

“Nun eliru —ĉiuj! ”kriis la Reĝo. “Firmharulo, atendu ekstere, eble mi bezonos vin. ”

Post ilia eliro, kiam la Reĝo estis sola kun Doroteo, li malsupreniris de sia trono, ĵetis sian kronon en angulon, kaj piedbatis sian ermenan robon sub la tablon.

“Sidiĝu, ”li diris, “kaj penu esti feliĉa. Estas senutile por mi se mi penas, ĉar mi estas ĉiam mizera. Sed mi malsatas, kaj espereble ankaŭ vi. ”

“Mi malsatas, ”diris Doroteon. “Hodiaŭ mi manĝis nur ĉarumon kaj pianon —ho! kaj ankaŭ panon-kun-butero kiu antaŭe estis antaŭporda mato. ”

“Bonsonaj manĝaĵoj, ”komentis la Reĝo, sidiĝante kontraŭ ŝi; “sed eble la piano ne estis bonsona, ĉu? ”

Doroteo ridis.

“Ŝajne vi ne tiom malĝojas nun, ”ŝi diris.

“Sed jes, ”protestis la Reĝo, kies okuloj komencis repleniĝi per larmoj. “Eĉ miaj ŝercoj estas mizeraj. Mi estas kiel eble plej mizera, veplena, a fliktita, malĝoja kaj malfeliĉa. Ĉu vi ne bedaŭras pri tio? ”

“Ne, ”respondis Doroteo honeste. “Mi ne povas diri ke jes. Ŝajnas al mi ke, kiel kuniklo, vi estas tre bonfortuna.

Jen la plej bela urbeto kiun iam mi vidis. ”

“Nu, la urbo estas su fiĉe bona, ”li agnoskis. “Glinda, la Bona Sorĉistino, konstruis ĝin por ni ĉar ŝi amas kuniklojn. Al mi ne multe ĝenas la Urbo, kvankam mi ne loĝus ĉi tie propravole. Estas la Reĝeco kiu plene nuligis mian feliĉon. ”

“Kial vi ne loĝus ĉi tie propravole? ”ŝi demandis.

“Ĉar ĉio estas tute kontraŭnatura, kara. Kunikloj estas mislokitaj, en tiom da lukso. Kiam mi estis juna mi loĝis en truo en la arbaro. Min tute ĉirkaŭis malamikoj kaj ofte mi devis forkuri por savi min. Estis malfacile akiri su fiĉe da manĝaĵo, kaj kiam mi trovis aron da trifolioj mi devis aŭskulti kaj atenti pri danĝero dum mi manĝis. Lupoj serĉadis ĉirkaŭ la truo en kiu mi loĝis kaj kelkfoje mi ne kuraĝis eliri dum plenaj tagoj. Ho, kiom feliĉa kaj kontenta mi tiam estis! Mi estis vera kuniklo, kia min faris la naturo —sovaĝa kaj libera! — kaj mi eĉ ĝuis aŭskultadi la agitiĝon de mia propra koro! ”

“Ofte mi pensis, ”diris Doroteo, kiu plene okupadis sin per manĝado, “ke estus plezure esti kuniklo. ”

“Ja estas plezure —kiam oni estas aŭtentika, ”konsentis lia Moŝto. “Sed vidu kia mi estas nun! Mi loĝas en marmora palaco anstataŭ truo en la tero. Mi povas manĝi kiom mi volas, sen la ĝojo de serĉado. Ĉiutage mi devas vesti min per elegantaj vestoj kaj portadi tiun kronaĉon ĝis mia kapo doloregas. Kunikloj venas al mi kun ĉiaj problemoj, kvankam nur miaj propraj problemoj interesas min. Kiam mi promenas mi ne rajtas saltadi kaj kuri; mi devas marŝi per miaj malantaŭaj kruroj kaj surhavi ermenan robon! Kaj la soldatoj salutas min kaj la bando ludas kaj la aliaj kunikloj ridas kaj aplaŭdas kaj krias ‘Saluton al la Reĝo! ’Nun mi demandas al vi, kiel al amiko kaj junulino sagaca:ĉu tiom da pompo kaj malsaĝeco ne su fiĉas por mizerigi decan kuniklon? ”

“Iam, ”diris Doroteo penseme, “la homoj estis sovaĝaj kaj nevestitaj kaj loĝis en kavoj kaj ĉasis manĝaĵojn same kiel sovaĝaj bestoj. Sed post kelka tempo ili civiliziĝis, kaj nun ili malvolonte reirus al la malnovaj tagoj. ”

“Tio estas tute malsimila afero, ”respondis la Reĝo.

“Neniu el vi Homoj civiliziĝis dum nur unu vivtempo.

Civilizacio atingis vin iom-post-iome. Sed iam mi konis la arbaron kaj la liberan vivon, kaj tial mi protestas kontraŭ tiu tuja civiliziĝo kiu estis kontraŭ mia volo, kaj la devo fariĝi Reĝo kun krono kaj ermena robo. Pa! ”

“Se vi malamas ĝin, kial vi ne demisias? ”ŝi demandis.

“Neeble! ”ploregis la Kuniklo, kaj li reviŝis siajn okulojn per sia poŝtuko. “Sovaĝa leĝo en ĉi tiu urbo malpermesas. Kiu elektiĝis Reĝo devas resti Reĝo. ”

“Kiu faris la leĝojn? ”demandis Doroteo.

“Tiu sama Sorĉistino kiu faris la urbon —Glinda la Bona. Ŝi konstruis la muron kaj aranĝis la Urbon, kaj donis al ni plurajn valorajn sorĉojn, kaj faris la leĝojn.

Post tio ŝi invitis ĉiujn palruĝokulajn kuniklojn de la arbaro veni ĉi tien, kaj post tio ŝi lasis nin al nia sorto. ”

“Kial vi akceptis la inviton kaj venis ĉi tien? ” demandis la infano.

“Mi ne sciis kiom aĉa estas vivo en urbo, kaj mi tute ne anticipis ke mi elektiĝos Reĝo, ”diris li, larmante amare. “Kaj —kaj —nun mi estas Tio —kun majuskla T — kaj ne povas eskapi! ”

“Mi konas Glindan, ”komentis Doroteo, manĝante kiel deserton ĉokoladan panaĵon, “kaj kiam mi denove renkontos ŝin mi petos ke ŝi anstataŭigu vin per alia Reĝo. ”

“Ĉu? Ĉu vere vi faros tion? ”demandis la Reĝo ĝoje.

“Jes, se vi deziras tion, ”ŝi respondis.

“Hura, hura! ”kriis la Reĝo; kaj li eksaltis de apud la tablo kaj sovaĝe dancadis tra la ĉambro, skuante sian poŝtukon kvazaŭ flagon kaj ridante pro ĝojego.

Post iom da tempo li sukcesis regi sian ĝojon kaj revenis al la tablo.

“Kiam vi verŝajne renkontos Glindan? ”li demandis.

“Nu, eble post kelkaj tagoj, ”diris Doroteo.

“Kaj vi ne forgesos peti ŝin? ”

“Kompreneble ne. ”

“Princino, ”diris la Kunikla Reĝo fervore, “vi forprenis de mi grandan malfeliĉon, kaj mi multe dankemas. Tial mi proponas distri vin, ĉar vi estas mia gasto kaj mi estas la Reĝo, kiel indiketo de mia danko. Venu kun mi al mia akcepteja halo. ”

Li alvokis Firmharulon kaj diris al li:“Kunvenigu la tutan nobelaron en la grandan akceptejan halon, kaj ankaŭ diru al Palpebrumanto ke mi volas ke li venu tuj. ”

La Gardanto de la Giĉeto riverencis kaj forrapidis, kaj lia Moŝto turnis sin al Doroteo kaj pludiris:“Ni havos su fiĉan tempon por promeni en la ĝardenoj antaŭ ol oni alvenos. ”

La ĝardenoj estis malantaŭ la palaco kaj estis plenaj de belaj floroj kaj odorantaj arbustoj, kun multaj ombrantaj arboj kaj fruktarboj kaj marmoraj pavimitaj padoj irantaj ĉiudirekten. Dum ili eniris tiun lokon Palpebrumanto venis kurante al la Reĝo, kiu faris al li plurajn ordonojn per nelaŭta voĉo. Post tio lia Moŝto revenis al Doroteo kaj gvidis ŝin tra la ĝardenoj, kiujn ŝi multe admiris.

“Kiel belajn vestojn via Moŝto surhavas! ”ŝi diris, rigardante la riĉan blusatenan kostumon, broditan per perloj, per kiu la Reĝo estis vestinta sin.

“Jes, ”li respondis, iom fiere, “ĉi tiu estas unu el miaj plej amataj vestokompletoj; sed mi havas multajn eĉ pli elegantajn. Ni havas bonegajn tajlorojn en Kuniklio, kaj Glinda provizas la ŝtofon bezonatan. Aparte: eble vi petos la Sorĉistinon, kiam vi renkontos ŝin, permesi ke mi konservu mian vestaron. ”

“Sed se vi reiros al la arbaro vi ne bezonos vestojn, ”ŝi diris.

“N —e! ”li balbutetis; “povas esti. Sed mi jam de tiel longe vestas min ke mi kutimiĝis, kaj mi ne supozas ke mi volus ĉirkaŭkuradi nuda denove. Do eble la Bona

Glinda permesos ke mi konservu la kostumojn. ”

“Mi petos, ”konsentis Doroteo.

Ili foriris el la ĝardenoj kaj eniris belan grandan akceptejan halon, kie riĉaj tapiŝoj estis etenditaj sur la kahelaj plankoj kaj la mebloj estis belege ĉizitaj kaj ornamitaj per juveloj. La seĝo de la Reĝo estis neordinare bela meblo, havante la formon de arĝenta lilio kies unu folio estis faldita por esti la sidloko. La arĝento estis tute dike ornamita per diamantoj kaj la sidejo estis remburita per blanka sateno.

“Ho, kia grandioza seĝo! ”kriis Doroteo, kunfrapante siajn manojn admire.

“Ĉu ne? ”respondis la Reĝo fiere. “Ĝi estas mia plej amata sidilo, kaj mi opinias ke ĝi precipe konvenas por mia koloro. Pri tio: bonvolu peti al Glinda ke mi rajtu konservi ĉi tiun liliseĝon post mia foriro. ”

“Ĝi ne bone taŭgus en truo en la tero, ĉu? ”ŝi sugestis.

“Eble ne; sed mi kutimiĝis sidi sur ĝi kaj mi deziras kunpreni ĝin, ”li respondis. “Sed, jen venas la gesinjoroj de la kortego; do bonvolu sidi apud mi kaj mi prezentos vin. ”

Ĉapitro 21

Kiel la Regho Shanghis Sian Decidon

Ĝuste tiam kunikla bando de preskaŭ kvindek personoj enmarŝis, ludante orajn instrumentojn kaj vestite per bone aranĝitaj uniformoj. Sekvante la bandon venis la nobelaro de Kuniklio, ĉiuj estis riĉe vestitaj kaj saltetadis per siaj malantaŭaj kruroj. Kaj la inoj kaj la viroj havis blankajn gantojn sur siaj manoj, kun siaj ringoj sur la ekstero de la gantoj, kia ŝajne estis la modo tie. Kelkaj el la kuniklinoj portis lornetojn, dum multaj el la virkunikloj havis okulvitron en la maldekstra okulo.

La korteganoj kaj iliaj inoj paradis antaŭ la Reĝo, kiu konigis Princinon Doroteon al ĉiu paro tre gracie. Post tio la grupo sidigis sin en seĝoj kaj sur sofoj kaj rigardis anticipoplene al sia monarko.

“Estas nia reĝa devo, kiel ankaŭ nia reĝa plezuro, ”li diris, “provizi taŭgan distraĵon por nia distingita gasto.

Ni nun prezentos la Reĝan Bandon de Barbulaj

Farbuloj. ”

Dum li parolis la muzikistoj, kiuj jam aranĝis sin en angulo, ekludis dancmelodion kaj en la ĉambron dancis la Barbulaj Farbuloj. Ili estis ok belaj kunikloj vestitaj nur per gazaj purpuraj jupoj ligitaj ĉirkaŭ iliaj talioj per diamantaj rubandoj. Iliaj barboj estis riĉe purpurkoloraj, alie ili estis tute purblankaj.

Riverencinte antaŭ la Reĝo kaj Doroteo la Farbuloj komencis sian ŝercludadon, kaj ĝi estis tiom komika ke Doroteo ridis pro vera plezuriĝo. Ili ne nur kundancis turniĝante kaj girante tra la ĉambro, sed ili saltis unu trans la alian, staris surkape kaj saltis tien kaj tien tiel vigle ke estis malfacile kontroli ilin. Fine ili ĉiuj saltis duoble transkapen irante el la ĉambro.

La nobeloj entuziasme aplaŭdis, kaj Doroteo aplaŭdis kun ili.

“Bonege! ”ŝi diris al la Reĝo.

“Jes, la Barbulaj Farbuloj estas vere tre lertaj, ”li respondis. “Mi bedaŭregas devi lasi ilin kiam mi foriros, ĉar ili ofte amuzis min kiam mi estis tre mizeroplena. Ĉu eble vi petos al Glinda —”

“Ne, tute ne taŭgus, ”deklaris Doroteo firme. “Ne estus spaco en via truo en la tero por tiom da kunikloj, precipe ne kiam vi havos la liliseĝon kaj viajn vestojn tie.

Ne pensu pri tia afero, via Moŝto. ”

La Reĝo ĝemis. Li stariĝis kaj anoncis al la grupo:

“Ni nun rigardos militistan ekzercon de mia elektita

Korpogardistaro de Reĝaj Lancistoj. ”

Nun la bando ludis marŝmuzikon kaj grupo de kuniklaj soldatoj envenis.Ili surhavis verdajn kaj orajn uniformojn kaj marŝis tre rigide sed perfekte laŭtakte.Iliaj lancoj konsistis el nedikaj stangoj el polurita arĝento kun oraj kapoj, kaj dum la ekzerco ili manipulis tiujn armilojn mirinde lerte.

“Mi supozus ke vi vin sentus tre sekura kun tiel bona Korpogardistaro, ”komentis Doroteo.

“Jes ja, ”diris la Reĝo.“Ili protektas min kontraŭ ĉia minaco.Ĉu eble Glinda —”

“Ne, ”interrompis la knabino.“Mi estas certa ke ne.

La Korpogardistaro estas nur por la Reĝo, kaj kiam vi ne plu estos Reĝo vi ne rajtos al ĝi.”

La Reĝo ne respondis, sed li aspektis iom malfeliĉa dum kelka tempo.

Kiam la soldatoj estis elmarŝintaj li diris al la grupo:

“La Reĝaj Ĵonglistoj nun aperos.”

Doroteo jam antaŭe vidis multajn ĵonglistojn, sed neniam tiel interesajn.Ili estis ses, vestitaj per nigra sateno brodita je kuriozaj arĝentaj simboloj —kostumo kiu kontrastis forte kun ilia neĝblanka felo.

Unue ili enpuŝis grandan ruĝan globon kaj tri el la kuniklaj ĵonglistoj staris sur ĝia supro kaj rulis ĝin.Post tio du el ili kaptis trian kaj ĵetis lin en la aeron, kaj ĉiuj ekmalaperis, ĝis restis nur du.Post tio unu el ili suprenĵetis la alian kaj restis sola sen siaj kunuloj.Tiu lasta ĵonglisto nun tuŝis la ruĝan globon, kiu estis malplena, kaj la kvin kunikloj kiuj estis malaperintaj en la aeron rampis el la malplena globo.

Post tio ili ĉiuj kroĉis sin unuj al la aliaj kaj ruliĝis rapide sur la planko.Kiam ili ekhaltis nur unu dika kunikla ĵonglisto videblis, la aliaj ŝajne estis interne de li.

Tiu saltis leĝere en la aeron kaj surteriĝinte li eksplodis kaj apartiĝis kaj fariĝis la originaj ses. Post tio kvar el ili rulis sin kaj fariĝis rondaj globoj kaj la aliaj du disĵetis ilin kaj pilkludis per ili.

Jen nur kelkaj el la lertaĵoj faritaj de la kuniklaj ĵonglistoj, kaj ili estis tiel lertaj ke la tuta nobelaro kaj eĉ la Reĝo aplaŭdis tiom laŭte kiom Doroteo.

“Mi supozas ke neniuj kuniklaj ĵonglistoj en la tuta mondo estas kompareblaj kun ĉi tiuj, ”komentis la Reĝo.

“Kaj ĉar mi ne povos kunhavi la Barbulajn Farbulojn nek mian Korpogardistaron, eble vi petos al Glinda ke ŝi permesu ke mi kunprenu nur du aŭ tri el ĉi tiuj

ĵonglistoj. Ĉu? ”

“Mi demandos, ”respondis Doroteo, duboplene.

“Dankon, ”diris la Reĝo; “tre grandan dankon. Kaj nun vi aŭskultos la Karajn Kapablajn Kantistojn, kiuj ofte gajigis min dum miaj momentoj de malfeliĉo. ”

La Karaj Kapablaj Kantistoj montriĝis kvarteto de kuniklaj kantistoj, du viraj kaj du inaj. La Virkantistoj surhavis formalajn vostohavajn vestokompletojn el blanka sateno, kun perloj kiel butonoj, dum la Kantistinoj surhavis blankajn satenajn robojn kun longaj trenaĵoj.

Ilia unua kanto komenciĝis ĉi tiel:

“Jen kutimo de animo:

Loĝi en la urbo, Kun vestoj kaj kun gestoj, Gemoj kun belkurbo, Sen prefero por la tero

Kaj truo en la sablo — Superlativo por la vivo

Sen minackapablo. ”

Doroteo rigardis la Reĝon kiam ŝi aŭdis tiun kanton kaj rimarkis ke li aspektas maltrankvila kaj ĝenata.

“Al mi ne plaĉas tiu kanto, ”li diris al la Kantistoj.

“Donu al ni ion gajan kaj vigligan. ”

Do ili kantis laŭ ĝoja vigla melodio tiel:

Kunikloj gajaj
Ĉarmoj majaj
Sekuraj en la fevilaĝo; Ĉia barbo
Ĉia farbo, Knabinoj belaj de junaĝo.
Por ĉiu besto
Silka vesto.
Paroj amindume prancas
Tenas manojn
Forgesas vanojn
Laŭ la rondo ili dancas.
Poste kune
Jam sublune
Gaje ili forpromenas.
Ĉiu ridas
Ame fidas
Ilin la printempo benas.
Bela vivo
A firmativo.
Nin gvidas la magi’fidela Sen danĝero
Laŭ la vero
Vilaĝa vivo ĉiam hela.

“Atentu, ”diris Doroteo al la Reĝo, post la fino de la kanto, “ŝajnas ke ĉiuj kunikloj amas Kuniklion escepte de vi. Kaj mi kredas ke vi estas la nura loĝanto kiu iam ploris aŭ malfeliĉis kaj volis reiri al via kotoplena truo en la tero. ”

Lia Moŝto aspektis pensoplena, kaj dum la servistoj disportis glasojn da nektaro kaj pletojn da sukerkovritaj kuketoj ilia Reĝo silentis kaj iom nervozis.

Kiam ĉiuj jam ĝuis la manĝaĵojn kaj la servistoj estis foririntaj Doroteo diris:

“Nun mi devas foriri, ĉar malfruiĝas kaj mi perdiĝis.

Mi devas trovi la Sorĉiston kaj Onklinon Em kaj Onklon

Henrikon kaj ĉiujn ceterajn iam antaŭ la noktiĝo, se iel eblos. ”

“Ĉu vi do ne dormos ĉe ni? ”demandis la Reĝo. “Vi estos tre bonvena. ”

“Dankon, sed ne, ”ŝi respondis. “Mi devas reiri al miaj amikoj. Kaj mi volas renkonti Glindan kiel eble plej baldaŭ, sciu. ”

Do la Reĝo forsendis la korteganojn kaj diris ke li mem akompanos Doroteon al la pordejo de la vilaĝo. Li mem ne plu ploris nek ĝemis, sed lia longa vizaĝo estis tre senĝoja kaj liaj grandaj oreloj pendis malgaje ambaŭ flanke. Li plu surhavis siajn kronon kaj ermenon kaj marŝis uzante belan orkapan bastonon.

Post ilia alveno al la ĉambro en la muro la knabineto trovis Toton kaj Vilĉinjon atendantaj ŝin tre pacience. Ili estis abunde nutritaj de kelkaj servistoj kaj tute ne emis haste foriri el tiom agrabla loĝejo.

La Gardisto de la Giĉeto jam estis denove en sia kutima loko, sed li restis sekure for de Toto. Doroteo adiaŭis la Reĝon dum ili staris tuj interne de la muro.

“Vi estis tre kompleza al mi, ”ŝi diris, “kaj mi ege multe dankas vin. Tuj kiam eble mi renkontos Glindan kaj petos ke ŝi anstataŭigu vin per alia Reĝo kaj resendu vin en la sovaĝan arbaron. Kaj mi petos ke ŝi lasu vin kunpreni kelkajn vestojn kaj la liliseĝon kaj unu-du ĵonglistojn por distri vin. Mi estas certa ke ŝi konsentos, ĉar ŝi estas tre komplezema kaj al ŝi malplaĉas ies ajn malfeliĉo. ”

“Ahem! ”diris la Reĝo, aspektante iom mizereta. “Mi ne volas ĝeni vin per mia mizero; do ne necesos ke vi petu al Glinda. ”

“Ho, sed jes, ”ŝi respondis. “Tute ne ĝenos min. ”

“Sed mia kara, ”pludiris la Reĝo, embarasite, “mi pripensadis la temon tre zorge, kaj mi trovas ke estas multaj plaĉaĵoj ĉi tie en Kuniklio kiujn mi nevolonte malhavus per foriro. Do eble estas preferinde ke mi restu. ”

Doroteo ridis. Poste ŝi aspektis serioza.

“Ne taŭgos ke vi estos kaj Reĝo kaj samtempe ploremulo, ”ŝi diris. “Vi malfeliĉigadis ĉiujn aliajn kuniklojn kaj malkontentigis ilin per viaj laŭtaj lamentokrioj pri mizereco. Do mi kredas ke estos preferinde havi alian Reĝon. ”

“Ho, tute ne! ”kriis la Reĝo, fervore. “Se vi nenion diros al Glinda, mi promesas esti gaja kaj feliĉa konstante, kaj neniam denove plori aŭ lamentokrii. ”

“Ĉu vi ĵuras je via honoro? ”ŝi demandis.

“Je Reĝa vorto mi promesas! ”li respondis.

“Bone, ”diris Doroteo. “Vi vere estus freneza se vi volus foriri de Kuniklio kaj denove loĝi sovaĝe en la arbaro, kaj mi certas ke ĉiu ajn kuniklo ekster la urbo volonte anstataŭus vin. ”

“Forgesu, kara; forgesu mian malsaĝecon, ”pledis la Reĝo tre serioze. “Denun mi penos ĝoji kaj plenumi mian devon rilate la regatojn. ”

Do post tio ŝi foriris de li kaj eniris tra la malgranda pordo la ĉambron en la muro, kie ŝi iom post iom fariĝis pli kaj pli granda ĝis reakiri sian naturan dimension.

La Gardisto de la Giĉeto ebligis al ili eliri en la arbaron kaj diris al Doroteo ke ŝi faris grandan servon al Kuniklio ĉar ŝi venigis al ilia mizera Reĝo komprenon pri la plezuro kiun estigas regado de tia bela urbo.

“Mi komencos petskribon por ke statuo pri vi staru apud tiu de Glinda en la publika placo, ”diris la Gardisto. “Mi esperas ke vi revenos, iam, kaj vidos ĝin. ”

“Eble tiel estos, ”ŝi respondis.

Post tio, sekvate de Toto kaj Vilĉinjo, ŝi formarŝis de la alta marmora muro kaj rekomencis paŝadi laŭ la mallarĝa pado cele la a fiŝfoston.

Ĉapitro 22

Kiel la Sorchisto Trovis Doroteon

Kiam ili atingis la a fiŝofoston, tie, ĝojigante ilin, estis la tendoj de la Sorĉisto starigitaj apud la vojo kaj la kaldrono boladis gaje super fajro. La Vilulo kaj Ombi Ambi kolektadis lignon por la fajro dum Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en siaj tendoseĝoj konversaciante kun la Sorĉisto.

Ili ĉiuj kuris antaŭen por saluti Doroteon, dum ŝi alproksimiĝis, kaj Onklino Em kriis:“Jadi, infano! Kie vi estis? ”

“Vi forestis dum la tuta tago, ”aldonis la Vilulo riproĉe.

“Nu, komprenu, mi perdiĝis, ”klaris la knabineto, “kaj mi multege klopodis trovi la vojon por retreniri al vi, sed mi simple ne sukcesis. ”

“Ĉu vi vagis en la arbaro dum la tuta tago? ”demandis Onklo Henriko.

“Nepre vi malsategas! ”diris Onklino Em.

“Ne, ”diris Doroteo, “mi ne malsatas. Mi manĝis

ĉarumon kaj pianon en la mateno, kaj lunĉis kun Reĝo. ”

“Ha! ”krietis la Sorĉisto, kapjesante kun agrabla rideto.

“Do denove vi aventuris. ”

“Ŝi plene frenezas! ”kriis Onklino Em. “Kiel oni povas manĝi ĉarumon? ”

“Ĝi ne estis tre granda, ”diris Doroteo, “kaj ĝi havis

ĉokoladan radon. ”

“Kaj mi manĝis la erojn, ”pludiris Vilĉinjo serioze.

“Sidiĝu kaj rakontu ĉion al ni, ”petis la Sorĉisto. “Ni serĉis vin dum la tuta tago, kaj fine mi rimarkis viajn piedspurojn en ĉi tiu pado —kaj tiujn de Vilĉinjo. Ni hazarde trovis la padon, kaj ĉar ĝi kondukas al nur du lokoj mi decidis ke vi estas ĉe unu aŭ la alia de tiuj lokoj. Do ni starigis la tendojn kaj atendis vian revenon.

Kaj nun, Doroteo, diru al ni kie vi estis —ĉu en Bulkio aŭ en Kuniklio? ”

“Nu, mi estis en ambaŭ, ”ŝi respondis; “sed unue mi iris al Manĝilio, kien tute neniu pado kondukas. ”

Tiam ŝi sidiĝis kaj rakontis la aventurojn de la tago, kaj estu certa ke Onklino Em kaj Onklo Henriko estis multe surprizitaj de la rakonto.

“Sed vidinte la Tranĉtondojn kaj la Peclojn, ”komentis

ŝia onklo, “ni devus tute ne surpriziĝi pri io ajn en ĉi tiu stranga lando. ”

“Ŝajnas ke la solaj kutimaj ordinaruloj ĉi tie estas ni mem, ”komentis Onklino Em iom necerte.

“Nun ni rekunestas, kaj estas unu unuigita grupo, ” komentis la Vilulo, “do kion ni sekve faru? ”

“Manĝu kaj dormu dum la nokto, ”respondis la Sorĉisto rapide, “kaj poste plu veturu. ”

“Kien? ”demandis la Kapitana Generalo.

“Ni ankoraŭ ne vizitis la Galimatianojn kaj la Antaŭtimulojn, ”diris Doroteo. “Mi volonte vizitos ilin — ĉu ne ankaŭ vi? ”

“Ili ne sonas interesaj, ”oponis Onklino Em. “Sed eble jes. ”

“Kaj poste, ”pludiris la malgranda Sorĉisto, “ni vizitos la Stanan Lignohakiston kaj Joĉjon Kukurbokapon kaj nian malnovan amikon la Birdotimigilon survoje al nia hejmo. ”

“Ankaŭ ili ne sonas tre interesaj, ”komentis Onklino Em.

“Nu, ili estas miaj plej bonaj amikoj! ”asertis la knabineto, “kaj nepre vi ekamos ilin, Onklino Em, ĉar ĉiu amas ilin. ”

Jam la krepusko proksimiĝis, do ili manĝis la bonaĵojn kiujn la Sorĉisto per magio estigis en la kaldrono kaj post tio ili enlitiĝis en la komfortaj tendoj.

Ili ĉiuj ellitiĝis jam frue la sekvan matenon, sed Doroteo ne emis denove vagi de la tendoj, timante ke okazos pliaj akcidentoj.

“Ĉu vi scias kie estas vojo? ”ŝi demandis al la vireto.

“Ne, kara, ”respondis la Sorĉisto; “sed mi trovos. ”

Post la matenmanĝo li gestis al la tendoj per sia mano kaj ili refariĝis poŝtukoj, kiujn reprenis kaj metis en siajn poŝojn la posedantoj. Post tio ili ĉiuj grimpis en la ruĝan

ĉaregon kaj la Segĉevalo demandis:

“Kiudirekten? ”

“Ne gravas, ”respondis la Sorĉisto. “Nur iru laŭvole kaj nepre vi elektos prave. Mi sorĉis la radojn de la ĉarego, kaj ili ruliĝos ĝustadirekten, tute sendube. ”

Dum la Segĉevalo komencis marŝi tra la arboj Doroteo diris:

“Se ni havus iun el tiuj novmodaj aerŝipoj ni povus for flosi super la arbaro kaj malsupren rigardi kaj trovi ĝuste kiujn lokojn ni deziras. ”

“Aerŝipo? Pa! ”malestime respondis la vireto. “Mi malamas tiaĵojn, Doroteo, kvankam ili tute ne estas novaĵo por mi aŭ por vi. Mi estis balonisto dum multaj jaroj, kaj foje mia balono portis min al la Lando Oz, kaj foje al la Vegetala Regno. Kaj foje Ozma havis Gumpon kiu flugis super ĉi tiu tuta regno kaj estis su fiĉe saĝa por iri kien oni ordonas —kaj tion ne faras aerŝipoj. La domo kiun la ciklono portis al Oz el la tre distanca Kansas, kun vi kaj Toto en ĝi —estis vera aerŝipo tiutempe; do komprenu ke ni multe spertis flugadon kun la birdoj. ”

“Aerŝipoj ja ne estas malbonaj, ”deklaris Doroteo. “Iun tagon ili flugos tra la tuta mondo, kaj eble venigos homojn eĉ al la Lando Oz. ”

“Mi devos diskuti tion kun Ozma, ”diris la Sorĉisto, sulkante sian frunton iomete. “Tute ne estus bone, sciu, se la Smeralda Urbo fariĝus vojstacio por aer-linio. ”

“Ne, ”diris Doroteo, “mi supozas ke ne. Sed kion ni povos fari por malebligi tion? ”

“Mi elpensas magian recepton por konfuzi homajn cerbojn, tiel ke ili neniam faros aerŝipon kiu iros kien ili volas, ”la Sorĉisto kon fidis al ŝi. “Tio ne malebligos fojfojan flugadon de tiuj iloj, sed ĝi malebligos ke ili flugos al la Lando Oz. ”

Ĝuste tiam la Segĉevalo tiris la ĉaregon el la arbaro kaj bela pejzaĝo kuŝis etendite antaŭ la okuloj de la veturantoj. Krome, tuj antaŭ ili estis bona vojo kiu serpentumis tra la montetoj kaj valoj.

“Nun, ”diris la Sorĉisto, evidente denove ĝojplena, “ni denove estas sur la ĝusta vojo, kaj ne necesos pli maltrankviliĝi. ”

“Estas malsaĝe fidi al la hazardo en nekonata lando, ” komentis la Vilulo. “Se ni tenus nin sur la vojoj ni tute ne perdiĝus. Vojoj ĉiam kondukas ien, alie ili ne estus vojoj. ”

“Ĉi tiu vojo, ”aldonis la Sorĉisto, “kondukas al Galimatio. Mi estas certa pri tio ĉar mi sorĉis la radojn de la ĉarego. ”

Efektive veturinte laŭ la vojo dum unu-du horoj ili eniris belan valon kie vilaĝo kuŝis komforte inter la montetoj. La domoj estis Manĝtulformaj, ĉar ili estis kupolaj, kun fenestroj pli larĝaj ol altaj, kaj belaj balkonoj super la antaŭaj pordoj.

Onklinon Em multe komfortigis ke ĉi tiu vilaĝo “estas nek papera nek ĉifona, ”kaj la sola surprizo pri ĝi estis ke ĝi estas tiom distanca de ĉiuj aliaj vilaĝoj.

Dum la Segĉevalo tiris la ĉaregon en la ĉefstraton la veturantoj rimarkis ke la lokon plenigas homoj kiuj staras grupe kaj laŭaspekte vigle konversaciadas. Tiom okupitaj estis la loĝantoj ke ili apenaŭ rimarkis la fremdulojn. Do la Sorĉisto haltigis knabon kaj demandis:

“Ĉu ĉi tiu estas Galimatio? ”

“Sinjoro, ”respondis la knabo, “se vi multe veturis vi sendube rimarkis ke ĉiu vilaĝo diferencas de ĉiu alia vilaĝo iel aŭ aliel kaj sekve kiam vi observas la metodojn de la popolo kaj la manieron de ilia vivado kiel ankaŭ la stilon de iliaj loĝejoj devus ne esti malfacile por vi decidi sen bezono demandi ĉu la vilaĝo havas aspekton tian kian vi intencas viziti aŭ kien vi atingis preninte alian vojon ol la ĝustan vojon kaj sekve erarinte pri via vojo kaj alveninte ien kie —”

“Jadi! ”kriis Onklino Em senpacience, “pro kio tiom da galimatio? ”

“Ĝuste, ”diris la Sorĉisto ridante gaje. “Galimatiado ĉar la knabo estas Galimatiano kaj ni atingis Galimation. ”

“Ĉu ili ĉiuj parolas tiel? ”demandis Doroteo, mirante.

“Li povus diri ‘jes’aŭ ‘ne’kaj tiel decidi la aferon, ” komentis Onklo Henriko.

“Ne ĉi tie, ”diris Ombi Ambi. “Mi kredas ke la Galimatianoj ne scias kion signifas ‘jes’aŭ ‘ne. ’”

Dum la knabo parolis pluraj aliaj personoj proksimiĝis al la ĉarego kaj atente aŭskultis lian parolon.

Post tio ili komencis konversacii per longaj, seriozaj paroladoj, en kiuj estis multaj vortoj sed malmulta signifo. Sed kiam la fremduloj kritikis ilin tiel klare unu el la virinoj, kiu ne havis konversacikunulon, komencis paroli al ili, dirante:

“Estas plejege facile por persono diri ‘jes’aŭ ‘ne’kiam demando fariĝas cele gajni informon aŭ kontentigi la scivolemon de la persono kiu faris esprimon de la demando logante la atenton de individuo kiu eble estas kompetenta aŭ pro personaj spertoj aŭ pro la spertoj de aliaj por respondi ĝin pli aŭ malpli precize aŭ almenaŭ peni kontentigi la deziron informiĝi de la persono kiu faris la demandon per —” “Jadi! ”kriis Doroteo, interrompante la parolon. “Mi plene forgesis kion vi komencis diri. ”

“Ŝi ne rekomencu, bonvolegu! ”kriis Onklino Em.

Sed la virino ne rekomencis. Ŝi eĉ ne haltigis sian parolon sed plu paroladis kiel ŝi komencis, kaj la vortoj fluis kvazaŭ rivero el ŝia buŝo.

“Mi estas certa ke se ni atendus su fiĉe longe kaj aŭskultus zorge, kelkaj el tiuj personoj eble povus diri ion al ni, post longa tempo, ”diris la Sorĉisto.

“Ni ne atendu, ”respondis Doroteo. “Mi aŭdis pri la Galimatianoj, kaj scivolis kiaj ili estas; sed nun mi scias, kaj pretas pluveturi. ”

“Ankaŭ mi, ”deklaris Onklo Henriko; “ni malŝparas tempon ĉi tie. ”

“Nu, ni ĉiuj pretas foriri, ”aldonis la Vilulo, metante siajn fingrojn al siaj oreloj por elteni la monotonan babiladon de la personoj ĉirkaŭ la ĉarego.

Do la Sorĉisto parolis al la Segĉevalo, kiu trotis vigle tra la vilaĝo kaj baldaŭ reestis en la malferma tereno ali flanke de ĝi. Doroteo rerigardis, dum ili forveturis, kaj rimarkis ke la virino ankoraŭ ne finis sian parolon sed plu parolas vigle kiel antaŭe, kvankam neniu proksimas por aŭdi ŝin.

“Se tiuj homoj verkus librojn, ”Ombi Ambi komentis kun rideto, “necesus tuta biblioteko por diri ke la bovino transsaltis la lunon. ”

“Eble kelkaj el ili ja verkas librojn, ”asertis la malgranda Sorĉisto. “Mi jam legis plurajn galimatiojn kiuj eble venis el ĉi tiu vilaĝo mem. ”

“Kelkaj el la lekciistoj en kolegioj kaj pastroj certe parencas al tiuj homoj, ”komentis la Vilulo; “kaj ŝajnas al mi ke la Lando Oz estas iom pli progresinta ol Usono rilate al kelkaj siaj leĝoj. Ĉar ĉi tie, se oni ne povas paroli klare kaj sendevie, tiu sendiĝas al Galimatio; dum Onklo Samĉjo lasas lin ĉirkaŭvagadi sovaĝe kaj libere, torturante senkulpulojn. ”

Doroteo profunde pensadis. La Galimatianoj multe impresis ŝin. Ŝi decidis ke kiam ajn ŝi parolos, de nun, ŝi uzos nur su fiĉajn vortojn por esprimi kion ŝi volas diri.

Ĉapitro 23

Kiel Ili Renkontis la Antautimulojn

ILI baldaŭ denove estis inter la belaj montetoj kaj valoj, kaj la Segĉevalo rapidis supren kaj malsupren laŭ la montetoj rapide kaj facile, ĉar la vojoj estis duraj kaj glataj. Kilometron post kilometro ili veturis rapide, kaj antaŭ ol la iro fariĝis iel teda ili ekvidis alian vilaĝon.

La loko aspektis eĉ pli granda ol Galimatio, sed ne estis egale allogaspekta.

“Nepre estas Antaŭtimula Angulo, ”deklaris la Sorĉisto.

“Vidu, tute ne estas malfacile trovi lokojn se oni tenas sin ĉe la ĝusta vojo. ”

“Kiaj estas la Antaŭtimuloj? ”demandis Doroteo.

“Mi ne scias, kara. Sed Ozma donacis al ili vilaĝon propran, kaj mi aŭdis ke kiam ajn civitano fariĝas Antaŭtimulo oni sendas lin al ĉi tiu loko por loĝi tie. ”

“Estas vere, ”Ombi Ambi aldonis; “Antaŭtimula Angulo kaj Galimatio nomiĝas ‘la Sindefendaj Loĝlokoj de Oz. ’”

La vilaĝo kiun ili nun alproksimiĝis ne estis konstruita en valo, sed sur la supro de monteto, kaj la vojo kiun ili sekvis serpentumis ĉirkaŭ la monteto kvazaŭ korktirilo, suprenirante la monteton facile ĝis ĝi atingis la vilaĝon.

“Atentu! ”kriegis voĉo. “Atentu, alie vi transveturos mian infanon! ”

Ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis virinon starantan sur la trotuaro nervoze tordante siajn manojn dum ŝi rigardis ilin petege.

“Kie estas via infano? ”demandis la Segĉevalo.

“En la domo, ”diris la virino, eklarmante; “sed se ĝi estus en la vojo, kaj vi transveturus ĝin, tiuj grandaj radoj dispremegus mian karulon. Ho ve! ho ve! Supozu mian karegan infanon premegata de tiuj radegoj! ”

“Ek! ”diris la Sorĉisto akre, kaj la Segĉevalo ekiris.

Ili ne longe veturis antaŭ ol viro kuris el domo kriante sovaĝe:“Helpu! Helpu! ”

La Segĉevalo ekhaltis kaj la Sorĉisto kaj Onklo Henriko kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi saltis el la ĉarego kaj kuris por helpi la povrulon. Doroteo sekvis ilin laŭeble rapide.

“Kio estas? ”demandis la Sorĉisto.

“Helpu! helpu! ”kriegis la viro; “mia edzino detranĉis sian fingron kaj ŝi ĝismorte sangas! ”

Li turnis sin kaj rerapidis al la domo, kaj la tuta grupo akompanis lin. Ili trovis virinon en la antaŭa pordejo ĝemanta kaj ploranta kvazaŭ ege doloroplena.

“Estu brava, sinjorino, ”diris la Sorĉisto konsole. “Vi ne mortos nur ĉar vi detranĉis fingron, certiĝu pri tio. ”

“Sed mi ne detranĉis fingron! ”ŝi ploris.

“Do kio ja okazis? ”demandis Doroteo.

“Mi —mi pikis mian fingron per kudrilo dum mi kudris, kaj —kaj ekgutis la sango! ”ŝi respondis. “Kaj nun min trafos sangoveneniĝo, kaj la kuracistoj detranĉos mian fingron, kaj pro tio mi febriĝos kaj mortos! ”

“Pŝa! ”diris Doroteo; “mi multafoje pikis mian fingron, kaj nenio okazis. ”

“Ĉu vere? ”demandis la virino, plifeliĉiĝante kaj viŝante siajn okulojn per sia antaŭtuko.

“Nu, estas ja tute nenio, ”deklaris la knabino. “Vi timas pli ol vi vundiĝis. ”

“Ha, estas ĉar ŝi estas antaŭtimulo, ”diris la Sorĉisto, saĝe kapjesante. “Mi kredas ke nun mi scias kiaj estas ĉi tiuj homoj. ”

“Ankaŭ mi, ”anoncis Doroteo.

“Ho, bu-hu-hu! ”ploregis la virino, eklarmante denove.

“Kio malĝustas nun? ”demandis la Vilulo.

“Ho, supozu ke mi pikus mian piedon! ”ŝi ploris. “La kuracistoj detranĉus mian piedon, kaj mi lamus dum la tuta vivo! ”

“Certe, sinjorino, ”respondis la Sorĉisto, “kaj se vi pikus vian nazon ili eble detranĉus vian kapon. Sed vi ne pikis ĝin. ”

“Sed eble mi pikus! ”ŝi kriis, kaj rekomencis plori. Do ili foriris de ŝi kaj forveturis en sia ĉarego. Kaj ŝia edzo elvenis kaj komencis kriadi “Helpu! ”same kiel antaŭe; sed ŝajne neniu atentis lin.

Dum la veturantoj turnis sin en alian straton ili trovis viron marŝantan ekscitite tien kaj reen sur la pavimo. Li aspektis tre nervoza, kaj la Sorĉisto haltigis lin por demandi:

“Ĉu io malĝustas, sinjoro? ”

“Ĉio malĝustas, ”respondis la viro malgaje. “Mi ne povas dormi. ”

“Kial ne? ”demandis Ombi Ambi.

“Por endormiĝi mi devos fermi miajn okulojn, ”li klarigis; “kaj se mi fermos miajn okulojn ili eble kungluiĝos kaj tio blindigos min por la cetero de mia vivo! ”

“Ĉu iam vi aŭdis pri iu kies okuloj kungluiĝis? ” demandis Doroteo.

“Ne, ”diris la viro, “neniam. Sed estus terure, ĉu ne?

Kaj la penso pri tio tiom nervozigas min ke mi timas endormiĝi. ”

“Ne eblas helpi lin, ”deklaris la Sorĉisto; kaj ili pluiris.

Ĉe la sekva stratangulo virino kuris al ili kriante:

“Savu mian bebon! Ho, bonaj, afablaj homoj, savu mian bebon! ”

“Ĉu ĝi estas en danĝero? ”demandis Doroteo, rimarkante ke la infano estas tenata en ŝiaj brakoj kaj laŭaspekte dormas trankvile.

“Jes ja, ”diris la virino nervoze. “Se mi enirus la domon kaj ĵetus mian infanon tra la fenestron, ĝi ruliĝus malsupren al la piedo de la monteto; kaj tie, se estus aro da tigroj kaj ursoj tie, ili disŝirus mian amatan bebon kaj manĝus ĝin! ”

“Ĉu estas tigroj kaj ursoj en ĉi tiu regiono? ”la Sorĉisto demandis.

“Neniam mi aŭdis pri tiaj, ”agnoskis la virino; “sed se ja estus —”

“Ĉu vi intencas ĵeti vian bebon tra la fenestron? ” demandis la vireto.

“Tute ne, ”ŝi diris; “sed se —”

“Viajn problemojn ĉiujn kaŭzas tiuj se-oj, ”deklaris la Sorĉisto. “Se vi ne estus Antaŭtimulo, vi ne maltrankvilus. ”

“Jen plia ‘se’, ”respondis la virino. “Ĉu ankaŭ vi estas Antaŭtimulo? ”

“Tia mi fariĝos se mi restos pli longe ĉi tie, ”krietis la Sorĉisto nervoze.

“Plia ‘se’! ”kriis la virino.

Sed la Sorĉisto ne haltis por kvereli kun ŝi. Li devigis la Segĉevalon malsuprentroti laŭ la monteto, kaj li respiris trankvile nur kiam ili estis kilometrojn for de la vilaĝo.

Post silentoplena veturado dum kelka tempo Doroteo turnis sin al la vireto kaj demandis:

“Ĉu se-oj vere kreas Antaŭtimulojn? ”

“Mi kredas ke la se-oj parte kulpas, ”li respondis serioze. “Malsaĝaj timoj, kaj sinĝenoj pri malgravaĵoj, intermiksitaj kun nervozeco kaj se-oj, rapide kreas

Antaŭtimulon el iu ajn. ”

Sekvis nova longa periodo da silento, ĉar la veturantoj

ĉiuj pripensis tiun deklaron, kaj preskaŭ ĉiuj decidis ke ĝi nepre estas vera.

La lando tra kiu ili nun pasis estis ĉie purpurkolora, purpuro estas la ĉefkoloro de la Gilikula Lando; sed dum la Segĉevalo supreniris monteton ili trovis ke ali flanke ĉio estas riĉe flavkolora.

“Aha! ”kriis la Kapitana Generalo; “jen la Lando de la Palpbrumoj. Ĝuste nun ni transiras la limon. ”

“Do verŝajne ni povos lunĉi kun la Stana

Lignohakisto, ”anoncis la Sorĉisto ĝoje.

“Ĉu ni devos lunĉmanĝi stanon? ”demandis Onklino Em.

“Ho, ne, ”respondis Doroteo. “Noĉjo Hakisto scipovas manĝigi viandajn homojn, kaj li donos al ni multajn bonaĵojn por manĝi, ne timu pri tio. Mi jam antaŭe estis en lia kastelo. ”

“Ĉu Noĉjo Hakisto estas la nomo de la Stana

Lignohakisto? ”demandis Onklo Henriko.

“Jes; jen unu el liaj nomoj, ”respondis la knabineto; “kaj alia nomo lia estas ‘Imper’estro de la Palpbrumoj. ’Li estas la Reĝo de ĉi tiu lando, sciu, sed Ozma regas ĉiujn landojn de Oz. ”

“Ĉu la Stana Lignohakisto havas Antaŭtimulojn aŭ

Galimatianojn en sia kastelo? ”demandis Onklino Em maltrankvile.

“Neniel, ”diris Doroteo, tute certa. “Li loĝas en nova stana kastelo, plenplena de belaĵoj. ”

“Laŭ mia supozo ĝi rustiĝus, ”diris Onklo Henriko.

“Li havas milojn da Palpbrumoj por poluri ĝin por li, ” klarigis la Sorĉisto. “Lia popolo amas fari ĉion eblan por sia amata Imperiestro, do ne estas eĉ ereto da rusto sur la tuta granda kastelo. ”

“Mi supozas ke ili ankaŭ poluras sian Imperiestron, ” diris Onklino Em.

“Nu, antaŭ kelka tempo li nikelkovrigis sin, ”la Sorĉisto respondis; “do li bezonas nur frotpoluron de tempo al tempo. Li estas la plej brila homo en la tuta mondo, kara Noĉjo Hakisto, kaj la plej tenerkora. ”

“Mi helpis trovi lin, ”diris Doroteo, memorante. “Foje la Birdotimigilo kaj mi trovis la Stanan Lignohakiston en la arbaro, kaj li estis plene rustiĝinta kaj tute ne povis movi sin, ne dubu pri tio. Sed ni oleis liajn artikojn kaj bone glitigis ilin, kaj post tio li akompanis nin por viziti la Sorĉiston en la Smeralda Urbo. ”

“Ĉu tiuokaze la Sorĉisto timigis vin? ”demandis

Onklino Em.

“Li ne bone traktis nin, unue, ”agnoskis Doroteo; “ĉar li devigis nin foriri kaj detrui la Fian Sorĉistinon. Sed poste ni trovis ke li estas nur ĉarlatana sorĉisto kaj ni ne plu timis lin. ”

La Sorĉisto ĝemis kaj aspektis iom hontema.

“Kiam ni provas trompi ni ĉiam eraras, ”li diris. “Sed mi fariĝas vera sorĉisto nun, kaj la magio de Glinda la Bona, kiun mi penas praktikadi, neniam damaĝas. ”

“Vi ĉiam estis bona persono, ”deklaris Doroteo, “eĉ kiam vi estis malbona sorĉisto. ”

“Li estas bona sorĉisto nun, ”asertis Onklino Em, rigardante la vireton admire. “Estis vere mirige, kiel vi kreskigis tiujn tendojn el poŝtukoj! Kaj ĉu li ne sorĉis la radojn de la ĉarego tiel ke ili trovis la vojon? ”

“La tuta popolo de Oz, ”diris la Kapitana Generalo, “multe fieras pro sia Sorĉisto. Foje li faris sapbobelojn kiuj mirigis la mondon. ”

La Sorĉisto ruĝiĝis pro tiu laŭdo, tamen ĝi plaĉis al li.

Li ne plu aspektis malĝoja, sed ŝajne li reakiris sian kutiman bonhumoron.

En la lando tra kiu ili nun veturis estis multaj domoj de kultivistoj, kaj flava grenaro flirtis en ĉiuj kampoj.

Multaj el la Palpbrumoj estis videblaj laborante en siaj kampoj kaj la sovaĝaj kaj neloĝataj partoj de Oz jam estis longe malantaŭe.

Tiuj Palpbrumoj aspektis feliĉaj leĝerkoraj homoj, kaj ĉiuj demetis siajn ĉapojn kaj profunde riverencis dum la ruĝa ĉarego kun siaj veturantoj pasis.

Post nelonge ili vidis ion scintiladi multe antaŭ ili.

“Vidu! ”krii Doroteo; “jen la Stana Kastelo, Onklino Em! ”

Kaj la Segĉevalo, sciante ke liaj pasaĝeroj fervoras alveni, ekkomencis tre rapide trotadi kaj baldaŭ alvenigis ilin.

Ĉapitro 24

Kiel la Stana Lignohakisto Malghoje Informis

La Stana Lignohakisto akceptis la grupon de Princino

Doroteo tre gracie kaj amikeme, tamen la knabineto decidis ke nepre io ĝenas ŝian malnovan amikon, ĉar li ne estas gaja kiel kutime.

Sed unue ŝi diris nenion pri tio, ĉar Onklo Henriko kaj Onklino Em preskaŭ bobelis pro admirado pri la bela stana kastelo kaj ĝia polurita stana posedanto. Do ŝia suspekto ke io malplaĉa okazis estis dum kelka tempo forgesita.

“Kie estas la Birdotimigilo? ”ŝi demandis, kiam ili ĉiuj estis kondukitaj en la grandan stanan salonon de la kastelo, kaj la Segĉevalo estis kondukita al la stana stalaro malantaŭe.

“Nu, nia malnova amiko ĵus transloĝiĝis en sian novan domegon, ”klarigis la Stana Lignohakisto. “Necesis longa tempo por konstrui ĝin, kvankam miaj Palpbrumoj kaj multaj aliaj personoj el ĉiuj partoj de la lando okupadis sin prilaborante ĝin. Fine, tamen, ĝi estas kompleta, kaj la Birdotimigilo ekokupis sian novan domon antaŭ nur du tagoj. ”

“Mi ne aŭdis ke li volas propran hejmon, ”diris Doroteo. “Kial li ne loĝas kun Ozma en la Smeralda Urbo? Li faris tion ĝis nun, sciu, kaj mi supozis ke li estas feliĉa tie. ”

“Ŝajnas, ”diris la Stana Lignohakisto, “ke nia kara Birdotimigilo ne povas kontenti pri loĝado en urbo, negrave kiom belaj estas liaj ĉirkaŭaĵoj. Origine li estis kultivisto, ĉar li pasigis sian fruan vivon en maizkampo, kie li devis fortimigi korvojn. ”

“Mi scias, ”diris Doroteo, kapjesante. “Mi trovis lin kaj levis lin de lia stango. ”

“Do nun, post longa loĝado en la Smeralda Urbo, lia emo turniĝis denove al kampoloĝado, ”daŭrigis la Stana Lignohakisto. “Li opinias ke li ne povos esti feliĉa sen propraj kampoj, do Ozma donis al li iom da tero kaj ĉiu helpis lin konstrui sian domegon, kaj nun li loĝas tie por ĉiam. ”

“Kiu faris la planojn por lia domo? ”demandis la Vilulo.

“Mi kredas ke Joĉjo Kukurbokapo, kiu ankaŭ estas kultivisto, ”estis la respondo.

Ili nun invitiĝis eniri la stanan manĝoĉambron kien la lunĉon oni alportis.

Onklino Em trovis, kontente, ke la promeso de Doroteo estis pli ol plenumita; ĉar kvankam la Stana Lignohakisto ne havis propran apetiton, li respektis la apetitojn de siaj gastoj kaj certigis ke ili ĉiuj abunde manĝis.

Ili pasigis la posttagmezon vagante tra la belaj ĝardenoj kaj terenoj de la palaco. La trotuaroj estis ĉiuj pavimitaj per stano, brile polurita, kaj estis stanaj fontanoj kaj stanaj statuoj tie kaj tie inter la arboj. La floroj estis plejparte naturaj floroj kaj kreskis normale; sed ilia gastiganto montris al ili unu florbedon pri kiu li precipe fieris.

“Komprenu, ĉiuj normalaj floroj fadas kaj mortas post kelka tempo, ”li klarigis, “do estas sezonoj kiam la belaj floroj estas maloftaj. Tial mi decidis establi unu stanan florbedon kun nur stanaj floroj, kaj miaj laboristoj kreis ilin tre nekutime lerte. Ĉi tie vi vidas stanajn kameliojn, stanajn tigetojn, stanajn kario fildiantojn, stanajn papavojn kaj stanajn rozalteojn kreski tiel nature kiel se ili estus realaj. ”

Efektive, ili estis bela vidaĵo, kaj scintilis sub la sunlumo kiel ŝpinita arĝento.

“Ĉu ĉi tiu stana rozalteo ne eksemas? ”demandis la Sorĉisto, kliniĝante super la floroj.

“Nu, mi kredas ke jes! ”krietis la Stana Lignohakisto kvazaŭ surprizite. “Mi ne rimarkis tion antaŭ nun. Sed mi plantos la stanajn semojn kaj faros novan bedon da stanaj rozalteoj. ”

En unu angulo de la ĝardenoj Noĉjo Hakisto establis fiŝlageton, en kiu ili vidis naĝadi kaj distriĝadi multajn belajn stanajn fiŝojn.

“Ĉu ili mordus hokojn? ”demandis Onklino Em, scivoleme.

La Stana Lignohakisto aspektis ĉagrenita pro tiu demando.

“Sinjorino, ”diris li, “ĉu vi supozas ke mi permesus ke iu kaptu miajn belajn fiŝojn, eĉ se ili su fiĉe malsaĝus por mordi hokojn? Neniel! Ĉiu kreito estas sekura kontraŭ damaĝo en mia regno, kaj mi akceptus mortigi mian amiketon Doroteon tiom volonte kiom iun el miaj stanaj fiŝoj. ”

“La Imperiestro estas tre bonkora, sinjorino, ”klarigis la Sorĉisto. “Se muŝo hazarde ekstaras sur lian stanan korpon li ne malĝentile forbrosas ĝin, kiel eble agas multaj homoj; li ĝentile petas ĝin trovi alian haltejon. ”

“Kion faras la muŝo tiuokaze? ”demandis Onklino Em.

“Kutime ĝi pardonpetas kaj for flugas, ”diris la Sorĉisto solene. “Muŝoj ŝatas esti traktataj ĝentile same kiel aliaj bestoj, kaj ĉi tie en Oz ili komprenas kion ni diras al ili, kaj kondutas tre bele. ”

“Nu, ”diris Onklino Em, “la muŝoj en Kansas, el kie mi venis, komprenas nur baton. Necesas batpremi ilin por bonkondutigi ilin; kaj estas same pri ’skitoj. Ĉu vi havas ’skitojn en Oz? ”

“Ni havas tre grandajn moskitojn ĉi tie, kiuj kantas bele kiel kantobirdoj, ”respondis la Stana Lignohakisto.

“Sed ili neniam mordas aŭ ĝenas nian popolon, ĉar ili bone manĝas kaj estas bone zorgataj. En via lando ili mordas homojn ĉar ili malsatas —povruloj! ”

“Jes, ”akordis Onklino Em; “ili certe malsatas. Kaj ne multe gravas al ili kiujn ili manĝas. Min ĝojigas ke vi havas edukitajn ’skitojn en Oz. ”

Tiuvespere post la manĝo ilin distris la Stana Korneta

Bando de la Imperiestro, kiu ludis por ili plurajn dolĉajn melodiojn. Ankaŭ la Sorĉisto iom prestidigitadis por distri la grupon; post tio ili ĉiuj iris al siaj komfortaj stanaj litĉambroj kaj dormis profunde ĝis la mateno.

Post la matenmanĝo Doroteo diris al la Stana Lignohakisto:

“Se vi diros al ni kiudirekten iri ni vizitos la Birdotimigilon survoje hejmen. ”

“Mi akompanos vin kaj montros al vi la vojon, ” respondis la Imperiestro; “ĉar mi devas veturi hodiaŭ al la Smeralda Urbo. ”

Li aspektis tiel maltrankvila, dirante tion, ke la knabineto demandis:

“Ĉu eble io okazis al Ozma, ĉu? ”

Li gestis nee per sia stana kapo.

“Ankoraŭ ne, ”diris li; “sed mi timas ke venis la horo por diri al vi iom da tre malbona informo, amiketo. ”

“Ho, kio estas? ”kriis Doroteo.

“Ĉu vi memoras la Reĝon de la Knomoj? ”demandis la Stana Lignohakisto.

“Mi tre bone memoras lin, ”ŝi respondis.

“La Reĝo de la Knomoj ne havas afablan koron, ”diris la Imperiestro malfeliĉe, “kaj lin okupis fipensoj pri venĝo, ĉar foje ni venkis lin kaj liberigis liajn sklavojn kaj vi forprenis lian Magian Zonon. Do li ordonis ke liaj

Knomoj fosu longan tunelon sub la mortiga dezerto, tiel ke li povos marŝigi siajn armeojn rekte en la Smeraldan

Urbon. Veninte tien li intencas detrui nian belan landon. ”

Doroteon multe surprizis aŭdi tion.

“Kiel Ozma sciiĝis pri la tunelo? ”ŝi demandis.

“Ŝi vidis ĝin per sia Magia Bildo. ”

“Kompreneble, ”diris Doroteo; “kial mi ne divenis tion? Kaj kion ŝi faros? ”

“Mi ne scias, ”estis la respondo.

“Pu! ”kriis la Flava Kokino. “Ni ne timas la Knomojn.

Se ni rulos kelkajn niajn ovojn en la tunelon ili forkuros hejmen kiel eble plej rapide. ”

“Nu, tio estas tute vera! ”kriis Doroteo. “La Birdotimigilo foje konkeris la tutan armeon de la Reĝo de la Knomoj per kelkaj ovoj de Vilĉinjo. ”

“Sed vi ne komprenas la tutan aĉan komploton, ” daŭrigis la Stana Lignohakisto. “La Reĝo de la Knomoj estas lerta, kaj li scias ke liaj Knomoj forkurus de ovoj; do li interkonsentis kun multaj fiuloj ke ili helpu lin.

Tiuj fispiritoj ne timas ovojn aŭ ion alian, kaj ili estas tre potencaj. Do la Reĝo de la Knomoj sendos ilin unue tra la tunelon, por konkeri kaj detrui, kaj poste la Knomoj sekvos por akiri sian porcion de la rabaĵoj kaj sklavoj. ”

Ĉiujn tremetigis aŭdi tion, kaj ĉiu vizaĝo ekhavis maltrankvilan mienon.

“Ĉu la tunelo jam estas finita? ”demandis Doroteo.

“Ozma sendis al mi mesaĝon hieraŭ ke la tunelo estas tute finita escepte de maldika krusto da tero ĉe la fino.

Kiam niaj malamikoj trarompos tiun kruston ili estos en la ĝardenoj de la reĝa palaco, en la koro de la Smeralda Urbo. Mi proponis armi ĉiujn miajn Palpbrumojn kaj marŝi helpi Ozman; sed ŝi diris ke ne. ”

“Mi volonte scius la kialon, ”diris Doroteo.

“Ŝi respondis ke ĉiuj loĝantoj de Oz, kune, ne estus su fiĉe fortaj por batali kaj venki la fifortojn de la Reĝo de la Knomoj. Tial ŝi tute rifuzas batali. ”

“Sed ili kaptos kaj sklavigos nin, kaj rabos kaj ruinigos la tutan belan landon! ”kriis la Sorĉisto, kiun multe malkvietigis tiu deklaro.

“Mi timas ke jes, ”diris la Stana Lignohakisto malĝoje.

“Kaj mi ankaŭ timas ke tiuj kiuj ne estas feoj, ekzemple la Sorĉisto, kaj Doroteo, kaj ŝiaj onklo kaj onklino, ankaŭ Toto kaj Vilĉinjo, estos rapide mortigitaj de la venkintoj. ”

“Kio estos farebla? ”demandis Doroteo, iom tremante pro la penso pri tiu fisorto.

“Nenio estas farebla! ”malgaje respondis la Imperiestro de la Palpbrumoj. “Sed ĉar Ozma rifuzas mian armeon mi mem iros al la Smeralda Urbo. Almenaŭ mi povos perei apud mia amata Reganto. ”

Ĉapitro 25

Kiel la Birdotimigilo Montris Sian Saghecon

TIU miriga informo malfeliĉigis ĉiun koron kaj ĉiuj nun fervoris reiri al la Smeralda Urbo kaj partopreni en la sorto de Ozma. Do ili ekveturis sen perdi tempon, kaj ĉar la vojo kondukis preter la novan domegon de la Birdotimigilo ili decidis mallonge halti tie kaj konsiliĝi kun li.

“La Birdotimigilo estas verŝajne la plej saĝa persono en la tuta Oz, ”komentis la Stana Lignohakilo, kiam ili rekomencis sian veturon. “Lia cerbo estas granda kaj bonega, kaj ofte li diris al mi aferojn kiujn mi mem tute ne elpensus. Mi devas diri ke mi apogas min multe sur la cerbo de la Birdotimigilo dum ĉi tiu krizo. ”

La Stana Lignohakisto veturis sur la antaŭa benko de la ĉarego, kie Doroteo sidis inter li kaj la Sorĉisto.

“Ĉu la Birdotimigilo aŭdis pri la problemo de Ozma? ” demandis la Kapitana Generalo.

“Mi ne scias, sinjoro, ”estis la respondo.

“Kiam mi estis ordinara soldato, ”diris Ombi Ambi, “mi estis bonega armeo, kion mi plene pruvis dum nia milito kontraŭ la Knomoj. Sed nun ne ekzistas eĉ unu sola ordinara soldato en la armeo, ekde kiam Ozma nomumis min la Kapitana Generalo, do estas neniu kiu batalos kaj defendos nian belan Reganton. ”

“Estas vere, ”diris la Sorĉisto. “La nuna armeo konsistas nur el o ficiroj, kaj la tasko de o ficiro estas ordoni al la soldatoj ke ili batalu. Ĉar ne estas soldatoj ne povas esti batalado. ”

“Kompatinda Ozma! ”flustris Doroteo, kun larmoj en siaj dolĉaj okuloj. “Estas aĉe pensi ke ŝia tuta bela felando estos detruita. Mi demandas al mi ĉu eble ni povus eskapi kaj reiri al Kansas per la Magia Zono? Kaj eble ni povus kunpreni Ozman kaj ni ĉiuj laboregus por akiri monon por ŝi, tiel ke ŝi ne estus ege solsenta kaj malfeliĉa pro la perdo de sia felando. ”

“Ĉu vi kredas ke estus laboro por mi en Kansas? ” demandis la Stana Lignohakisto.

“Se vi estas malplena, oni eble uzus vin en fabriko de ladskatoloj, ”proponis Onklo Henriko. “Sed mi ne komprenas kiel utilus via laborado. Vi neniam manĝas aŭ dormas aŭ bezonas novajn vestojn. ”

“Mi ne pensis pri mi, ”respondis la Imperiestro digne.

“Mi nur demandis al mi ĉu eble mi povus helpi subteni

Doroteon kaj Ozman. ”

Dum ili indulgis sin per tiuj malfeliĉaj planoj por la estonteco ili su fiĉe veturis por povi vidi la novan domegon de la Birdotimigilo, kaj eĉ kvankam plenaj de zorgoj kaj maltrankvilo pri la baldaŭa sorto de Oz, Doroteo ne povis ne senti miron pro la vidaĵo.

La nova domo de la Birdotimigilo havis formon kiel de giganta spiko de maizo. La vicoj de grajnoj estis el solida oro, kaj la verdo sur kiu rekte staris la spiko estis aro da scintilantaj smeraldoj. Sur la plejsupro de la strukturo staris figuro reprezentanta la Birdotimigilon mem, kaj sur liaj etenditaj brakoj, kaj sur lia kapo, estis pluraj korvoj ĉizitaj el ebono kaj kun rubiaj okuloj. Vi povos imagi kiom granda estis tiu spiko de maizo kiam mi diros al vi ke unusola ora grajno estis fenestro, kiu svingiĝis eksteren sur ĉarniroj, kaj vico de kvar grajnoj malfermiĝis kiel la antaŭa enirejo. Interne estis kvin etaĝoj, ĉiu etaĝo estis unusola ĉambro.

La ĝardenoj ĉirkaŭ la domego konsistis el maizkampoj, kaj Doroteo agnoskis ke la loko estas ĉiurilate tre taŭga hejmo por ŝia bona amiko la Birdotimigilo.

“Li estus tre feliĉa ĉi tie, tute certe, ”ŝi diris, “se nur la Reĝo de la Knomoj lasus nin. Sed se Oz estos detruita kompreneble ankaŭ ĉi tiu loko detruiĝos. ”

“Jes, ”respondis la Stana Lignohakisto, “kaj ankaŭ mia bela stana kastelo, pri kiu mi ĝojas kaj fieras. ”

“Ankaŭ la domo de Joĉjo Kukurbokapo pereos, ” komentis la Sorĉisto, “kaj la Atleta Kolegio de Profesoro Ŝancelinsekto, kaj la reĝa palaco de Ozma, kaj ĉiuj aliaj niaj belaj konstruaĵoj. ”

“Jes, Oz fariĝos dezerto kiam la Reĝo de la Knomoj finos ĝin, ”ĝemis Ombi Ambi.

La Birdotimigilo elvenis renkonti ilin kaj elkore bonvenigis ilin.

“Mi aŭdis ke vi decidis loĝi por ĉiam en la Lando Oz de nun, ”li diris al Doroteo; “kaj tio ĝojigos mian koron, ĉar mi multe malamis niajn oftajn apartiĝojn. Sed kial vi ĉiuj tion malgajas? ”

“Ĉu vi aŭdis la informon? ”demandis la Stana Lignohakisto.

“Nenian informon malfeliĉigan, ”respondis la Birdotimigilo.

Do Noĉjo Hakisto rakontis al sia amiko pri la tunelo de la Reĝo de la Knomoj, kaj ke la fibestoj de la Nordo alianciĝis kun la subtera monarko por konkeri kaj detrui

Ozon. “Nu, ”diris la Birdotimigilo, “certe aŭguras malbone por Oz kaj ni ĉiuj. Sed mi kredas ke estas erare maltrankvili pri io ankoraŭ ne okazinta. Certe la horo por malfeliĉi estos kiam nia lando jam estos detruita kaj nia popolo sklavigita. Do ni ne mankigu al ni la malmultajn feliĉajn horojn restontajn al ni. ”

“Ha! Jen vera saĝeco, ”deklaris la Vilulo aprobe. “Kiam ni vere estos malfeliĉaj ni bedaŭros tiujn malmultajn horojn restontajn al ni, se ni ne plenĝuos ilin. ”

“Malgraŭe, ”diris la Birdotimigilo, “mi akompanos vin al la Smeralda Urbo kaj proponos servon al Ozma. ”

“Ŝi diras ke ni povos fari nenion por kontraŭi niajn malamikojn, ”anoncis la Stana Lignohakisto.

“Kaj sendube ŝi pravas, sinjoro, ”respondis la Birdotimigilo. “Tamen ŝi bonvenigos nian simpation, kaj la devo de la amikoj de Ozma estas stari apud ŝi kiam venos la fina katastrofo. ”

Post tio li kondukis ilin en sian kuriozan domegon kaj montris al ili la belajn ĉambrojn de ĉiuj kvin etaĝoj. La malsupra ĉambro estis granda akceptohalo, kun akordiono en unu angulo. Tiun instrumenton la Birdotimigilo, kiam sola, povis ludi por distri sin, ĉar li multe amis muzikon.

Sur la muroj pendis blanka silko, sur kiu aroj da nigraj korvoj estis broditaj per nigraj diamantoj. Kelkaj el la seĝoj havis la formon de grandaj korvoj kaj estis remburitaj per kusenoj el maizkolora silko.

La dua etaĝo enhavis belan bankedoĉambron kie la Birdotimigilo povis gastigi siajn gastojn, kaj la tri supraj etaĝoj estis litoĉambroj grandioze meblitaj kaj ornamitaj.

“El ĉi tiuj ĉambroj, ”diris la Birdotimigilo fiere, “oni povas bele vidi la ĉirkaŭajn maizkampojn. La maizo kiun mi kultivas estas ĉiam spikoplena. La spikoj estas mia armeo, ili ĉiuj amas Ozman do la regimentoj estas reĝamantoj. Mi faras miajn ĉarradojn el la eksspikoj, ĉar ili tiel fariĝas spokoj. Oni ankaŭ povus mueli la spikojn kaj fari el ili spicojn. Kaj neniu vidaĵo estas pli klara, ĉar kiam miaj flavaj kampoj brilas, ili fariĝas lampoj. ”

La vizitantoj iomete manĝis kaj poste hastis rekomenci sian veturon al la Smeralda Urbo. La Birdotimigilo trovis sidejon en la ĉarego inter Ombi Ambi kaj la Vilulo, kaj lia pezo ne multe pligrandigis la ŝarĝon ĉar li estis plena nur de pajlo.

“Rimarku ke mi havas unu avenkampon en mia bieno, ”li komentis, dum ili forveturis. “Avenpajlo estas, laŭ mia trovo, la plej bona pajlo per kiu min plenigi kiam mia interno fariĝas moska aŭ misforma. ”

“Ĉu vi povas replenigi vin sen helpo? ”demandis Onklino Em. “Mi supozus ke post la elpreno de la pajlo restus nur viaj vestoj. ”

“Vi preskaŭ pravas, sinjorino, ”li respondis. “Miaj servistoj plenigas min laŭ mia direktado. Ĉar mia kapo, en kiu estas bonega cerbo, konsistas el sako ligita malsupre. Mia vizaĝo estas nete pentrita sur unu flanko de la sako, kiel vi povas vidi. Mia kapo ne bezonas repleniĝi kiel mia korpo, ĉar ĝi bezonas nur ke oni refreŝigu la farbon de tempo al tempo. ”

La domego de la Birdotimigilo ne estis tre distanca de la kampoj de Joĉjo Kukurbokapo, kaj kiam Onklo Henriko kaj Onklino Em alvenis tien la kultivejo multe imponis al ili. La kultivejo estis unusola giganta kampo da kukurboj, kaj kelkaj el la kukurboj estis gigantaj. En unu el ili, kiu estis nete elĉizita, Joĉjo mem loĝis, kaj li deklaris ĝin tre komforta loĝejo. Li kultivis tiom da kukurboj por povi ŝanĝi sian kapon tuj kiam ĝi fariĝis ĉi fita aŭ baldaŭ putronta.

La kukurbokapa viro bonvenigis siajn vizitantojn ĝoje kaj proponis al ili plurajn bongustegajn kukurbajn pasteĉojn kiel manĝon.

“Mi mem ne manĝas kukurbajn pasteĉojn, pro du kialoj, ”li diris. “Unu estas ke se mi manĝus kukurbojn mi iĝus kanibalo, kaj la alia kialo estas ke mi neniam manĝas, ĉar mi ne estas vaka interne. ”

“Tre bonaj kialoj, ”konsentis la Birdotimigilo.

Ili rakontis al Joĉjo Kukurbokapo la informon pri la Reĝo de la Knomoj, kaj li decidis akompani ilin al la Smeralda Urbo por helpi konsoli Ozman.

“Mi anticipis loĝi ĉi tie komforte kaj facile dum multaj jarcentoj, ”diris Joĉjo malgaje; “sed kompreneble se la Reĝo de la Knomoj detruos ĉion en Oz ankaŭ mi detruiĝos. Vere, ŝajnas domaĝe, ĉu ne? ”

Ili baldaŭ reekveturis, kaj tiom rapide la Segĉevalo tiris la ĉaregon sur la glataj vojoj ke antaŭ la krepusko ili jam atingis la reĝan palacon en la Smeralda Urbo kaj tiel ilia veturo finiĝis.

Ĉapitro 26

Kiel Ozma Rifuzis Batali por Sia Regno

Ozma estis en sia rozĝardeno plukante bukedon kiam la grupo alvenis, kaj ŝi salutis ĉiujn siajn malnovajn kaj novajn amikojn ridetante kaj dolĉe kiel ĉiam.

La okuloj de Doroteo estis plenaj de larmoj dum ŝi salutis la belan Reganton de Oz, kaj ŝi flustris al ŝi:

“Ho, Ozma, Ozma! Mi bedaŭr eg as. ”

Ozma aspektis surprizita.

“Bedaŭras pri kio, Doroteo? ”ŝi demandis.

“Pro viaj multaj problemoj rilate la Reĝon de la Knomoj, ”estis la respondo.

Ozma ridis pro aŭtentika amuziĝo.

“Nu, tio tute ne ĝenas min, kara Princino, ”ŝi respondis. Poste, ĉirkaŭrigardante la malgajajn vizaĝojn de siaj amikoj, ŝi pludiris:“Ĉu vi ĉiuj maltrankvilas pri tiu tunelo? ”

“Jes! ”ili kriis ĥore.

“Nu, eble estas pli grave ol mi supozis, ”agnoskis la bela Reganto; “sed mi ne multe pensis pri la afero. Post la manĝo ni kunrenkontiĝos kaj diskutos ĝin. ”

Do ili iris al siaj ĉambroj kaj preparis sin por la vespermanĝo, kaj Doroteo vestis sin per sia plej bela robo kaj surmetis sian koroneton, ĉar ŝi pensis ke eble ĉi foje ŝi neniam denove aperos kiel princino de Oz.

La Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Joĉjo Kukurbokapo ĉiuj sidis ĉe la manĝotablo, kvankam neniu el ili kapablis manĝi. Kutime ili plivigligis la manĝon per sia gaja konversaciado, sed ĉinokte ĉiuj ŝajnis strange silentaj kaj malkvietaj.

Tuj post la fino de la manĝo Ozma gvidis la grupon al sia propra privata ĉambro en kiu pendis la Magia Bildo. Kiam ili jam sidigis sin, la Birdotimigilo parolis la unua:

“Ĉu la tunelo de la Reĝo de la Knomoj estas finita, Ozma? ”li demandis.

“Ĝi kompletiĝis hodiaŭ, ”ŝi respondis. “Ili konstruis ĝin tuj sub la palacaj ĝardenoj, kaj ĝi finiĝas antaŭ la Malpermesita Fonto. Nur krusto da tero apartigas niajn malamikojn de ni, kaj kiam ili marŝos ĉi tien ili facile trarompos tiun kruston kaj ekatakos nin. ”

“Kiu helpos la Reĝon de la Knomoj? ”demandis la Birdotimigilo.

“La Kapricloj, la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj, ”ŝi respondis. “Mi rigardis hodiaŭ per mia Magia Bildo la mesaĝistojn kiujn la Reĝo de la Knomoj sendis al ĉiuj tiuj popoloj por voki ilin kungrupiĝi en liaj grandaj kavernoj. ”

“Ni vidu kion ili faras nun, ”proponis la Stana Lignohakisto.

Do Ozma deziris vidi la kavernon de la Reĝo de la Knomoj, kaj tuj la pejzaĝo fadis de la Magia Bildo kaj anstataŭis ĝin la sceno tiumomente okazanta en la juveloplena kaverno de Reĝo Rokato.

Sovaĝa kaj tremiga sceno frontis la ulojn de Oz.

Antaŭ la Reĝo de la Knomoj staris la Ĉefo de la Kapricloj kaj la Granda Galiputo de la Grumblemloj, kaj ilin ĉirkaŭis iliaj plej lertaj generaloj. Tre ferocaj kaj potencaj ili aspektis, tiel ke eĉ la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf, kiu staris apud sia mastro, aspektis iom timoplenaj pro la ĉeesto de la aliancanoj.

Nun ankoraŭ pli terura ulo eniris la kavernon. Ĝi estis la Unua kaj Plejantaŭa de la Fanfasmoj kaj li fiere sidiĝis sur la tronon de Reĝo Rokato mem kaj postulis la rajton gvidi siajn fortojn tra la tunelon antaŭ ĉiuj aliaj. La Unua kaj Plejantaŭa nun aperis al ĉiuj okuloj per sia harkovrita haŭto kaj la ursokapo. Kia estis lia reala formo eĉ Rokato ne sciis.

Tra la arkoj kondukantaj en la vastan serion de kavernoj situantaj preter la tronoĉambro de Reĝo Rokato videblis vicoj da vicoj de la invadantoj —miloj da

Fanfasmoj, Grumblemloj kaj Kapricloj starantaj en vicoj dum malantaŭ ili amasis la miloj da miloj da soldatoj de la armeo de Generalo Gufo mem de la Knomoj.

“Aŭskultu! ”flustris Ozma. “Mi kredas ke ni povas aŭdi kion ili diras. ”

Do ili silentis kaj aŭskultis.

“Ĉu ĉio pretas? ”demandis la Unua kaj Plejantaŭa arogante.

“La tunelo fine estas kompleta, ”respondis Generalo Guf.

“Kiom da tempo ni bezonos por marŝi al la Smeralda Urbo? ”demandis la Granda Galiputo de la Grumblemloj.

“Se ni ekmarŝos je la noktomezo, ”respondis la Reĝo de la Knomoj, “ni atingos la Smeraldan Urbon je la mateniĝo. Tiam, dum la tuta popolo de Oz dormas, ni kaptos kaj sklavigos ilin. Post tio ni detruos la urbon mem kaj tramarŝos la Landon Oz, bruligante kaj detruante dum ni marŝos. ”

“Bone! ”kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Kiam ni finos pri Oz ĝi estos dezerto. Ozma estos mia sklavo. ”

“Ŝi estos mia sklavo! ”kriis la Granda Galiputo kolere.

“Ni decidos pri tio poste, ”diris Reĝo Rokato haste.

“Ni ne kverelu nun, amikoj. Unue ni konkeru Ozon, kaj poste ni interdividos la rabaĵojn kontentige. ”

La Unua kaj Plejanataŭa ridetis fie; sed li diris nur:

“Mi kaj miaj Fanfasmoj iros la unuaj, ĉar nenio sur la tero povas rezisti nian forton. ”

Ili ĉiuj konsentis pri tio, sciante ke la Fanfasmoj estas la plej potencaj el la kombinitaj fortoj. Reĝo Rokato nun invitis ilin partopreni en bankedo kiun li preparis, kie ili povos okupi sin per manĝado kaj trinkado ĝis la noktomezo.

Ĉar ili jam vidis kaj aŭdis tiom de la komploto kiom ili volis aŭdi, Ozma lasis sian Magian Bildon forfadi. Post tio ŝi turnis sin al siaj amikoj kaj diris:

“Niaj malamikoj estos ĉi tie pli baldaŭ ol mi anticipis.

Kion laŭ via konsilo mi faru? ”

“Nun estas tro malfrue kunvenigi nian popolon, ”diris la Stana Lignohakisto malgaje. “Se vi estus permesinta ke mi armu kaj trejnu miajn Palpbrumojn eble ni farus bonan batalon kaj detruus multajn el niaj malamikoj antaŭ ol ili konkerus nin. ”

“Ankaŭ la Manĝtuloj bone batalas, ”diris Ombi Ambi; “kaj ankaŭ la Gilikuloj. ”

“Sed mi ne volas batali, ”deklaris Ozma firme. “Neniu rajtas detrui ian vivanton, negrave kiom fia ĝi estas, nek damaĝi ĝin nek malfeliĉigi ĝin. Mi rifuzas batali —eĉ por savi mian regnon. ”

“La Reĝo de la Knomoj malpli etikas, ”komentis la Birdotimigilo. “Li intencas detrui nin ĉiujn kaj ruinigi nian belan landon. ”

“Ke la Reĝo de la Knomoj intencas fiagi ne pravigas ke mi simile agu, ”respondis Ozma.

“Sinsavo estas la unua leĝo de la naturo, ”citis la Vilulo.

“Estas vere, ”ŝi diris senhezite. “Mi preferus trovi planon por savi nin sen batalado. ”

Al ili tio ŝajnis senespera tasko, sed komprenante ke Ozma firme decidis ne batali, ili penis elpensi ian rimedon kiu ebligos eskapi.

“Ĉu ni ne povus subaĉeti niajn malamikojn, donante al ili multajn smeraldojn kaj oron? ”demandis Joĉjo Kukurbokapo.

“Ne, ĉar ili kredas povi preni ĉion kion ni havas, ” respondis la Reganto.

“Mi elpensis ion, ”diris Doroteo.

“Kion, kara? ”demandis Ozma.

“Ni uzu la Magian Zonon por deziri nin ĉiujn en Kansas. Ni metu kelkajn smeraldojn en niajn poŝojn, kaj vendu ilin en Topeka tiel ke ni povos repagi la hipotekon je la kampoj de Onklo Henriko. Post tio ni povos ĉiuj kune vivi kaj esti feliĉaj. ”

“Lerta ideo! ”kriis la Birdotimigilo.

“Kansas estas tre bona lando. Mi vizitis ĝin, ”diris la Vilulo.

“Tio ŝajnas al mi bonega plano, ”aprobis la Stana Lignohakisto.

“Ne! ”diris Ozma firme. “Neniam mi dizertos mian popolon kaj lasos al ĝi tiel kruelan sorton. Mi uzos la Magian Zonon por sendi vin ceterajn al Kansas, se vi volas, sed se mia amata lando estas detruenta kaj mia popolo sklavigenda mi restos kaj partoprenos en ilia sorto. ”

“Tute ĝuste, ”asertis la Birdotimigilo ĝemante. “Mi restos kun vi. ”

“Kaj ankaŭ mi, ”deklaris la Stana Lignohakisto kaj la Vilulo kaj Joĉjo Kukurbokapo siavice. Tiktoko la mekanismulo ankaŭ diris ke li intencas apogi Ozman.

“Ĉar, ”li diris, “mi tute ne utilus en Kansas. ”

“Rilate al mi, ”anoncis Doroteo serioze, “se la Reganto de Oz devas ne dizerti sian popolon, ankaŭ Princino de Oz ne rajtas forfuĝi. Mi akceptas fariĝi sklavo kun vi ceteraj; do per la Magia Zono ni nur povos uzi ĝin por resendi Onklon Henrikon kaj Onklinon Em al Kansas. ”

“Jam dum mia tuta vivo mi estas sklavo, ”respondis Onklino Em rimarkinde gaje, “ankaŭ Henriko. Laŭ mi ni certe ne reiros al Kansas. Mi preferas kunsorti kun vi. ”

Ozma ridetis al ili ĉiuj dankeme.

“Ne necesas jam malesperi, ”ŝi diris. “Mi ellitiĝos frue morgaŭ matene kaj estos ĉe la Malpermesita Fonto kiam la ferocaj batalistoj trarompos la kruston de tero. Mi parolos al ili afable kaj eble ili tamen ne estos vere fiegaj. ”

“Kial oni nomas ĝin la Malpermesita Fonto? ” demandis Doroteo penseme.

“Ĉu vi ne scias, kara? ”respondis Ozma surprizite.

“Ne, ”diris Doroteo. “Kompreneble mi vidas la fonton en la palaca tereno ekde kiam mi unue venis al Oz; kaj mi legis la a fiŝon kiu diras:‘Al Ĉiuj estas Malpermesate Trinki ĉe ĉi tiu Fonto. ’Sed mi neniam sciis kial estas malpermeso. La akvo aspektas klara kaj scintilanta kaj ĝi bobelas en ora baseno konstante. ”

“Tiu akvo, ”deklaris Ozma serioze, “estas la plej danĝera aĵo en la tuta Lando Oz. Ĝi estas la Forgesiga Akvo. ”

“Kion tio signifas? ”demandis Doroteo.

“Kiu trinkas el la Malpermesita Fonto tuj forgesas ĉion sciitan, ”Ozma asertis.

“Ne estus malfacila rimedo por forgesi niajn problemojn, ”sugestis Onko Henriko.

“Estas vere; sed vi forgesus ĉion alian kaj fariĝus senscia kiel bebo, ”respondis Ozma.

“Ĉu ĝi frenezigas? ”demandis Doroteo.

“Ne; ĝi nur forgesigas, ”respondis la knabina Reganto.

“Laŭdire iam —antaŭ tre longe —fireĝo regis Ozon, kaj multe mizerigis sin kaj sian tutan popolon. Do Glinda, la Bona Sorĉistino, metis tiun fonton ĉi tien, kaj la Reĝo trinkis iom de ĝia akvo kaj forgesis sian fiecon. Lia menso fariĝis senkulpa kaj vaka, kaj kiam li relernis la vivoverojn li lernis nur bonaĵojn. Sed la popolo memoris kiom fia antaŭe estis ilia Reĝo kaj ankoraŭ timis lin. Tial li devigis ilin ĉiuj trinki iom de la Forgesiga Akvo kaj forgesi ĉion sciitan, tiel ke ili fariĝis simplaj kaj sensciaj kiel ilia Reĝo. Post tio ili ĉiuj kunsaĝiĝis kaj ilia saĝo estis bona, tiel ke paco kaj feliĉo ekregis en la lando. Sed pro timo ke iu denove trinkos iom de la akvo, kaj tuj forgesos ĉion lernitan, la Reĝo metis tiun a fiŝon sur la fonton, kie ĝi jam de multaj jarcentoj restas ankoraŭ nun. ”

Ili ĉiuj aŭskultis zorge la rakonton de Ozma, kaj kiam

ŝi ĉesis paroli sekvis longa periodo da silento dum ĉiuj pripensis la kuriozan magian forton de la Forgesiga akvo.

Fine la pentrita vizaĝo de la Birdotimigilo ekridetis tiel ke la ŝtofo etendiĝis laŭeble plej larĝe.

“Kiom dankema mi estas, ”li diris, “ke mi havas tiel bone preparitan cerbon! ”

“Mi donis al vi la plej bonan cerbon kiun iam mi preparis, ”deklaris la Sorĉiesto fiere.

“Vere jes! ”akordis la Birdotimigilo, “kaj ĝi funkcias tiel bonege ke ĝi trovis rimedon por savi Ozon —por savi nin ĉiujn! ”

“Min ĝojigas aŭdi tion, ”diris la Sorĉisto. “Neniam ni bezonos saviĝon pli ol ĝuste nun. ”

“Ĉu vi volas diri ke vi povas savi nin de tiuj fiaj Fanfasmoj kaj Grumblemloj kaj Kapricloj? ”demandis Doroteo fervore.

“Mi certas pri tio, kara, ”asertis la Birdotimigilo, ankoraŭ afable ridetante.

“Diru al ni la kielon! ”kriis la Stana Lignohakisto.

“Ne nun, ”diris la Birdotimigilo. “Vi ĉiuj enlitiĝu nun, kaj mi konsilas ke vi forgesu viajn problemojn same komplete kiel se vi trinkus la Forgesigan Akvon de la Malpermesita Fonto. Mi restos ĉi tie kaj parolos nur al Ozma pri mia plano, sed se vi ĉiuj estos ĉe la Malpermesita Fonto je la mateniĝo, vi vidos kiel facile ni savos la regnon kiam niaj malamikoj trarompos la kruston de tero kaj venos el la tunelo. ”

Do ili foriris kaj lasis la Birdotimigilon sola kun Ozma; sed Doroteo tute ne povis dormi dum la tuta nokto.

“Li estas nur Birdotimigilo, ”ŝi diris al si, “kaj mi ne estas certa ke lia preparita cerbo estas tiel lerta kiel li kredas. ”

Sed ŝi sciis ke se la plano de la Birdotimigilo fiaskos ili ĉiuj pereos; do ŝi penis fidi lin.

Ĉapitro 27

Kiel la Ferocaj Batalistoj Invadis Ozon

La Reĝo de la Knomoj kaj liaj teruraj alianculoj sidis ĉe la bankedotablo ĝis la noktomezo. Okazis multa kverelado inter la Grumblemloj kaj Fanfasmoj, kaj unu el la etkapaj Kapricloj ekkoleris je Generalo Guf kaj sufokis lin ĝis li preskaŭ ĉesis spiradi. Tamen neniu estis grave vundita, kaj la Reĝo de la Knomoj sentis multan plileĝerecon de la koro kiam la horloĝo sonigis la dekduan horon kaj ili ĉiuj eksaltis kaj prenis siajn armilojn.

“Aha! ”kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Nun ni konkeru la Landon Oz! ”

Li starigis siajn Fanfasmojn laŭ batalordo kaj je lia ordono ili ekmarŝis en la tunelon kaj komencis la longan marŝon tra ĝi al la Smeralda Urbo. La Unua kaj Plejantaŭa intencis preni por si ĉiujn trezorojn de Oz; mortigi ĉiujn mortigeblajn kaj sklavigi la ceteron; detrui kaj dezertigi la tutan landon, kaj poste konkeri kaj sklavigi la Knomojn, la Grumblemlojn kaj la Kapriclojn.

Kaj li sciis ke lia forto su fiĉas por kapabligi lin fari ĉion ĉi facile.

Poste marŝis en la tunelon la armeo de gigantaj Grumblemloj, kun sia Granda Galiputo ĉe sia kapo. Ili estis teruruloj, vere, kaj volegis atingi Ozon por komenci rabi kaj detrui. La Granda Galiputo iomete timis la Unuan kaj Plejantaŭan, sed havis lertan planon murdi aŭ detrui tiun potenculon kaj akiri la riĉojn de Oz por si.

Malmultege de la rabaĵoj ricevos la Reĝo de la Knomoj, pensis la Granda Galiputo.

La Ĉefo de la Kapricloj nun marŝigis siajn falskapajn soldatojn en la tunelon. En lia fikapeto estis komploto detrui kaj la Unuan kaj Plejantaŭan kaj la Grandan Galiputon. Li intencis lasi ke ili konkeru Ozon, ĉar ili insistis iri la unuaj; sed li poste per fide detruos ilin, ankaŭ Reĝon Rokaton, kaj retenos ĉiujn sklavojn kaj trezoron de la regno de Ozma por si.

Post la marŝado de ĉiuj liaj danĝeraj aliancanoj en la tunelon la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf komencis sekvi ilin, ĉe la kapo de kvindek mil Knomoj, ĉiuj plene armitaj.

“Guf, ”diris la Reĝo, “tiuj uloj antaŭ ni intencas fion.

Ili intencas akiri ĉion por si kaj lasi nenion por ni. ”

“Mi scias, ”respondis la Generalo; “sed ili ne estas tiom lertaj kiom ili kredas. Kiam vi havos la Magian Zonon vi devos tuj deziri la Kapriclojn kaj Grumblemlojn kaj Fanfasmojn denove en siaj landoj —kaj la Zono nepre portos ilin tien. ”

“Bone! ”kriis la Reĝo. “Bonega plano, Guf. Mi faros tion. Dum ili konkeros Ozon mi prenos la Magian Zonon, kaj poste nur la Knomoj restos por rabi la landon. ”

Do komprenu ke pri nur unu afero ili ĉiuj konsentis — ke Oz estas detruenda.

Plu kaj plu kaj plu la vastaj vicoj de invadantoj marŝis, plenigante la tunelon de flank’-al-flanko. Per regula tramp, tramp, ili antaŭeniris, kaj ĉiu paŝo pliproksimigis ilin al la bela Smeralda Urbo.

“Nenio povos savi la Landon Oz! ”pensis la Unua kaj Plejantaŭa, sulkante sian frunton ĝis lia ursa vizaĝo estis nigra kiel la tunelo.

“La Smeralda Urbo estas preskaŭ jam detruita! ” murmuris la Granda Galiputo, gestante feroce per sia militoklabo.

“Post kelkaj horoj Oz estos dezerto! ”diris la Ĉefo de la Kapricloj, firidante.

“Mia kara Guf, ”komentis la Reĝo de la Knomoj al sia

Generalo, “fine mia venĝo kontraŭ Ozma de Oz kaj ŝia popolo plenumiĝos. ”

“Vi pravas! ”deklaris la Generalo. “Ozma nepre pereos. ”

Kaj nun la Unua kaj Plejantaŭa, kiu estis en la antaŭo kaj proksima al la Smeralda Urbo, komencis tusadi kaj ternadi.

“Ĉi tiu tunelo estas ege polva, ”li grumblis kolere. “Mi punos tiun Reĝon de la Knomoj ĉar li ne balaigis ĝin.

Miaj gorĝo kaj okuloj pleniĝas per polvo kaj mi soifas kiel fiŝo! ”

Ankaŭ la Granda Galiputo tusadis, kaj lia gorĝo estis sekega.

“Kia polvoplena loko! ”li kriis. “Mi ĝojos kiam ni atingos Ozon kie ni povos trinki. ”

“Kiu havas akvon? ”demandis la Kapricla Ĉefo, anhelegante kaj sufokiĝante. Sed neniu el liaj sekvantoj portis eĉ guton da akvo, do li hastis trairi la polvoplenan tunelon al la Lando Oz.

“El kie venis ĉi tiom da polvo? ”demandis Generalo Guf, penegante gluti sed trovante ke lia gorĝo estas tiom seka ke li ne povas.

“Mi ne scias, ”respondis la Reĝo de la Knomoj. “Mi estas en la tunelo ĉiutage dum ĝia konstruiĝo, sed ĝis nun mi neniam rimarkis polvon. ”

“Ni rapidu! ”kriis la Generalo. “Mi donus duonon de la oro en Oz por trinko da akvo. ”

La polvo pli kaj pli dikiĝis, kaj la gorĝoj kaj okuloj kaj nazoj de la invadantoj estis plenaj de ĝi. Sed ne eĉ unu el ili haltis aŭ retroiris. Ili hastis antaŭen pli feroce kaj venĝeme ol antaŭe.

Ĉapitro 28

Kiel Ili Trinkis che la Malpermesita Fonto

La Birdotimigilo ne bezonis dormon; nek la Stana Lignohakisto nek Tiktoko nek Joĉjo Kukurbokapo. Do ili ĉiuj vagis en la palacajn ĝardenojn kaj ekstaris apud la scintilanta akvo de la Malpermesita Fonto ĝis la tagiĝo.

Dum tiu tempo ili indulgis sin per sporada konversaciado.

“Nenio forgesigus al mi kion mi scias, ”komentis la Birdotimigilo, gapante la fonton, “ĉar mi ne povas trinki la Akvon de Forgeso nek ian ajn akvon. Kaj min ĝojigas tiu fakto, ĉar mi opinias mian saĝecon nesuperebla. ”

“Vi cer-te es-tas tre sa-ĝa, ”konsentis Tiktoto. “Ri-la-te al mi, mi nu-re ka-pab-las pen-si per me-ka-nis-mo, do mi ne pre-ten-das sci-i ti-o-m ki-om vi. ”

“Mia stana cerbo estas tre brila, sed nenion pli mi pretendas pri ĝi, ”diris Noĉjo Hakisto modeste. “Tamen mi ne sopiras esti tre saĝa, ĉar mi rimarkis ke la plej feliĉaj homoj estas tiuj kiuj ne lasas ke iliaj cerboj subpremu ilin. ”

“Mia neniam ĝenas min, ”Joĉjo Kukurbokapo agnoskis.

“Estas multaj semoj de pensado en mia kapo, sed ili ne facile ŝoŝas. Mi ĝojas pro tio, ĉar se mi okupus miajn tagojn per pensado mi havus neniom da tempo por io alia. ”

Havante tian gajan humoron ili pasigis la horojn ĝis la unuaj oraj streketoj de krespusko ekaperis en la ĉielo.

Tiam Ozma venis al ili, freŝa kaj bela kiel ĉiam kaj surhavanta unu el siaj plej belaj roboj.

“Niaj malamikoj ankoraŭ ne alvenis, ”diris la Birdotimigilo, salutinte ame la dolĉan knabinecan Reganton.

“Ili baldaŭ estos ĉi tie, ”ŝi diris, “ĉar mi ĵus rigardetis mian Magian Bildon, kaj mi vidis ilin tusadi kaj sufokiĝi pro la polvo en la tunelo. ”

“Ho, ĉu estas polvo en la tunelo? ”demandis la Stana Lignohakisto.

“Jes; Ozma metis ĝin tien per la Magia Zono, ”klarigis la Birdotimigilo, havante unu el siaj larĝaj ridetoj.

Post tio Doroteo venis al ili, kaj Onklo Henriko kaj Onklino Em tuj sekvis ŝin. La okuloj de la knabino estis pezaj ĉar ŝi spertis sendorman maltrankvilan nokton. Toto paŝadis apud ŝi, sed la humoro de la hundeto estis multe nealta. Vilĉinjo, kiu ĉiam leviĝis je la tagiĝo, ne prokrastis veni en la grupon apud la fonto.

La Sorĉisto kaj la Vilulo alvenis post tio, kaj baldaŭ poste aperis Ombi Ambi, vestita per sia plej bona uniformo.

“Tie kuŝas la tunelo, ”diris Ozma, indikante parton de la tero tuj antaŭ la Malpermesita Fonto, “kaj post kelkaj momentoj la fiinvadantoj trarompos la teron kaj eksvarmos en la lando. Ni ĉiuj staru ali flanke de la Fonto kaj rigardu kio okazos. ”

Tuj ili obeis ŝian proponon kaj movis sin ĉirkaŭ la fonton de la Forgesiga Akvo. Tie ili staris silente kaj anticipante ĝis la pretera tero ekcedis per subita bruo kaj elsaltis la potenca formo de la Unua kaj Plejantaŭa, sekvate de ĉiuj siaj teruraj batalistoj.

Dum la estro antaŭensaltis liaj brilantaj okuloj ekvidis la fonton kaj li kuris al ĝi kaj trinkis fervore la scintilantan akvon. Ankaŭ multaj el la aliaj Fanfasmoj trinkis, por klarigi siajn sekajn polvoplenajn gorĝojn. Post tio ili ĉirkaŭstaris kaj rigardis unu la alian per simplaj mirantaj ridetoj.

La Unua kaj Plejantaŭa vidis Ozman kaj ŝiajn kunulojn preter la fonto, sed anstataŭ peni kapti ŝin li nur gapis ŝin per plaĉita admirado je ŝia beleco —ĉar li forgesis kie li estas kaj kial li venis tien.

Jam la Granda Galiputo alvenis, kurante el la tunelo kun raŭka krio de kunmiksitaj kolero kaj soifo. Ankaŭ li vidis la fonton kaj rapidis trinki ĝian malpermesitan akvon. La aliaj Grumblemloj ne malrapidis imiti lin, kaj eĉ antaŭ ol ili finis sian trinkadon la Ĉefo de la Kapricloj kaj lia sekvantaro venis forpuŝi ilin, dum ili ĉiuj senescepte deĵetis siajn falskapojn por nuligi sian soifon per la fonto.

Kiam la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf alvenis ambaŭ ekkuris trinki, sed la Generalo estis tiom freneza pro soifo ke li fraprenversis sian Reĝon, kaj dum Rokato kuŝis sternite sur la tero la Generalo trinkegis la Forgesigan Akvon.

Tiu malĝentila ago de lia Generalo tiom kolerigis la Reĝon de la Knomoj ke dummomente li forgesis sian soifon kaj stariĝis por figapi la grupon de teruraj batalistoj kiujn li kunvenigis por helpi lin. Li vidis ankaŭ Ozman kaj ŝiajn kunulojn kaj elkriis:

“Kial vi ne kaptas ilin? Kial vi ne konkeras Ozon, idiotoj? Kial vi staras tie kvazaŭ stultularo? ”

Sed la grandaj batalistoj jam fariĝis kvazaŭ infanoj. Ili jam forgesis sian malamikecon kontraŭ Ozma kaj kontraŭ Oz. Ili eĉ forgesis kiuj ili mem estas, kaj kial ili estas en ĉi tiu nekonata bela lando. Rilate al la Reĝo de la Knomoj, ili ne rekonis lin, kaj demandis al si kiu li estas.

La suno leviĝis kaj sendis sian inundon da arĝentaj radioj por lumigi la vizaĝojn de la invadantoj. La fruntosulkoj kaj firigardoj jam mankis. Eĉ la plej monstraj uloj starantaj tie ridetis senkulpe kaj aspektis leĝerkoraj kaj kontentaj esti simple vivaj.

Ne tia estis Rokato, la Reĝo de la Knomoj. Li ne trinkis akvon el la Malpermesita Fonto kaj lia tuta antaŭa kolerego kontraŭ Ozma kaj Doroteo nun ardigis lin feroce kiel antaŭe. La vido de Generalo Guf babilanta kvazaŭ feliĉa infano kaj ludanta per siaj manoj en la fridetaj akvoj de la fonto mirigis kaj furiozigis Ruĝan Rokaton.

Vidante ke liaj teruraj aliancanoj kaj lia propra Generalo rifuzas agi, la Reĝo de la Knomoj turnis sin por ordoni sian grandan armeon de Knomoj antaŭeniri el la tunelo kaj kapti la senhelpajn Ozanojn.

Sed la Birdotimigilo suspektis ke tio estas en la menso de la Reĝo kaj li parolis al la Stana Lignohakisto. Kune ili kuris kontraŭ Rokaton kaj ekkaptis lin kaj ĵetis lin en la grandan basenon de la fonto.

La korpo de la Reĝo de la Knomoj estis ronda kiel pilko, kaj ĝi balancetis en la Forgesiga Akvo dum li elŝprucis akvon kaj kriegis pro timo ke li dronos. Kaj dum li elkriis lia buŝo pleniĝis per akvo, kiu fluis en lian gorĝon, tiel ke tuj li forgesis ĉion kion li antaŭe sciis samkomplete kiel ĉiuj aliaj invadintoj.

Ozma kaj Doroteo ne povis ne ridi vidante siajn timegatajn malamikojn fariĝi sendanĝeraj kiel beboj. Nun ne estis danĝero ke Oz detruiĝos. La sola restanta demando estis kiel forigi la aregon da invadintoj.

La Vilulo afable eltiris la Reĝon de la Knomoj el la fonto kaj metis lin sur liajn maldikajn krurojn. Rokato gutadis akvon, sed li babilis kaj ridis kaj volis pli trinki la akvon. Nenia penso pri damaĝado estis nun en lia menso.

Antaŭ ol foriri el la tunelo li ordonis al siaj kvindek mil Knomoj resti tie ĝis li ordonos ke ili antaŭeniru, ĉar li volis ke liaj aliancanoj havu oportunon konkeri Ozon antaŭ ol li aperos kun sia propra armeo. Ozma ne volis ke ĉiuj tiuj Knomoj superkuru ŝian landon, do ŝi antaŭeniris al Reĝo Rokato kaj preninte lian manon per sia mano ŝi diris mildamaniere:

“Kiu vi estas? Kiel vi nomiĝas? ”

“Mi ne scias, ”li respondis, ridetante al ŝi. “Kiu vi estas, mia kara? ”

“Mi nomiĝas Ozma, ”ŝi diris; “kaj vi nomiĝas Rokato. ”

“Ho, ĉu? ”li respondis, aspektante plaĉita.

“Jes; vi estas Reĝo de la Knomoj, ”ŝi diris.

“Ha; kaj kio estas la Knomoj? ”respondis la Reĝo, kvazaŭ perpleksa.

“Ili estas subteraj koboldoj, kaj tiu tunelo tie estas plena de ili, ”ŝi respondis. “Vi posedas belan kavernon ĉe la alia ekstremo de la tunelo, do vi devos iri al viaj Knomoj kaj diri ‘Marŝu hejmen! ’Poste sekvu ilin kaj post iom da tempo vi atingos la belan kavernon kie vi loĝas. ”

La Reĝo de la Knomoj multe ĝojis aŭdante tion, ĉar li ja forgesis ke li posedas kavernon. Do li iris al la tunelo kaj diris al sia armeo:“Marŝu hejmen! ”Tuj la Knomoj turnis sin kaj remarŝis tra la tunelo, kaj la Reĝo sekvis ilin, ĝoje ridante pro sia trovo ke ili tiel volonte obeas liajn ordonojn.

La Sorĉisto iris al Generalo Guf, kiu penis kalkuli siajn fingrojn, kaj ordonis ke li sekvu la Reĝon de la Knomoj, kiu estas lia mastro. Guf humile obeis, kaj tiel

ĉiuj Knomoj forlasis la Landon Oz por ĉiam.

Sed restis ankoraŭ la Fanfasmoj kaj Kapricloj kaj Grumblemloj ĉirkaŭstarantaj en grupoj, kaj tiom multaj ili estis ke ili plenigis la ĝardenojn kaj tretis la florojn ĉar ili ne sciis ke la malfortikaj plantoj estos damaĝataj de iliaj mallertaj piedoj. Sed ĉiualirilate ili estis plene sendanĝeraj kaj kune ludis kvazaŭ infanoj aŭ rigardadis plezuroplene la belajn vidaĵojn de la reĝaj ĝardenoj.

Konsultinte la Birdotimigilon Ozma sendis Ombin Ambin al la palaco por alporti la Magian Zonon, kaj kiam la Kapitana Generalo revenis kun ĝi la Reganto de Oz tuj ligis la valoregan Zonon ĉirkaŭ sian talion.

“Mi deziras ke ĉiuj tiuj stranguloj —la Kapricloj kaj la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj —denove estu sekuraj en siaj propraj hejmoj! ”ŝi diris.

Ĉio okazos dum momenteto, ĉar kompreneble la deziro dirita tuj plenumiĝis.

La tuta arego de invadintoj nun forestis, kaj nur la tretita herbo indikis ke iam ili estis en la Lando Oz.

Ĉapitro 29

Kiel Glinda Faris Magian Sorchon

“Tio estis pli bona ol batalado, ”diris Ozma, kiam ĉiuj niaj amikoj kunestis en la palaco post la ekscitaj eventoj de la mateno; kaj ĉiu el ili akordis kun ŝi.

“Neniu suferis, ”diris la Sorĉisto gaje.

“Kaj neniu damaĝis nin, ”aldonis Onklino Em.

“Sed, plej bone estas, ”diris Doroteo, “ke la fiuloj ĉiuj forgesis sian fiecon, kaj neniam denove volos damaĝi iun ajn. ”

“Estas vere, Princino, ”deklaris la Vilulo. “Ŝajnas al mi ke la reformo de ĉiuj tiuj fiuloj estas pli grava ol la saviĝo de Oz. ”

“Tamen, ”komentis la Birdotimigilo, “mi ĝojas pro la saviĝo de Oz. Nun mi povos reiri al mia nova domego kaj vivi ĝojoplene. ”

“Kaj min ĝojigas kaj dankemigas ke mia kukurbokultivejo estas sekura, ”diris Joĉjo.

“Rilate al mi, ”pludiris la Stana Lignohakisto, “mi ne povas esprimi su fiĉe mian ĝojon ke mia bela stana kastelo ne estas detruota de fimalamikoj. ”

“Ta-men, ”diris Tiktoko, “a-li-aj mal-ami-koj eb-le ve- nos al Oz i-u-n ta-go-n. ”

“Kial vi permesas ke via mekanisma cerbo interrompu nian ĝojon? ”demandis Ombi Ambi, sulkante la frunton kontraŭ la mekanismulo.

“Mi di-ras ti-o-n por ki-o es-tas stre-ĉi-ta mi-aj ri-sor- toj, ”respondis Tiktoko.

“Kaj vi pravas, ”deklaris Ozma. “Mi pripensadis tiun ideon mem, kaj ŝajnas al mi ke estas vere tro multaj metodoj uzataj de homoj por atingi la Landon Oz. Iam ni supozis ke la mortiga dezerto kiu ĉirkaŭas nin su fiĉe protektas; sed ne plu estas tiel. La Sorĉisto kaj Doroteo ambaŭ venis ĉi tien tra la aero, kaj oni diris al mi ke la teruloj inventis aerŝipojn kapablajn flugi kien ajn ili volas. ”

“Nu, kelkfoje sukcese kaj kelkfoje ne, ”asertis Doroteo.

“Sed povas esti ke iam la aerŝipoj fariĝos problemoj por ni, ”pludiris Ozma, “ĉar se la teruloj lernos manipuli ilin, sur nin ŝutiĝos vizitantoj kiuj ruinigos nian belan foran felandon. ”

“Estas tute vere, ”akordis la Sorĉisto.

“Kaj la dezerto ankaŭ malsukcesas protekti nin alimaniere, ”Ozma daŭrigis pensoplene. “Joĉjo Faru foje faris sabloboaton kiu velis trans ĝin, kaj la Reĝo de la Knomoj faris tunelon sub ĝi. Do mi opinias ke io estas farenda por detranĉi nin plene de la cetera mondo, tiel ke neniu estonte povos trudi sin al ni. ”

“Kiel vi faros tion? ”demandis la Birdotimigilo.

“Mi ne scias; sed mi estas certa ke iel eblos. Morgaŭ mi veturos al la kastelo de Glinda la Bona por peti ŝian konsilon. ”

“Ĉu mi rajtos kuniri? ”demandis Doroteo fervore.

“Kompreneble, mia kara Princino; kaj ankaŭ mi invitas ĉiun el niaj amikoj ĉi tie kiu volos entrepreni la veturon. ”

Ili ĉiuj deklaris ke ili volas akompani sian knabinan Reganton, ĉar ĉi tiu vere estos grava misio, ĉar la estonteco de la Lando Oz multrilate dependos de ĝi. Do

Ozma ordonis al siaj servistoj ke ili preparu la veturon morgaŭan.

Tiun tagon ŝi rigardis sian Magian Bildon, kaj kiam ĝi montris al ŝi ke ĉiuj Knomoj jam revenis al siaj subteraj kavernoj, Ozma uzis la Magian Zonon por plenigi la tunelon, tiel ke la tero sub la dezertosablo fariĝis solida kiel antaŭ ol la Knomoj komencis fosi.

Frue la sekvan matenon gaja kavalkado ekiris viziti la faman Sorĉistinon Glinda la Bona. Ozma kaj Doroteo veturis en ĉarego tirata de la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, dum la Segĉevalo tiris la ruĝan ĉaregon en kiu veturis la ceteraj grupanoj.

Kun leĝeraj koroj kaj sen zorgoj ili veturis gaje tra la bela kaj fascina Lando Oz, kaj bontempe ili atingis la imponan kastelon en kiu loĝas la Sorĉistino.

Glinda sciis ke ili venas.

“Mi legis pri vi en mia Magia Libro, ”ŝi diris, salutante ilin gracie.

“Kia estas via Magia Libro? ”demandis Onklino Em scivole.

“Ĝi estas kroniko pri ĉio okazanta, ”respondis la Sorĉistino. “Tuj kiam okazas evento, ie ajn en la mondo, ĝi tuj troviĝas presita en mia Magia Libro. Do kiam mi legas ĝiajn paĝojn mi bone informiĝas. ”

“Ĉu ĝi informis vin ke niaj malamikoj trinkis la Forges’gan Akvon? ”demandis Doroteo.

“Jes, mia kara; ĝi plene rakontis pri tio. Ankaŭ ĝi diris al mi ke vi ĉiuj venas al mia kastelo, kaj la kialon. ”

“Do, ”diris Ozma, “mi supozas ke vi scias kio estas en mia menso, kaj ke mi serĉas rimedon por neebligi ke iu en la estonteco trovos la Landon Oz. ”

“Jes; mi scias tion. Kaj dum vi veturis mi elpensis metodon plenumi vian deziron. Ĉar ŝajnas al mi esti nesaĝe permesi ke tro da eksteruloj venu ĉi tien. Doroteo, kun siaj onklo kaj onklino, nun revenis por loĝi en Oz por ĉiam, kaj ne ekzistas kialo por ke ni lasu malferman vojon por ke aliaj uzu ĝin por veturi neinvitite al nia felando. Ni neebligu ke iu ajn iam komunikos iumaniere kun ni, ekde nun. Tiel ni povos vivi pace kaj kontente. ”

“Via konsilo estas saĝa, ”respondis Ozma. “Mi dankas vin, Glinda, pro via promeso helpi min. ”

“Sed kiel vi faros tion? ”demandis Doroteo. “Kiel vi malebligos ke iu iam trovos Ozon? ”

“Kaŭzante ke nia lando estu nevidebla por ĉiuj okuloj escepte de niaj, ”respondis la Sorĉistino ridetante. “Mi scias sorĉon su fiĉe potencan por plenumi tiu mirindan agon, kaj nun, avertite pri nia danĝero fare de la invadinta Reĝo de la Knomoj, mi opinias ke ni nepre ne hezitu apartigi nin por ĉiam de la tuta cetera mondo. ”

“Mi akordas kun vi, ”diris la Reganto de Oz.

“Ĉu ni ne spertos diferencon? ”demandis Doroteo dubeme.

“Ne, mia kara, ”Glinda respondis kuraĝige. “Ni ankoraŭ povos vidi unu la alian kaj ĉion en la Lando Oz.

Tute ne e fikos al ni; sed homoj flugantaj tra la aero super nia lando malsupren rigardos kaj tute nenion vidos.

Homoj venintaj al la rando de la dezerto, aŭ penantaj transiri ĝin, tute ne ekvidos Ozon, nek scios kiudirekte ĝi estas. Neniu denove provos tuneli al ni ĉar ni ne estos videblaj do ne troveblaj. Alivorte, la Lando Oz plene malaperos el la scio de la cetera mondo. ”

“Estos bone, ”diris Doroteo feliĉe. “Nevidebligu Ozon tuj kiam vi volos, laŭ mi. ”

“Ĝi jam estas nevidebla, ”Glinda deklaris. “Mi sciis la volon de Ozma, kaj faris la Magian Sorĉon antaŭ ol vi alvenis. ”

Ozma ekprenis manon de la Sorĉistino kaj premis ĝin danke.

“Dankon! ”ŝi diris.

Ĉapitro 30

Kiel la Kroniko de Oz Finighis

La verkinto de ĉi tiuj rakontoj pri Oz ricevis malgrandan noton de Princino Doroteo de Oz kiu, kelkatempe, iom malkontentigis lin. La noto estis skribita sur larĝa blanka plumo de cikonio kaj ĝi diris:

“Vi neniam aŭdos pli pri Oz, ĉar nun ni estas fortranĉitaj por ĉiam disde la cetera mondo. Sed Toto kaj mi ĉiam amos vin kaj ĉiujn aliajn infanojn kiuj nin amas.

“DOROTEO GALE. ”

Ŝajnis domaĝe al mi, unue, ĉar Oz estas tre interesa felando. Tamen ni ne rajtas lamenti, ĉar ni ekkonis su fiĉe de la historio de la Lando Oz por plenigi ses librojn, kaj de ĝiaj kuriozaj uloj kaj strangaj aventuroj ni povis lerni multajn utilajn kaj distrajn aferojn.

Do bonan sorton al malgranda Doroteo kaj ŝiaj kompanoj. Ili vivu longe en sia nevidebla lando kaj estu tre feliĉaj!